( grafoanalizo )
jen la vizaĝon de juna kaj malpli juna Louis de Beufront
la personeco de Louis de Beaufront
kaj jen lian skribmanieron – jaron 1901
La grafologiaj signoj – kiuj permesis al mi alveni al interpreto de lia ne facila karaktero post nombraj komparadoj, mezuradoj kaj sintezoj – troviĝas indikataj interkrampe. Kvankam ili prezentas tute teknikan lingvaĵon, mi ilin aldonas interkrampe pro du kialoj:
– unue, por mia rememoro pri la deveno de miaj precizaj asertoj
– due, vi povas iomete alkutimiĝi al grafologia terminaro, ĉar en posta momento (ankoraŭ mi ne estas preta) mi konigos al vi ion pli multe pri la psikologia signifo de ĉiu signo, kaj tiujn informojn mi aparte enmetos en la sekcion “grafologio”. Vi devas pacienti.
_______________________________________________________
Kiu vere estis tiu mistera L. de Beaufront?
(1855-1935)
En la jaro 1901 Louis de Beaufront (la unua franca esperantisto) estis 46-jara. Rilate al lia personeco kaj vivo estas mistera haloo, pri kiu vi povas legi en la rilata biografio. Ĉiukaze, grafologio iras trans la biografiaj informoj, kaj povas detaligi kiel li estis psike kaj temperamente kaj sin kondutis.
Lia skribmaniero esprimas tre varman, multkoloran kaj pasian spiriton (la tuta kunteksto) sed ankaŭ falojn de energio (neregula premado de la mano) kaj emociajn malordojn (markita 2a-maniere, kiu estas abrupta kaj nekonscia treto sur la papero ĉi tie aŭ tie…), kiuj malhelpas lian intelektan funkcion kaj ĝenas lian perceptokapablon (mallarĝa inter la vortoj = li agas tro rapide kaj ne dediĉas sŭfiĉan tempon al rezonado) kaj influas lian biologian ritmon: lia energio kaj interna dinamismo estas fakte kondiĉitaj de la abrupta sento-ŝanĝiĝo. Li ofte decidas laŭ la momenta impreso, do li ne estas ĉiam konstanta kaj antaŭvidebla en liaj reagoj. La skribo elmontras, ke li kutime vivas penigajn emociajn interferojn (signoj de artriteco, signoj de konfuziĝo, la dirita neregula premo).
Impresiĝema, li emas pliampleksigi sian sentemon per tre riĉaj, abundaj kaj fantaziaj mensaj bildo-kreoj (mallarĝa inter la vortoj denove, aŭdaca, signoj de subjektivismo en la longa horizontala streko finlitere kaj finvorte, aŭ la longeco en la stangeto de la litero ‘t’ , kaj malegala alteco en la kalibro de la literoj, indikantaj variecon kaj intuicion). Ĉu la ricevita impresaĵo estis al li agrabla? tuj produktiĝas en li ĝojo, fervoro, laŭdego. Ĉu la impreso estis malplaĉa? tuje li sentas sin timigata, malespera, incitita aŭ tre malĝoja. Ne kredu ke li estis freneza pro tio, tute ne; simple, li estis ‘sklava je siaj sensacoj kaj ekscitiĝoj’ ne bone memkontrolitaj.
Tio probable dependis ne nur de malbona uzado de propra energio, sed ankaŭ de fizikaj kondiĉoj (neregula bio-ritmo), de certa malbonfarto. Hodiaŭ ni dirus, ke temas pri superstreĉo kaj hipertensio.
Afero estas certa: Louis de Beaufront tute ne estis “indiferenta estulo”, nek rilate al pozitivaj nek al neaj situacioj kaj travivaĵoj (metodaj malegalecoj en literoj, kaj sufiĉe klara, kliniĝinta dekstren, ĝenerala vigleco).
Por socie akceptigi siajn emfazajn reagojn, elvenantajn el streĉita sistemo, nerva kaj impulsiĝema, li senkonscie sublimigas siajn impulsojn, deturnante ilin al plej akcepteblaj kredoj aŭ direktoj. Ekstere li montras certan mor-rigidecon (rigidaj stangoj de literoj kiel ‘f’ ‘g’ ‘j’ donas al li ian neindulgemon), kaj deziron ke sia penso estu akceptata ankaŭ de la aliaj (la gesto etendita horizontale je la fino de vortoj). Li ŝatus esti plejeble simpatia al aliuloj, sed juĝas ne laŭ la realo, sed laŭ sia sento, laŭ sia persona profito, kaj konvinkiĝas pri sia supereco. Do li troigas kaj tropostulas.
L. de Beaufront estas persono kiu inklinas al homaj kontaktoj (literoj kliniĝintaj dekstren) ĉar li estas sociema, kortuŝebla kaj direktas ĉiujn vitalajn energiojn al socia kampo ( kalibro de literoj iremas al grando = organizokapablo, literoj A-O surpinte malfermitaj = li estas allogata de la homa specio).
Li serĉademas amikojn, simpatiantojn, samopiniantojn (A-O) sed ne pro percepto de izoliĝo, plivere por trovi medion en kiu plej bone li povas sin esprimi. Verŝajne li trovis tion ĝuste en esperantujo, kiu estas taŭga medio por satigi profundan bezonon de komunikado (kalibro al grando + kliniĝinta dekstren).
Mi plurfoje rimarkis, ke ankaŭ aliaj esperantistoj de la unua horo, “lingvaj pioniroj”, havis tiun saman intereson por sociaj temoj kaj egan aspiron al homaraneco aŭ al kolektivo (inkluzivante en tiuj Zamenhof mem), kaj tio ĉi estas grafologie rimarkebla ĉefe en skriboj kliniĝantaj dekstren, ja.
Ĝenerale, kie estas bezono, tie facile troviĝas ankaŭ nesufiĉo. Povus esti ke dum lia juneco L. de Beaufront ne ricevis adekvatajn gratifikojn; tio probable instigis fortan puŝon kaj intereson al homoj, en daŭra serĉado de atento kaj de konsidero, por plenigi la spertitan afekcian malplenon kaj nekontenton.
L. de Beaufront estas potenciala psikiatro pli ol psikologo, pro la inklino esplori nekonscion ol mensajn procedojn (stangoj etenditaj multe pli al subo ol al supro). Li elĉerpas el siaj profundaj sentoj kaj intuicie perceptas siajn virtojn kaj malvirtojn. Li havas kulton por sia originaleco kaj subjektiveco, nepre li bezonas tion teatre elmontri, vidigi al aliuloj sian lertecon kaj bravecon, kaj aŭdacas (anguloj tipo C kiuj donas al li ian oportunismom, kaj granda skribmaniero kiu indikas fidon al si kaj ian manion de grandeco).
Allogas lin materiaj komfortoj, konkretaĵoj, ekonomiaj interesoj… prefereble li ŝatas havi ol esti, agi ol teorigi: fakte, li havis bonajn organizajn kapablojn (la supraj lastaj signoj menciitaj, plus skribo decida, ardita, rapida kaj elana interlitere; kaj vidu la streketon de la litero “t” tre etenditan dekstren, kiu konfirmas lian memfidon, aplombon kaj agemon). En tia organiza aktiveco kaj iniciatemo li havas veran sensivecon. Li kapablas lerte profiti de favoraj okazaĵoj por atingi sukcese la celon kaj estas en lia naturo deziri multon fari kaj realigi (skribo angula sed kun mildigitaj anguloj ne akraj , kliniĝinta dekstren, konservita baza linio, literoj bone kunligitaj inter si), kaj lia vervo kaj entuziasmo bone efikas.
Sed mi konstatas ke en la jaro 1901-a, tiu de la skribaĵo, li estis vivanta psike malbonfarto, ĉar tuj post entuziasmigaj momentoj ofte sekvas malfeliĉaj sentoj, en daŭra alternado de perdo kaj reakiro de fortoj, kun risko uzi siajn energiojn en maniero ne tro ekvilibra, kun perdo de sereno. Ĉu tro da engaĝo?
Liaj interpersonaj rilatoj ne estas facilaj, pro lia netoleremo kaj ne antaŭvidebla reagemo kaj interna maltrankviliĝo kaj vigleco ( la malbona distribuo de sia energio videbla en la premo de la mano surpapere ne samegala, la abruptaj variecoj de ideoj, la subjektiva vidpunkto, la aplombo kaj ruzeco, la pretendoj). Lia komunikado estis tre esprimiva kaj eĉ tro instinkta kaj entrudiĝema (spontana skribado sed malmulte memkontrolita, kun apero de konfuza , kiam literoj surmetiĝas inter si, kiel en la kvara linio desupre kaj la antaŭlasta desube).
Komplikaj rezonadoj ne estas ĉe li: oni povas lin difini “granda realiganto” (granda literkalibro – literoj bone interligitaj kiuj donas al li ian logikpovon – baza linio plutenita pro la batanta deziro kaj volo – angulforma sed ne tro pintigita por la energio kaj aktiveco – fleksiĝema por entrudiĝemo en malsamajn mediojn).
La emocioj havis grandan povon sur li kaj li ne ĉiam estis objektiva en la taksado de proponoj kaj decidoj. Malantaŭ lia estanta kaj tutcerta agresemo kaj trudemo, kaŝiĝas en li tre arda, vigla kaj multpova agemulo… Bedaŭrinde ke li ne estis fidela al Zamenhof kaj al esperanto; en la movado li estus povinta plenumi kaj plenumigi plej grandajn sukcesojn. Lia emo ĉefroluli superregis lin. Tiamaniere li, per la vivigo de IDO kaj ties nova lingvo-movado, kaŭzis la plej gravan skismon inter la esperantistoj, jam ek de la komenco de la esperanta historio.