Biografio pri Eŭgeno Lanti

Eŭgeno Lanti, aŭ Lantio, estas pseŭdonimo de Eugène ADAM, en esperanto Eŭgeno Adamo, kiu naskiĝis la 19-an de julio 1879 en Nehou, kaj mortis la 17-an de januaro 1947 en Meksiko, kaj estis franca esperantisto.

En Enciklopedio de Esperanto oni legas, ke li  plenumis multajn laborojn: li estis instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado, kaj sinsekve terkulturisto, lignaĵisto, meblofaristo, meblodesegnisto. Studis ĉe vesperaj kursoj en diversaj lernejoj ĝis 1914. Li lernis esperanton en 1914-1915 ĉe la fronto, kie li estis mobilizita en ambulanco. En 1919 li hezitis ĉu aliĝi al Esperanto aŭ al Ido, fine decidis por Esperanto.

Kun-fondinto kaj ĉefa gvidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), la asocio de la esperantaj laboristoj, li estis teoriulo de nova doktrino, nomita “sennaciismo”, kiu celis “forigi la koncepton de nacio kiel agejo de socia organizado”. Sennaciismo estas koncepto ne facile komprenebla. Esence temas pri radikala kontraŭ-naciismo, kaj estas formo de Universalismo per kiu laboristoj povas esti finfine liberigitaj, formante tutmondan proletaran organizon. Do, li instigis politikajn principojn kaj ideojn, kaj  konsideris   Esperanton kiel la plej taŭga ilo por atingi tiujn celojn.

Sed ne ĉiuj esperantistoj akceptis lian penson kaj ideologion. Tio kaŭzis en 1921, kiam la antaŭmilita asocio ‘Liberiga Stelo” transformiĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda, alian skismon inter la esperantistaro, post tiu kaŭzita de IDO. Li gvidis SAT dum periodo 1921-1933, estis redaktoro de multaj revuoj por kaj pri laboristoj. Li estis ankaŭ tradukisto. Tre ŝatata estas lia traduko al Esperanto de Candide de Voltaire (1929) kaj la verko “Skizo pri filozofio de l’ homa digno” de Gilles (1934). Li estis ankaŭ kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto mem.

SAT-organizo ekzistas ankoraŭ nuntempe. Temas pri organizaĵo kiu, malsame ol pasinto, ne plene asimilas lian iaman tro ekstremistan pozicion. SAT utiligas Esperanton mondskale, kaj konsistas el diversaj “frakcioj” (bonvolu viziti: http://www.satesperanto.org/spip.php?rubrique69 ) kies membroj apartenas al diversaj partioj kaj organizoj – ekzemple : komunistaj, liberpensulaj, vegetaraj, ekologiismaj k.t.p. – kaj bone agadas por la disvastigo de la lingvo Esperanto, laŭ la Zamenhofa spirito ke “homaro estas ronda familio”, sed … kun speciala atento al laborista mondo.

Hodiaŭ Sennacieca Asocio Tutmonda, ĉe kiu partoprenas nur individuaj membroj, estas ne nur ‘apolida’, sed eĉ super tendencoj. Tio signifas antaŭ ĉio, ke neniu filozofia aŭ politika instruo reĝas super ĝi.
Pluaj informoj pri SAT-organizaĵo: https://it.wikipedia.org/wiki/Sennacieca_Asocio_Tutmonda

____________________________

 

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...