( 1899 – 1960 )
( kelkaj grafologiaj konsideroj )
_________ grafologiaj notoj_________
Taksado pri la analizad-taŭgeco aŭ ne de la skribo de Stellan Engholm
Girolamo Moretti, aŭtoro di ĉi tiu grafologia metodo, per tre atenta, rigora kaj longtempa studado kaj eksperimentado pri skriboj de miloj kaj miloj da personoj, sukcesis eltrovi profundajn signifojn rilate al grafika gesto kaj al ties plurfacetaj grafikaj strekoj, kiuj ripetiĝas en skriboj, sed ĉiam laŭ malsamaj kuntekstoj.
La grafika kunteksto estas tre grava, ĉar ĉiu personeco estas malsama ol ĉiuj aliaj. Ĉiu individuo estas unika, ĉiu personeco estas ne-ripetebla (kaj genetike, kaj psikologie, kaj travivaĵe, kaj familie, kaj lingve, kaj kulture…. kaj tiel plu)
Sed ekzistas kelkaj kondiĉoj, por ke grafoanalizo estu valida: la skribo devas esti plene spontana, kaj grafologisto devas atenti ankaŭ al skribilo utiligita de la skribanto, ĉar ne ĉiuj iloj permesas evidentigi ĉiujn grafologiajn signojn. Ekzemple, la ilo “fontoplumo” , aŭ la “feltoplumo”, igas la strekaron uniforme dikaj, kaj tio ne ebligas ekrimarki la tipologion de la manpremado sur la paperfolio.
Antaŭ la skribo de Stellan Engholm, la analizota esperantisto, mi havis dubeton ĉu ĝi estas vere analizebla aŭ ne. Fakte li skribis per fontoplumo, sed – s t r a n g e ! – lia surpapera premado estas tre diferencigita, ne uniforme dika. Ĉu tio dependis de fontopluma inko? Ĉu jes? Ĉu ne? Ĉu fontoplumo estis difekta?
Post tre atenta observado de lia skribo, mi konkludis, ke lia skribo estas analizebla, ĉar malgraŭ la utiligo de fontoplumo, lia grafika gesto kaj la strekaro estas tiom miskoloraj, evidentaj estas la diverskoloraj strioj, ke ĝi certe spegulas lian tute personan kaj apartan karakterizon, psikan kaj grafikan.
supre: eltiraĵoj el la skribo de Stellan Engholm, 1957
sube: grava, klariga, frazo de Girolamo Moretti, por kompreni la mezurad-naturon de la grafologiaj signoj
d a ŭ r i g o t e….
_______________________