biografio pri Giorgio Canuto

Giorgio Canuto (dekstre) – Bjalistoko 1959

          Giorgio Canuto naskiĝis  jaron 1897 en la itala urbo Torino, kaj mortis en 1960. Li interesiĝis pri la internacia lingvo ek de 1925, kaj tre baldaŭ okupis la respondecan postenon je vic-prezidanto de Itala Esperanto-Federacio (IEF), kiam li estis nur 31-jara. Li tre aktive agadis por la disvastigo en Italujo de la lingvo esperanto: per instruado, per radio-kurso (Torino), per organizadaj taskoj en grupoj kaj per nombraj prelegoj kaj propagandaj artikoloj.

En 1932, en Parizo, li estis membro de la reorganiza komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj estis elektita Prezidanto de UEA de 1956 ĝis 1960. Li mortis dum la ofico. Ĉe UEA oni starigis Fondaĵo-n Canuto por lin rememori. Tiu Fondaĵo permesas UEA-membrecon al homoj kiuj vivas en ekonomie malfortaj landoj.

Profesie li estis docento pri jurmedicino, sed ne nur. Tre sperta pri juraj demandoj, li estis ankaŭ nekrospiisto kaj lerta en jurmedicina patologio, kaj laboris kiel kompetentulo kaj eminenta ekspertizisto en tribunaloj. Unue li laboris kiel helpanto en sia naskiĝurbo Torino (kie li doktoriĝis en Medicino kaj jurisprudenco)  kaj, post tre gravaj instruad-postenoj en italaj urboj Perugia kaj Parma,  dum periodo 1950 -1956 li estis universitata rektora moŝto ĉe la Universitato de Parma. Lia nivelo de sciencaj konoj estis altaj kaj tre ŝatataj:  instruade, jure, kaj medicine. Ek de jaro 2010 en Universitato de itala urbo Parma, por lin rememori, oni proklamas konkurson al li titolita, por premii la plej bonan doktoriĝan tezon pri interlingvistiko kaj esperantologio kiu estis pridiskutita en iu itala universitato dum la antaŭaj tri jaroj akademiaj. (Por la akademia jaro 2017-2018 legu plue ĉi tie:    https://teknovigi.net/nsir/2018/03/28/premio-giorgio-canuto-per-tesi-di-laurea-in-interlinguistica-ed-esperantologia-ix-edizione/ )

Ankaŭ internacie, okaze de esperantaj kongresoj aŭ seminarioj, li prelegis pri sia jurmedicina fako, kaj liaj paroladoj en esperanto ricevis ĉiam entuziasmigajn aplaŭdojn. Krome, li verkis artikolojn kaj sciencajn studojn en Internacia Medicina Revuo kaj Scienca Revuo.

 

 La koverto de unu el la multnombraj represoj de lia manlibro pri Jur-medicino kaj Jur-asekuro, verkita en la itala kune kun Sergio Tovo, kaj utiligita ĉe Universitatoj eĉ multempe post lia morto.

—————————————-

 

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...