Ĵeti rigardon al grafologiaj signoj

grandiga lenso   milimetrita papero

 

rektilo goniometro

____________________________

Mia vojaĝo inter la esperantaj pioniroj daŭrigos, sed nun mi haltas momenton por konigi al vi almenaŭ la nomon de ĉiuj grafologiaj signoj ekzistantaj, por plejbone familiariĝi kun ili: kelkajn ni jam renkontis en montritaj skriboj, aliajn ni renkontos, aliajn verŝajne neniam. Tio dependas de skriboj kiujn mi sukcesos trovi.

Grafikaj kriterioj

Mi subdividis ilin laŭ jenaj grafikaj kriterioj, kiuj permesas ankaŭ al vi – intuicie – ekkompreni ke kelkaj estas komplementaj, aŭ reciproke kontraŭaj, aliaj aldonaj kaj akcesoraj. Tiaj kriterioj estas:

  • sfera dimensio,
  • premado,
  • kalibro,
  • larĝecoj,
  • harmonio,
  • ritmo,
  • baza linio,
  • kliniĝo kaj stangoj,
  • ligoj kaj literaj konturoj,
  • estetiko.

Al ili oni povas aldoni ekstra-signojn (tute senkonsciajn kaj marĝenajn), kaj subskribon; ci-lasta, verdire, ne estas grafologia signo, sed estas analizebla laŭ logiko kaj oportuna saĝo, laŭ simbola vidpunkto, laŭ racia analogio.

Veras, ke grafologiaj signoj estas multnombraj, kaj tio povus vin surprizi, sed ili estas ĉiuj gravaj, grafike kaj grafologie selektitaj laŭ realo, kaj spegulas la multfacetan estaĵon ‘homo’ en liaj sintenoj kaj personecaj trajtoj. Homo estas ‘kompleksa sistemo’ (biologia, fiziologia, nerva-muskola, psika, sed ankaŭ kelkfoje klinika, krome ankaŭ psikologia, psikiatria, behaviorisma, socia, eduka, kultura…)

Grafologiaj signoj subdividitaj laŭ :

 

  • la sfera dimensio:

ĝi koncernas precipe grandojn kaj larĝojn de unuopaj literoj cele al determinado de kurbeco kaj anguleco. Oni devas konstati ĉu literoj estas kurboformaj aŭ angulformaj, kaj ties mezurado NE INKLUZIVAS la inkaditajn strekojn. Temas pri milimetra determinado, ja, kaj nepraj iloj por grafologo estas grandiga lenso kaj goniometro. Preferindas konsideri, por mezurado, literojn per si mem jam globformajn, kiel ekzemple ‘o’ ‘a’ kaj ties devenantojn ‘d’, ‘g’, ‘ĝ’ kaj ‘q’ (en idiomoj kie tio troviĝas), k.s. , sed kurbecoj kaj angulecoj videblas ankaŭ en la refaldoj de la literoj m, n, e, s, ŝ, u, i, v, r, t, l, f, kaj en numeroj. Grado mezuriĝas per rilato (matematika raporto) inter la interna longeco kaj interna larĝeco de litero, sed ankaŭ oni devas konsideri ĉu angulecoj estas akutaj aŭ mildigitaj, kaj kiomgrade, ĉu estas aliaj stumblejoj dum la skribado kiuj haltigas kurbajn movojn.

Ĉar unuopa litero per si mem prezentas tuton (simbole: propran Mion) oni dumtempe eklernis ke la sfera dimensio estas strikte kunligata kun la konstitucia (fizika) strukturo de la skribanto, kaj spegulas malfermitecon aŭ fermitecon de koro kaj psiko. Kurba kaj Angula fakte estas signoj kiuj registras la gradon de la rilato inter la du fundamentaj instinktoj:

ekspansio       kaj       konservado.

Sekve, ili evidentigas la kapablon adptiĝi aŭ ne. Inter la du ekstremoj estas multaj nuancoj, kompreneble. Signoj estas:

Kurboforma = malegoismo
Angulforma = egoismo
Akutangula =
Hirta
Anguloj je tipo A
Anguloj je tipo B
Anguloj je tipo B
Seka (arida)

 

  • la premado:

temas pri la forto – pli/malpli intensa – kiun skribanto transigas mane surpaperen. Ĝi havas rektan rilaton kun la somato, pro la fakto ke ĝi devenas el interna homa vigleco, kaj elmontras fundamentan psikan energion kiu movas vivantulon. Premado resumas grafike la kvanton kaj la kvaliton de tia vitala energio. Laŭ Nazzareno Palaferri, grafologo el skolo de G. Moretti, premo esprimas “la kapablo-nivelon produkti kaj konsumi dinamike energion“. Signoj estas:

Dika
Maldika
Subtila
Markita unua-maniere
Markita dua-maniere

 

  • la kalibro:

ĝi rilatas la vertikalan dimension de la skriba strukturo, t.e de la ‘litera korpo’ , kiu konsistas en la alteco de la pli malgrandaj minuskloj (literoj sen stangoj kiel ‘a’, ‘o’ kaj devenaĵoj). Psikologie, temas pri konscio de la skribanto pri si mem kaj esprimas lian ekspansiintan aŭ malpliiĝintan SION. SIO estas difinebla tiel: ‘sento pri si mem kiu devenas de sia individua reala sperto’. Kalibro elmontras kiel persono sin vidas. Signoj estas:

Granda kalibro RONDA
Granda kalibro OBLONGA
Mezgranda kalibro (en la normo estas inter 2-3 milimetroj alta)
Malgranda kalibro (eta skribo)
Detalema (eta kaj ĉikanema)

 

  • la larĝecoj:

ili koncernas la matematikan raporton inter: a) larĝeco kaj alteco de unuopaj literoj b) poste rilatigotaj kun la aliaj literoj de la skribo. Do, temas pri “distancoj” interliteraj kaj intervortaj, kiuj mezureblas same per lenso. Ĉar la movo kiu permesas tiajn grafikajn kunligojn de litero kun alia, aŭ de vorto kun alia, implicas precizan koncepton: “metiĝi en rilato kun…” , larĝecoj koncernas la realan sociemon de unuopulo. Bone atentu: sociemo ne estas same kiel adaptiĝo (la dua estas nur rimedo, artifiko por transvivi). Signoj estas:

Larĝeco DE literoj (ne konfuziĝenda per ‘kurboforma’)
Larĝeco INTER LA LITEROJ
Larĝeco INTER LA VORTOJ
Ŝutita, elverŝita
Apogiĝanta (interlitere)
Triopa larĝeco (la tri tipoj je larĝecoj sed reciproke konsiderataj)

 

  • la harmonio:

skribo estas konsiderinda “harmonia” kiam ĝi, malgraŭ diversecoj en siaj plurfacetaj elementoj, konservas belecon kaj spontaneecon. Do, ankaŭ ĉi-kaze oni devas konsideri la kutimajn raportojn inter altecoj, grandecoj, formoj, larĝecoj de unuopaj literoj sed, aldone, oni devas efektivigi vidan kunligon kun la skriba tuto. Pro tio: spontaneeco ne devas esti malordigata, ideoj kaj impulsoj devas esti subtenataj per ekvilibra volo, la esprimmaniero devas esti jes originala sed ne ekstravaganca aŭ inhibicia. Personeco ne devas esti plata, sed kapabla sin renovigi. Signoj estas:

Malegala kun metodo
Malorda, senregula
Spadoforma
Superaj plilongiĝoj (zono de pensado, spiritualeco, Superegoo)
Malsupraj plilongiĝoj (zono de instinktoj, materieco, Eso)

 

  • la ritmo:

estas la interna dinamismo, la individueca movo, la karakteriza maniero kanaligi siajn proprajn energiojn; movo kiu samtempe rilatas tempon. Eblaj ritmo-gamoj estas multnombraj inter kongestita ritmo kaj harmonia. Torbidoni kaj Zanin, aliaj famaj grafologoj el skolo de Moretti asertas: “Kanaligadprocezo de (homaj) energioj tute ne estas aŭtomata kaj sama por ĉiuj, sed rekte dependas de individua konstitucio, ĉar ne nur vivopulsoj ekmovigas psikan mekanismon… ankaŭ partoprenas en ĝi temperamentaj faktoroj, kiuj starigas kaj fiskas personan karakteriziĝon en ĉiu homa movo kaj vidigas tion en ĉiuj esprimaj aktivecoj“. Signoj estas:

Flua
Malflua
Lanta (povas esti malrapida pro malgajo aŭ ekscesa precizeco)
Kvieta, trankvila
Rapidema
Senpacienca
Elana
Pripensita, ekvilibra
Aŭstera
Aŭdaca
Senhezita (kun literoj detranĉitaj kaj spiralaj gestoj)
Hezitema (sendecida)
Malfirma (ŝanceliĝema)
Dinamika
Fleksiĝema (ege sinua kun inklino profiti)

 

  • la baza linio:

la horizontala baza linio estas la normo. Kelkfoje la baza linio estas stampita, alifoje folio estas plene blanka. Kelkaj skriboj formoviĝas el ĝi, progresive suprenirante aŭ malsuprenirante, ĉar skribanto ne sukcesas respekti la viditan aŭ imagitan linion. Linio per si mem iras horizontale, kaj bontenado spegulas la internan forton antaŭaranĝi siajn programojn kaj elektojn per kohereco kaj konstanteco. Diverse, laŭ la grado, intervenas fervoro (linio supreniras) aŭ konsterniĝo (linio malsupreniras), influas potenco de stimuloj (malsupren) aŭ ankaŭ volo-forto sen cedoj kaj sen submetiĝoj (supren). Signoj estas:

Baza linio plutenata
Baza linio supren-iranta
Baza linio malosupren-iranta
Ondiĝanta linio
Saltleviĝa (unuopaj literoj saltetantaj nervoze sur la baza linio)
Fiksita (skribo firme plantita, linio kvazaŭ stampita)

 

  • la kliniĝo kaj la stangoj:

kliniĝo, teknike povas esti priskribata kiel “raporto inter la literaj aksoj kaj la reala aŭ imagebla baza linio“. Kutime, oni observas la pli longajn minusklajn literojn (kiel ‘l’ ‘f’ ‘g’ ‘ĝ’ ‘p’ ‘t’ k.s.) en kiuj oni pli bone sukcesas pesi kliniĝon, ĉu vertikalan, ĉu dekstren kliniĝantan aŭ, male, retroirantan al maldekstro. Krome, oni devas ankaŭ observadi kaj atenti la formon de la stango de tiuj literoj, por evidentigi la nivelon de muskola tensio investita de la skribanto. Laŭ la energia movo utiligita, stangoj tre multe streĉitaj emas sin turni al maldekstro, en formo tute nekomforta kaj nenatura (stangoj retorditaj), kvazaŭ brustoŝvele – aŭ ili aspektas tre rigidaj kaj rektaj kiam ne estas flekseblecon –  diverse, kiam muskoloj estas pli relaksataj, la stangoj kurbiĝas kaj aperas pli molaj.

Kaj rilate al kliniĝo kaj rilate al formo de stangoj, kiam oni strekas ilin estas somate implikata sia propra muskol-forto. Signoj estas:

Dekstren-klina
Maldekstren-klina
Renverso-klina (literoj kliniĝas nenature maldekstren)
Rigidaj stangoj (rektaj: ili povas esti vertikalaj kaj ne)
Kurbitaj stangoj
Retorditaj stangoj (brusto-ŝvele, fier-ŝvele)
Paralela (literoj perfekte egaldistancaj unu la alian)
Sinua, enŝoviĝa (delikata kliniĝo de literoj al la apudaj)
Tordiĝinta (maldelikata kaj tre evidenta kliniĝo kontraŭ apudliteroj)
subtiligitaj stangoj(temas pri delokita energio)

 

  • la ligoj kaj literaj konturoj:

grafikaj ligoj elmontras la koherecon, aŭ nekoherecon, de impulsoj kaj internaj animmovoj. Ligoj estas apudigataj al la literaj formoj (konturoj) ĉar, laŭ la tipo de interna kohero (ligo) absolute ankaŭ la literoj akiras difinitan eksteran kvaliton ( fluaj, malfkuaj, kompreneblaj, malkompreneblaj… aŭ unuecaj). Eblas ligo-modaloj ankaŭ intervorte (ne nur interlitere), kvankam ili estas pli maloftaj. Signoj estas:

Deigita, malligita (interlitere)
Ligita (interlitere)
Alligita (intervorte)
Ark-forma
Girlando-forma, feston-forma
Klara
Kunrulita, envolvadita (literoj kiuj volviĝas en si mem)
Konvolvulaj literoj, konvolvuleca (temas pri intensigo de envolvadita)
Neta, distingita
Malklara
Konfuza
Surmetita (strekoj interkruciĝas)
Implikita, nodo-hava
Artrita
literoj A-O surpinte malfermitaj

 

  • la estetiko:

tia trajto povas doni al grafologo diagnozan valoron por la interpretado de personeco. Ĝi ne estas nur ŝajno aŭ iluzia plezura aspekto; ĝi ne koncernas nur eksterecon. Asertas F. De Bartolomeis (pedagogo) “ne temas nur pri estetika sentokapablo, sed ekzistas ekstera interligo kun la interna psiko-fizika maturiĝo (sensa-mova kaj kona) ...” Ĉi-tipa signaro, do, rilatas ankaŭ al vivostilo, ne nur al estetika plezuro (aŭ, kontraŭe, al malgusto). Ĉi-tipaj signoj estas malsimplaj, sed oni devas samtempe atenti al ĝenerala grafika kunteksto en kiu ili troviĝas. Signoj estas:

Tre akurata (primeditita kaj studita akurateco)
Akurata (laŭinstinkte kaj spontanee)
Pedanta
Polurita
Senzorga (pli ol malorda, malorda pro maldiligento)
Ne-rafinita, kruda
Solena
Tro-aplomba
Sobra
Ĉarma kun gracieco
Ĉarma kun vantemo

 

  • EKSTRA-SIGNOJ = senkonsciaj interplektaĵoj troveblaj ĉefe finvorte aŭ finlitere, kelkfoje komenclitere:

tiaj forglitaj gestoj, tute senkonsciaj kaj ne instruitaj lerneje, povas alpreni diversajn formojn kaj aspektojn. Ili ne estas enradikiĝintaj, kaj povas aperi aŭ malaperi dumtempe (pro tio oni povas difini ilin samsignife ‘fuĝaj’, ‘forfuĝaj’). Kutime ili troviĝas finvorte, sed povas ekaperi ĉe la streketo de litero ‘t’, aŭ ankaŭ ĉe la punktetoj super litero ‘i’, kelkfoje en simplaj literoj de la vorto mem. Morfologie, ili interligiĝas kun la signoj el kiuj originas, je kiuj reprezentas nekonscian spuron, havante samtipajn karakterizojn, psikajn kaj grafikajn. Forfuĝaj gestoj povas, laŭ sia grado, pliintensigi kaj konfirmi la psikajn modalojn jam evidentigitajn de rilataj signoj. Ekzemple, ekstrasigno pri flemo povas esti nur en malrapida skribo, sed tutcerte ne povas prezentiĝi en rapida skribo, lastkaze temus pri sensencaĵo. Signoj estas:

e.s. pri sobreco
e.s. pri kaŝemo
e.s. pri subjektiveco
e.s. pri manierismo
e.s. pri flegmo
e.s. pri aroganteco (troa aplombo)
e.s. pri imagado (vizia ideado, iomete fanatika)
e.s. pri konfuzo
substrekadoj (sub vortoj)
parafoj (por ornami skribajn elementojn)

 

  • la subskribo:

ĝi ne estas vera grafologia signo, kaj ne taksindas kiel forfuĝa gesto (ekstra-signo). Subskribo montras la SOCIAN MION, t.e. kion oni intencas elmontri al aliaj aŭ al si pri si mem. Helpa por interpretado de subskribo povas esti la ‘vektora simbolismo’ (spaca simbolismo) de Max Pulver, svisa psikologo, kiu konsideras signifa kaj lumiga la pozicion de la grafikaj elementoj, ankaŭ desegnoj, en la blanka paperfolia spaco. Girolamo Moretti (la skolfondinto de la itala grafologio) rilate al subskribo skribas nenion, do tio povas signifi ke laŭ li subskribo estas analizebla per la samaj grafologiaj signoj utiligitaj por la teksto. Sed kelkaj asertoj de Max Pulver, efektive, parolas kelkfoje la saman lingvaĵon de Moretti-a sistemo, implicite kaj praktike. M. Pulver donas grandan reliefon al movoj alta / malalten kaj maldekstra / dekstren. Subskriboj povas esti ĉiel ajn:

grandaj kiel la teksto / pli malgrandaj / pli grandaj
Pli / aŭ malpli klaraj, horizontalaj, dikaj k.t.p ol teksto
Apudaj / aŭ malapudaj al teksto
Maldekstre / aŭ centre / aŭ dekstre
Pli / aŭ malpli ornamitaj ol teksto
Kun parafoj
substrekataj
koncizaj
k.t.p.
Subskribo komence estas artifiko, pripensita kaj studita, kiu poste fariĝas aŭtomata movo, kaj ŝanĝas pli malrapide ol vera skribo. Tio certas.

 

 

______________________________

 

 

Annunci

Biografio pri Kazimierz Bein

supra-vice: Kazimierz Bein (Kabe), Brzestowski, Belmont,

sube: Grabowski, Zamenhof, Zakrzwewski ( 1906 )

bildofonto:   http://esperantofre.com/eeo/zamenhof/

_________________

          Kabe, pola esperanta pioniro (1872-1959), estas memorata ĉefe pro lia eksterordinara lingva influo kaj pro lia neniam klarigita kaj mistera apostateco rilate al esperanta movado.

          Per analizado de lia skribo (antaŭa artikolo) mi determinis kelkajn gravajn elementojn, kiuj povus iomete klarigi lian abruptan memvolan foriron el la esperanta movado, okazinta dum sia plej laŭdega esperanta aktiveco. Tiuj personecaj karakterizoj estas: lia intelekta vantemo kaj konscio pri sia intelekta supereco – lia karieremo – lia kunnaskita sendependeco kaj kontraŭkonformismo, per kiuj li ne estas taŭga labori teame, ĉar  – esence –  li ne vere kapablas adaptiĝi kaj akcepti alies konsilojn. Tiaj sumaj psikaj faktoroj estas probable la vera kaŭzo de liaj malakordoj kaj konfliktoj kun diversaj aliaj esperantistoj kaj kunlaborantoj. Sed li estis tiom inteligenta ne damaĝi Esperanton, kiu inter la artefaritaj lingvoj estis probable de li taksita kiel la plej efika, kvankam neperfekta. Li estis same inteligenta kompreni, ke damaĝiga agado kontraŭ Esperanto estus kiel damaĝi sian konkeritan reputacion, pro la fakto ke li dediĉis multon el siaj fortoj al tiu lingvo, kaj sukcese. Tia estas mia konkludo.

 biografieto

Sufiĉe ampleksajn informojn vi povas ankaŭ trovi rekte ĉe la esperanta versio de vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kabe

Li profesie estis, kiel Zamenhof, okulkuracisto kaj ekkonis unuafoje esperanton en 1887, sed fariĝis esperantisto (t.e. parolanto esperante) nur en 1903, 16 jarojn poste, kiam li renkontis persone Zamenhof. Tre baldaŭ li famiĝis en la Esperanta mondo, sub la pseŭdonimo Kabe, per traduko de Fundo de l’ Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en la revuo Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. En 1911 li forlasis la movadon, kaj de tiam tute ne okupiĝis plu pri Esperanto. Tiuepoke li malpaciĝis kun Grabowski, Zakrzewski kaj aliaj, sed la esperantistaro ne povis kredi ke lokaj kaŭzoj povu vere rezignigi lin rilate al esperanta afero.

Liaj tradukoj estas tre ŝatataj. La plej gravaj estas La Faraono de Bolesław Prus kaj Vortaro de Esperanto (la unua unulingva vortaro, kun difinoj nur en esperanto). Ĝi estas ĉi tie:     https://www.pdf-archive.com/2014/01/26/kabe-1910-05-jan-2014/kabe-1910-05-jan-2014.pdf

Aliaj tradukitaĵoj estas: La Interrompita Kanto de Eliza Orzeszkowa / La Fumejo de l’ Opio de Władysław Reymont / Pola Antologio / Versaĵoj en Prozo de Ivan Turgenev / Patroj kaj Filoj de Ivan Turgenev / Elektitaj Fabeloj de la Fratoj Grimm / Internacia Krestomatio / Unua Legolibro / La Lasta de Władysław Stanisław Reymont / Bona Sinjorino de Eliza Orzeszkowa / En Malliberejo de E. Ĉirikov

Li ne verkis originalaĵojn en esperanto, li preferis traduki. Estas lia opinio, ke “la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili.” (El Enciklopedio de Esperanto, eld 1933).

Intervjuata en 1931, dudek jaroj post kiam li foriris, kaj instigata de la intervjuanto klarigi pri la kialoj de lia movada forlaso, li parolas pri ne-progreso de Esperanto, kiun li ne rigardas solvo de la internacia lingvo. Restas fakto, ke – diverse de aliaj e-apostatoj – post sia foriro li ne subtenis aliajn planitajn internaciajn lingvojn…. kaj ne serĉadis… kaj tio dubigas pri lia malfrua klarigo.

Li restas en la historia kaj lingva memoro,  de Esperantujo, eĉ per nova termino : “kabei”, kiu troviĝas en vortaroj kaj diras tiel: “Fari kiel Kabe (pseŭdonimo de K. Bein) kiu, estinte tre vigla Esperantisto, subite kaj tute forlasis la movadon.

*

sed ni lasu ke li mem parolu pri sia esperantiĝo….

Jena teksto estas historia dokumento, eltirita de revuo UNIVERSO, numero 4, paĝoj 113-114-115, publikigita en 1909

_______________________________________________________

el la privata revuo-kolekto de konata esperantisto Antonio de Salvo, pri kiu mi invitas vin viziti la dulingvan retejon Esperanto-Vivo, tre  dokumentitan:  http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/author/antonio-de-salvo/

 

UNIVERSO 1909-4,113

UNIVERSO 1909-4,114

UNIVERSO 1909-4,115

__

 

 

– Epilogo –
1983 memorigo pri Kabe 1983 Lodz Bein-1A

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Okaze de la 21-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto en Lodzo, en 1983, multaj geesperantistoj vizitis la tombojn de Esperanto-pioniroj, inter kiuj ankaŭ tiun pri Kazimierz Bein, kaj la maneskribita letero de esperantistino Zofia Kłopocka estas atesto de repaciĝo de Kabe kun la esperantistaro, pleje dum liaj lastaj vivojaroj, dum lia malsano, kiam esperantistoj elmontris al li sian sinceran amikecon.

Kabe … estas Kazimierz Bein

        ( grafoanalizo )

el bildkarto de li adresita la 16-an de januaro 1908 al S-ro Th. Cart , ĉe Presa Esperantista Societo. Bonvolu noti lian kreivan subskribon !

 

Kabe estas Kazimierz Bein

 

KAZIMIERZ BEIN, alikonate kiel KABE (noto 1), post tre intensa pionira agado por Esperanto, je la fino forlasis ĉion, abrupte kaj seneksplike… Mi analizis lian skribmanieron por klopodi trapenetri lian vivostilon kaj klarigi iujn liajn sintenojn. 

___________________ Grafologia slipo ____________________

Ĉi tiu mezurado plejparte rimarkigas la grafologiajn signojn de la supra skribaĵo, datita 16 januaro 1908 – kie la gesto estas pli memregata – sed mi ankaŭ atentis al la dua, je 12 de septembro 1908, tre multe pli dinamika kaj akcelita, pli nervoza. La signo-valoroj estas legendaj kiel kutime laŭ gradodekonoj, laŭ la metodo de Girolamo Moretti, skolfondinto de itala grafologio (por rememoro). Multnombraj estas la ĉeestantaj grafologiaj signoj, kaj tio elmontras per si mem multaspektan kaj kompleksan personecon. Lia skribo, organizita kaj strukturita, ĉefe sobra, bone prezentas la  emocian inteligenton (noto 3)

 

Mezuroj kaj signifoj:

  • MARKITA unua-maniere 10 (nekonstanta) la signo pri la impono – la stangoj estas pli dikaj ol la normo postulas
  • MARKITA dua-maniere 5-6 (nekonstanta, sed jam ekscesa pro la signotipo) la signo tipe emocieca – abrupte aperas strekaj dikiĝoj, tie kaj tie, senregule
  • sobra 10sobreco, lakoneco
  • ligiteco interlitere 9-10kunligemo de ideoj, logikeco
  • malegala kun metodo 9intuicio kaj organiza metodo (genieco, pro la intenseco de la grado)
  • klara 8precizeco de parolo kaj, pro tia intenseco kaj la kunĉeesto de eta skribo, neta distingo de konceptoj
  • saltetanta sur la baza linio 8impeto kaj nervozeco
  • rapida 8intuicieble: rapideco pri ĉio
  • sinua (=enŝoviĝa ) 7 kun elementoj de vigleco kaj liberaleco (en la itala: flessuosa) – intelekta kaj psika penetrado, kun risko profiti
  • tordiĝinta 3sufiĉa kontrolado kaj kapablo kontraŭi
  • larĝecoj: de literoj 7, inter la literoj 8, inter la vortoj 5-6 – la tri tipoj de larĝecoj rilatas la nivelon de la individua sociemo kaj ili, interplektitaj, donas gravajn indicojn pri la mensa ekvilibro de la skribanto, kvalite kaj kvante. Ili povas elmontri inhibiciojn kaj/aŭ mensajn malfermitecojn, eĉ elkorajn kaj ne nur intelektajn.
  • vokaloj A-O supre-malfermitaj  6-7  –  erotika teneriĝo, influebleco
  • anguloj je tipo B 6 ĉikanemo, rezisto
  • anguloj je tipo C  7 – ili inkluzivas angulojn je tipo A (=ofendiĝemo) kaj je tipo B (=persisto), kiuj devas esti mildigitaj kaj kelkfoje, tie kaj tie, pintigitaj = sagaco kaj organizado, t.e. konscio pri kio pleje taŭgas por antaŭeniri
  • ne-ekzistantaj marĝenoj (nur en la 1-a skribaĵo: maldekstra marĝeneto) – neceso okupi la tutan vivospacon, ia malkonsidero pri vivospaco de aliuloj (simbole: maldekstre estas sia origino, dekstre la estonto)
  • larĝeco/distanco inter linioj, jes ia malproksimeco, ia deiĝo el spertoj (faktoro kiu povas kontroli lian grandan emociemon, vidu supre ‘markita duamaniere’)
  • elana (=impeta) 6 iniciatemo (en la septembra bildkarto kelkfoje la literoj estas disetenditaj)
  • dinamika 5-6 – kunekzisto de detranĉitaj strekoj (vidu literojn ‘i’, ‘n’) kaj spiralaj gestoj (vidu literojn ‘d’, ‘pe’, ‘pr’, ‘spe’ de vorto Esperantista en la adreso de la supra bildo) = daŭra aktiveco en la penso kaj ago, vervo
  • vertikala kaj samtempe morbidaia fleksebleco en principoj kaj ideoj kiujn li kapablas firme subteni; sed temas pri fleksebleco kiu tute ne rilatas al cedemo
  • rigidaj stangoj  5, kurbitaj 2 –  retrofleksiĝemaj stangoj 3lia kutima disponeblo al aliuloj inklinas al rigideco, konsidere ke lia skribo estas ankaŭ vertikala kvankam morbida, kaj ke la 3/10 (tri dekonoj) de retrofleksitaj stangoj elmontras kaj konfirmas plene ian lian moralan repuŝemon.

Grafologia precizigo pri stangoj:

rigidaj signifas neflekseblecon

kurbitaj (dekstren) signifas konsentemon

retrofleksiĝaj (maldekstren) signifas repuŝon kaj malfidemon

  • Skribo decide eta (malgranda kalibre) – profunda kaj rafinita intelekto, penetrema penso kaj granda kapablo observadi
  • linio-ondiĝoj : ili dependas de lia dinamikeco kaj rapidemo skribi, pensi kaj agi. Rapida skribo igas pro tio la strekojn malpli stagnaj, kaj pli facile variaj – psike: neniaj malpozitivaj/pozitivaj indikoj

 LA PERSONECO

de

Kazimierz Bein, plejkonata kiel Kabe (noto 1)

surbaze de lia skribo

Premiso

La personeco de Kazimierz Bein sendube estas malsimpla; tion konfirmas lia skribo, kiu estas riĉa je ‘modifaj’ kaj ‘fundamentaj’ grafologiaj signoj, multaj el kiuj eĉ altgrade aŭ, ĉiukaze, ofte supermezuraj. Nome, estas multaj signoj kiuj sin reciproke potencigas aŭ kontraŭpezas, laŭ daŭra streĉo por sin ekvilibrigi, samkiel  ‘ekvilibroludo’ (ekzemploj pri tiaj miksiĝoj estas detale klarigotaj en noto 2).

LIA SKRIBMANIERO – 16 januaro 1908

ANALIZO:

Inteligento

Kazimierz Bein tenas kvante superan inteligenton, tre vervan, scivoleman, atentan.

Multaj estas liaj interesoj, kiuj libere vagadas kaj adresiĝas al tre diversigitaj kampoj: de filozofio al psikologio, de scienco al arto, de literaturo al politiko kaj al satiro, krome, kaj ne laste, estas en li granda scivolemo por la virina mondo, por ĉio kio koncernas la inan genron.

Do, temas pri inteligento kiu neniam ĝuas ripozon, kiu estas ĉiam en granda ekscitiĝo, kaj se mi estus devinta difini ĝin per moderna lingvaĵo, mi povus ĝin taksi kiel  emociiĝema inteligento, t.e. speciala inteligento, pri kiu oni ektraktis dum la jaroj ’90 de la pasinta jarcento kaj pri kiu multaj hodiaŭ agnoskas. Emociiĝema inteligento ne ĉiam estas racia; ĝi tre multe lasas sin influi per emocioj sed, tamen, ĝi sukcesas administri tiujn emociojn, kun avantaĝo por la persono, kun utila intima instruiga admono (noto 3).

Ŝajnas  ke Bein / Kabe konsumu tute interne siajn impresojn kaj sensacojn (lia ekstera sinteno estas alia: singardema dum la parolo kaj la faro, gardanta sekretecon, sobra – signoj: sobra kaj eta skribo). Ĉefe li zorgas pri la esenseco de la problemoj. Tre intensa estas lia percepto, tiel ke la ‘tujaj impresoj’ efikas kaj ege influas lin:  li daŭre, en sia menso, rememoras tiojn, rearanĝas la interpretojn de kio lin emociigis. Malgraŭ ĉio, je la fino li sukcesas koncepti ideojn kaj konkludojn bone organizatajn, interligatajn, eĉ originale prilaboratajn, ĉar li trudas al si (konscie/nekonscie) memregadon. Certe ne mankas al li kreokapablo kaj imagpovo.

Lia bone organizita pensmaniero, kvankam plurkolora, estas ankaŭ rafinita; li kapablas subtilaĉi kaj ĉikani kiam tio necesas por konvinki, sed li tion faras  persvadmaniere, sorĉe, loge, tutcerte ĉiam koncize (sobra). Lia mensa plasteco kaj lia akceptemo al multoblaj mesaĝoj, kiel antaŭe dirite, estas helpataj de energia logikeco kaj kritikemo tiel, ke li iamaniere sukcesas pozitive enkanaligi la travivaĵajn informojn (mi deziras revoki al vi pri la dirita emociiĝemo). El lia observo nenio perdiĝas. Li posedas bonan memorkapablon, materian kaj konceptan. Sed oni ne povas diri, ke li estas objektiva en siaj juĝoj, pro la fakto ke li estas multe selekta kaj diskrimina (literoj A-O pinte malfermataj kaj markita dua-maniere). Li povus utiligi rafinecon cele al sia ambicia inklino, al sia intelekta vanteco (MARKITA unua-maniere plus fleksa-sinua kaj eta).

Senstreĉe tre atenta ankaŭ al detaloj, havante li grandan koncentriĝon, li kaptas elementojn eĉ ne tro evidentajn al aliuloj pri la vivoproblemoj. Li forlasas nenion atentindan, en sia intima menso. Lia kapablo resumi estas valora, same li kapablas analizi kiam tio necesas, eĉ se li antonomazie ne estas analizemulo  (kiel, diverse, estis alia esperanta pioniro: Edmond Privat, pri kiu mi jam traktis).

Lia pensmaniero estas ĉiam tumultema, neniam stagnanta; lia verva interpret-maniero kondukas lin al novaj kaj duongeniaj solvoj.

Entute, li estas   persono kiu distingiĝas   kaj, grave,  kiu   ŝ a t a s    d i s t i n g i ĝ i   (kaj la afero akiras alian signifon, ja).

Aktiveco – agemeco

Dinamika, rapidema, intuicia, li celas atingi la plej grandajn rezultojn tra esencaj elektoj kaj per eta streĉo,  ekspluatante alies aktivecemon. Li multe finaranĝas. En li superregas introvertita inklino, sed ekzistas sufiĉa ekvilibro inter optimismo kaj maloptimismo. Li neniam iluziiĝas, kaj ĉi tia memkonscio helpas lin eviti eventualajn riskojn aŭ falegojn. Ne, li ne estas senpacienca sed ne toleras tro lantajn homojn aŭ tro prokrastajn, kaj eĉ proksimumajn aŭ senpripensajn. Lia  netoleremo povus  transformiĝi al malmodesteco, al ĉioscieco kaj, fakte, al aroganteco, malgraŭ li ruze tenas ĉion kaŝita en si. Li intuicie kaptas oportunecojn. Li inklinas al elstariĝo, sed tute ne talentas por komandado, precipe ĉar iuj liaj favorismoj al kelkiu (malavantaĝe al aliulo) kaj la simpatioj kaj malsimpatioj de kiuj li dependas, naskigas eblajn nekontentojn en la ĉirkaŭa socia medio .

Ĉiukaze, lia esprima lakoneco kaj reduktita eksterigo je propra vera juĝo kaj sento, kelkfoje profitcelaj, helpas lin malpliigi la damnojn kaŭzotajn de partieco kaj selektiveco.  Li renkontas malfacilaĵojn labori grupe kun aliaj, en ekipo, ĉar li ŝatas devigi siajn labormetodojn en la praktiko, taksante ilin kiel la plej bonajn. Li utiligas argumentitajn persvadojn por sin defendi, ankaŭ rafinecojn, kaj multe teoriigas: malgraŭ ke li estas tre avara je vortoj, lia faro ege efikas (sobra en la fundvorta gesto, ligita inter la literoj pro la logikeco kaj eta skribo pro la intelekta profundeco).

Supozitaj kapabloj

Se lia granda emociiĝemo, kiu donas al lia karaktero ian malfortan punkton, estus malpli intensa, li estus fariĝonta bonega diagnozisto, kaj en la medicina kaj en la psikologia fakoj. Diverse, li nekonscie direktiĝas prefere al socia karierado, al sia persona prestiĝo-akiro, pilotata de sia intelekta vantemo, kaj tiel li devojiĝas rilate al homoj. Atingado de siaj ambiciaj celoj vere estas por li kialo por pluvivi. La afero estas naskita ĝuste de ambicio, sed ankaŭ de forta sento pri propra intelekta supereco, kaj de sia aroganta fiereco (vertikala pro fiereco, MARKITA unua-maniere = dikaj stangoj pro imponemo, eta pro la intelekta vantemo, flekse-sinua pro la ruzeco).

Ame

Malsimpleco, pretendoj, selektivemo, kaj ankaŭ senkomunikeco pri intimaj sentoj kaj emocioj (sobra skribo) malpermesas al li serene vivi amrilatojn laŭ ties natura disvolviĝo.

Profesie

Li ne talentas por instruado: li ne posedas la necesan internan kvieton por transdoni sciojn, ĉar en li venkas la elstaremo. Ĉiukaze, li kompetentas pri pluraj temoj en malsamaj fakoj, kaj alvenas al nekutimaj kaj novaj solvoj, sukcese (malegala kun metodo pro la intuicio, fleksa-enŝoviĝa pro psika kaj intelekta penetrado, eksaltema t.e. saltetanta sur la baza linio pro la impetoj kaj elanoj, elanoj plifortigataj de larĝa interlitere altgrade, eta pro la rafiniteco kaj atento al detaloj).

Realaj kapabloj

Li tre ŝatas teoriojn. Li inklinas al ĉiu studado kaj tasko kiuj necesigas sinkoncentradon, metodon, rezonadon kaj, samtempe, spiritpretecon. Plejparte, li inklinas al sciencaj aktivecoj.

Konkludo

Sendube, lia personeco estas komplika. Estas eĉ malfacile ĝin prezenti, ĉar ĝi estas ekster-regula kaj distingiĝas rimarkinde de tiu ordinara de samepokanoj. Ankaŭ grafike: lia skriba gesto ŝajnas pli evoluinta kaj moderna ol tiu de samtempuloj, ne influata de kulturaj instancoj. Tutcerte li ne estas ‘simpla soldato’ (malĉefa), sed prefere  memsufiĉa. Mi taksus lin kiel ‘solecan ĉefon’.  Mi opinias ke lia interesiĝo al esperanto devenis el ties originaleco, ekstrema logikeco kaj  gramatika strukturado; eblas ke li ne funde komprenis aŭ akceptis la humanecan kuntrenantan spiriton de la internacia lingvo (kiu celas plejfunde al unuigo de popoloj per komuna lingvo, la  tiel nomata ‘interna ideo’). Pro tio, senhezite kaj senprobleme, li povis eliri el la esperanta movado, al kiu li donacis multegajn el siaj personaj lertecoj kaj tempon, sed kiu evidente ne plu kontentigis lian nekonformistan spiriton.

Lia arida memamo, fierego (kiu ne estas ĉiam bona konsilanto) kaj intelekta vanteco,  kondukas lin malakcepti ian ajn humiligon aŭ malvenkon; li ne agnoskas personajn fiaskojn, pro tio tre probable – ĉar li estas ankaŭ ruza – retiriĝis antaŭ eventuala falego de la esperanta afero, de li supozita. Krome, li utiligas ironion por sin-defendi, sed ironio estas ofte ne-estimata, kaj ne-estiminda, precipe kiam ĝi estas efika por vundi kaj intence trafi la ofendiĝemon kaj sento-kapablon de aliuloj.

________________

Notoj:

  1.   KABE   –   KABEI  :

Kabe estas lia pseŭdonimo, establiĝinta per unuigo de la du unuaj literoj de lia nomo kaj familia nomo. Dum la tempo-fluo, en la esperanta medio oni kreis novan terminon kiu tute certe rilatas al li: ĝi estas ‘ kabei ’–  uzata por difini personon kiu antaŭe estis tre agema favore al esperantismo kaj poste, abrupte kaj sen-eksplike, forlasas la movadon (kiel ja faris Kazimierz Bein). Ĉi tiu estas ‘Historio’.

2.  EKZEMPLOJ  PRI  SIGNO-KUNIĜOJ   (rilate al skribo de Kabe):

Por ekzempligi pri kio mi intencas diri per ‘ekvilibroludo’, kaj sekvante la instruojn de G. Moretti, mi klopodas priskribi kelkajn grafikajn-psikologiajn interplektojn de signoj ĉeestantaj en la analizitaj skribaĵoj:

  •                           Elana [signo esprimanta malfermon] povus devojigi angulojn B  [kiu estas signo je mensa  fermiteco]
  •                          Ang. B [persistemo] estas plifortigata de MARKITA dua-maniere [emociiĝemo]
  •                          Ang. B [persistemo] estas pli fortikigata de MARKITA unua-maniere [signo voloplena al dominado sur aliajn homojn]
  •                          Larĝa inter la literoj [malavareca juĝo] malpliigas ang. B [kiu estas signo pri avareco kaj persisto]
  •                         Ang. B [persistemo] estas moderigata pro la ekzisto de vokaloj A-O surpinte malfermitaj [influebeleco].

      Mi esperas, ke mi sufiĉe sukcesis klarigi al vi la ne tro facilan koncepton de ‘intermiksiĝo de grafologiaj signoj’. Intermiksiĝo de signoj estas la kerno de grafologio, ne nur serĉado kaj mezurado de grafologiaj signoj…!

    3.  KELKAJ  INFORMOJ  PRI  LA  ‘ emocia inteligento ‘  –  EVIDENTIGO:

Kion esprimas la skribo de Kabe nuntempe oni nomas ‘emocian inteligenton’ (emociiĝema estas la samo). Pri tia formo de inteligento, tute aparta, speciala, oni komencis paroli, kiel jam dirite, dum la 90-jaroj de la pasinta jarcento kaj, aktuale, oni akceptas ĝian ekziston kaj ĝin esploras. La ‘emocia inteligento’ estas inteligento ne ĉiam racia,  ne baziĝinta nur sur intelektaj faktoroj de kono (percepto, imago, memoro, rezonado, k.s.), sed inteligento tre influebla per la emocioj; inteligento kiu tamen kapablas mastrumi tiajn ekscesajn emociojn, kiujn ĝi sukcesas kontroli kaj sinregi, kun kiuj ĝi kapablas kunvivi, eĉ eltirante el ili iun profiton kaj utilan personan ekscion kaj lernadon.

 

LIA SKRIBMANIERO –  bildkarto je 12 septembro 1908 – fronta-dorsa

_________________________________________________________