Biografio pri Edmond Privat

Edmond Privat, en 1906

Edmond Privat estas vere speciala persono, kiel mia antaŭa grafoanalizo konfirmas, sed probable ne ĉiuj taŭge ŝatis lin, pro lia mensa sendependeco kaj originaleco.

 

En Enciklopedio de Esperanto, prave, oni asertas ke “Lia verkista agado jam en frua epoko de la Esperanto-movado influis la junan generacion por liberiĝi de la paper-odora, seka literatura tendenco. Kaj ankaŭ sur aliaj kampoj same favore li influis siajn kunlaborantojn kaj la Esperantistaron.”.

El vikipedio oni ekscias, ke li naskiĝis en Ĝenevo la 17-an de aŭgusto 1889, kaj mortis en Rolle la 28-an de aŭgusto 1962. Li estis verkisto, ne nur en esperanto, ĵurnalisto kaj svisa tre aktiva esperantisto.

Lia esperanto-engaĝiĝo estis tre granda ek de la komenco. Li lernis la internacian lingvon jaron 1903 (14-jaraĝe!) kaj estis la plej juna partoprenanto de la unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Boulogne-sur-Mer en 1905. Tre baldaŭ lia atenta kaj serioza aktiveco antaŭen-portis movadajn sukcesojn.

Mi deziras ilin listigi, por omaĝi lian vere tre meritindan aktivecon, ….. kaj laŭ lia    d i s p e c i g i t a    pens-modalo….  :

  • 1903 – kune kun Hodler fondis la gazeton Juna Esperantisto.
  • 1905 – pilgrimis piede por alveni al la 1-a Universala Kongreso (UK), kies membraro li estis la plej juna
  • 1907-1908 – faris longajn propagand-vojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo
  • 1911 – en Ruslando kaj Mez-Eŭropo
  • 1912 – membro de komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA)
  • 1920-1934 – redaktoro de revuo Esperanto, organo de UEA
  • 1921-1928 – ankaŭ prezidanto de Svisa Esperanto-Societo
  • 1924-1928 – ankaŭ prezidanto de Internacia Centra Komitato (ICK)
  • 1921-1928 – tiu-periode, praktike, li reorganizis kaj gvidis la internacian movadon!
  • 1923-1926 – li estis honora konsilanto kaj vicdelegito de Persujo ĉe Ligo de Nacioj, kie li fakte prezentis Esperanton

El Enciklopedio de Esperanto ni krome ekscias ke:

Li prezentis Esperanton ankaŭ al Internacia Laboroficejo kaj Univ. Telegrafa Unuiĝo, kaj aranĝis internaciajn teknikajn konferencojn en Esperanto:

– Edukistoj, Ĝenevo 1922

– Komercistoj, Venecio 1923

– Radio, Ĝenevo 1924

– Paco por lernejoj, Prago 1927

– Unua Somera Universitato, Ĝenevo 1926.

Do, lia agado estis vere tre intensa kaj konstanta. Kaj multaj estis liaj verkoj: dramoj, poezioj, rakontoj kaj libroj:

  • Karlo (1909)
  • Ĉe l’koro de Eŭropo (1909)
  • Vivanta lingvo de vivanta popolo (1910)
  • Pri esperanta literaturo (1912)
  • Tra l’ silento (1912)
  • Ginevra (1913)
  • Kursa lernolibro (1913)
  • Historio de la lingvo Esperanto (du volumoj, 1912, 1927)
  • Vivo de Zamenhof (1920)
  • Esprimo de sentoj en Esperanto (1931)
  • Interpopola konduto (1934)
  • Federala sperto (1958)
  • Junaĝa verkaro (1960)
  • Aventuroj de pioniro (1963)
  • Vivo de Gandhi (1967)
  • Du paroladoj

Ekzistas kelkaj viv-aspektoj de E. Privat kiujn, verŝajne, ne ĉiuj esperantistoj tute konas . Ekzemple, kial mi trovis lian unuan skribaĵon ĉe retejo Amikoj de Kvakeroj? Serĉadante, el la franca vikipedio oni ekscias, ke li aliĝis en 1936 al religia movado “Société religieuse des Amis” (kvakeroj). Dum tuta vivo li kunlaboris, krome, kun pluraj ĵurnaloj, inter kiuj la famaj Le Temps, L’Essor kaj La Sentinelle.

  • En 1945 li estis elektita de Universitato de Neuchâtel kiel Profesoro pri anglosaksa lingvo kaj literaturo
  • Oni taksas lin kiel konvinkita pacifisto kaj arda subtenanto pri homaj rajtoj kaj pri sendependo de popoloj. Estis li kiu organizadis la akcepton en Svislandon de Mahatma Ghandi, kaj multe vojaĝis inter Hindujo kaj Anglujo por helpi lin rilate al la hinda ideala afero. Tiel li fariĝis granda amiko de Gandhi
  • En la reto vi povas legi interesan lian artikolon, titolitan PERFORTO AŬ NE-PERFORTO , ĉi tie: http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/02/gandhi

______________ĉu tio sufiĉas? ______________

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...