grafologiaj notoj (larĝecoj kaj dimensioj)

Antaŭ ol pluiri, mi deziras doni al vi – de tempo al tempo – kelkajn pliajn informojn pri grafologiaj signoj, tiel ke vi povu pli bone kompreni kaj eniri la grafologian mondon, kiu ne konsistas simplajn vortojn (al kiuj vi povas kredi aŭ ne kredi) sed vidigas realajn kaj konkretajn grafikajn rezultojn. Kiam persono skribas, okazas pluraj movoj, kiuj originas kaj el la psiko, kaj el la korpo.

Jes, skribo estas psiko-fizika gesto, ne nur senmova grafikaĵo: ĝi elmontras internajn moviĝojn kiuj esprimas volon, memoron, sentojn, inteligenton, sed ankaŭ talentojn, instinktojn, aspirojn kaj inspirojn, memdefendo-mekanismojn, ĝojon aŭ malĝojon, tipon je energio kaj forton aŭ debilecon, sanon, harmonion aŭ paneojn, inhibiciojn … k.s….. kaj per la nerva kaj muskola sistemo, danke al agado skribi, ĉio eksteriĝas per grafikaj strekoj, kiuj fidele registras personecajn trajtojn.

Tiamaniere, vi mem povas pli bone kaj pli rekte ĝui la skribon de esperantaj pioniroj, eĉ se vi ne estas grafologoj. Kompreneble, mi devige sintezas, ĉar la temo estas vere ampleksa.

grafologiaj notoj pri du gravaj aspektoj en skriboj:

1)  larĝecoj 

2)  la sfera dimensio

kurba skribo    kaj  angula skribo   (verkitaj artifik-maniere)

 

La larĝecoj

– la larĝecoj konsistas en la rejŝo (raporto) inter alteco kaj larĝeco de unuopaj literoj, konsistas en la distanco inter litero kaj alia, inter vorto kaj la sekva. Tia spaco-taksado pri la skribaj grafikaĵoj estas tre grava, ĉar larĝecoj havas rilaton kun la psika formiĝo kaj strukturo de la skribanto. Ekzemple: larĝa spaco esprimas elanon, mensan malfermitecon kaj elastecon – diverse, striktecoj kaj spaco-mankoj povas signifi reziston, inhibicion, kaj la nerva kaj muskola sistemoj rigidiĝas kaj kontrahiĝas kaŭzante haltojn kaj limiĝojn.

La sfera dimensio de literoj

– la sfera dimensio de literoj (anguloj aŭ kurboj) same havas rilaton kun la individua konstitucio de persono; temas pri psika stato, ĉefe pri sentoj, kiu elmontras la kapablon sin defendi aŭ ne en la vivo, la ameman temperamenton . Ofte, kurba skribo havas ankaŭ altan gradon je liter-larĝeco, ĉar la du signoj (kurbeco kaj liter-larĝeco) vide similas, kvankam – teknike – ili  estas mezureblaj diversmaniere. Oni devas precizigi kaj evidentigi ke kurba / aŭ angula rilatas la    senton    (kaj respektive la kapablon ne defendi sian Mion aŭ ekscesan defendadon kontraŭ alies postuloj aŭ trudoj,) sed larĝa litero (aŭ, male, mallarĝa) rilatas la    inteligenton    (kaj proporcie al ilia grado, la intelektajn profundecon kaj komprenemon).

 

hirta skriboevidentaj estas la “anguloj”, kiuj estas akutaj

Temas pri persono ĉikanema, kiu ĉiam rebatas, ĝisekscese

 

plilarĝiĝinta skribo, interlitere oni povas enmeti pli ol du literojn  ‘o’    ‘a’ ,  aŭ similajn elprenitajn el la skriba kunteksto (ekzemple   ‘d’)

Temas pri persono varma, sent-elmontrema, eĉ tro malavara

 

Kiel vi vidas, skribo povas multon rakonti pri homo.

_____________________________________

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...