Kuraĝo estas…

eo

Kuraĝo estas…
… esence ‘firmeco de koro antaŭ danĝero’.

La ideo pri kuraĝo implicas triaspektan miksaĵon: animforto / humaneco / sinofero, kiuj estas tri altaj homaj kvalitoj kiuj instigas kaj permesas al homoj alfronti riskojn aŭ danĝerojn, realajn aŭ imagajn, fizikajn aŭ moralajn tute ne gravas. Kuraĝo ne liberigas de timo kaj malkvieto. Homaj pioniroj ĝenerale, kaj ankaŭ esperantaj speciale, certe estas difinindaj  ‘kuraĝuloj’. Ili estis persistaj, rezistaj al alies mokadoj kaj sinoferemaj cele al alta paca idealo, kaj se ili ne havus kuraĝon, tiu celo (faciligi komunikadon inter plurnaciaj homoj) estus mortinta kune kun ili. Kuraĝo efikas kaj bezonas kunpartiĝon.

     Mi proponas al vi ĉi-sube tradukon al esperanto de elkora poezio, el aktuala tute malsama historia kunteksto, kie homoj ne plu havas kuraĝon esperi, vivi, deziri, fidi je aliaj homoj; epoko kie ĉio limigas, vole-nevole, la humanecan naturon de homoj, kiuj bezonas nur ‘firmecon de koro kaj kuraĝon’ por iri antaŭen, por progresi, unuopule kaj socie.

 

it

Il coraggio è…
… essenzialmente una ‘fermezza di cuore dinnanzi al pericolo’.

L’idea di coraggio implica una miscela dai tre volti: forza d’animo / umanità / sacrificio, tre alte qualità umane che inducono e permettono agli esseri umani di affrontare rischi o pericoli, reali o immaginari, fisici o morali proprio non importa. Il coraggio non libera dal timore e dall’apprensione. I pionieri in generale, ed esperantisti in particolare, meritano di essere definiti ‘persone coraggiose’. Essi sono stati perseveranti, capaci di resistere all’altrui ludibrio, con spirito di sacrificio in nome di un alto ideale di pace, e se non avessero avuto coraggio, quella finalità (facilitare la comunicazione tra persone di diverse nazioni) sarebbe morta insieme a loro. Il coraggio è efficace e necessita di condivisione.

pace

Vi propongo qui sotto una poesia dettata dal cuore, proveniente da un contesto storico attuale del tutto diverso, dove gli esseri umani non hanno più il coraggio di sperare, di vivere, di desiderare, di credere negli altri esseri umani; un’epoca in cui tutto limita – volenti o nolenti – l’umanità degli esseri umani, che abbisognano soltanto di ‘fermezza di cuore e coraggio’ per andare avanti e progredire, individualmente e socialmente.

Poezio eltirita el: https://ormesvelate.com/2018/07/24/il-tuo-coraggio/

tradukita al esperanto kun la permeso de la aŭtoro: Daniele Corbo

 

 

“Il tuo coraggio”

Se avessi il tuo coraggio

guarderei in faccia i mostri

lotterei anche al buio,

non sfuggirei alla battaglia,

ma cercherei ostinatamente la vittoria.

Se avessi il tuo coraggio

la notte non farebbe paura

nei silenzi troverei assensi

conoscerei sempre la strada

senza timore di sentirmi perduto.

Se avessi il tuo coraggio

potrei uscire fuori dagli inferi

senza mai girarmi indietro

e con la forza del mio animo

ritorneremo a vedere la luce.

 

“Via kuraĝo”

Se mi vian kuraĝon havus

monstrojn en vizaĝo rigardus

mi luktus eĉ en mallumo,

mi ne fuĝus de la batalo,

sed obstine al venko mi alstrebus.

Se mi vian kuraĝon havus

nokto min ne timigus

en silentoj mi trovus konsentojn

mi konus la vojon ĉiam

sen timo senti min fora.

Se mi vian kuraĝon havus

mi eliri el inferoj povus

mi retrorigardus neniam

kaj per mia spirita forto

ni ambaŭ la lumon revidos.

 

 

Annunci

Biografio pri J. Baghy

Julio Baghy – hungara esperantisto

( 1891 – 1967 )

supre – bildofonto: http://esperanto.net/literaturo/autor/baghy.html

skribo Baghy -Dancu_marionetoj

Unua paĝo el Dancu Marionetoj!  de Julio Baghy  – kun subskribo de la aŭtoro je 1936. La originala alŝutanto estis Verdulo de Esperanto Vikipedio – (Memfarita bitigo, libere uzebla).

 

Julio Baghy, originale BAGHY Gyula, estis hungaro. Naskiĝinta la 13-an de januaro 1891 en Flag, tiuepoke en Aŭstrio-Hungario, li estis filo de drama aktoro kaj de virino kiu profesie estis teatra sufloro. Do, li vivis en teatra medio kaj konsekvence, sed ne apriore devigite, li mem fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatraĵoj. Li mortis la 18-an de marto 1967 en Budapeŝto.

Dum sia 76-jara vivo li estis vere fekunda literatur-verkisto. Plej konata pro siaj poezioj, li estis ne nur aktoro kaj reĝisoro, sed ankaŭ novelisto kaj romanisto. Ne nur en esperanto li verkis originale, sed ankaŭ en sia hungara lingvo li produktis poemojn kaj novelojn, kiuj estis publikigitaj en hungaraj gazetoj, ĉefe dum sia juna aĝo. Rilate al lia esperanta medio, lia aktiveco estas bone ilustrita per sekvaj vortoj de Ulrich Lins:

Baghy, karese nomata Paĉjo, esprimis sentojn, kiuj dekomence estis karaj al la esperantistoj… Li evitis ligi sin al konataj politikaj-ideologiaj pozicioj kaj tiamaniere helpis al la meza nepolitikema esperantisto identigi sin kun lia idealo de homa frateco.

Tion kaj pli ampleksan liston da verkoj de li komponitaj, kaj multon alian pri lia vivo, vi mem povas legi rekte en la esperanta versio de vikipedio. Mi nur emas evidentigi ke Julio Baghy kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, estis multfoje citata jam en la Enciklopedio de Esperanto (1933), al kiu li mem kontribuis per nombraj artikoloj kaj informigoj, kaj estis unu el la ĉefredaktoroj de Literatura Mondo (ĝis 1933)…..

Baghy ekkonis la esperantan lingvon en 1911, kaj ravita per ties interna ideo, esprimdezirita de la aŭtoro Zamenhof, li akceptis ĝin tuj bonvole. Liajn verkojn karakterizas lia deviza tendenco:

Amo kreas pacon,

Paco konservas homecon,

Homeco estas plej alta idealismo.

el: https://eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy

 

Dum la (unua) mondmilito

Sed en ĉi tiu mia biografieto mi preferas halti kaj atenti pri lia kaptiteca vivosperto, kiu povus plej bone komprenigi al ni lian specifan personecon, kiun mi skribo-analizadis antaŭe, pli frue ol kolekti informojn pri li…. Dum la unua mondmilito, dum longaj 6 jaroj, kaj juna homo, li vivis kiel militkaptito en Berezovka (Orienta Siberio) kaj tio rompis lian teatran karieron. Mi supozas, ke laŭ psikologia vidpunkto tio – nepre – stampis spurojn en lia menso kaj memoro, kiuj influis lian individuan evoluiĝon kaj lian severan vidpunkton pri homoj ĝenerale. Lia subskribo montras plene lian estetikan plezuron kaj samtempe lian afektan sinprezenton, kiu fariĝas necesa masko por protekti sian veran internan realaĵon, tiu de pasiemulo, finfine de artisto.

Skribas Edmond Privat ke “en tia perdita malproksima loko (t.e. Siberio) la hungara poeto Julio Baghy verkis iujn el siaj plej belaj poemoj. Tie atingis lin la malĝojiga novaĵo pri la morto de d-ro Zamenhof pro kormalsano (14 aprilo 1917):

La famon ne brue,

Nur poste malfrue,

Simile al eĥo de mortkrio

Mallonga sciigo alportis:

la Majstro mortis.”

Tiu mallonga sciigo trafis iam kaj plorigis homojn en ĉiuj plej malproksimaj anguloj de la mondo. Jam delonge ili aŭdis nenion pri la movado. Ĉu ĝi vivas ankoraŭ? Ĉu ne? Ĉu dronis ankaŭ tiu nobla espero de l’ homaro sub la malhelaj ondegoj de l’ buĉa teruro? Jen mortis la fondinto, la insipranto de miloj. Kio estos post li?” (paĝo 96 de HISTORIO DE LA LINGVO ESPERANTO – dua parto – Eld. Ferdinand Hirt Sohn en Leipzig – 1927 – aŭtoro Edmond Privat )

Estas ankaŭ tre interese legi jenon:

“Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Zamenhof kaj la antaŭmilitaj Esperanto-poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Zamenhof mem povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte, per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna esperanta poezio.” (denove el vikipedio).

Do, Julio Baghy povis…  aŭdacis… kaj sukcesis… Li, pasia poemisto kaj transformulo, restas inter la unuaj de longa posta serio da aliaj kuraĝaj kaj inspirataj esperanto-poetoj, kiuj verŝajne estis pli lertaj ol li, sed malpli ĉizite.

_______________________________________________

Julio Baghy

     ( grafoanalizo  )                       

 ( 1891 – 1967 )   aktoro kaj poeto

LIA SKRIBMANIERO – en 1956 – kiam li estis 65-jaraĝa

 

________________  GRAFOLOGIA SLIPO  ________________

Grafologiaj signoj :

Paralela – Angula 7 sed kun mildigitaj refaldoj – Anguloj je tipo A kaj B  5 – Rigidaj stangoj 8 – kurbitaj stangoj 1 – retorditaj stangoj 1 – Larĝeco de la literoj 3 (=strikta) – Larĝeco inter la literoj 8 – Larĝeco inter la vortoj: grado inter 4 kaj 6, neregule – litera alteco (= kalibro) mezgrada kun variecoj metodaj – Ligita interlitere 8 kun kelkaj obstakloj (mov-embarasoj) – Baza linio rigore plutenata – Precizeme studita 8 kun kelkaj senkontrolaĵoj (forgeso de litero ‘a’ en la vorto ‘samideano’) – Dekstren-klina 7-8 – Klareca grafike 8 – Malrapida pro precizemo konfirmita de la Ekstrasigno pri flegmo en vorto ‘samideano’– Ekstrasigno pri subjektiveco en vorto ‘solidareco’ – Ekstrasigno pri troa aplombo (en la subskribo)

______________________________

PSIKA SKIZO

PRI LA PERSONECO DE

JULIO BAGHY

Lia masko

Eble, malmultaj povas pensi ke poeto – kiel Julio Baghy preszentiĝas – povas esti tiom rigora en sia estmaniero. Fakte, li estas skrupulema, kritikema kaj malmulte fleksebla (rigidaj stangoj, angula, akurata) kaj li firme persistas en siaj elektoj kaj en siaj vidpunktoj (la diritaj signoj kun baza linio plutenata). Lia ekstera konduto estas facile antaŭvidebla por la observantoj, ĉar li multe atentas al formo kaj al ŝajno (primeditita kun estetikaj artifikoj, ĉefe en la subskribo kaj beligoj en komencaj majusklaj literoj). Li ne lasas lokon por improvizado, kaj malfacile lia gesto estas netaŭga (klara kaj akurata, kaj kalibro mezgrada). Li estas tre postulema al si kaj al aliaj, kaj drasta en sia juĝo (stangoj rigidaj kaj paralela pro la rigideco kaj psika stereotipio, kaj baza linio plutenata pro la konstanteco; angula indikas enan kontrastemon).
Li tre atentas al sociaj konvenaĵoj, al kio lin ĉirkaŭas, sed ofte plenumas tion surface kaj observas ceremonie, kaj pro tio li facile povas lasi sin fortreni de klaĉaĵoj, kaj ne vere plejprofunde esplori la kialojn de homaj sintenoj (dekstren-klina, akurata, estetik-arta). Facile ofendiĝema kaj persista, li kapablus teni venĝemajn impulsojn kaj fariĝi senkompata (anguloj A kaj B, plifortigataj de la baza linio bone regata). Li havas tre bonan memorkapablon, ĉar lia atentemo kaj volo malofte distriĝas (klara kaj akurata, en ordema kunteksto kun kalibro ne granda)

 

Sindefendado estas neceso

Tamen….

…. malantaŭ lia masko, kiun li emas elmontri, vivas homo, kun sinceraj sentoj, ideoj kaj atendoj …. sentoj, ideoj kaj atendoj kiujn malfacile li sukcesas intime kunpartigi kun aliaj. Multaj estas liaj psikaj sinŝirmoj. Kelkfoje li fieras arogantece, malhumile (ekstrasigno pri troa aplombo), sed li faras tion nur konture, nur akcesore kaj hazarde, kiel rezervo, enscenige. Efektive li estis ankaŭ aktoro profesie, kaj povus esti ke li multon lernis el tiu teatra arto kaj enmetas lernitaĵojn en la realon. Ne temas pri vera ambicio, do, nur defendo de sia publika bildo. Bonvolu observadi lian subskribon: bone evidentiĝas la dirita aplomba gesto, ekzistanta ankaŭ en la vorto ‘vivon’.

 

Alia sindefendo estas ia ekstera aŭstereco: li ne volas aŭskulti, konsideras sin estiminda persono kaj devige aliaj devas tiel lin konsideri. Aliuloj ne devas lin malaprobi, ĉar lia pensado estas la plej ĝusta. Tia est-maniero donas rezulton: malproksimigi kiujn ne pensas kiel li (ekstra signo pri subjektiveco, videbla ĉe la fina litero ‘ o ‘ de vorto ‘solidareco’. Temas pri baraĵo kiun, simbole, li metas inter si kaj aliuloj.

La morala konscienco estas sekura

Sed li havas ankaŭ moralan konsciencon (ĉu pro rigora edukado, ĉu pro doloriga instruo de la vivo). Lia inklino vidigi al aliaj nur sian eksteran ‘maskon’ pensigas;  probable la kultura medio en kiu li vivis (ĉu socia, ĉu profesia, ĉu nacia aŭ familia… mi ne scius difini ekzakte) estis rimarkinde burĝa kaj maldelikate juĝema, kaj el tiuj entrudiĝoj li sin defendas per suspektemo kaj mem-malapero. Tra siaj literaturaĵoj kaj poeziaĵoj li sukcesas vibrigi kaj vidigi alian sento-kapablan spiriton, pli spritan kaj akutan, kiun en la ĉiutaga vivo li bridas kaj kaŝas. Tiamaniere li reekvilibrigas sian senton kaj reakiras sian identecon.

 

Lia verka stilo

Koncerne liajn poeziojn, lia stilo reproduktas certe lian kutiman inklinon zorgi pri la formo, sed emerĝigas lertajn teknikismojn kaj precizecon de parolo.   Per siaj verkoj, kaj danke al sia instinkta (intelekta) akuteco, li sukcesas vivigi kaj esprimi tre netajn, trafajn kaj psikajn bildojn, kaj situaciojn (angula sed mildigata do li ne estas vere ‘brula’, ‘akra’ –  malegala en la kalibro kiu donas al li iom da intuicia oksigeno, klara, belforma skribo). Liaj verkoj estis tre ŝatataj de la plejparto da esperantistoj, kiuj ne forgesis lin dum la paso de la tempo.

Nu, mi prezentas al vi versojn de unu el liaj poeziaĵoj, dediĉita “al unu el la poetofratoj” (mi tute ne havas informon pri kiu temas tiu ‘unu’). Ŝajnas al mi, ke ĝi bone montru la tute apartan personecon ĵus priskribitan:

al unu el la poetofratoj

(de J. Baghy, el libreto LA VAGABONDO KANTAS – 1937 Budapest

Mi neniam volis esti
de l’ poetoj – reĝo,
nek cerbumis pri l’ metriko,
nek pri l’ versoleĝo.
Mi nur kantas ritme rime
kiel mi deziras,
al Parnaso de l’ poetoj
mi ja ne aspiras.
Tre ridinde estus tie
sen kompreno muti
aŭ metrike korajn sentojn
“dokte” pridiskuti.
La moderna verso-arto
forĝas kaj poluras,
artifikas, elcerbumas,
per cezur’ mezuras,
sed ne tiel, kiel iam
grekoj – verspiedojn;
ĝi cezure tranĉas, buĉas
eĉ mem la poetojn.
La leganto streĉas menson,
sen kompreno ĝemas:
“Jen, poemo, vere brila,
sed pri kio temas?”

…….

____________________________________________________