Biografio pri Stellan Engholm

Estas esperantistoj, kiuj distingiĝas pro siaj organizaj kapabloj, aliaj pro sia parolfluo, aliaj ankoraŭ pro sia lingva majstreco…. jen, Stellan Engholm troviĝas inter ĉi-lastaj.

Sveda esperantisto, naskiĝinta en 1899 en Stokholmo – kaj mortinta en 1960, Stellan Engholm estis profesie instruisto, kaj esperanta verkisto kaj tradukisto. Li konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed fariĝis aktiva esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de sia vivo li loĝis en la urboj Smedjebacken kaj Ludvika. (el vikipedio).

Romanisto

En 1930 li akiris popularecon per sia romano Al Torento. Alia sukcesa estas Homoj sur la Tero, eldonita en 1931, kiu gajnis la premion de konkurso organizita de revuo “Literatura Mondo”, revuo en kiu li kunlaboris per diversaj publikaĵoj. (1)  Konata estas lia romano   Infanoj en Torento (1934) una volumo , kaj la sekva    Infanoj en Torento II° (1939).

Novelisto

Li estis ankaŭ novelisto. Oni ne forgesas    Maljunulo migras (1943)  (2),  kaj Venĝo (same publikigita en 1943).

Tradukisto

Lerta li estis eĉ kiel tradukisto. Ekzemple:  La Fino (traduko de eseo de F. Bernadotte 1946), kaj   Ekspedicio Kon Tiki   de Heyerdahl (1951).

Oni bone parolas pri lia stilo, kiu estis taksata pura kaj sobra jam ek de la komenco. Li, en 1943, dum la milita periodo el kiu Svedujo restis for,  decide fondis kaj redaktis novan periodaĵon: Malgranda Revuo kiu estis konsiderita unu el la plej enhavoriĉaj kaj seriozaj revuoj de nia gazetaro, malgraŭ ĝi estas aspekte kaj tipografie modesta kaj sen ilustraĵoj. Ĝi celis stimuli novan generacion de verkistoj (3).  Pri tiu revuo vi trovas kromajn historiajn informojn ĉi tie:    https://mondmilito.hypotheses.org/182

 

___________________

(1)  bonvolu viziti:  http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e1b&datum=1932&size=45&page=51      kie vi povas rekte legi rakonteton de Engholm, titolata  FESTO –   en Literatura Mondo, 1932, je paĝoj 47-48 kaj 49 –  skanadita de Esperanto Muzeo de Vieno

(2) Maljunulo migras   legeblas ĉi tie:  http://esperanto.net/literaturo/noveloj/07.html

(3) vi povas eltiri  el    http://www.tekstoj.nl/mr/MR461.pdf   (en formato  .pdf)  la unuan 1946-an numeron de Malgranda Revuo

Annunci

la personeco de Stellan Engholm

(dua parto)

Pri la dubo kiun mi eksentis ĉu taksi teknike analizeblaj liajn skribaĵojn mi klarigis en la unua parto. Nun, jen al vi la faritan grafoanalizon.

.

___________________grafologia slipo____________________

Grafologiaj signoj kaj ties gradoj (per dekonoj):

  • kurba 5 – angula 5 (la ĝeneralaj signoj pri altruismo kaj malaltruismo)
  • ligita inter la literoj 10 (logiko)
  • literoj A-O supre malfermitaj 8-9 (tenereco kaj volupteco)
  • vertikala 8 (fiereco)
  • klara 8 (precizeco de parolo)
  • sobra 8 (sobreco)
  • larĝeco de litero 5 (la mezuro en la komprenado)
  • larĝeco interlitera 7-8 (la mezuro en la juĝado)
  • larĝeco intervorta 7, neregula (la mezuro en la rezonado)
  • baza linio konservita 7 (psika firmeco) – kaj suprenira 3 (entuziasmo)
  • subtila 7 (delikateco, sentokapablo)
  • emocieca manpremo (=markita duamaniere) 4, laŭgrade (emociiĝemo)
  • sinua 7 (intelekta enŝoviĝemo – psikologia komprenemo, empatio)
  • tordiĝinta 3 (la mezuro de kontrolado kaj certiĝemo)
  • malegala kun metodo 7 (intuicio) [metoda malsama alteco de la plej minusklaj literoj]
  • flueca 6 (spontaneco kaj seninterrompo en la pensado kaj en la sentoj)
  • anguloj je tipo A 4-5 (la mezuro de ofendiĝemo)
  • anguloj je tipo B 5-6 (la mezuro de persisto kaj ĉikanemo)
  • anguloj je tipo C 6 (la mezuro de distingokapablo, sento pri taŭgeco)
  • stangoj: kurbaj 5, retrofleksiĝemaj 3 kaj rigidaj 2 (ĉiuj simbolaj niveloj je tensio, malsamaj inter si kaj per ĉi tiuj gradoj estas tiel esprimaj:  kurba=cedemo 5/ retrofleksiĝemaj=nefidemo 3, kelkfoje ekskludas / rigidaj 2=iomete, kelkfoje li ne akceptas kompromisojn)
  • saltleviĝa, saltetanta (nervozaj eksaltoj sur la baza linio)  5 dekonoj estas mezvalora (nervozeta svingo)
  • plejminusklaj literoj ark-formaj (sindefenda modalo)
  • maldekstra marĝeno JES, ĝi estas, kaj aperas estetikstile kaj kreskas iom post iom dekstren
  • dekstra marĝeno malestas, spaco tute okupita de skribo
  • subskribo kaj teksto estas simile skribitaj, egalformaj (li estas kohera kun si mem)

____________________________

la personeco de Stellan Engholm, sveda esperanta pioniro

surbaze de lia skribmaniero

jaron 1952

Vida kaj rapida ekrigardo

La plej evidenta specifeco de Stellan Engholm, grafologie sed ne nur, estas lia digna teniĝo, malgraŭ la interna kaj intensa emocia vibreco; lia strukturita, fiera (serioza) kaj bontona skriba procedmaniero spegulas ankaŭ lian neriproĉeblan, fieran kaj noblan aliron al vivo kaj al sociaj rilatoj (notu ke la paperfolio simbolas la vivmedion). Due, oni ekrimarkas lian enan psikan koherecon kaj koherecan vivmanieron. Koheremo estas por li valoro respektinda.

Inteligento

Lia inteligento, pro inklino pripensadi kaj rezonadi, kaj profunde pritrakti temojn , serĉas atingi la kaŭzojn de la problemoj. Lia pensmaniero estas sagaca, pro rafiniteco kaj fortega kritika ekzamenademo.

Li kapablas mense  tre multe koncentriĝi, kaj posedas observan spiriton, aferoj kiuj estas des pli efikigitaj pro lia rafinita kaj delikata sentopovo, ne nur pro la rimarkinda dedukta logikkvalito kiun ja li same posedas: praktike li atentas al alies necesoj kaj precipe respektas virinojn, kaj tutcerte eĉ bestojn.

Lia tre facila kunligo de ideoj al faktoj kaj okazintaĵoj, cele eltiri konkludajn resumojn, igas lin psike forta kaj memfida, ĉiam konscia pri siaj personaj elektoj kaj decidoj.

Li estas same forta kaj kuraĝa eĉ antaŭ la plej malfacilaj kaj malglataj situacioj. Lia ekstera distancafekto, do, estas nur ŝajna, simple spekulativ-devena. En li ne estas ia ajn ekstrema severeco aŭ sendiskuta, ĉar li moviĝas kaj kondutas per spontaneco, per kongrueco kun sia klarvido al realo, al kiu li alproksimiĝas per sufiĉa adaptiĝemo kaj per senduba emocia kuntreniĝo kaj psika partopreno.

Li meditas pri siaj lernitaĵoj, lia imagopovo estas aktiva kaj emociiĝa, lia memoro estas kaj intelekta kaj vida, lia juĝopovo inklinas al grandanimeco, lia volo estas daŭre engaĝita, kun kelkaj signoj de febliĝo kaj laceco, kiujn li sukcesas alfronti per sobreca elmontro, por ŝpari siajn energiojn. Fizike, ja, li ofte senfortiĝas (la delikataj kaj subtilaj strekoj….)

Kvankam li estas fidela al siaj idealigitaj principoj, mi evidentigas ke – pro ena kohereco kaj koheremo, nepraj al lia psika bonfarto (kaj probable elvenintaj el severa edukado ricevita, kies moralaj instruoj pozitive enradikiĝis en li) – lia rimarkinda animsentemo al plej nuancaj spronoj de la vivo, kaj la intensa emociemo kiun tiaj instigoj stampas en lian travivadon kaj menson, igas lin vitala, zorgema, fleksebla, eĉ kiam li perceptas sin iomete ĝenata, malaplomba aŭ evitema.

Lia stilo, ankaŭ en la pensmaniero, estas eleganta, sobreca kaj serĉadas rafinitecon, preciozecojn.

Amemo, kaj afekcio

Eĉ se ekzistas sentoskuantaj entrudiĝoj, kiuj povus konduki lin al misaj aŭ pridiskutindaj vidpunktoj (pri la realo), aŭ konduki lin al ekcesa reagivo pro eventoj kiuj estas simple evidentaj (sed kiuj kuntrenas lin intime kaj super ĉio afekcie), li ŝajnas kutime havi plenan sinregon. Li senaplombiĝas, kaj elmontras memkontrolon eĉ kiam li estas tre agitita. Li atendas nenion de la aliaj, ĉar li sin kredas memsufiĉa, kaj povus doni la impreson, al kiu ne bone konas lin, ke li estas iomete repuŝa aŭ neatingebla persono.

Sed en siaj amemaj rilatoj – kaj pleje en tiu privilegiita – li transverŝas ĉian sian empation kaj am-elmontron, kiuj konfirmas lian kaŝitan sensivecon kaj kapablon sin eniĝi en la homan spiriton kaj, same, konfirmas lian kortuŝitecon (sinua + larĝa inter la literoj pro empatio kaj interesiĝo; malegalecoj en la alteco de la minusklaj literoj kaj malegaleco en la stangoj pro la perceptado kaj la reagivo; divers-energia kaj leĝera premado sur la paper-folio, nuancoj progresivaj kaj emociaj en kelkaj strekoj pro la impresiĝemo kaj la homa varmeco (fervoro); la oftaj malfermoj ĉe la supraj pintoj de literoj A-O, kiuj esprimas lian kortuŝitecon….).

Socia sinteno

Lia sociiĝo estas iomete multaspekta, malfacile klarigenda kaj, verŝajne, ankaŭ malfacile komprenenda, pro kelkaj liaj karakterizaĵoj.

Lia serioza sinteno, la esenca fidelo al propraj principoj (por kiuj li povus eĉ rezigni la plezurojn) kaj la defendo de propraj konvinkoj, sente emfazitaj aŭ racie idealigitaj povus malproksimigi amikojn, sed ne tute ekskludas sociiĝo-kapablon. Pro lia travivado riĉa je emocioj, estigitaj de granda impresiĝemo, kaj pro la nemanko de fervoro, de imagopovo aŭ de pasieco, lia homeco estas savita. Alidire, li ne sin lokas sur podion por sin distingi el la aliaj homoj, male li povus lasi sin influi pro la karismo de interparolanto; li povus dependi kaj esti influata de instinktaj simpatioj aŭ malsimpatioj, kiuj povus tenti lin por apliki favorismojn… Tioj estas malfortaj punktoj, moralaj fragilecoj (eblaj en ĉiuj homoj, ja), kontraŭ kiuj li klopodas batali kaj emas ilin pravigi per cerebraj rezonadoj, racie. Li bonege batalas kontraŭ tia sia homa malforto, aŭ malkonvena lezebleco, per preventa rezerviĝemo kaj per fiera kaj serioza sinteno. Pro la dirita inklino al favorigo, li povus troviĝi en malfacilaj situacioj, konsiderante ke li profesie elektis instruadon, do tenas respondecojn. Mi opinias ke lia “distancafekta kondutmaniero” povu esti taksata, realisme, kiel “memprotekto” por gardi sian ekvilibron.

Esence, en la interrilatoj venkas en li respekto kaj diskreteco por gardi propran socian reputacion kaj antaŭeviti eblajn kritikojn, kaj li emas doni al siaj elektoj karakterizon je nobleco.

Konklude, kvankam li restas persono tre atenta kaj aŭskultema, kiu amas, emociiĝas, mildiĝas, havas grandajn sentojn kaj aspirojn, estas fakto ke li ne estas tro multe elmontrema je siaj sentoj, kaj pensoj.

Temperamento

Li estas esence ulo pripensema kaj ordema, sed morale konflikte kun siaj ekscitiĝoj kaj emociaj entrudiĝoj.

Oni povas difini, do, lian temperamenton plejparte je atendo (pli ol je atako, rezistocedemo), ĉar antaŭ sin aktivadi, li esploras movigantajn kaŭzojn kaj ne estas indiferenta,  kaj empatias pri alies ofendiĝemo.

Kapabloj kaj dispozicioj

Lia klarvida konceptado, la klareco de lia komunikado, lia delikata sentokapablo kaj logikemo kaj pliprofundiĝemo igas lin taŭga por instruado, sed tio ne estas lia vera aspiro: li estas pli multe allogata de literatura kritik-arto, de literaturo mem kaj ĉefe de esearo.

Li ne estas taŭga por komandado, nek por organizado, sed prefere li estas allogata de psiko-humanismaj studoj kaj eltrovoj (sociologio, pedagogio), kaj historiaj kaj filozofiaj fakoj.

Lia granda kapablo koncentriĝi sur detaloj, lia atento kaj emo al pliprofundigo de la temoj, kondukas lin prefere al intelektaj, cerebraj, pri-opiniaj aktivecoj, farendaj ĉe skribotablo, ol al subĉielaj kaj movigaj faroj; agado rapide elĉerpus kaj formovus liajn jam tre malabundajn fizikajn fortojn.

Al produkitaj literaturaĵoj li transverŝas ĉiun sian delikatan senton kaj kapablon emociiĝi por la homa speco, sian rafinitecon de observado, atenta ankaŭ al detaloj, per esenca stilo, polurita kaj ne pedanta, kiun mi difinus precioza (rafinita), kohere kun siaj vivelektoj. Tiamaniere li povas vivigi protagonistojn de siaj rakontoj, kiuj fariĝas realisme vivaj kaj veraj.

jaron 1957
_________________________

Stellan Engholm (unua parto)

 

( 1899 – 1960 )

        ( kelkaj grafologiaj konsideroj )

_________ grafologiaj notoj_________

Taksado pri la analizad-taŭgeco aŭ ne de la skribo de Stellan Engholm

Girolamo Moretti, aŭtoro di ĉi tiu grafologia metodo, per tre atenta, rigora kaj longtempa studado kaj eksperimentado pri skriboj de miloj kaj miloj da personoj,  sukcesis eltrovi profundajn signifojn rilate al grafika gesto kaj al ties plurfacetaj grafikaj strekoj, kiuj ripetiĝas en skriboj, sed ĉiam laŭ malsamaj kuntekstoj.

La grafika kunteksto estas tre grava, ĉar ĉiu personeco estas malsama ol ĉiuj aliaj. Ĉiu individuo estas unika, ĉiu personeco estas ne-ripetebla (kaj genetike, kaj psikologie, kaj travivaĵe, kaj familie, kaj lingve, kaj kulture….  kaj tiel plu)

Sed ekzistas kelkaj kondiĉoj, por ke grafoanalizo estu valida: la skribo devas esti plene spontana, kaj grafologisto devas atenti ankaŭ al skribilo utiligita de la skribanto, ĉar ne ĉiuj iloj permesas evidentigi ĉiujn grafologiajn signojn. Ekzemple, la ilo “fontoplumo” , aŭ la “feltoplumo”, igas la strekaron uniforme dikaj, kaj tio ne ebligas ekrimarki la tipologion de la manpremado sur la paperfolio.

Antaŭ la skribo de Stellan Engholm, la analizota esperantisto,  mi havis dubeton ĉu ĝi estas vere analizebla aŭ ne. Fakte li skribis per fontoplumo, sed   –   s t r a n g e !  –  lia surpapera premado estas tre diferencigita, ne uniforme dika. Ĉu tio dependis de fontopluma inko? Ĉu jes? Ĉu ne? Ĉu fontoplumo estis difekta?

Post tre atenta observado de lia skribo, mi konkludis, ke lia skribo estas analizebla, ĉar malgraŭ la utiligo de fontoplumo, lia grafika gesto kaj la strekaro  estas tiom miskoloraj, evidentaj estas la diverskoloraj strioj, ke ĝi certe spegulas lian tute personan kaj apartan karakterizon, psikan kaj grafikan.

supre:  eltiraĵoj el la skribo de Stellan Engholm, 1957

sube:  grava, klariga, frazo de Girolamo Moretti, por kompreni la mezurad-naturon de la grafologiaj signoj

d a ŭ r i g o t e….

_______________________

 

Biografio pri pastro Carolfi

pregharo - Carolfi 1922

biografiaj notoj

Modesto Eugenio Carolfi estis esperanto-pioniro kaj franciskana pastro. Li naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1884 en San Giorgio Piacentino, kaj forpasis la 1-an de Julio 1958. Li  estis itala esperantisto.

Tre aktiva en la esperanta mondo, li tre efike kontribuis al enkonduko kaj konigo de la lingvo internacia esperanto en la katolikan medion, kaj plenumis tion vere sindediĉe kaj per granda pasio. Li lernis tre frue la lingvon, ĉar jam en jaro 1908 lia nomo vidiĝas en “Jarlibro de la Italaj E-istoj”, eldonita de mons. Luigi Giambene. Li konsistigis plurajn esperantajn grupojn en malsamaj lokoj: en Sogliano al Rubicone, Bagnara, Faenza, Savignano, Sant’Arcangelo kaj ĉe la medicina fakultato de la Universitato de Bologna. La plej grava grupo estas la unua Esperanta Grupo de Rimini (GER – Gruppo Esperantista Riminese).  Li instruis la lingvon en multaj kursoj (centoj), ankaŭ eksterlande: Anglujo, Usono, Germanujo, Bohemio, Ruslando),

En Majo 1915 Italio eniras en la unuan mondmiliton. Li iĝas armea pastro, sed li ne forgesas agadi por Esperanto. Pro la milito la E-movado en Italujo forvelkas, pro tio, en 1917, li prenas sur sin la respondecon de la Itala Esperanto-Federacio. Fakte, la 12-an nov. 1919 en liguria urbo Genova stariĝis Centra Komitato de IEF por ties reorganizo, kies prezidantecon li tenas ĝis la postmilita kongreso de Bologna en Oktobro 1920. En tiu kongreso oni elektis novan komitaton de IEF kun sidejo en la lombarda urbo Milano, konsistanta el d-ro Angelo Filippetti, Aldo Mandelli, d-ro Pier Carlo Monti.

En 1920 li fondas en urbo Bolonjo UECI (Unione esperantisti cattolici italiani), la italan sekcion de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista = Unione Esperantista Cattolica Internazionale).

Verkoj de pastro Carolfi:

  • Ilustrita gvidlibreto de la banurbo Rimini (1915, 40 paĝoj)
  • Katolika preĝlibro (proksimume 1922, 160 paĝoj)
  • Mallonga biografio de Sankta Francisko el Asizo (1923, 63 paĝoj)
  • La Padova Lilio, mallonga biografio de Sankta Antonio de Padovo (1926, 116 paĝoj)
  • La reformanto, popola biografio de Sankta Francisko el Assisi (1927, 87 paĝoj)
  • La preĝareto (1-a eldono: 1913, 32 paĝoj; 2-a eldono: 1931, 47 paĝoj; 3-a eldono: 1948, 69 paĝoj)
  • multaj gazetaj artikoloj

Malmultaj biografiaj informoj troveblas en la reto pri ĉi tiu tre agema esperanta pioniro. Serĉadante kaj serĉadante, la plej nombrajn informojn pri li mi trovis en revuo KATOLIKA SENTO, n-ro 1, jaro 2009, kiun vi rekte povas legi en esperanto ĉi tie: http://www.ueci.it/k_sento/ks_2009/ks_2009_n1.htm sub titolo: CENTJAROJ DE ESPERANTO EN RIMINI, verkita de samideano Giovanni Daminelli

______________________

Modesto Eugenio Carolfi

itala esperantisto

                 ( grafoanalizo )

1884 – 1958

Ankaŭ ĉi-foje mi listigas la grafologiajn signojn laŭ ilia intenseco kaj grado, kaj apude aldonas tre sintezan psikologian signifon. Sed la personeco de la skribanto akiras formon per ilia dinamika kunmiksiĝo. Vi devas scii do, ke la signoj ne estas takseblaj ĉiuj sammaniere. Laŭ ilia naturo kaj psiko-grafika specifeco, ili povas esti esencaj, modifigajhazardaj. Ankaŭ ĉi tiuj faktoroj tre multe helpas dum la skriboanalizado.

lia skribmaniero en 1924

 

_____________________________________________

___________ grafologia slipo ___________

 Signoj (noto 1) :  

  • markita unuamaniere (=dikigitaj stangoj, pli bone videblaj en la adreso) 9/10 –   aspiro al komandado kaj al sendependeco
  • markita duamaniere (en la refaldoj: abruptaj dikiĝoj) 4-5/10 –   impresiĝemo (super la normo)
  • kunligita interlitere 9/10 – strikta logiko, konsekvencemo (super la normo)
  • baza linio plutenita 8 – psika rezisto
  • malgranda kalibro 7 (eta skribo) – penetrema penso, observokapablo
  • impet(ĵetit)a 6-7 – iniciatemo, entuziasmo
  • klara 6-7 – intelekta klareco, precizeco de parolo (bona nivelo)
  • stangoj retrotorditaj 6 – nefidemo, kontraŭeco akirita kaj okazanta nun (en tiu skribaĵo)
  • rigidaj stangoj 4   – enmemiĝo de la normoj (submeza grado)
  • akurata senafekte 6 – atentemo nepedanta, spontana skribo
  • kurba 4-5 – bonvolemo (mezgrade)
  • larĝeco de la literoj (itale: Larga di lettere = LDL) 5 – kompreno, intelekta kvanto (mezgrade)

  • larĝeco inter la literoj (itale: Larga tra lettere = LTL) 6 – juĝo inklina al malavaro, disponeblo
  • larĝeco inter la vortoj 3 (itale, pro la malgranda grado: Stretta tra parole = STP= t.e. strikta, mallarĝa inter la vortoj)nesufiĉa kritikema spirito, superregas intuicio pro la kunĉeesto de la signo  malegala kun metodo 6 kaj eta skribo
  • anguloj A 6 – batalemo,   iniciatemo, sin-amo – decida grado
  • anguloj B 4 – prudenta persisto en la defendado de propraj ideoj – iomete
  • anguloj C 5 –   amindeco kaj taktiko normalaj, sen manipulado kaj afekteco – en la normo
  • malegala kun metodo 6 – intuicio, originaleco, iniciatemo, maltrankvileco (super la mezgrado)
  • paralela 4 – sinua 3 – tordiĝinta 3 –  la triobla kunekzisto de ĉi tiuj signoj donas neniun ajn psikan indikon; eventuale temas pri “identeca agitiĝo”identeca serĉado” kiu donas la impreson de nebridebla konduto.  Tian situacion (tiel kombinitan) neniam mi vidis …
  • arkigita 5 – girlandforma 5 – en la formo de literoj ‘m’ kaj ‘n’ – introverseco / malintroverteco samgradaj; nenia signifeco, eventuale temas pri duvalento
  • dekstren-klina 4 (la literaj aksoj kliniĝas dekstren) am-emeco / identiĝo / malintroverteco (taŭga grado de homa fervoremo)
  • konfuza: etaj signaloj 1 dekono seninflua en ĉi tiu skribaĵo, sed latenta perspektive
  • subskribo simila al formoj de la teksto – kongrueco de la intima MIO (la teksto) kaj de la socia MIO (la subskribo) = sincereco, spontaneco

 

________________________________________________________________

 LIAJ PERSONECAJ PSIKOLOGIAJ TRAJTOJ

La personeco de Carolfi, laŭ la grafologia vidpunkto, ek-aperas nepridubeble tre emociema kaj vigla: en la pensado, en la sentemo kaj same en la agado. Li distingiĝas pro sia temperamento, kiu estas plejparte ‘atakema’ (noto 2). Penetrante plej-profunden, t.e. analizante la unuopajn grafologiajn signojn laŭ la grado kaj ilia unuopa signifo, kaj kombinante ilin dinamike kaj reciproke, oni sukcesas determini motivaĵojn kaj modalojn de lia kondutmaniero. Prezentiĝas neeviteble demando: kian rolon plenumis lia pastra agado rilate al lia karaktero?

Sintenoj, konduto, motivaĵoj proksimaj kaj foraj: laŭkaraktere, li al si permesas emociiĝi pro la mirindaĵoj, miregoj, ensorĉoj aŭ mishumoroj de la ĉiutaga medio. Tio estas kunnaskita emo, eĉ tre multe evidenta en li. Lia psiko estas tre ricevema kaj impresiĝema, kaj ĝi estas facile instigata kaj submetata al oftaj emociaj eksaltoj, kiuj povas esti eŭforiaj same kiel deprimaj. Pro tiaj ofteco kaj subiteco, li ne sukcesas procezumi siajn emociojn laŭ taŭgaj tempoj , li ne sukcesas ilin aranĝi kaj trankvile metaboli, kaj sekve li travivas intensan impulson reagi tuje kaj rapide, laŭ sia tuja sento kaj percepto.

Kiel okazas por ĉiuj emocioj, tiaj frapoj kaj refrapoj influas post longa tempo ankaŭ sur la korpo (intensa emocio, ĉiuj scias nun, plirapidigas la batojn de koro, povas kaŭzi ŝvitadojn, krome la incita sinsekvo de negativaj emociaj statoj povas okazigi arterian tension…) restigante eblan ĝeneralan incitiĝon kaj eblajn internajn malkvietiĝojn kiuj, kutime, transmisiiĝas al la tuta nerva sistemo, eĉ je nivelo neŭro-muskola, kaj ili estas korekte registritaj surpapere dum la skribado. Sed, ĉar pastro Carolfi estas ankaŭ dotita per rimarkinda vigleco kaj rapidemo, ĉi-lastaj sukcesas deturni lian atenton, almenaŭ parte, de situacioj vere kritikecaj. La impulso agadi por venki la malfacilaĵojn estas tiom forta, ke ĝi puŝas lin serĉi novajn vojojn kaj esti vere entreprenplena ulo, ĉefrolulo.

La rapido per kiu la impresoj efikas sur lia imag-povo kaj sento-kapablo, pozitive kaj malpozitive, estas tia, ke li tujtuje sentas sin implikita en la situacioj kaj li havas ambicion, aŭ malmodestecon, aŭ iluzion sukcesi alfronti ilin per siaj memaj fortoj. La meminstigo por plene sukcesi, la volo kaj povdeziro, kaj la fido en siaj kapabloj (manko de hezitemo en la tuta skribo) – apudmetitaj al lia pastra ofico – akcentas lian deziron kaj konscion ke estas por li devigo protekti la humilulojn, la bezonantojn. Li en-memiĝas en la okazaĵoj, en kiuj li engaĝiĝas impete, tre entuziasme, kun kuraĝo kaj (mi aŭdacus diri) eĉ malprudento. Liaj viglaj interesoj kaj ideo-riĉeco estas ĉiel ajn daŭre direktitaj al konkreteco kaj al la praktiko. Ili ne estas kaŭzitaj de pensmaniero teoria aŭ spekulativa, pro la fakto ke li ŝatas finaranĝi, sen atendoj kaj sen perdo da tempo. Li povus alpreni decidojn maltimajn kaj aŭdacajn sub la influo de plej forta dummomenta impreso. Li estas daŭre agitiĝema. Ankaŭ lia dormo estas agitiĝema (vidu lian modalon manpremi surpapere, kaj lian ritmon)

Estas supozeble, ke la tempo de li dediĉita al medito kaj al silenta izoliĝo por preĝi, postulita de sia religia ofico kaj rolo, estu por li reala panaceo, ĉar dum tiuj internaj kaj intimaj momentoj li povas trovi “kuracadon” por batali kontraŭ sia hiper-emociemo kaj hiper-aktiveco. Konkretulo kaj realiganto, li neniam sin ĵetas en taskojn tro grandajn kaj tro ambiciajn laŭ la spirita vidpunkto, aŭ tro problemigaj: li estas senprokrastema  en la respondoj kaj same en la elektoj, por atingi rapidan kaj videblan solvon de la problemoj. Kiam mankas al li prikonsidero, tiam subite venas intuo; kaj lia riĉa – homa kaj socia – sperto helpas tre multe lin, eĉ helpas lin la instruo elvenanta el liaj eraroj.

Sperto lin instruas esti malcedema kaj malhumila, cele atingi iujn rezultojn. Ekzistas en li sintenoj de provoko, de tute homa indigno, de atakemo retenita, kiujn li deziras kaŝi eĉ al si mem (sobra kaj signaloj pri kaŝemo kaj rezerviĝemo). Lia religia sperto, diverse, instruas al li montri vizaĝon pli moderan; li ne estas imuna de kontraŭecoj aŭ malamikecoj. Pro tio oni ekvidas en li dualecan konduton: unuflanke la aprioran reziston kaj bezonon de sendependeco, aliflanke la sindediĉon al proksimuloj kaj rezignon pri siaj postuloj. Mi opinias, ke oni povas konsideri lin virtuozulo pro la dirita dua rezulto. Oni malfacile povas duondiveni liajn psikajn enajn batalojn. Li eliĝas morale venkinto. Lia sintrudo al sindevigo, lia socia religia viv-elekto (malegocentra) donas signifon al lia vivo, fervorigas kaj entuziasmigas lin, sed se ni konsideras lian impetan temperamenton, li pagas sekvojn, vivante interne turmenton, troagitiĝon kaj ekzaltiĝon.

Inteligento: oni povas taksi lian strukturitan inteligenton  ‘simpla’, tute ne komplika. Li ŝatas la simplan vivmanieron. Ĉar ankaŭ en la lernado li sin lasas influi pro la emociemo, li ne estas trankvila kaj serena persono, kaj lia juĝo kelkfoje povus pro tio esti multe malobjektiva. Pli ol koni la realon, li prefere streĉas agadi sur ĝin, kaj ĉi tiu estas ankaŭ lia kutima sinteno por alfronti la vivon. Certe, li tenas pragmatan faron rilate al realo. Li, ja, havas kapablan inteligenton asimiladi, sed li ne tro amas teknikismojn. Prefere li ŝatas improvizi laŭ la inspiro de la momento. Ankaŭ kulture li havas originalecojn siajn proprajn, kaj li povus kontraŭtendenci, simple.

Korinklino: malgraŭ sia interna agitiĝemo kaj sia deziro breĉi en la vivo, li estas persono tre partoprenema kaj plena je homa varmeco. Lia emocieco fariĝas riĉeco kaj lia pretendo esti konsiderata permesas al li starigi daŭrajn rilatojn. Li ne retenas longe rankoron aŭ malamikan senton: maksimume, li riproĉas ĝustatempe kaj vigle tiun kiu, ne-juste, ofendis lin; sed tuj poste li antaŭeniras, ĉar kapablas eĉ pardoni. Unuvorte, li kapablas igi sin tre simpatia al aliuloj. La aliaj homoj ne restas indiferentaj antaŭ lia entuziasmo.

Dispozicioj: li inklinas al aktivadoj kiuj bezonigas kontaktojn kun aliaj unuopuloj. Li posedas lertecon al propagando. Li povus fariĝi lerta komercisto kaj vendisto, pro sia iniciatemo kaj entuziasmemo, sed ankaŭ ĉar li kapablas kalkuli alies necesojn kaj transigi grandan dozon da homa varmeco.

 

Por konkludi

Pastro Carolfi estas ĉefe agemulo instigata de sentimento. Li ŝatas tuŝeblaĵojn kaj vivi la momenteton.  Li estas tre ekscitebla sed lernis – kaj tia estas virto – envojigi siajn energiojn al partoprenemaj aktivadoj, kiuj estas por li gratifikaj kaj per kiuj (malgraŭ sia neceso sin imponi kaj esti ĉefrolulo) la proksimulo estas de li finfine metita je la sama sia nivelo. La vigleco de liaj interesoj, la scivolemo kaj la emocia riĉeco, kaj ankaŭ ian kvanton da arta plezursento (ni ne forgesu ke li facile impresiĝas kaj perceptas), estas ĉiuj faktoroj kiuj igas lin grandan arto-estimanton (vida kaj aŭskulte). Arto sukcesas elvoki al li fortajn sensaciojn je plezuro kaj ŝato. En religia medio li plurfoje kaj certe havis  la okazon renkonti artajn verkojn de renomaj pentristoj kaj skulptistoj.

Rilate la komencan demandonkian rolon plenumis lia pastra agado rilate al lia karaktero?” mi nun povas respondi per akceptebla certeco ke ĝi, pozitive, utilis por humiligi liajn multnombrajn ekscesojn, por korekti liajn multnombrajn malperfektojn kaj por malkaŝigi liajn kvalitojn. Ĉio ĉi tio ne estas etaĵaro. Li estis la ĝusta ulo en la ĝusta posteno.

________________________________

Notoj:

(1) signoj mezuritaj per dekonoj, laŭ la itala grafologia metodo de Girolamo Moretti

(2) Moretti subdividas la temperamentojn laŭ 4 tipologioj: atendemo, cedemo, atakemo kaj rezistemo. La temperamentoj estas kunnaskitaj, kelkaj iliaj faktoroj povus interplektiĝi, sed kutime estas nur unu la temperamento kiu evidentiĝas pli ol la aliaj. En la skribo de p. Carolfi ŝajnas venki, laŭinstinkte, tiu pri ‘atakemo’

____________________________________

 

Biografio pri Edmond Privat

Edmond Privat, en 1906

Edmond Privat estas vere speciala persono, kiel mia antaŭa grafoanalizo konfirmas, sed probable ne ĉiuj taŭge ŝatis lin, pro lia mensa sendependeco kaj originaleco.

 

En Enciklopedio de Esperanto, prave, oni asertas ke “Lia verkista agado jam en frua epoko de la Esperanto-movado influis la junan generacion por liberiĝi de la paper-odora, seka literatura tendenco. Kaj ankaŭ sur aliaj kampoj same favore li influis siajn kunlaborantojn kaj la Esperantistaron.”.

El vikipedio oni ekscias, ke li naskiĝis en Ĝenevo la 17-an de aŭgusto 1889, kaj mortis en Rolle la 28-an de aŭgusto 1962. Li estis verkisto, ne nur en esperanto, ĵurnalisto kaj svisa tre aktiva esperantisto.

Lia esperanto-engaĝiĝo estis tre granda ek de la komenco. Li lernis la internacian lingvon jaron 1903 (14-jaraĝe!) kaj estis la plej juna partoprenanto de la unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Boulogne-sur-Mer en 1905. Tre baldaŭ lia atenta kaj serioza aktiveco antaŭen-portis movadajn sukcesojn.

Mi deziras ilin listigi, por omaĝi lian vere tre meritindan aktivecon, ….. kaj laŭ lia    d i s p e c i g i t a    pens-modalo….  :

  • 1903 – kune kun Hodler fondis la gazeton Juna Esperantisto.
  • 1905 – pilgrimis piede por alveni al la 1-a Universala Kongreso (UK), kies membraro li estis la plej juna
  • 1907-1908 – faris longajn propagand-vojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo
  • 1911 – en Ruslando kaj Mez-Eŭropo
  • 1912 – membro de komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA)
  • 1920-1934 – redaktoro de revuo Esperanto, organo de UEA
  • 1921-1928 – ankaŭ prezidanto de Svisa Esperanto-Societo
  • 1924-1928 – ankaŭ prezidanto de Internacia Centra Komitato (ICK)
  • 1921-1928 – tiu-periode, praktike, li reorganizis kaj gvidis la internacian movadon!
  • 1923-1926 – li estis honora konsilanto kaj vicdelegito de Persujo ĉe Ligo de Nacioj, kie li fakte prezentis Esperanton

El Enciklopedio de Esperanto ni krome ekscias ke:

Li prezentis Esperanton ankaŭ al Internacia Laboroficejo kaj Univ. Telegrafa Unuiĝo, kaj aranĝis internaciajn teknikajn konferencojn en Esperanto:

– Edukistoj, Ĝenevo 1922

– Komercistoj, Venecio 1923

– Radio, Ĝenevo 1924

– Paco por lernejoj, Prago 1927

– Unua Somera Universitato, Ĝenevo 1926.

Do, lia agado estis vere tre intensa kaj konstanta. Kaj multaj estis liaj verkoj: dramoj, poezioj, rakontoj kaj libroj:

  • Karlo (1909)
  • Ĉe l’koro de Eŭropo (1909)
  • Vivanta lingvo de vivanta popolo (1910)
  • Pri esperanta literaturo (1912)
  • Tra l’ silento (1912)
  • Ginevra (1913)
  • Kursa lernolibro (1913)
  • Historio de la lingvo Esperanto (du volumoj, 1912, 1927)
  • Vivo de Zamenhof (1920)
  • Esprimo de sentoj en Esperanto (1931)
  • Interpopola konduto (1934)
  • Federala sperto (1958)
  • Junaĝa verkaro (1960)
  • Aventuroj de pioniro (1963)
  • Vivo de Gandhi (1967)
  • Du paroladoj

Ekzistas kelkaj viv-aspektoj de E. Privat kiujn, verŝajne, ne ĉiuj esperantistoj tute konas . Ekzemple, kial mi trovis lian unuan skribaĵon ĉe retejo Amikoj de Kvakeroj? Serĉadante, el la franca vikipedio oni ekscias, ke li aliĝis en 1936 al religia movado “Société religieuse des Amis” (kvakeroj). Dum tuta vivo li kunlaboris, krome, kun pluraj ĵurnaloj, inter kiuj la famaj Le Temps, L’Essor kaj La Sentinelle.

  • En 1945 li estis elektita de Universitato de Neuchâtel kiel Profesoro pri anglosaksa lingvo kaj literaturo
  • Oni taksas lin kiel konvinkita pacifisto kaj arda subtenanto pri homaj rajtoj kaj pri sendependo de popoloj. Estis li kiu organizadis la akcepton en Svislandon de Mahatma Ghandi, kaj multe vojaĝis inter Hindujo kaj Anglujo por helpi lin rilate al la hinda ideala afero. Tiel li fariĝis granda amiko de Gandhi
  • En la reto vi povas legi interesan lian artikolon, titolitan PERFORTO AŬ NE-PERFORTO , ĉi tie: http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/02/gandhi

______________ĉu tio sufiĉas? ______________

Edmond Privat

svisa esperantisto

                 ( grafoanalizo)

Edmond Privat dum jaro 1950

bildo-fonto:

http://www.swiss-quakers.ch/ge/library/library-anec-F.html

La supra surlibra dediĉo estas verkita en la franca lingvo
kaj precize diras:

A Hélène Gautier-Pictet
avec mes meilleurs voeux
Edmond Privat
ce vieux livre de 1931 / dont le stock fut /
brulé par les / autorités nazies /
à Paris / en 1941


Ĉi-sube la skribo de E. Privat
eltirita el lia rakonto “Tamen perdota”,
kiu estas arkivita ĉe la urba biblioteko CDELI,
La-Chaux-de-Fonds, Svisujo

Grafologia analizo de la skribo de

EDMOND PRIVAT   (Ginevra, 17 agosto 1889 – Rolle, 28 agosto 1962)

________________________

Grafologia slipo – signoj

Malkunligita 9 kaj  fragmentiĝa  – sobra 9 – sobreca ekstrasigno 9 – enŝoviĝema 8 – klara 8 – subtila 7-8 – ema al neteco – literoj A-O supre malfermitaj supermezure – Larĝa inter la linioj 7 – dekstrenklina 7 – rigidaj stangoj 7 – retorditaj stangoj 2 – kurbitaj stangoj 1 – malegala kun metodo 6-7 – anguloj A 6 – Anguloj C 5-6 – baza linio “fiksita” (plutenita), kun febla suprenirado kaj tuja malsuprenirado de la baza linio – malgranda kalibro 5-6 – kurboforma 4-5 – literlarĝeco 6 – Larĝa inter la vortoj 6 – akurata kvazaŭ pristudita – eleganta – korektoj pro pedantaĵo kaj ne pro malcerto – literoj “t” plialtigitaj – la komencaj literoj en la nomoj de lia subskribo pompaj kaj troaplombaj

________________________

 

Tiu de Edmond Privat estas personeco kiu distingiĝas, eĉ laŭ la grafologia vidpunkto. Ja, lia elekto skribi per “script”-tipoj kiel rutina skribmaniero estas orientiga por la grafologo. Ne temas pri vera majuskla skribmaniero; eble “script”-elekto povis esti kondiĉita de lia ĵurnalista profesio (sed ne ĉiuj ĵurnalistoj adoptas tion); ŝajnas ja, ke li elektis ĝin pro klarec-inklino.

Lia gesto, eĉ se tre rapida, tre klara kaj eleganta kiel formo, sinua (ne paralela) kaj leĝera, ne estas gesto libera, flueca kaj kohera, sed ĝi donas ĝeneralan impreson de rigideco. Pro ĉi tiaj ĝeneralaj grafikaj karakterizoj, ŝajnas kompreneble kial ankaŭ lia personeco same esprimiĝas per akurateco en la pozoj kaj precizeco, aferoj kiuj povas en li eĉ tanĝi tro-detalemon kaj ĉikanemon.

Lia psiko, tendence analiza, analizema, kolektas kaj amasigas informojn kaj kromajn informojn, tute ne por alveni al vera resumo, prefere por plue ekzameni detalojn kaj specialajn notojn, sen scii al kio tioj povos lin konduki (signo malkunligita altgrade, eĉ fragmentiĝa); pro tio, al li estas tre malfacile atingi konkludojn, interplekti rilatojn favorajn al unueca kaj suma vido. Li emas diserigi.

Tia lia tre granda kapablo sin koncentri sur unuopajn detalojn, kiujn li analizade sukcesas pliampleksigi eĉ originalmaniere kaj novige, tia lia estmaniero supermezure sindeviga kaj sinrega, malŝparigas al li multajn energiojn kaj ĉi tiu streĉo povus lin konduki al korpa elĉerpiĝo (ne nerva sed rilate al fortoj).

Lia obstino dispecetigi la veron, kaj lia ekscesa skrupuleco, povas turmenti la apudulojn kaj malfaciligi lian socian vivon, kvankam en lia elkora profundo li sentas sin arde influebla rilate al spronoj de la naturaj sentoj. Li daŭre troviĝas alarme aktiva. Certe ne mankas al li ia afablo- kaj ĝentileco-kapabloj, sed ĉar tiaj profundaj sentemoj embarasas lin, li ilin emas kaŝi, kaj klopodas senkolerigi kaj trankviligi la kontraŭulon per intima kaŝemo kaj per ekstera lakoneco, silentigante tiamaniere tiujn, kiuj povus ĝeni lin aŭ senintence elaperigi kaj evidentigi tiun lian tre afekcian inklinon al tenereciĝo, kiu estas komparebla kun volupteco.

Li rezultas inklina al esploradoj (kiuj povus esti historia, literatura sed ankaŭ kemia en laboratorio, se li estus elektinta sciencajn studojn). Sed li prefere orientiĝis al ĵurnalisma kaj verkista profesioj, kaj en tiuj okupoj li sukcesas senegale: unue pro lia priskriba klareco kaj pro la detalega, preciza kaj metoda subdivido de la eventoj, prezentitaj sen-orname, afero kiu, ja, instigas aliajn fari kromajn konsiderojn kaj meditojn; due, ĉar en liaj observadoj kaj konsideroj, multe rafinitaj, li enkondukas ankaŭ novigantajn elementojn, tre originalajn, ekster la banalaj skemoj, sed pli proksimaj al siaj personaj vidpunktoj, kelkfoje eĉ ne konvenciaj sed ekstravagancaj aŭ arbitraj.

Laŭ la psikologio de Jung, Privat povus esti taksata kiel “introvertita pensulo”. Ĉiukaze, li estas (estis, ja) persono kiu multe meditas, kaj izolece.

Lia tre serioza penso,  artika kaj precizema, lia volo tre decida kaj kelkfoje intime sarkasma kaj mordanta, esprimita ankaŭ per faroj aŭ situacioj konsideritaj de aliuloj  rompaj, fendaj, iom vundaj, liaj firmaj determinadoj, lia kapablo alfronti eĉ la plej kruelajn aspektojn de realo, povus pensigi al ni, ke li estu inklina al profesioj rilatantaj  juĝo-sciencon (pro lia enketemo), sed – diverse – li estas allogata de esplorlaboroj kiuj postulas emon al analizado kaj al akurata kaj rutina metodiko, kie la risko kaj la neatenditaĵoj estas prevente kalkulitaj. Fakte, post lia komenca entuziasmo li, regule, reeniras la rutinan singardemon: li ne permesas, ke facilaj entuziasmiĝoj regu sin.

.

sube: detalo pri lia ‘dispecigita’ gesto, ne nur interlitere, sed ankaŭ ene de literoj

_________________________

grafologiaj kriterioj

bedaŭrinde por la esperantistoj, nur en la itala lingvo

o 0 O 0 o

FUNDAMENTAJ   KONCEPTOJ   KAJ   KRITERIOJ

g r a f o l o g i a j    n o t o j

MAN-SKRIBO KIEL PSIKO-FIZIOLOGIA FENOMENO

Mi rimarkigas, ke kunnaskiteco kaj akiriteco miskiĝas tute dinamike en ĉiu ajn persono, kaj ke en la sintezan grafikaĵon, la skribojn, kunfluas multnombraj el la ingrediencoj kiuj apartenas al la individua komplekseco, ne nur psika (intelekta kaj instinkta) sed ankaŭ biologia kaj somata. Skribado estas psiko-fiziologia fenomeno.

Kion oni enketas per helpo de skribo-testo? Vere multajn interplektitajn rilatojn, multfacetajn.

Sed mi emas unue precizigi – same kiel asertis famaj grafologoj (Galeazzi, Palaferri kaj Giacometti) (1) – ke “La operacia kriterio de grafologo estas dedukta, ĝi procedas de esploro de la strukturitaj individuaj dinamismoj por alveni, sekve, al determinado de la eblaj manifestiĝoj laŭ pluraj instigo-situacioj. Respondo aŭ reakcio […] estas gvidataj de la baza individua konstitucio. […] Ĉar neniu persono reagas precize kiel alia okaze de sama instigad- kaŭzo […], la reagoplureco pravigas la neceson ekzameni antaŭ ĉio la korpan strukturon (la somaton) de homo.

Kaj psiko-fizika estas fakte la origino de la grafikaj gestoj. Multaj estas la grafologiaj signoj, kiujn mi enlistigos laŭnome en venontan blogan artikolon, sed pri kiuj mi jam donis et-informojn okaze de la jam analizitaj pioniraj skriboj.

 

KION SERĈADI EN SKRIBO?

Kune kun la klasikaj personecaj trajtoj viditaj laŭ la psikologia vidpunkto (ekz. egoismo/malegoismo, kreivo/psika rigideco, rapideco/malrapideco, delikateco/krudeco, psikologia talento/ mensa fermiteco, intuicio/skemeco, k.t.p. k.t.p.) el skribo oni povas eltiri eĉ pli kompleksajn individuajn situaciojn.

Ekzemploj je analizeblaj elementoj, kiujn oni povas serĉadi en ĉiu skribo de ĉiu persono:

  • organizado kaj metod-kapablo
  • nivelo de atento – enmemorigo – lernado
  • kapablo solvi problemojn
  • rezonado kaj kritikemo
  • kapablo antaŭplani
  • tipo je komunikado, kaj komunikademo kaj nekomunikademo
  • kutima persona stilo sin-konduti
  • adaptiĝo, socia kompetento kaj sociaj rilatoj
  • juĝo-modaloj de la skribanto
  • lia/ŝia amemo, afekcioj

k.t.p. k.t.p.

K o n k l u d o

Do, multon oni povas eltiri, kaj dependas de la personeca riĉeco de la koncerna individuo, kaj de aliaj faktoroj. Kaj…. kompreneble…. de la preparo kaj sentokapablo de la analizanto, kiu plejobjektive kaj senantaŭjuĝe devus plenumi sian tre delikatan taskon. Konsilindas do, ke ankaŭ grafologo estu psiko-analizita antaŭ la praktikado de sia profesio.

______________

1) – Grafologia – Applicazioni (trad. ‘GRAFOLOGIO – APLIKADOJ’ )– Volumo 2a – Sansoni Eldonanto

 

 

Biografio pri Eŭgeno Lanti

Eŭgeno Lanti, aŭ Lantio, estas pseŭdonimo de Eugène ADAM, en esperanto Eŭgeno Adamo, kiu naskiĝis la 19-an de julio 1879 en Nehou, kaj mortis la 17-an de januaro 1947 en Meksiko, kaj estis franca esperantisto.

En Enciklopedio de Esperanto oni legas, ke li  plenumis multajn laborojn: li estis instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado, kaj sinsekve terkulturisto, lignaĵisto, meblofaristo, meblodesegnisto. Studis ĉe vesperaj kursoj en diversaj lernejoj ĝis 1914. Li lernis esperanton en 1914-1915 ĉe la fronto, kie li estis mobilizita en ambulanco. En 1919 li hezitis ĉu aliĝi al Esperanto aŭ al Ido, fine decidis por Esperanto.

Kun-fondinto kaj ĉefa gvidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), la asocio de la esperantaj laboristoj, li estis teoriulo de nova doktrino, nomita “sennaciismo”, kiu celis “forigi la koncepton de nacio kiel agejo de socia organizado”. Sennaciismo estas koncepto ne facile komprenebla. Esence temas pri radikala kontraŭ-naciismo, kaj estas formo de Universalismo per kiu laboristoj povas esti finfine liberigitaj, formante tutmondan proletaran organizon. Do, li instigis politikajn principojn kaj ideojn, kaj  konsideris   Esperanton kiel la plej taŭga ilo por atingi tiujn celojn.

Sed ne ĉiuj esperantistoj akceptis lian penson kaj ideologion. Tio kaŭzis en 1921, kiam la antaŭmilita asocio ‘Liberiga Stelo” transformiĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda, alian skismon inter la esperantistaro, post tiu kaŭzita de IDO. Li gvidis SAT dum periodo 1921-1933, estis redaktoro de multaj revuoj por kaj pri laboristoj. Li estis ankaŭ tradukisto. Tre ŝatata estas lia traduko al Esperanto de Candide de Voltaire (1929) kaj la verko “Skizo pri filozofio de l’ homa digno” de Gilles (1934). Li estis ankaŭ kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto mem.

SAT-organizo ekzistas ankoraŭ nuntempe. Temas pri organizaĵo kiu, malsame ol pasinto, ne plene asimilas lian iaman tro ekstremistan pozicion. SAT utiligas Esperanton mondskale, kaj konsistas el diversaj “frakcioj” (bonvolu viziti: http://www.satesperanto.org/spip.php?rubrique69 ) kies membroj apartenas al diversaj partioj kaj organizoj – ekzemple : komunistaj, liberpensulaj, vegetaraj, ekologiismaj k.t.p. – kaj bone agadas por la disvastigo de la lingvo Esperanto, laŭ la Zamenhofa spirito ke “homaro estas ronda familio”, sed … kun speciala atento al laborista mondo.

Hodiaŭ Sennacieca Asocio Tutmonda, ĉe kiu partoprenas nur individuaj membroj, estas ne nur ‘apolida’, sed eĉ super tendencoj. Tio signifas antaŭ ĉio, ke neniu filozofia aŭ politika instruo reĝas super ĝi.
Pluaj informoj pri SAT-organizaĵo: https://it.wikipedia.org/wiki/Sennacieca_Asocio_Tutmonda

____________________________

 

Eŭgeno Lanti

(grafoanalizo)

            ( 1879 – 1947 ) –   Franca esperantisto

1936 – letero de Lanti  (el vikipedio)bildo tre bone reproduktita kaj tre bone analizebla

 

Ĝeneralaj konsideroj

Ne estas facile trovi skribaĵojn de esperantistoj kiuj kontribuis al konstruo de la esperanto-historio, unue ĉar malmultaj konjektas konservi ankaŭ ties manskribaĵojn, due ĉar la esperantajn famulojn, kun gravaj iniciatoj kiuj lasis skribajn spurojn malantaŭ si, oni povas “kalkuli laŭ la fingroj” (tio por diri, ke ili estas vere malmultaj!). Pro tio mi limiĝas al kio mi sukcesis, sukcesas kaj sukcesos eltrovi.
Tiu, kiun mi estas prezentonta al vi estas la skribmaniero de Eŭgeno Lanti –  kaŝnomo de Eugène Adam  (1879-1947) – franca esperantisto de la unua epoko, kaj fondinto de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda).
Ankaŭ lia skribo montras, ke li estis aŭtonoma en sia pensmaniero, intelekte libera, kaj kontraŭ-konformista, kiel fakte li estis. Jen kion mi rimarkis per lia skribaĵo, kaj pri ĝi mi havigos al vi, antaŭe, la koncernajn grafologiajn signojn. La dua skriba bildo (pli sube), per kiu plejparte mi plenumis la analizon, ne estas efektive en bona kondiĉo: ĝia aspekto estas malbonkvalita, kiel vi mem povas konstati. Lastatempe mi trovis en la reto unu pli taŭgan, tiun supren metitan, per kiu mi povis rekontroli pli certe kaj pli bone la strekaron.

____________________  GRAFOLOGIA SLIPO  ____________________

Gravaj grafologiaj signoj evidentigitaj. La mezuro de ĉiu el ili estas taksita per dekonoj, laŭ la itala grafologia metodo de Girolamo Moretti:

  •     dekstren-klina 5/10   (mezvaloro) – intelekta facila lernado, propagandaj kapabloj, sociaj interesoj, melankoniemo sed ne ekscesa
  •     (intuicieble) eta   –   (et-dimensia alteco en la pli malgrandaj literoj) – koncentriĝo
  •     baza linio plutenita 8  – kaj malsuprenira 2 kelkfoje – tre forta psika rezisto, matureco
  •     kurba skribo 5-6    –   kaj angula 5   [ komplementaj signoj] –   certa ekvilibro inter altruismo kaj egoismo
  •     larĝa en la literoj 6-7 / larĝa inter la literoj 6 / larĝa inter la vortoj 7   (esprimantaj respektive: grado je mensa malfermiteco, juĝpovo kaj rezonado) –  inteligento kvalite kaj kvante super la mezo
  •     anguloj je tipo A  4/10  [= anguloj ĉe la bazo de la malgrandaj literoj] –   sub la mezvaloro: pravigebla ofendiĝemo,  kiu restas en la normo
  •     anguloj je tipo B  6/10 [anguloj kaj ĉe la bazo de la malgrandaj literoj, kaj ĉe ilia supra -pinto]  –   iomete super la mezo: persisto iomete super la mezo, kiu neniam  atingas senkoheran obstinecon; ĝi do estas konsiderenda ‘bona kvalito’
  •     anguloj je tipo C  5/10 [t.e. kunĉeesto de anguloj A kaj B, sed mildigitaj kaj ne tro pintigitaj]  –   en la normo: la kapablo sufiĉe bone rilatiĝi al aliaj, sen izoliĝo kaj sen komunika manipulademo, kapablo kapti oportunecojn

Notu bone: la tri tipoj de anguloj, en la supraj mezurgradoj, integriĝas reciproke pozitive; pro tio ili esence indikas justan malcedemon por progresigi proprajn ideojn kaj agojn kaj taŭgmaniere venki obstaklojn.

  •     malegala kun metodo 7 [varieco en la plej malgrandaj literoj, kiel ‘m’, ‘n’, ‘c’, ‘e’ …  ]–   krea kaj intuicia originaleco, des pli ke la skribo estas malgrande alta
  •     kunligita (interlitere) 7   –   penso decide logika kaj dedukta
  •     kurbaj stangoj 6   /   rigidaj stangoj 3   /   retorditaj stangoj  1  – kapablo je justa indulgemo: ne tro malegoisma, ne tro rigida, ne tro repuŝa al aliuloj
  •     enŝoviĝema-sinua 6 / tordiĝinta 4   –  (kompleksaj signoj, pri kiuj mi iam klarigos al vi) – inklino al kontrolado, sed moderite, kun ekvilibra psikologia talento kaj empatiemo
  •     saltleviĝa (=saltetanta) (abruptaj emociaj eksaltoj) 7 / rapida 6   –   intime reaga, nervozeco, abruptaj emociaj sentoj, interna respondo-rapideco kiu deprenas psiko-tensiojn
  •     sobra  (gesto retenata) –   sinrego – signaloj de personalismo en kelkaj stangetoj de literoj ‘t’ (pli etenditaj), kaj finvorte = iom da subjektiveco en penso, kaj agado, kaj decidoj
  •     (intuicieble) malsubtila: 6  (forto de la manpremo, plej evidenta en la dua ol la unua skribo, vidu pli sube) –   kaj ankaŭ (intuicieble) markita duamaniere (= abrupta plifortigo de la surpapera manpremo): 3/10 – Ĉi tiu signo en la normo de personoj devus esti 2-3 dekonoj; se ĝi estas je pli alta valoro, la emocioj estas perturbigaj. Ne estas lia situacio

(ĉi tiuj du supraj signoj – malsubtila 6/10  kaj markita duamaniere 3/10 – en tia mezurgrado kombinitaj montras bonfarton, bonan fizikan energion kaj konkretan kaj realigan aktivecon. Momentoj de subita emocieco kiuj povus intense kortuŝigi lin tre intense, en li okazas NUR antaŭ eksterordinaraj, specialaj,  nekutimaj kaj skuigantaj situacioj. NUR TIAM li povas perdi sian kutiman kontrolemon kaj mem-fortsenton, kaj spertigi al li, finfine,  tenerecon – kutime li ne esprimas siajn amsentojn)

  •     maldekstra marĝeno malregula kaj mallarĝa –   emo re-trarigardi siajn historiajn originojn, individuajn kaj familiajn
  •     dekstra marĝeno ne ekzistas –   decida inklino aŭdaci, sin elĵetante direkte al estonto,  perspektive, kvankam li estas ege kaj prevente demandosigna
  • A-O literoj surpinte malfermitaj – grado supermeza – kapablo teneriĝi

_____________________________

Alia skribaĵo:

bildo-fonto:   http://www.satesperanto.org/frakcioj/sen_ms_en.html

Psika portreto

post skriboanalizado

           Eŭgeno Lanti aperas esence kiel pensulo, teoriulo, noviganto en la pensokampo, ĉar li kapablas opinii, supozi kaj antaŭfiguri klare tion, kion aliaj ne sukcesas eĉ rimarki en la nuntempo (malegala kun metodo 7 plus saltetanta 7, bonaj larĝecoj). Fakte, lia grandega kapablo demandoenprofundiĝi (larĝa en la literoj 7 kune kun eta skribo), juĝi (larĝa inter la literoj 6 kaj kunligita 7), liaj sendiskutaj pripensem-kapabloj kaj la potenco de lia intelekta rezonado (larĝa inter la vortoj 7 kune kun eta), lia polemik-inklino al la ĉirkaŭa medio – sed tute konscie, alcele, per logikaj argumentadoj (larĝa inter la vortoj 7, kunligita 7 kaj angula/kurba je 5/10) – certe ne dependas de la hazardo (baza linio plutenita pro lia persisto, malegala kun metodo pro lia intuicio, anguloj B pro la obstinkapablo, kaj sobra pro la sekret-emo), kaj ĉio estas pripensite kaj daŭre de li  retaksite.

   Karakterizita per konciza kaj esenca pensado, li reguliĝas ankaŭ laŭ intuicio kaj siaj empatiaj kapabloj (enŝoviĝema-sinua , malegala kun metodo, saltetanta, rapida skribo); li povus do tre bone kapabli sofismumi kiel filozofo, debati laŭokaze kiel advokato, aŭ fascini la interparolanton per siaj kapabloj konvinki kaj persvadi aliajn [sen malico], nur per forto de logiko kaj argumentado.

Liaj interesoj estas multnombraj (la literovarieco, kune kun dekstren-klina) kaj ili povus etendiĝi de filozofio al religio, de juro al politiko, ĝis la komercokampo.  Ĉiuj apartenas al  socia kampo kaj sociaj rilatoj,  kaj – laŭ kuntekstoj de tempo kaj lokoj – ĉiuj ĉi tiuj interesoj estas persiste kaj konstante filtritaj per lia juĝpovo kaj altvalora kritikemo; pro tio mi povas aserti ke li tre facile ensorbas kaj lernas sciojn, ke li estas erudiciulo kaj kulturas sin daŭre,  ke samtempe li povas esprimi opiniojn tre raciajn kaj tute personajn. Li ŝatas kontroli siajn ideojn kaj tiujn al li proponitaj, re-maĉi, ĝis memkonvinkiĝo pri la justeco de siaj ideoj (tordiĝinta 4, malgranda skribo, en kunteksto de kvalitaj larĝecoj, kaj sobreco-modereco, kaj ia intelekta memkonscio).

   Lia komunikmaniero estas klara kaj sincera, lojala, sed postula, ĉiam kun fluo leĝere pesimisma; ĉiel ajn, tute certe de persono kiu ne facile kontentiĝas. (Anguloj C mezgrade, anguloj B supermeze, refaldoj arko-formaj kaj inklinaj al angulo, + malsubtila 6,  klara kaj baza linio konservita).

Por resumi: inteligenta persono, kun ideo-originalecoj, kiu neniam povas pasive akcepti alies teoriojn. Samtempe, persono intuicia, intelekte vigla kaj psiko-fizike rezistanta al streĉoj.               

_______________________________