ion pri “grafologio”

 

Ĉiun fojon, kiam mi analizas skribaĵon, mi spertas nedifinitan percepton je respekto al la koncerna skribanto, kiu ajn li estu, ĉar per analizado, iom post iom, mi eniras la animon de alia persono, de alia homo. Je la fino de la tasko, mi sentas min pli riĉa, kaj kun plia amiko/amikino ĉar, iamaniere, mi sentas empation al ties ĝojoj aŭ doloroj, kiujn mi  povas kompreni, kaj kiujn mi ne devas morale jŭĝi.

S e d . . .

. . .   kompreneble,  dum la teknika plenumado de la analizo, mi devige devas resti senemocia kaj tre atenta al la grafika gesto, al la strekaro, por sukcesi ‘traduki’ el tiuj grafikaj spuroj la psikajn dinamikojn kaj personeco-trajtojn de la skribanto, por sukcesi ilin priskribi en formo komprenebla. Skribo estas taksebla kiel < tute speciala encefalogramo >.

….por vide ekspliki….

conscio_11_001

cerbaj ondoj

bildo eltirita el:   http://littleclub.blog.tiscali.it/2011/01/08/onde-celebrali-impieghi-alla-meditazione/?doing_wp_cron

 

 

 

 

   malorda skribado, sed eblas ĝin re-edukadi

bildo eltirita elhttp://www.grafologia360.com/grafologia/rieducazione-alla-scrittura/

 

LA ITALA GRAFOLOGIO

          Grafoanalizado certe estas nek aŭtomata, nek facila, kaj postulas grandan koncentriĝon miaflanke, kaj mi devas havi bone ĉizite en mia memoro la psikan signifon de la multenombraj grafologiaj signoj,  kaj ilin serĉadi kaj mezuradi: ili estas pli ol 80 !!!!. La grafologia metodo al kiu mi rilatas en miaj grafoanalizoj estas tiu elpensita kaj elprovita grandskale kaj dum longa tempo fare de Girolamo Moretti: la Skolfondinto de la itala grafologio. Pri lia vivo kaj biografio, bonvolu viziti :

http://www.istitutomoretti.it/it/listituto/girolamo_moretti.aspx

   Ĉi tiu metodo, science esplorita kaj fidinda, kiu havas multajn respondojn ĉe la analizitoj – antaŭvidas preskaŭ matematikan mezuradon de la signoj, sed ne plene matematikan, pro la fakto ke oni estas parolante pri homoj, kaj ne pri numeroj, kaj pro la fakto ke psikologio ne estas matematiko, kaj ni devas esti pli flekseblaj. Grafologio ne esprimas kaj ne antaŭvidas faktojn, kaj ne estas (astrologie) divenarto. Ĝi informas kaj pruvas sintenajn mekanismojn, personeco-trajtojn, ĉu estas harmonio aŭ malharmonio, la motivaĵojn, la aspirojn, ĝojojn aŭ depresiojn, la kvaliton kaj kvanton da energio kaj forto, k.t.p. k.t.p.

Kaj ĝuste tiu mezurado, kiu estas ege indika pri la reala psika situacio de la skribanto, permesas al grafologo orientiĝi kaj eviti erarojn. Sed la plej malfacila tasko dum grafoanalizado estas la kombiniĝo de la signoj, por alveni al psika trajto esprimata. La avantaĝo de grafologio kompare kun psikologio estas, ke kiu skribas sentas sin libera skribi kaj sin esprimi, diverse ĉe psikologisto –  per interviujoj, demandoj, evidentaj observadoj k.t.p. –  la analizito sentas sin kontrolata, kaj tio povas instigi en li (konscie aŭ ne) rezistojn kaj kontraŭaĵojn, oponojn. Krome, skribo estas analizebla ĉiutempe kaj ĉiuloke , ankaŭ de aliaj grafologoj, eĉ multajn jarojn poste, kaj restas tre fidela al la esprimlibera animstato kaj situacio de la skribanto dum lia surpaperigo de tekstoj kaj subskribo. La maneskribanto lasas surpapere psikan kaj fizikan spuron; fakte, estante skribado la rezulto de cerbomovoj kaj vivopulsoj,  kaj de nervaj kaj muskolaj partoj, ĝi ne-eviteble registras eĉ somatajn trajtojn, unikajn kaj tute personajn. Inter grafologio kaj psikologio, kaj aliaj homaj sciencoj (sociologio, juĝeja aktivado por taksi eventualajn falsajn testamentojn aŭ malkovri kulpulojn, kriminologio, psikiatrio) estas multaj kontakt-punktoj,  ĉar ĉiuj havas la saman stud-objekton: homojn.

Aktuale, neŭro-sciencoj estas konfirmantaj la valoron de grafologio kaj ties psiko-fizikajn malkovrojn. Hodiaŭ grafologio pliprofundigas temojn kiel la parkinsonan malsanon (kiu estas nerva malsano) por antaŭtempe individui ĝin en la skribo kaj helpi la personojn frue iri al kuracisto por kontrolo. Grafologio multe studis disgrafion (kiu estas difektita kapablo skribi) kaj trovis re-edukajn rimedojn por atingigi al junulo pli ordigitan kaj klaran skribadon, kaj plialtigi memestimon… k.s.

Psiko influas skribon, kiel skribmaniero povas influi psikon.

 

Annunci

Biografio pri Clarence Bicknell

 

12794571_1724347884515507_8915705846068332817_n

bildo-fonto: el Facebook –  Amici-del-Museo-Clarence-Bicknell

https://it-it.facebook.com/Amici-del-Museo-Clarence-Bicknell-1413381565612142/

 

Clarence Bicknell (pron. Biknel) naskiĝis la 27-an de oktobro 1842 en Herne Hill apud Londono, Anglujo, kaj mortis la 17-an de julio 1918 en la vilaĝo Casterino de la komunumo de Tenda, tiam en Italujo, ekde 1947 en Francujo. Brita pastoro protestanta (anim-prizorganto), li estis ankaŭ doktoro de matematiko, botanikisto kaj aktiva esperantisto. Post religia krizo, li forlasis la eklezion.

Li venis Italujon en 1877, konstruigis muzeon en Bordighera por enteni siajn kolektaĵojn botanikajn kaj arkeologiajn.  Li multe klopodis por blinduloj, kaj transkribis Esperantajn verkojn brajten. Antaŭ studado de la lingvo internacia Esperanto li estis Volapükisto: Volapuko estas alia planita lingvo, kiu ne havis la saman sukceson de Esperanto. Esperantisto de 1897, li ĉeestis la unuan Universalan Kongreson en 1905.  En 1910 fondis grupon en Bordighera, kiun li prezidis ĝis sia morto. Mone subtenis multajn esperantajn entreprenojn, verkis multajn originalajn poemojn, kiuj aperis en La Revuo, The British Esperantist, multaj restis manuskriptoj. Bicknell estis ankaŭ tradukisto. Li tradukis: Horacio de Lord Macauley, 1906;  Gvinevero de Tennyson, 1907; Rikoltado de la pecoj de Sturgis; Ŝakludo de Giacosa, 1915.

La “Internacia Instituto pri Liguriaj Studaĵoj” (Istituto Internazionale di Studi Liguri) ankoraŭ nun konservas liajn botanikajn kaj arkeologiajn kolektojn kaj antaŭenpuŝas ties konigon, per informado kaj organizante eventojn kaj publikaĵojn.  Jaro 2018 estas la centjara jubileo, post lia morto.   Por pliaj informoj, bonvolu viziti la kvarlingvan retejon, kiu estas zorgata de liaj heredantoj:

en la angla:   http://www.clarencebicknell.com/en/

en la franca:   http://www.clarencebicknell.com/fr/

en la esperanta:    http://www.clarencebicknell.com/eo/

en la itala:   http://www.clarencebicknell.com/it/

bicknell-farfalle

papilio-kolekto ĉe MUZEO KLARENCE BICKNELL

bildo-fonto: http://www.culturainliguria.it/cultura/it/Temi/Luoghivisita/museiRaccolte.do;jsessionid=D4D75C08FB4D825676D2A265A26E4038.node1?contentId=29332&localita=2267&area=214

 

Clarence Bicknell

                            ( grafoanalizo )

 

LA SKRIBMANIERO DE CLARENCE BICKNELL –  1906

[Archivio Istituto Internazionale di Studi Liguri, Bordighera.
Fondo Bicknell, I, Corrispondenza tra C. Bicknell e A. Pelloux]

Bv. viziti ankaŭ  :  http://www.clarencebicknell.com/en/news-views/56-diary-dec-15-1889  (angle verkita) kie vi trovas alian elegantan kaj tre flue skribitan lian leteron, kun lia desegno.

_____________________________________________________

La personeco de ĉi tiu esperantisto de la unua horo estas tre riĉa, kaj ankaŭ lia skribmaniero, grafike, elmontras plene lian internan (mensan kaj elkoran) riĉecon kaj variecon……

La blogisto kaj grafoanalizistino

A. V. Guernieri

Psikologia skizo de la personeco de

Clarence Bicknell

surbaze de skribanalizado

(laŭ la itala grafologia metodo de Girolamo Moretti)

la grafologiaj signoj estas indikataj interkrampe en la teksto mem

.

La skribaĵon Clarence Bicknell skribis en la jaro 1906, kiam li  estis 64-aĝa, dum sia plena maturaĝo kaj persona evoluo. Unuavide mi ekrimarkas la harmonion  de ulo kiu jam atingis sian internan ekvilibron. Ĉi tiu estas absolute mia unua kaj plej ĝenerala  impreso.

Lia personeco ŝajnas karakteriziĝi per absoluta modereco kaj per pripensademo, en la senco ke oni rimarkas en li bonan internan dialogon inter la diversaspekta karaktero kaj la temperamento, inter instinktoj kaj racioj, inter la profundo kaj la konscienco…. tiel ke lia agado estas daŭra kaj fruktodona, sen malcertoj kaj sen grandaj emociaj skuiĝoj (flua skribado, modera alteco de la malgrandaj literoj kiel  ‘a’  ‘o’  ‘m’ k.t.p.belforma skribmaniero, kunligiteco interlitere kun entute bona kinet-energio). Por koni  la irvojojn kaj travivaĵojn kiuj rezultigis al li tiun ĉi altinvelan enan konfidon je si,…  oni devas serĉadi certe en lia vivhistorio, sed tio ne estas mia tasko. Mia tasko estas kapti el la strekaro liajn psikajn movojn, kaj psiko-fizikajn dinamikecojn, la plej profundajn motivojn de lia agado kaj kondutoj….

I N T E L I G E N T O

Je la intelekta vidpunkto, li elstaras pro siaj logikaj kaj klarecaj elpensadoj kaj priskribopovo (la signoj: Kunligita inter la literoj pro la logikemo, kaj Kunligita inter vorto kaj vorto pro la nekutimaj ideigoj, Klara), tiom ke senstreĉe li kunligas premisojn kaj konkludojn, komparas fenomenojn al ties kaŭzoj (Enŝoviĝa-sinua, Tordiĝinta). Lia ideofluo neniam paŭzas. Temas pri supera logikokvalito, povanta asocii pensojn novmaniere, kree, tiel ke li sukcesas rapide orientiĝi kaj decidi. Larĝvida kaj scivolema, li ĉiam atentas la ĉirkaŭan mondon kaj novaĵoj tute ne timigas lin (Enŝoviĝema-sinua, Dekstren-klina, Kurboforma 5/10 ekvilibra, Larĝeco DE litero 6/10, Energiplena pro dinamikemo, maldekstra marĝeno kreskanta kaj la dekstra neekzistanta = kio signifas maltimon iri antaŭen, kaj fido al la estonto). Neniam supraĵa, ĉiukaze li ne fiksiĝas aŭ tempoperdas al malkoncizaj kaj tro procezumitaj analizoj: li estas pli inklina al sintezo ol analizo. Lia atento pri la detaloj – ĉefe  pri tiuj esencaj kaj signifoplenaj por la celoj de li antaŭfiksitaj pofoje – esprimiĝas prefere kaj ĉiufoje diversmaniere, tute ne ĉikaneme, ĉar li facile intuas kaj havas intelektan kaj psikologian enŝoviĝemon kaj, do, kapablas sin renovigi. Tra tiuj ĉi vojoj li sukcesas havi sufiĉan objektivan vidon de la realo, sen ia ajn troigemo (Malegala kun metodo, Enŝoviĝa-sinua, ekvilibra Kalibro kaj Larĝa INTER la LITEROJ 7/10, kiu montras lian malegoismon, Larĝa INTER la VORTOJ 7/10 kune kun  Ligita intervorte, signo ĉi-lasta kiu malmultaj homoj posedas en skribado kaj signifas intelektan kaj moralan kapablon kaj lertecon pasadi de temo al alia sen rompiĝoj kaj devioj, sed logike).

Lia procedmaniero estas sekvenca: li ne ŝatas haltigi kion li ekkomencis, aŭ devojiĝi kaj perdi la logikfadenon de siaj pensoj, samkiel li ne ŝatas hakojn al si kiam li estas eldiranta sian opinion ĝuste dum la kerna punkto de sia absorba parolado. Nenio fakte sukcesas lin deturni aŭ elvojigi kiam li koncentriĝas (la pluraj Kunligitecoj, Baza linio plutenita pro la firmeco), sekve li streĉas daŭrigi sian laboron kaj plenumigi siajn intencojn per speciala engaĝo kaj decidemo, ĝis la atingo de laŭebla sukceso (Baza linio plutenita kaj grafika harmonio elmontras lian maturecon). Li posedas tre bonajn organizokapablojn (Kunligita linio kaj Dinamikeco, Malegala kun metodo) kaj rapide kunigas la akiritajn sciojn, zorge atentitajn (Klara kaj Rapida fluo, kiu montras lian energion kaj senĉesan aktivecon). Li realigas kaj konkretigas per siaj scioj, ĉar li havas netan percepton pri la plej taŭgaj situacioj. Alidire, li efike asocias rimedojn al celoj, kaj dum studado kaj dum laborado, kaj eĉ dum la ĉiutaga praktika vivo, nome: absolute ĉiam!  (kombiniĝo de la signo Anguloj tipo C , t.e. diplomatio, kun tiuj je aktivecoj kiel  Dinamika, rapideca fluo). Li ĉiam antaŭvidas la plej celkonforman irendan vojon, kiam li antaŭaranĝas alvenpunkton aŭ lanĉas iniciatojn (Ligiteco inter vortoj) pro lia intuicio kaj mensa klarvido. Lia okulaspekto, do kaj sekve, estas tute pensoplena dum tia lia antaŭvidstreĉo por ekvidi eblajn evoluojn de sia agado (Baza linio plutenita, sen ŝanceliĝoj).

Lia facilo asimiladi sciojn kaj lia intuicia inteligento gvidas lin pasie al diversaj fakoj, inter si tre diversigataj (Larĝa interlitere donas al li ankaŭ entuziasmon, li estas fakte malfermita persono). Efektive liaj interesoj estas multnombraj (la ŝanĝeco en la literaj altecoj,  kvankam ene de moderaj mezuroj: ekde 2 ĝis 3 milimetra alteco estas la normo) kaj al tiuj interesoj li sin dediĉas daŭre (Baza linio plutenita, kiu donas al li konstantecon). Li estas erudiciulo, pro la asimilademo (la signo Dekstrenklina) kaj la sciemo (la varianta liter-alteco) kaj la memorkapablo (Klara helpita de Kunligitecoj). Li  tre ŝatas pliampleksigi siajn horizontojn:  karakterizas lin selektado de propraj interesoj, kaj li estas tre atenta antaŭplanisto de la dediĉinda tempo al ili, por eviti hazardojn aŭ ĥaoson; liaj projektoj estas do tre kongruaj kaj realigeblaj. Li ĉiam pensas al estonto, kaj perspektive kaj implicite, rigardante kaj atentante situaciojn kaj problemojn (la tuta kunteksto, kiu indikas agademon, movon, decidemon).

Pro mensa malfermiteco kaj psika nerigideco (malgraŭ la ekzisto de firmeca konduto), kaj ankaŭ danke al lia nedubinda juĝkapablo (Klara, Malegala kun metodo kaj Anguloj tipo C, ĉi-lasta  donas al li la kapablon kapti oportunecojn, kaj ruzecon), li kapablas aŭskulti alies teoriajn kaj praktikajn proponojn, tamen, poste, submetas tiojn al pruvo por individui ilian eventualan internan malkoheron. Por plej bone klarigi, ĉio estas de li kribrita tra lia rigora logikemo, pro tio mi povas racieme aserti ke lia opinio pri alies agadoj komence estas akceptata sen antaŭjuĝoj, kaj li pretas preni ion en konsideron laŭ aliaj vidpunktoj, sed kun la rezervorajto rilate al konkludoj, ĉar li kutime ĉion persone kontrolas laŭ sia potenca logikpovo, karakterizanta lin (Ligita interlitere altgrade). Li tiamaniere riskus alveni al tro subjektiva opiniado, sed tio en la faktoj ne okazas ĉar li posedas ankaŭ inklinon al modereco, kaj tute ne estas pedanta dum la esplorado de la vero (Kalibro de la literoj en la normo pro la modereco, t.e. skribo ne tro malgranda ne tro granda).

Lia mensa pensorganizado estas tiu de sciencisto kiu emas observadi, kompreni, elprovi; kiu ankaŭ, metode kaj orde kaj samtempe flekseble, kapablas skizi sian difinitan sintenon, eĉ sin renovigante (linio plutenita kun flueca, pluraj malegalecoj, spontanea zorgado, kiuj rezultigas suman harmonion). Aŭtentika kaj sincera en siaj konkludoj (egala maniero subskribi kompare kun la teksto verkita),  li ne deziras elmontri siajn talentojn. Male, li preferas labori senĝene kaj aŭtonomie, nur duatempe li zorgas sciigi kaj partoprenigi aliajn en siaj projektoj kaj perspektivoj, spronante kaj rafinite persvadante ulojn, altirante ilin al siaj konvinkitaj kaj persvadaj konkludoj (Sobrema kaj sinua). Tiu, kiu lin aŭdas, se akceptas liajn premisojn, tute certe akceptos nepre ankaŭ liajn konkludojn. Al li plaĉas certe distingiĝi, kial ne, sen fiera elmontro sed naturmaniere kaj simple, ĉar li konscias pri sia valoro kaj ne necesas konsentojn (La streketo de la litero   ‘ t ‘  kelkfoje supermetita indikas emon al distingiĝo, sed la kalibro-alteco, estante en la normo, donas al li moderecon; krome la skribo estas sobrema:  li estas retenata en la sintenoj, sed tute ne hermetika).

S O C I A L I Ĝ O

Socie, lia komunikokapablo estas rekta kaj gastema, ne rigida aŭ vanta (Flua, Aplomba kaj Fleksiĝema, Klara), komplete afabla kvankam iomete singarda (Anguloj C, Dekstrenklina, Sobrema). Liaj takta kondutkapablo, diskriminpovo kaj oportunecsento, ankaŭ mensa klareco, ekipas lin per esprima spontaneeco tiom taŭga por la situacioj, ke la aliuloj sentas sin komforte kun li (Anguloj C, Enŝoviĝema kaj Flua). Li facile eniĝas en alies koron (kaze de agrablaj aŭ malagrablaj situacioj) kaj amikiĝemas al proksimulo, ĉefe kiam tiu (ŝi/li) necesas spiritan indulgemon (Larĝa intelitere esprimas lian grandanimecon kaj noblecon). Li estas bona konsilanto. Li ne haltas ĉe la unua vido, kaj lertas tuŝi temojn plej taŭgajn por allogi kaj konvinki, sed samtempe li ne profitas de tio ĉar etike li estas vere korekta kaj lojala (Baza linio plutenita, Rigidaj stangoj 6/10, kiuj donas al li deontologion kaj moralecon). Li respektas la devojn, sed same pezigas siajn rajtojn,  tion plenumante per granda humaneco, tiel ke la aliaj alvenas al li por peti konsilon aŭ konfidenci, en kiuj aferoj li vere lertas (kombiniĝo de Ligita inter la vortoj kaj Enŝoviĝema kun Sobrema).

Veras ke li ŝatas interrilatiĝi kaj estimas la favorkorecon kiun homoj montras al li, eĉ se li ne tion vidigas eksteren (Manko da ekstrasignoj finvorte). Li bezonas komunecon de ideoj  kaj akceptas reciprokecon por senti sin ĝoje vivanta, kaj utila al aliuloj (Dekstrenklina kaj ĉiuj ekstravertitaj signoj). Tamen li ne lasas sin influi pesimisme. Li rifuzas pesimismon, li estas pragmata persono (kalibro ekvilibra, linio plutenita, rapideca, kiu signifas rapidecon kapti okazon).

Iafoje, nekompreneble, ŝajne senkaŭze, li ekmelankolias kaj sentas malgajon  (kvankam, ke lia brila aktivado antaŭpreparas ofte kaj rekte al lia sukceso); ĉiukaze li ne daŭre haltas sur tiuj malpozitivaj sentoj kaj emocioj, pro tio ke li neniam transpasas moderecon, ke li kapablas sin distri per siaj multnombraj interesoj (inter kiuj muziko, ja) kiuj plene kaj kontentige engaĝas liajn energiojn (Dekstrenklina  kun  Dinamikeca, Anguloj tipo C, kaj Rapida). Ĉi tiu melankolia flanko de lia personeco supozigas al mi, ke li spertis amo-mankojn aŭ amsuferojn dum sia frua infanaĝo, al kiuj certe li bone kapablis reagi (konsiderinte lian aktualan kondiĉon de serena, aktivema kaj plene sukcesinta ulo), kiuj tamen kelkfoje reaperas al lia konscio. Kio povus esti tio? Ĉu eble li ne sufiĉe sentis sin amata  kiam li estis infano?  aŭ ĉu li estis verŝajne senmerite neprizorgita tiam, nekomprenita? (Dekstrenklina, Sobrema, Arkigita en la malgrandaj literoj m kaj n – kiel signo je fermita senso). Povus esti, ke lia  humaneco originis el vido de subpremo al rajtoj siaj aŭ de aliaj (Dekstrenklina, kiu elmontras la atenton al aliuloj kaj sian bezonon je afekcia konsidero). Certas, ke li ege atentas ĉefe al homoj kiuj estas plej malfortaj, aŭ diferencigitaj, kaj tio ne estas hazardo. Li estas kun ili pli komprenema kaj indulga ol aliajn.

Lia firmeco kaj psika rezisto, eblaj pro psikonerva harmonio (Baza linio konservita), multe helpas lin, tial li ne retropaŝas antaŭ la malfeliĉoj de la vivo, eĉ li ekvojas por supervenki malhelpojn kaj por ĉiel ajn realigi siajn aspirojn (Baza linio, Flueca). La superabundo da energioj bone enkanaliĝintaj helpas lin, kaj havigas al li kontinuecon kaj  efektivigeblon en liaj entreprenitaj faroj.

Li tre konscias pri si kaj siaj kapabloj, kiel mi jam evidentigis; lia percepto de sia respondeco al aliaj estas tre alta (Moderita kalibro kiu malpermesas al li troigi, Enŝoviĝinta-sinua kiu montras introspektadon, Ligita interlitere kiu elmontras la plutenon de liaj moralaj principoj); li vere bone integriĝas en la socia vivo kaj spertas grandan internan koherecon, kaj en sia penso kaj en sia agado. Tia lia  kohereco kondukas lin rifuzi ian ajn oportunismon koncerne justecon, ĉar li tre bone (kaj tuje) kapablas distingi kaj diskrimini. Aldone, li ne profitas je siaj psikologiaj  kapabloj,   – el kiuj teorie li povus  eltiri avantaĝon al si pro alies naivecoj – ĉar li estas  gvidata de sento de oportuneco (kiu ja ne signifas  oportunismo), kaj estas prudenta kaj diskreta: pro tio oni povas aserti konklude , ke li tute ne estas avidulo aŭ enviemulo, aŭ  profitemulo (Larĝa inter la literoj, Kurboforma 5 ekvilibra, kiu ekvilibrigas egoismojn/malegoismojn), kaj estas firma kaj fidinda persono, esence  lojala. Pro ĉi tiuj nombraj kvalitoj,  li estas konsiderenda persono agrabla, aprecinda kaj estiminda: fakte li inspiras fidon ( la tuta harmonia kunteksto)

A F E K C I O

Li emas elserĉi la pozitivajn flankojn de la vivo kaj, danke al sia diplomateco kaj dialektiko, li antaŭpreparas ankaŭ la aliulojn por konsideri pli bonvoleme la aferojn, t.e. li kapablas konvinki (Fleksiĝema, Enŝoviĝema-sinua, Anguloj tipo C).  Humaneco kaj seriozeco estas aliaj du liaj karakterizaĵoj. Li facile alproksimiĝas al aliaj kaj posedas la lertecon apogi repacigojn inter du konfliktantaj partoj aŭ partioj (Flueca, fleksebla, dekstrenklina). Li vekas simpatiojn pro sia est-maniero kaj far-maniero, sen ion pretendi interŝanĝe aŭ trudi ion al iun (Ekvilibra grafika premado). Li obeas sian instinkton kaj racion, kiuj (li tion scias) bone interkomunikas. Ĉi tio vidigas ke li estas persono en paco al si kaj al mondo: nur per tia animstato oni povas ĝisatingi realan homan amsenton (Flueca kaj ĉiuj signoj, tute en bona harmonio). Grafologie, la baza linio plutenata elmontras persiston kaj fidelecon, konstantecon en la amo, sed sen obsedo pro la nerigideco en siaj postuloj.

D I S P O Z I C I O J

Kvankam estas firmeco kaj granda logiko, kiuj puŝas lin trastudi precizecon de principoj kaj koherecon de ideoj alcele al rezultoj, en li tute ne ekzistas skemojn, ĉar li spertas multajn iluminiĝojn, inspirojn kaj nekutiman imagpovon (la koncerna signo estas Malegala kun metodo). Tiaj lastaj faktoroj, interligitaj, apartenas ne nur al scienculo sed ankaŭ al artisto, kaj lia skribmaniero havas certan grafikan kaj spontanean ordon kaj  elegantecon, kaj elmontras plezuron al beleco (Flueca kun eleganta). Tamen, la aspekto (la formoj) neniam venkas super la esenco aŭ la enhavoj. Bone observu la suban skribaĵon, pligrandigitan: kvankam ne estas elegante skribi flankmarĝene de la paperfolio, vertikale, en la nura blanka libera spaco restanta, li aŭdacis faris tion. Mia supozo estas ke li,  por konkludi sian penson seninterrompe kiel kutime la faras, tute ne ŝanĝis paĝon kaj paperfolion,  por ne perdi sian pensofadenon….! Iu hipotezis ke tion li faris pro amo al ŝparo, por ŝpari paperon. Tio estas versimila, sed mi ne kredas tion vera, ĉar li ne inklinas al avareco sed estas malegoisma. Fakte, oni konsideris lin filantropo, eĉ.

Konklude kaj ege resume:

Aparte inklina al kompreno de la homaro, talenta por humanistiko kaj sociaj sciencoj, li bone sukcesas ankaŭ en la konkreta agado kaj organizado, kapablante bone kaj senprobleme alfronti grandajn kaj malgrandajn taskojn. La tuta skribaĵo –  pro ties vigleco, harmonio, dinamikeco kaj aplombo – esprimas tutcerte lian grandan amon por la vivo kaj la belon, ĝenerale parolante.

————————————————–

 

 

biografio pri L. L. Zamenhof

Sendube, kiel jam dirite,  Ludwik Lejzer Zamenhof estas konsiderenda la unua pioniro inter la esperantaj pioniroj, ĉar li estas la ideinto de la lingvo Esperanto. Tion dirite, pri li oni trovas en la reto multajn informojn, biografiojn en diversaj lingvoj, k.t.p. Do, pri lia vivo mi estas ĉi tie iomete sinteza, kaj traktos prefere pri lia lingva produktado.

.

Ludwik Lejzer Zamenhof naskiĝis en Białystok, la 15-an de decembro 1859 kaj mortis en Varsovio, la 14-an de aprilo 1917.
Li estas konata tutmonde kiel la fondinto de la bazoj de la lingvo internacia Esperanto, la plej parolata inter la artefaritaj lingvoj.
Filo de lingvo-instruisto, Marko Zamenhof kaj Rozalia, naskita Sofer, liaj familianoj estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed li ne konsideris sin litovlingvano sed prefere “ruslanda hebreo”. Li studis medicinon en Moskvo (1879-1881) kaj Varsovio (1881-1885) kaj poste fakuliĝis pri okulkuracado en Vieno.
Pro la fakto, ke la loĝantoj de sia urbo parolis kvar lingvojn (la polan, la rusan, la germanan kaj yiddisch) li, infanaĝe, spertis persone la neeviteblajn bedaŭrindaĵojn kaŭzataj  de lingvo-diverseco, kiu dividas la popolojn. Li konvinkiĝis ke tute ne eblas adopti kiel internacia komunikilo naturan lingvon ne plu vivanta, pro praktikaj kialoj, kaj same, ke ne estas oportune uzi etnan vivantan lingvon pro ekonomikaj kaj politikaj konflikto-eblecoj, tutcertaj. Pro tio li ekkomencis pripensi kaj prilabori artefaritan lingvon, kun tre facila gramatiko kaj internacia vortaro. Post multegaj klopodoj kaj eksperimentoj, la jaron 1887 li sukcesis fine publikigi la “Unua libro” (por rusoj), tuj sekve tradukota al aliaj lingvoj. Finance helpis lin la patro de Klara Zamenhof (naskita Silbernik), al kiu li edziĝos samjare la 9-an de aŭgusto. En tiu periodo naskiĝis liaj du unuaj gefiloj, Adamo (1888) kaj Zofia (1889); ambaŭ fariĝis kuracistoj. En 1904 naskiĝis dua filino,  Lidja.

Li riĉigis sian literaturan kaj lingvan produktadon per diversaj verkoj: lingvo-vidpunkte Fundamenta Krestomatio (Parizo 1903), Fundamento de Esperanto (1905)    –   tradukflanke: Amleto (Varsovio 1894; 2ª eldono Parizo 1907), La Revizoro de Gogol (1907), Georges Dandin de Molière (1908), Ifigenio en Taŭrido de  Goethe (1908), Rabistoj de Schiller (1908), Marta de Elisa Orzeszko (1910), la Fabeloj de Andersen (postmorte, 1923-1936), La Malnova Testamento (postmorte, Londono 1926). Krome li skribis Lingvaj Respondoj (Parizo 1913). Liaj paroladoj, multaj el kiuj estas leteroj kaj artikoloj, estis kolektitaj de J. Dietterle en la Originala Verkaro (Lipsia 1929).

La unua mondmilito trafis lin, kiam li vojaĝis al Parizo por la deka Universala Kongreso (UK) en 1914. Ĉar Germanujo kaj Ruslando estis militantaj unu kontraŭ la alia, li ne povis reveturi. Pere de dusemajna vojaĝo skandinavia – danke al esperantaj geamikoj li reatingis Varsovion. Pro malsano li devis ĉesi kuracadi, kaj lia filo Adamo transprenis la kuracejon. La morto kaptis lin, la 14-an de aprilo 1917, kaj la 22-an de Nisano laŭ la juda kalendaro . La entombigo de L. L. Zamenhof okazis la 16-an de aprilo. Li jam de ĉirkaŭ 1900 estis suferanta je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj.

En la ital-lingva retejo: https://biografieonline.it/biografia-lejzer-zamenhof oni legas, por konkludi: Senfortigita de la ekscesa laboro kaj profunde demoralizita pro la tutmonda milito, li forpasis la 14-an de aprilo 1917 post maneskribado de siaj lastaj pensoj inter kiuj, tre signifaj : “Mi havis la impreson ke, verŝajne, la morto ne estas malapero…; ke ekzistas kelkaj leĝoj en naturo…; ke io gvidas min al alta celo…

Ludwik Lejzer Zamenhof

                       ( grafoanalizo )

Ludwik Lejzer Zamenhof

La unua pioniro, inter tiuj esperantaj, estas sendube Ludwik Lejzar Zamenhof, la ideinto de la lingvo esperanto.

Ĉi-sube vi trovos:

  • lian skribaĵon, datitan 26/11/1907, kiam li estis plimalpli 48-jara
  • kaj la koncernan grafoanalizaĵon, de mi plenumita laŭ la itala metodo de Girolamo Moretti (1879-1963), kiu estas la skolfondinto de la Itala grafologio
  • La grafologiaj signoj estas interkrampe en la teksto mem – Koncerne la esencan signifon de unuopaj grafologiaj signoj, mi donos klarigojn en la konstruenda kategorio “grafologio”, sed kompreneble la priskriboj estos nur indikativaj, ĉar ĉiu grafologia signo estas mezurebla kaj diversiĝas de homo al homo (ĉiu homo estas  Unika), krome ĉiu signo dinamike kunfluas kaj diverse aranĝas en la grafika kunteksto de ĉiu unuopula skribaĵo .

N. B. – Por via informo, se vi estas italaj esperantistoj, la italan version de ĉi tiu analizo vi trovas en la alia mia blogejo: https://lingvovojo.wordpress.com/2013/04/07/ludwik-lejzar-zamenhof/

LA SKRIBMANIERO DE ZAMENHOF – skribaĵo verkita la jaron 1907-an

La homo

Skrikanalizado permesas malkovri neevidentajn aspektojn kaj psikajn trajtojn pri la  personeco de mane-skribanto. Kion povas elmontri ĝi, kaj nuntempe, pri la karaktero de Zamenhof ?  pri kiu jam oni verkis kaj informadis multon?  Ĉu grafologio povus sciigi ion pli multe pri li? Ni vidu, do, kion.

Lia skribmaniero estas eksterordinara ekvilibroludo inter kontraŭaj fortoj, kiuj enradikiĝis en psika grundo fruktodona, abunda kaj produktiva je inspiroj. Tiamaniere oni povus resumi la esencan animon de la personeco de Zamenhof, tiu ĉi homo malgranda (malaltstatura) sed tiom grandanima rilate al idealoj strebitaj. La precipaj grafologiaj signoj estas vere multenombraj, kaj multaj el ili altgrade: temas do pri grundo vere fekunda psikologie, riĉa da sentoj, emocioj, atendoj, kaj lertoj.

El lia skribaĵo (jaro 1907) oni ekscias personon tre sentokapablan kaj delikateman al aliuloj, inklinan por helpi proksimulojn, distingitan kaj emocieblan sed kapablan, samtempe, regadi siajn emociojn kaj sentojn, kiuj estas de li vivataj tre intense. Li  ŝatas esti en kontakto kun aliaj; per tia simbiozo li mense kunpartoprenas en alies suferadoj kaj tia animstato tre multe suferigas lin intime. Skribo nur konfirmas kion oni jam scias, certe. Li enmemiĝas en alies statanimoj, kaj spertas empation (tion konfirmas la signoj: Subtila, Enŝoviĝeca-sinuaDekstrenklina,  kaj saltetanta, kun elementoj de vigleco,  kun  literoj “a-o” pinte nefermitaj, kun la ĉeesto de maloftaj kvankam tre limigitaj  grafikaj ‘frizaĵoj’ (=senpensaj kaj spontanaj gestoj lokata precipe finlitere).

Lia inteligento, sagaca kaj intuicia, spirite mistikema, utiligas ankaŭ informojn el siaj spertoj kaj logikon en rezonado. La objektivaj datumoj de la realo tre rapide intuiciitaj – jen pro teknika kaj pristuda liaj postuloj, jen pro evidenta lia memplezuro – estas ekkomence esplorataj per komparo inter kontraŭstaraj oponoj: tio signifas, ke li antaŭe serĉadas la ‘por’ kaj la ‘kontraŭ’ de la temoj, ĉar al li plaĉas apartigi kaj klasifiki laŭ valoroskalo (la signoj: Akuta, Tordiĝinta), por aliri je la fino al krea penso, kiu restarigas ordon inter teorio kaj praktiko, preter la antaŭvideblo, danke al originalaj individuaj logik-kunligoj.

Oni absolute ne povas lin difini ‘pedanta’ pro tia mensa kaj labora procedo, unue pro la fakto ke li scias formeti ĉiun skrupulecon, kaj due pro la fakto ke li tute posedas scivolemon, imagpovon, intelektan viglecon kaj dinamikecon por evolui kaj antaŭeniri. Li fakte havas “aktualiĝan spiriton” (la signoj: kunĉeesto de Malegala kun metodo-kaj-sen metodo, Saltleviĝa t.e. Saltetanta, Dinamika, Larĝa abunde inter la literoj neregulmaniere  kaj ne ĉiam same – tiaj aspektoj tradukeblas al emo al liberaleco – kaj Suprenira rilate al la baza linio).

La spertitaj internaj kontrastoj de ideoj kaj sentoj (Akuta), videblaj ankaŭ grafike,  perceptigas al li apartan vundeblon kaj eĉ malkvietiĝon, ĉar sentemo kaj introspektado transdonas al li konscion pri siaj mankoj (la signoj: Enŝoviĝa-sinua, Subtila, Kunligita bonege interlitere, kelkaj grafikaj korektetoj). El tio devenas al li tre oportuna memkritikemo kiu mildigas iluziojn kaj entuziasmojn; li estas fakte tre memkritika (signoj interplektitaj: Larĝeco inter la vortoj, Enŝoviĝa-sinua, parte Tordiĝinta) .

Li facilege asimilas sciojn kaj lernas; li tenas bonan memorkapablon, ĉar inklinas al koncepta sintezo; li scias bone sin organizi dumlabore (Kliniĝinta dekstren, Kunligita interlitere, Dinamikeca) kvankam en la analizita skribaĵo lia grafika ritmo ŝajnas pli rapidigita ol tiu plej kutima kaj natura al li (lia fiziologio suferas eleksterajn influojn) [ vidu noton 1 ].  Li urĝece finaranĝas taskojn, senhalte laboras, serĉadas senpaŭze motivaĵojn, aliajn trairendajn vojojn kaj lia spirito neniam estas trankvila, neniam ripozas (Rapida, Saltetanta, Malegala kun metodo kaj ankaŭ sen metodo). Sed verdire, kaj bonŝance, li neniam atingas senpaciencan staton (tute mankas tiu signo). Li povus vivi ĉagrenigajn emociajn eksaltojn, abrupte entuziasmiĝi, iomete kiel farus muzikisto: li neniam haltas ĉe unuopa noto, sed serĉadas variaciojn sur la temo. Ĝuste tia senĉesa interna kaj sensa-senta ŝanĝiĝo (grafike videbla ĉefe en la ĝenerala variemo, en la milimetra alteco de la multformaj alfabetaj literoj, kaj en ties grafikaj eksaltoj) elmontras lian pasiemon kaj lian penadon por atingi harmonion de eroj. Vere, ŝajnas al mi ke li serĉadas vorto-harmonion: unuopaj literoj rigardataj de li kiel muzikaj notoj, kaj unuopaj vortoj konsideritaj kiel muziknot-mezuroj, t.e. kiel okazas en ritmo de muzika mezuro (teknika termino) (Saltetanta, Akuta, Kunligitaj literoj,  Metoda malegaleco en la milimetra alteco de la literoj  estas ĉiuj signoj, kiuj  konfirmas lian plezuron kaj inspiron al kunmetado). Li estus povinta fariĝi,  profesie, muzikverkisto, ja, ne nur ludanto, pro latenta talento kaj senduba teknikemo. Pri tiu ĉi dispozicio, ne troveblas informoj en la historio de lia vivo, sed la grafologia metodo de Moretti senerare malkaŝigas al ni (implicite per la grafikaĵoj) tian lian muzikan inklinon kiu li transigas al vortoj.

Persisto kaj obstino karakterizas lin (Anguloj tipo B, Kunligita interlitere, Baza linio konservita malgraŭ la ekzisto de intensaj eksaltoj, Rigidaj stangoj); tio mirigas,  ĉar lia konstitucio estas malfortika kaj elmetita al risko de energifaloj, supozeble pro lia supernormala aktivecemo (Subtila signifas per si mem fortodelikatecon kaj malabundan energion, kaj en la skribo ĝi eĉ kelkfoje malintensiĝas…!).

Li kaptas kaj perceptas la realon ĝin skapetante (Mallarĝeco de la unuopaj literoj, Akuta, Malklara), li spontanee juĝas kavalire kaj noble ofereme (Larĝa interlitere kun la emo al Dilatita interlitere, Malfermo en la supra parto de literoj a-o) kaj havas ekscesan  kritikpovon, ĉefe kontraŭ si mem, ĉar li ne emas ofendi: sed tia re-eniro en si mem aperas kongrua intelekta mildigo de lia supermezura vigleco kaj malfermo en la ideoj; mi volas diri ke tia lia afekcia inhibicio povas korekti lian ekscesan teneriĝemon (ĉi-lasta estas esprimata per Larĝa inter la vortoj pli intensa ol Larĝa en la literoj, kaj pinte malfermiaj literoj a-o) kaj, intelekte, donas al li prudenton.

Pri la sentoj kaj la amoj –  Ĉar li facile, lerte kaj klarmense vidas alies bezonojn (Enŝoviĝema-sinua, Anguloj tipo C, Dekstrenklina), li kapablas esti amema kaj ĝentila, kaj alcele li povas ankaŭ submetiĝi al rezignoj (Anguloj tipo B, Baza linio konservita, Rigidaj stangoj multnombraj).  Ĉiukaze, la proksimulo estas de li konsiderita ĉiam PLI estiminda ol si (Dekstrenklina pro la intereso al socio, Literoj a-o pinte malfermitaj kiuj igas lin tre akceptema, kaj denove abunda Larĝa interlitere kiu montras lian malegoismon); sed tio ne signifas ke li estas cedema aŭ obeema temperamente, tute malsame (Akuta, Anguloj tipo B, Saltetanta). Li dialogas produktive por alveni interhomajn renkontopunktojn (la signo Enŝoviĝema, kiu esprimas psikologiajn kapablojn kaj empation) kaj tiamaniere li sukcesas  mildigi supozeblajn kaj neeviteblajn interhomajn konfliktojn. Kaj Zamenhof, dum sia vivo,  efektive spertis konfliktajn situaciojn: ekzemple, la provokan sintenon de Louis  de Beaufront kaj Couturat, kiuj kaŭzis skismon inter la esperantistaro, kreante la konkurantan lingvon IDO.  La Zamenhofa evitado de senproduktivaj konfliktoj , eble, devenas de la edukaj kaj religiaj instruoj de li ricevitaj de sia patrino.  Ĉiukaze, tiu lia konduto prudenta kaj diplomatia markas lian grandan konscion kaj tutcertan maturecon, kaj same stabilecon.

Al Zamenhof tute ne plaĉas komandi aliajn. Li, kiel ni vidis, ne ŝatas konfliktojn (Subtila) sed li kapablas kontraŭstari eventuale per argumentado (Akuta), kaj, laŭokaze, per potenca logik-povo (Enŝoviĝema plus Kunligita interlitere); li pozitive transigas al aliaj entuziasmon, donante al propraj ideoj kaj agoj sufiĉan dozon da ĉarmo kaj fervoro alcel-vide (kelkfoje supreniras la bazan linion kaj tio esprimas entuziasmon, Larĝa inter la literoj pro la rava liberaleco, Markita en kelkaj strekoj afero kiu donas al li emociiĝemon). Sed ĉi tiuj prientuziasmaj trajtoj rilatas specife la supran leteron analizitan, ĉar en aliaj liaj skribaĵoj mi konstatis lian neiluziiĝemon kaj eĉ ekscesan lacecon kaj sekvan maloptimismon).

Lia komunikemo estas spontana kaj sufiĉe diplomatia pro la profundaj nobleco kaj delikateco, kiujn li  ek de sia infanaĝo ĉiam esprimis kaj esprimas en ĉiuj siaj agoj, sintenoj kaj paroladoj (la tuta grafika kunteksto) kaj eĉ se interne li povus travivi tre intensajn ofendiĝemojn (Akuta, Anguloj tipo A kaj B), liaj indulgemo, psika trapenetro kaj sentemo  haltigas tiujn nervozecajn eksaltojn, kiuj povus ŝoki la sentemon de la proksimuloj. Lia sano certe estas influata de tiaj malekvilibrigaj internaj  kontrastoj, kaj li konscias pri siaj postulemoj. Zamenhof batalas kontraŭ siaj pravigeblaj egoismoj kaj bezonoj por sekvi aliajn enajn pli fortajn elanojn kiuj  puŝegas lin plejfavore al aliaj homoj (la socia medio, la proksimularo, la homaro). Pro tiaj fortaj impulsoj,  li emas forgesi sin mem kaj siajn naturajn aspirojn por doni pli da gravecon al la aliuloj kaj al ties postuloj. Estas iom da mistiko kaj mistifiko en sia serĉado de frateco por la tuta homaro (Literoj a-o pinte malfermitaj plus abunda Larĝeco  inter la literoj plus dekstrenklina). Lia vitala ritmo do fariĝas zorgoplena, urĝema, malregula, eĉ perturbata,  plimulte kiam la eksteraj premoj instigas lian publikan agadon kiun li ne rifuzas (energifaloj, skribado kiu falas progresive sub la linio, kaj kontraŭe estas la signo   Dinamika  kiu ne donas lin pacon kaj trankvilon ), kiel bone videblas en ĉi tiu grafikaĵo  kiam li metas sian subskribon….

————

[ 1 ]  Se oni bone observas la  vorteton “Via”, metitan antaŭ lia nomo en la subskribo,  la litero “i”  estas ne plu rekonebla, kaj aspektas kiel litero “o”, komplete ronda: lia dinamika moviĝo kuras kaj kuras rapide kaj postpuŝite, ekscese, direkte al dekstra flanko, sin disetendante horizontale.

 

pri ĉi tiu blogo

la plezuro analizi skribojn

de esperantaj pioniroj

        Ĉi tiu blogo originas el du miaj pasioj, daŭre kulturitaj: grafologio kaj la internacia lingvo esperanto. Ili estas du memstaraj fakoj, ambaŭ ofte taksataj suspekte, sed nepravigite; tia malfidemo tre probable dependas de ne-profundigita konado de tiuj temoj aŭ de antaŭjŭĝoj neniam kontrolitaj kaj ekzamenitaj. Laŭ ĉi tiuj du aspektoj la du temoj havas, ja, ion komunan.

Esperantistoj scias, ke la internacia lingvo esperanto havas delongtempan historion: ĝi oficiale naskiĝis en 1887, 130 jarojn antaŭe! Ĝi estas ankoraŭ nun parolata en la tuta mondo, ĝi estas facile lernebla je ĉiuj lernejaj niveloj kaj, grave, ĝi estas neŭtrala, kaj havas la ambicion faciligi la interpopolan komunikadon, kaj emas konstrui kunligon inter malsamaj kulturoj, pacmaniere kaj fekunde kaj, fine, ĝi emas gardi ĉiujn mondajn lingvojn, inkluzive de tiuj malpli disvastigitaj kaj dialektoj. Estas dezirinde ke oni instruu ĝin mondskale kiel dua lingvo (post la gepatra lingvo) por ĝin utiligi dum la internaciaj kontaktoj. El studoj kaj serĉadoj faritaj en la Universitato de Paderborn, Germanujo (vidu noton 1), rezultas ke ĉi tiu lingvo esperanto estas enkonduka al la lernado de aliaj idiomoj. La ideinto estis Ludwik Lejzer Zamenhof (1859-1917), pola hebrea okulisto kiu persone spertis la malfacilan komunikadon inter malsamaj popoloj; fakte li naskiĝis en urbo kie oni uzis kvar lingvojn, kaj la parolantoj havis grandajn malakordojn pro la tre diversaj starpunktoj politikaj, sociaj, lingvaj kaj religiaj (vidu noton 2). Lingvo ne estas akscesora en la sociaj kaj individuaj komunikadoj kaj progresiĝoj. Por tion kompreni,  sufiĉas studi la historion de la lingvaĵoj kaj de la skribado. Danke al  lingvoj – skribitaj kaj parolitaj – homoj povas detale komuniki al aliuloj siajn pensojn kaj transigi sciojn.

Tio, kion mi vin proponas en ĉi tiu blogejo estas nekutima interplekto inter ‘grafologio’ kaj ‘esperanto’:  mi klopodos priskribi la psikan personecon di kelkaj esperantaj pioniroj, kiuj kontribuis al la historio de Esperanto, kaj mi plenumos ĉi tiun taskon per analizado de ilia skribmaniero. Mi ne sekvos kronologian ordon. Ĉio dependos de la kvanto kaj kvalito de la skribaĵoj kun kiuj mi kontaktiĝos.

Ankaŭ la skribmaniero estas    lingvaĵo   kaj    komunikado.

Se ĉi tiuj temoj interesas vin, vi povas daŭrigi la legadon, kaj fari komentariojn aŭ demandojn.

 

____________________________

notoj :

(1)   https://eo.wikipedia.org/wiki/Metodo_Paderborn

(2)  por plimulte legi pri Ludwik Lejzer Zamenhof, bonvolu viziti :

itallingve         https://it.wikipedia.org/wiki/Ludwik_Lejzer_Zamenhof
esperantlingve     https://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof