biografio pri D. Marignoni

Mi trovis malmultajn biografiajn notojn pri Daniele Marignoni, kiu estas absolute  taksita la “unua itala esperantisto”, kaj mi supozas ke li – dum kelkaj jaroj – restis fakte izolita esperantisto povinte ekzerciĝi en la internacia lingvo nur danke al papera korespondado.

En la Enciklopedio de esperanto (1933) oni legas ke lia nomo troviĝas en la UNUA ADRESARO, datita 1889, kun nur aliaj 1000 nomoj, kaj li estis la sola italo. En tiu listo estas tre famaj esperantistoj de la unua horo, kiel ekzemple: Beaufront, Dombroski, L. Einstein, Grabowski, Kofman.

Daniele Marignoni, kiu naskiĝis en 1846 en lombarda urbeto Crema kaj mortis en la sama urbo en 1910, jam en 1889 eldonis la unuan lernolibron por italoj,

sed nur en 1903 Alberto Gallois, alia esperantisto, iniciatis propagandon en vilaĝo Riolunato (provinco de Modena).

El la demandaro kiun mi reproduktis en mia antaŭa artikolo, plenigita de Marignoni por la Centra Oficejo en Parizo en 1906, oni ekscias tutcerte ke:

  • li tiumomente havas nenian oficialan profesion (observu lian tre grandan precizecon en la respondoj – tio bone spegulas lian formalismon)
  • li estas ekshelpanta Notarion
  • li ludas stenografion
  • tenas librojn kaj kason ĉe diversaj Administracioj
  • konas la francan, la latinan kaj la esperantan lingvojn, krom la italan kompreneble
  • kaj, je la demando: “kiujn lingvojn vi povas paroli?’ li iomete plendas ke li parolus esperanton nur se li havus kolegojn tie ĉi.

En la reto mi trovis ion alian. El la itallingva vikipedio oni legas ke, antaŭ ne tro longe, maljuna nevino de Daniele lasis al episkopa kurio Marignoni-Palacon en Crema, kie lia familio komencis loĝi meze de la Deknaŭa Jarcento, loko kie Marignoni mortis. Pri liaj pra-gepatroj oni legas sufiĉe detale, kaj ke ili estis famkonataj en tiu urbo; kelkaj estis religiistoj. Li havis 7 gefratojn, sed oni malmulte scias pri lia persona vivo.


Retejo kun pluaj biografiaj notoj troveblas ĉi tie: http://www.ikue.org/roma/marignoni.htm   De tie oni havas konfirmon ke li neniam edziĝis, ke li korespondadis kun Zamenhof mem, ke  en 1956, danke al prof. Leandro Taccani (esperantisto) oni dediĉis al Daniele Marignoni superan lernejon en Milano. Temas pri Profesia porkomerca Instituto, en Strato Melzi d’Eril. Nuntempe ĝi nomiĝas: Istituto Professionale per il Commercio ed il Turismo “D. Marignoni-M.Polo”, post unuiĝo kun alia lerneja Instituto M. Polo (eksa Stendhal/Voltaire).

Vi povas trovi ĉi tie:   http://www.ikue.org/roma/marignoni2.htm   la informadikigitan transkribon de la esperanta letero de Marignoni, manskribita la 13-an de augusto 1904,  kiun mi grafoanalizis.

Sube, jen al vi denove la bildon kun la unua paĝo de tiu letero:

Risultati immagini per grafoanalisi Marignoni

Daniele Marignoni estis ankaŭ fama stenografisto. Li verkis
eĉ volumon: “Pro Vegezzi e la sua stenografia” eldonita en 1902 kaj
1910 daŭrigante la disvastigon de stensistemo elpensita de Vegezzi, kiu per ĝi
emis plisimpligi la metodon de la reganta Gabelsberger-Noë. Sed post la morto de Marignoni tiu metodo dronis
en forgeso.

La urbo Crema dediĉis straton al li (via Daniele Marignoni).


____________

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...