por la tuta Mondo
por la jaro 2 0 1 9

Bonvolu ĝue gustumi ĉi tiun mirindan bildon pri norditala urbo Alta Bergamo (*), kiu estas ankaŭ naskiĝurbo de konata melodrama muzikverkisto Gaetano Donizetti, 1797-1848, persono kun temperamento kaj aventurema vivo.
Ĝin fotis fotisto Marin Forcella (https://www.facebook.com/marinforcella/) la 23-an de decembro 2018, vespere. La tuto ŝajnas superreala pejzaĝo danke al maro de nebulo kaj al la jarfina festlumaro.
(*) interesajn pluajn historiajn kaj artajn informojn pri la lombarda Bergamo vi povas trovi ĉi tie, esperante kaj itale: https://lingvovojo.wordpress.com/2014/09/11/bergamo-duobla-urbo/
Sube, vi povas aŭdi kaj vidi – Unuakta komedio el verketo mane skribita de Gaetano Donizetti, ludita kaj rekte registrita ĉe Teatro Bellini en Adrano (provinco de Catania) – Titolo: Sonorileto
________________________