la personeco de Stellan Engholm

(dua parto)

Pri la dubo kiun mi eksentis ĉu taksi teknike analizeblaj liajn skribaĵojn mi klarigis en la unua parto. Nun, jen al vi la faritan grafoanalizon.

.

___________________grafologia slipo____________________

Grafologiaj signoj kaj ties gradoj (per dekonoj):

  • kurba 5 – angula 5 (la ĝeneralaj signoj pri altruismo kaj malaltruismo)
  • ligita inter la literoj 10 (logiko)
  • literoj A-O supre malfermitaj 8-9 (tenereco kaj volupteco)
  • vertikala 8 (fiereco)
  • klara 8 (precizeco de parolo)
  • sobra 8 (sobreco)
  • larĝeco de litero 5 (la mezuro en la komprenado)
  • larĝeco interlitera 7-8 (la mezuro en la juĝado)
  • larĝeco intervorta 7, neregula (la mezuro en la rezonado)
  • baza linio konservita 7 (psika firmeco) – kaj suprenira 3 (entuziasmo)
  • subtila 7 (delikateco, sentokapablo)
  • emocieca manpremo (=markita duamaniere) 4, laŭgrade (emociiĝemo)
  • sinua 7 (intelekta enŝoviĝemo – psikologia komprenemo, empatio)
  • tordiĝinta 3 (la mezuro de kontrolado kaj certiĝemo)
  • malegala kun metodo 7 (intuicio) [metoda malsama alteco de la plej minusklaj literoj]
  • flueca 6 (spontaneco kaj seninterrompo en la pensado kaj en la sentoj)
  • anguloj je tipo A 4-5 (la mezuro de ofendiĝemo)
  • anguloj je tipo B 5-6 (la mezuro de persisto kaj ĉikanemo)
  • anguloj je tipo C 6 (la mezuro de distingokapablo, sento pri taŭgeco)
  • stangoj: kurbaj 5, retrofleksiĝemaj 3 kaj rigidaj 2 (ĉiuj simbolaj niveloj je tensio, malsamaj inter si kaj per ĉi tiuj gradoj estas tiel esprimaj:  kurba=cedemo 5/ retrofleksiĝemaj=nefidemo 3, kelkfoje ekskludas / rigidaj 2=iomete, kelkfoje li ne akceptas kompromisojn)
  • saltleviĝa, saltetanta (nervozaj eksaltoj sur la baza linio)  5 dekonoj estas mezvalora (nervozeta svingo)
  • plejminusklaj literoj ark-formaj (sindefenda modalo)
  • maldekstra marĝeno JES, ĝi estas, kaj aperas estetikstile kaj kreskas iom post iom dekstren
  • dekstra marĝeno malestas, spaco tute okupita de skribo
  • subskribo kaj teksto estas simile skribitaj, egalformaj (li estas kohera kun si mem)

____________________________

la personeco de Stellan Engholm, sveda esperanta pioniro

surbaze de lia skribmaniero

jaron 1952

Vida kaj rapida ekrigardo

La plej evidenta specifeco de Stellan Engholm, grafologie sed ne nur, estas lia digna teniĝo, malgraŭ la interna kaj intensa emocia vibreco; lia strukturita, fiera (serioza) kaj bontona skriba procedmaniero spegulas ankaŭ lian neriproĉeblan, fieran kaj noblan aliron al vivo kaj al sociaj rilatoj (notu ke la paperfolio simbolas la vivmedion). Due, oni ekrimarkas lian enan psikan koherecon kaj koherecan vivmanieron. Koheremo estas por li valoro respektinda.

Inteligento

Lia inteligento, pro inklino pripensadi kaj rezonadi, kaj profunde pritrakti temojn , serĉas atingi la kaŭzojn de la problemoj. Lia pensmaniero estas sagaca, pro rafiniteco kaj fortega kritika ekzamenademo.

Li kapablas mense  tre multe koncentriĝi, kaj posedas observan spiriton, aferoj kiuj estas des pli efikigitaj pro lia rafinita kaj delikata sentopovo, ne nur pro la rimarkinda dedukta logikkvalito kiun ja li same posedas: praktike li atentas al alies necesoj kaj precipe respektas virinojn, kaj tutcerte eĉ bestojn.

Lia tre facila kunligo de ideoj al faktoj kaj okazintaĵoj, cele eltiri konkludajn resumojn, igas lin psike forta kaj memfida, ĉiam konscia pri siaj personaj elektoj kaj decidoj.

Li estas same forta kaj kuraĝa eĉ antaŭ la plej malfacilaj kaj malglataj situacioj. Lia ekstera distancafekto, do, estas nur ŝajna, simple spekulativ-devena. En li ne estas ia ajn ekstrema severeco aŭ sendiskuta, ĉar li moviĝas kaj kondutas per spontaneco, per kongrueco kun sia klarvido al realo, al kiu li alproksimiĝas per sufiĉa adaptiĝemo kaj per senduba emocia kuntreniĝo kaj psika partopreno.

Li meditas pri siaj lernitaĵoj, lia imagopovo estas aktiva kaj emociiĝa, lia memoro estas kaj intelekta kaj vida, lia juĝopovo inklinas al grandanimeco, lia volo estas daŭre engaĝita, kun kelkaj signoj de febliĝo kaj laceco, kiujn li sukcesas alfronti per sobreca elmontro, por ŝpari siajn energiojn. Fizike, ja, li ofte senfortiĝas (la delikataj kaj subtilaj strekoj….)

Kvankam li estas fidela al siaj idealigitaj principoj, mi evidentigas ke – pro ena kohereco kaj koheremo, nepraj al lia psika bonfarto (kaj probable elvenintaj el severa edukado ricevita, kies moralaj instruoj pozitive enradikiĝis en li) – lia rimarkinda animsentemo al plej nuancaj spronoj de la vivo, kaj la intensa emociemo kiun tiaj instigoj stampas en lian travivadon kaj menson, igas lin vitala, zorgema, fleksebla, eĉ kiam li perceptas sin iomete ĝenata, malaplomba aŭ evitema.

Lia stilo, ankaŭ en la pensmaniero, estas eleganta, sobreca kaj serĉadas rafinitecon, preciozecojn.

Amemo, kaj afekcio

Eĉ se ekzistas sentoskuantaj entrudiĝoj, kiuj povus konduki lin al misaj aŭ pridiskutindaj vidpunktoj (pri la realo), aŭ konduki lin al ekcesa reagivo pro eventoj kiuj estas simple evidentaj (sed kiuj kuntrenas lin intime kaj super ĉio afekcie), li ŝajnas kutime havi plenan sinregon. Li senaplombiĝas, kaj elmontras memkontrolon eĉ kiam li estas tre agitita. Li atendas nenion de la aliaj, ĉar li sin kredas memsufiĉa, kaj povus doni la impreson, al kiu ne bone konas lin, ke li estas iomete repuŝa aŭ neatingebla persono.

Sed en siaj amemaj rilatoj – kaj pleje en tiu privilegiita – li transverŝas ĉian sian empation kaj am-elmontron, kiuj konfirmas lian kaŝitan sensivecon kaj kapablon sin eniĝi en la homan spiriton kaj, same, konfirmas lian kortuŝitecon (sinua + larĝa inter la literoj pro empatio kaj interesiĝo; malegalecoj en la alteco de la minusklaj literoj kaj malegaleco en la stangoj pro la perceptado kaj la reagivo; divers-energia kaj leĝera premado sur la paper-folio, nuancoj progresivaj kaj emociaj en kelkaj strekoj pro la impresiĝemo kaj la homa varmeco (fervoro); la oftaj malfermoj ĉe la supraj pintoj de literoj A-O, kiuj esprimas lian kortuŝitecon….).

Socia sinteno

Lia sociiĝo estas iomete multaspekta, malfacile klarigenda kaj, verŝajne, ankaŭ malfacile komprenenda, pro kelkaj liaj karakterizaĵoj.

Lia serioza sinteno, la esenca fidelo al propraj principoj (por kiuj li povus eĉ rezigni la plezurojn) kaj la defendo de propraj konvinkoj, sente emfazitaj aŭ racie idealigitaj povus malproksimigi amikojn, sed ne tute ekskludas sociiĝo-kapablon. Pro lia travivado riĉa je emocioj, estigitaj de granda impresiĝemo, kaj pro la nemanko de fervoro, de imagopovo aŭ de pasieco, lia homeco estas savita. Alidire, li ne sin lokas sur podion por sin distingi el la aliaj homoj, male li povus lasi sin influi pro la karismo de interparolanto; li povus dependi kaj esti influata de instinktaj simpatioj aŭ malsimpatioj, kiuj povus tenti lin por apliki favorismojn… Tioj estas malfortaj punktoj, moralaj fragilecoj (eblaj en ĉiuj homoj, ja), kontraŭ kiuj li klopodas batali kaj emas ilin pravigi per cerebraj rezonadoj, racie. Li bonege batalas kontraŭ tia sia homa malforto, aŭ malkonvena lezebleco, per preventa rezerviĝemo kaj per fiera kaj serioza sinteno. Pro la dirita inklino al favorigo, li povus troviĝi en malfacilaj situacioj, konsiderante ke li profesie elektis instruadon, do tenas respondecojn. Mi opinias ke lia “distancafekta kondutmaniero” povu esti taksata, realisme, kiel “memprotekto” por gardi sian ekvilibron.

Esence, en la interrilatoj venkas en li respekto kaj diskreteco por gardi propran socian reputacion kaj antaŭeviti eblajn kritikojn, kaj li emas doni al siaj elektoj karakterizon je nobleco.

Konklude, kvankam li restas persono tre atenta kaj aŭskultema, kiu amas, emociiĝas, mildiĝas, havas grandajn sentojn kaj aspirojn, estas fakto ke li ne estas tro multe elmontrema je siaj sentoj, kaj pensoj.

Temperamento

Li estas esence ulo pripensema kaj ordema, sed morale konflikte kun siaj ekscitiĝoj kaj emociaj entrudiĝoj.

Oni povas difini, do, lian temperamenton plejparte je atendo (pli ol je atako, rezistocedemo), ĉar antaŭ sin aktivadi, li esploras movigantajn kaŭzojn kaj ne estas indiferenta,  kaj empatias pri alies ofendiĝemo.

Kapabloj kaj dispozicioj

Lia klarvida konceptado, la klareco de lia komunikado, lia delikata sentokapablo kaj logikemo kaj pliprofundiĝemo igas lin taŭga por instruado, sed tio ne estas lia vera aspiro: li estas pli multe allogata de literatura kritik-arto, de literaturo mem kaj ĉefe de esearo.

Li ne estas taŭga por komandado, nek por organizado, sed prefere li estas allogata de psiko-humanismaj studoj kaj eltrovoj (sociologio, pedagogio), kaj historiaj kaj filozofiaj fakoj.

Lia granda kapablo koncentriĝi sur detaloj, lia atento kaj emo al pliprofundigo de la temoj, kondukas lin prefere al intelektaj, cerebraj, pri-opiniaj aktivecoj, farendaj ĉe skribotablo, ol al subĉielaj kaj movigaj faroj; agado rapide elĉerpus kaj formovus liajn jam tre malabundajn fizikajn fortojn.

Al produkitaj literaturaĵoj li transverŝas ĉiun sian delikatan senton kaj kapablon emociiĝi por la homa speco, sian rafinitecon de observado, atenta ankaŭ al detaloj, per esenca stilo, polurita kaj ne pedanta, kiun mi difinus precioza (rafinita), kohere kun siaj vivelektoj. Tiamaniere li povas vivigi protagonistojn de siaj rakontoj, kiuj fariĝas realisme vivaj kaj veraj.

jaron 1957
_________________________

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...