la personeco de D. Marignoni (2-a parto)

la daŭrigo de la grafoanalizo  )

( 1846 – 1910 )

       lia vizaĝo

                                                              kaj   fascinaj perspektivoj de malnovaj stratoj en urbo Crema, por vidi tiuepokajn vivlokojn kie li naskiĝis en la 19-a jarcento

bildofonto:   https://www.cremaonline.it/cultura/29-11-2013_Historia+et+imago+Cremae,+le+vie+scomparse/

_____________ grafologia slipo _____________

 

Grafologiaj signoj (gradoj laŭ dekonoj):

Aŭdaca 9 – Ekstra-signoj pri aroganteco 3-4 (plifortigitaj de ĉeesto de aŭdaca) – paralela 9 – ligita interlitere 9 – baza linio plutenata 8-9 – alligita (intervorte) 8 (*) – rigidaj stangoj 8 – akuta 7 – Larĝeco de literoj 4 – Larĝeco inter la literoj 3 – Larĝeco inter la vortoj 4 – [ la tri literaj larĝecoj, aŭ pli ĝuste la tri mallarĝecoj, en ĉi tiu skribaĵo ekvilibras ] – Ark-forma (vidu literojn  ‘m’  kaj ‘n’) – anguloj je tipo B 7, kiuj estas pintigitaj kaj kelkfoje mildigitaj – akurata spontanee 7 – flua 6-7 – dekstren-klina 6 – ĉarma kun vanteco 6 – klara 6 kaj  malklara 4 – malegala kun metodo en la kalibro, 6 – kalibro mezgrade (t.e. la pli malgrandaj literoj estas altaj inter 2 kaj 3 milimetroj, tio estas la normo) – dinamika 6 – konfuza 6 – markita unua-maniere 5 (bona vivkapablo) – markita dua-maniere 3 (emociiĝemo en la normo) – subskribadoj – malsamaj skribmanieroj ene de la tuta teksto – ĉeesto de tute aparta signo: forĵetita iele tiele (en kelkaj ligoj, en kelkaj streketoj de t-literoj, kaj same en iuj grafikaj interplektoj…..)

_____________________________________________________

(*) Kuriozaĵo:

en tipaj skriboj de klerisma 18-a jarcento, kaj ankaŭ en 19-a jarcento, la signo  “ligita inter la vortoj” estis ege pli ofta, sed hodiaŭ ĝi troviĝas preskaŭ neniam. Havis ĝin, kaj altgrade , B. Pascal (1623-1662) kaj G.J. Danton (1759-1794), ankaŭ Pasteur (1822-1895).

Ligita intervorte estas gesto kiu postsekvas sekvantan vorton kaj esence signifas “transiri de unu ideo al la alia senrompe kaj sen deflankiĝoj”. “La  skribanto ne ekkonscias pri la ĉirkaŭaĵoj se tioj ne eniras en sian logikon”. Moretti, kiu estas la skolfondinto de la itala grafologio, aldonas eĉ somatan trajton:  “ĉar menso estas tiom engaĝita pro limigo de la konscio-kampo, persono kiu tenas ĉi tiun signon tre ofte ŝajnas vidi okule nur fiksan punkton,  kiel li estus neestanta”.

estratto - legata Marignoni

supre: bonvolu observi lian ligmanieron kunigi

“tiuj-ĉi”

sube:  li personece kunigas tri vortojn samtempe  

“nella-Conferenza-in”

_________________________________________________

grafoanaliza pliprofundigo

Skribo de Marignoni apartenas al lia kulturepoko. Mi fakte rimarkas kelkajn laŭstile plibeligojn, ĉefe en la komencaj majuskloj, la rigoran observemon de la dekstra kaj maldekstra marĝenoj, la kliniĝon al dekstro de literoj kaj vortoj. Temas pri elementoj bone lernitaj dum la unuagrada lernejo kaj ankaŭ poste de li plutenitaj, kiuj vidigas lian celon atingi ‘belan skribmanieron’. Same, mi rimarkigas la grafikan atentemon kiu, verdire, ne estas plene artifike pristudata, ĉar lia skribo estas spontana kaj flua, sed estas influata de estetika bezono kiu, kaŝe, elmontras lian deziron plaĉi al aliuloj, kaj konkeri ilian admiron, aferoj pri kiuj li plezuriĝas (manierismaĵoj, spontana akurateco kaj fieraĵoj, vantema ĉarmo, dekstren-klina).

Rilate al dektren-kliniĝo, mi supozas ke tia elekto povas esti parte kaŭzita de lia profesia utiligo de stenografio; fakte, diversaj sten-sistemoj instruitaj tiuepoke en Italujo, antaŭvidas kliniĝon dekstren de stenaj simboloj por plue rapidigi la kodan transliterumadon de vortoj.

Marignoni tre facile lernas kaj ensorbas sciojn, ĉar li havas bonan memorkapablon, pli materian ol konceptan; li estas diligenta kaj scivolema (akurata kaj dekstren-klina), persista kaj insista kun emo al efektiviga tekniko (anguloj je tipo B pro la persistemo kaj paralela pro la teknikismo).

lia skribo en 1904 – li estis 58-jara

Hipotezeblas ke li ricevis rimarkinde malmildan edukadon, kiu trudis al li respekton pri la normoj kaj la tradicioj (rigidaj stangoj supermezure fakte esprimas certan rigidecon kaj neflekseblan karakteron, dum paralela kun akuta elmontras mensan skemecon, pikan kaj dogmeman); li tre bone alproprigis al si tiujn sociajn regulojn, ĝuste pro sia facila alpreno de instruoj ricevitaj (dekstren-klina, flua, ligita interlitere). Li estas tre aktiva homo, kiu ne plene eltenas alies volon, kiu ne facile rezignacias, kiu ĉiukaze kapablas kontraŭstari malgraŭ la neflekseblecoj. Li havas sufiĉan dinamismon kaj multajn energiojn eluzendajn. Li efike uzas siajn fortojn kaj siajn ekideojn prefere por serĉi solvojn ol por inventi novajn (malegala kun metodo en litera kalibro kaj aŭdaca).

Li kapablas komplete ekposedi fakajn studojn, sed mankas al li originaleco kaj imagopovo, kiuj estas inhibiciitaj de MIO kiu penadas malfermiĝi al mondo, kiu strikte kaj fortike alkroĉiĝas al siaj havaĵoj (materiaj kaj intelektaj) (mallarĝa interlitere, angula skribo). Li ŝatas pli multe konjekti ol funde esplori, kaj liaj rimarkoj estas iom tro viglaj, ĉar li emas kontraŭparoli kaj facile glitas sur ŝajna vereco: distingas kaj subdividas, subtilumante ĝis sia konfuziĝo (mallarĝeco inter la literoj kaj inter la vortoj, akuta, paralela, substrekadoj, konfuza). La adopto en la tekstoj de malsamaj skribmanieroj, kelkfoje lingvoj (la franca, la latina, la itala) pro neceso evidentigi konceptojn, estas pedantaĵo konsiderebla kiel simila al substrekadoj, en kunteksto je akurateco kaj nesufiĉa knedebleco.

Liaj kritiko-kapabloj estas modestaj, sed ĉiukaze konformaj al lia intelekta subtileco (interlitera mallarĝo konforma al mallarĝo intervorta). Certe oni ne povas konsideri lin hiperkritikulo, kaj kion li eksterigas per sia ĉikanaj sofismaĵoj devenas de lia granda kontraŭdira spirito (akuta, kun multaj pikaj anguloj).

La evidenta grafika akurateco (spontana, ne tro artifika) kiu fidele klopodas reprodukti la lernitan modelon, kaj la ĉeesto de signo  forĵetita iele tiele (en iuj intervortaj kunligoj, ĵetitaj preskaŭ nezorgeme) ne tute misharmonias kun la akiro de ia aŭtonoma penso, regata de logikego. Pro tio, komence de la grafoanalizo, mi asertis ke ‘nur parte’ lia skribmaniero apartenas al lia kultura epoko. Lia skribo flue moviĝas kaj neperfekte adheras al modelo.

Dum lia individua evoluo, do, la kontraŭaj   nekonscio-konscio    daŭre interagas kaj interparolas (lia skribo ne estas senŝanĝa aŭ stagna, kvankam ĝi povus tiel ŝajni kelkfoje)  kaj kiam la nekonsciaj elementoj – instinktoj, emocioj kaj akcesoraĵoj –  elaperas, jen ke senprokraste li tiojn engaĝas konstrue, por decidi senhezite, por konkrete agadi, kun evidenta karakterizo je maltimo kaj insolenteco, kelkfoje preskaŭ aroganteco, aŭ indigna kolero kaŭze de troa fido al si kaj de supereca mieno… sed ĉi-lasta estas pli demonstracia ol nepra (aŭdaca, arogantaĵoj, rigidaj stangoj 8, markita unua maniere 5, dekstren-klina kaj manierismaĵoj, dinamika 6).

 

Intelekte

Lia pensmaniero karakteriziĝas per granda logiko, talento kiun li ĉiam utiligas en ĉio kion li faras ( intelekte kaj morale = ligita kaj alligita). Li aŭdas la opoziciojn de aliuloj (flua kaj dekstren-klina) sed okaze de seriozaj malhelpoj certe li ne konsterniĝas: se li konsideras tiujn  kverelojn tute ne validaj laŭ logika vidpunkto, li tiojn decide rifuzas utiligante siajn plej firmajn argumentadojn. Sed kiel, iam, iu asertis,  kio estas logika ne ĉiam estas ankaŭ vera.

Lia seninterrompa pensado – kaj la fluo de liaj ideoj per kiuj li kunligas kaj asocias nekomune premisojn kun konkludoj – estas tiom fermita kaj intensa ke li, fakte, anstataŭas la kritikan ekzamenadon per rigora logiko. Temas pri malabundo da pri-konsidero, kiu influas tempon de li dediĉata al rezonado. Sen prudenta kontrolado de siaj vidpunktoj pri la vivo kaj la mondo, liaj hipotezoj,  eĉ se densaj koncepte, povus difektiĝi kaj direktiĝi al sektoreca vidpunkto kaj resti malprofundaj. Lia ofta ekbolanta pensado, pro manko de necesa racia paŭzo, igas lian paroladon nebula (konfuza 6 kaj klara nur 6), ĉar la ideoj interplektiĝas kaj reciproke surmetiĝas (literoj surmetitaj, eĉ interlinie  = konfuza 6). Lia aŭdac(em)o ĝuste elvenas el tiu amaso da deziroj kaj aspiroj kiuj nepre devas emerĝi, ĉar tutcerte li estas nek silentema, nek malaplomba. Lia kunnaskita braveco kaj memfido instigas lin partopreni instinkte kaj senbride.

Lia firmeco kaj decida agado (jam vaste analizitaj de mi en la antaŭa artikolo) evidentiĝas kiel lia plej grandioza karakterizo kaj ne rezignigas al li alfronti plej malfacilajn kaj nesupereblajn taskojn. Tamen mi povas aserti ke lia optimismo kaj lia tre granda memfido sukcesi en ĉiuj cirkonstancoj, restas  ĉiam ĉe la limoj de realo (modera kalibro, klara 6 kiu estas sufiĉa). Li ne estas fanatikulo, ĉar liaj entuziasmoj ne estas maloportunaj aŭ deliraj, krome lia logik-talento kaj lia kapablo plani sian agadon favoras lian sorton (baza linio plutenata plus ligita plus malegala kun metodo en la kalibro = evidentigas en  li ian eltrovemon kaj vervon kaj moderigas la efikojn de lia inklino troigi).

 

Resume – grafologie kaj psikologie –

konsidere de malsimpleco kaj aparteco de ĉi tiu eminentulo

 

Signo akuta havigas al li ruzecon, baza linio plutenata plene esprimas lian sindevigan konstantecon, paralela provizas lin je tiu necesa teknikismo por igi pli organizita sian agadon, ĉefe dum konfuzaj kaj ekcitiĝaj momentoj (konfuza), la signo aŭdaca (kaj la fierecaj ekstrasignoj kiuj ĝin plifortigas) eltiras forton kaj puŝon el lia esenca optimismo sukcesi en ĉiu cirkonstanco, kaj la ĉeesto de persisto (anguloj je tipo B) devigas aliajn homojn respekti lin kaj liajn esencajn rajtojn: ĉiuj ĉi tiuj faktoroj permesas al li atingi efikajn rezultojn. Lia profunda memestimo, bone eksterigita per maltimaj sintenoj, kelkfoje eĉ temeraraj, povas allogi simpatiantojn, ĉefe kiuj estas sianature timemaj kaj dubemaj, kaj pro tio ili pli multe admiras lian (supozitan) senerarecon. Ankaŭ lia teniĝo pozas defie. Dum la plej danĝeraj momentoj li povas esti absolute agitanto de amasoj.

Kapabla je heroaj gestoj kaj surprizi pro siaj kuraĝaj kaj bravaj elektoj, li estas persono kiu malfacile lasas, des pli kiam la celo estas nobla kaj inda. Tiaokaze, li donas honorindecon al homa speco. Tamen, pro lia emo al fiereco, al nesufiĉa pri-konsidero, li povus erare juĝi (ĉarmo kun vanteco 6 = intelekta vantemo).

Dispozicioj

Subjekto kun tiel granda kaj favora opinio pri si, kun tia rigoreco de disciplino kaj en daŭra nerva tensio, havas dispozicion por laboroj kiuj postulas ĉikanon kaj diskuto-lertecon, ekzemple juro kaj, tute specife, advokatado pro sia majstreco plentrafi (akuta). Homo ege firmdecida, li fakte ŝatas skemigi, distingi, rebati, provoki. Sub kultura preteksto li kaŝas sian vantecon kaj ian ĝeneraligitan spiton. Krome, li inklinas al fakoj kiuj postulas multe da logiko, memoro, bona nivelo de atento kaj teknikemo: unu el ili estis fakte stenografio. Tio ne okazis hazarde.

 

sube:  historia dokumento – 1906 – kun liaj memskribite personaj informoj

DEMANDARO 99 - Marignoni

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...