Biografio pri Louis de Beaufront

 

Markizo Louis DE BEAUFRONT (kromnomo de Louis Eugène Albert CHEVREUX), estis la unua franca esperantisto. Li naskiĝis la 3-an de oktobro 1855 en Parizo, mortis la 8-an de januaro 1935 en Thezy-Glimont, sude de Amiens.

Estas mistera haloo pri lia viv-origino, fakte nur post lia morto oni malkovris ke li tute ne estis ‘markizo’, ke la nomo de lia patro ne estis konata, ke lia patrino estis Louise Armande Chevreux, naskiĝinta en Blandy-les-Tours. Ŝajnas ke kiam Louis estis dekdujara, ŝi mortis. Li poste loĝis kun parencoj. Zamenhof mem pridubis la pretendon , ke li estis markizo.

En Enciklopedio de Esperanto, eldonita en 1933, oni donas etan prezentadon pri li. El ĝi ni ekscias, ke:

– li studis speciale la Dominikanan filzofion, kiu kondukis lin al teologio

– li ricevis doktorecon pri teologio, sed fakte estis nek monaĥo, nek sacerdoto

– li multe vojaĝis, en Hindujo kaj aliaj landoj, kaj spertis persone ke ne veras la aserto, ke oni povas kompreniĝi ĉiuloke per la franca kaj angla lingvoj

ni ankaŭ per tiu sama fonto ekscias, ke:

– li komprenis ankaŭ la germanan, la hispanan, italan, hungaran kaj araban lingvojn

– fariĝinte privata instruisto ĉe amikoj en 1877 post financa katastrofo kaj gravega tifo, li provis realigi lingvon internacian per sistemo, kiun li nomis “Adjuvanto”, sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis (laŭdire pro detruo au ŝtelo).

Sed en la plej freŝdata volumo “Historio de la Esperanta Literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (unua eld. 2015 – Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando) oni bone klarigas ke “Pri li vagadis legendoj de li mem disvastigitaj, [t.e.] ke li estas markizo, ido de finance kolapsinta familio, ke li vojaĝis, ke li havas universitatajn diplomojn”…… Do, misteroj restas pri li.  Li estis celibatulo, kaj dediĉis sian liberan tempon al disvastigo de la lingvo Esperanto kaj starigis la bazojn por la esperanta movado, kaj tre influa estis lia libro Commentaire sur la grammaire espéranto (trad. Komentario pri la esperanto-gramatiko), kiu estis praktike la unua lernolibro kun komentarioj por francoj, do esenca por la disvastigo de la internacia lingvo en Francujo.

Fakto estas certa: li malkovris Esperanton tre frue, en 1888. La Unua Libro (por rusoj) de Zamenhof pri Esperanto aperis ĝuste la antaŭan jaron 1887 (sed temas pri malmult-paĝa libreto, kun la 16 gramatikaj reguloj, esenca vortaro kaj etaj elmontraj tekstoj). En Francujo, Louis de Beaufront, post la publikigo de la komentario (1892), en 1898 fondis la revuon L’Esperantiste kaj SPPE (Societo por la propagado de esperanto), kiu elvokas la formiĝon de la unuaj grupoj kaj la organizon de instruado, simile al kio okazas ankaŭ nuntempe. Inter jaroj 1892 kaj 1905 aperis aliaj publikaĵoj, kaj li jam ek de 1894 estis klare kaj oficiale krontraŭ reformoj de la lingvo esperanto. Sed io serioza kaj peza okazis, kaj en 1908, nerevokeble, malgraŭ lia fekunda kaj sukcesa propagando al Esperanto, li  prezentis sian grandskalan projekton de reformoj en Esperanto sub la pseŭdonimo Ido. Tio okazigis poste la “skismon” en la esperantistaro, kaj Louis mem fariĝis gvidanto de la Ido-movado, sendependa de Esperanto-movado.

Tia lia konduto kontraŭ la lingvo kaj Zamenhof mem, neniam estis komprenita. Sekve, post la fino de la unua mondmilito (Zamenhof jam mortis), dum la malcerta reviviĝo de Ido-movado, en jaro 1920 pli malpli, pro miskomprenoj inter la reorganizantoj de Ido-movado kaj iliaj malsamaj vidpunktoj, De Beaufront disiĝis ankaŭ entute de la Ido-movado.

Bedaŭrindas, ke li ne restis fidela al la lingva projekto de Zamenhof, kun kiu je certa punkto li malakordiĝis… oni kredas ĉefe pri movadaj motivoj pli ol lingvaj. Signifa kaj  ŝajne intenca estis lia ne-partoprenado al la Unua Universala Kongreso de Esperanto (Boulogne-sur-Mer, jaron 1905). Je la 576-a paĝo de la supre-menciita verko Minnaja-Silfer oni legas: “Estis flustroj, ke lia neĉeesto en Bulonjo estis pretekstita de neekzistanta malsano; tamen la neta distingo inter uzanto de la lingvo kaj ideologio de la ‘afero’ , kiun sankciis la Bulonja Deklaracio,  estis ŝajne instigita de li“.  La interna ideo forte dezirata de Zamenhof sed malaprobita de L. de Beaufront,  tiumomente efektive estis neoportuna kaj ne facile komprenigebla al ĉiuj esperantistoj.

L. de Beaufront tre probable konsideris Esperanton kiel komerca afero, pli ol ideologia…. Intereso al materiecoj (mono, kariero, sukceso) pli ol spiritualeco, estas esenca karakterizo kiu montriĝas ankaŭ el skriboanalizado de lia letero datita 1901  (vidu la koncernan grafoanalizon).

      unu el publikaĵoj de L. de Beaufront, franclingve –  donackopio kun dediĉo al Théophile Cart (lingvisto- esperantisto-Prezidanto de la Akademio de Esperanto), videbla ĉe la Esperanto-Muzeo en Vieno ( https://search.onb.ac.at/ )

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...