biografio pri L. Bastien

ĉiuj Prezidantoj de Universala Esperanto Asocio
inter kiuj estas Louis Bastien, elektita en 1934

bildofonto: https://wikivisually.com/wiki/President_of_the_Universal_Esperanto_Association

Louis Marie Jules Charles Bastien   naskiĝis la 21an de decembro 1869 en Obernal (apud Strasbourg) kaj mortis en Parizo la 10an de aprilo 1961. Li fariĝis esperantisto en 1902 kaj multe agadis kaj propagandis favore al esperanto kaj al ties organizado. Depost kvin jaroj li fariĝis vicprezidanto de “Société pour la propagation de l’Espéranto” (SFPE). En 1909 li eniris la Lingvan Komitaton (LK) kaj estis prezidanto de la sekcio de la Teknikaj Vortaroj. En institucioj LK kaj la poste fondita AKADEMIO (kiel supera komisiono de la Lingva Komitato) li praktike restis dum pli ol 50 jaroj.  Dum la Universala Kongreso en Stokholmo en 1934 li estis elektita prezidanto de Universala Esperanto Asocio (UEA). La 18-an de septembro de 1936 lia Estraro alvokis al la fondiĝo de nova asocio, nome Internacia Esperanto-Ligo (IEL). Tiel estiĝis “skismo”, ĉar precipe svisaj membroj daŭrigis la malnovan, “Ĝenevan” UEA. Bastien estis IEL-prezidanto ĝis 1947, kaj post la kunfandiĝo de IEL kaj UEA li fariĝis Honora Prezidanto de UEA.
(el: Enciklopedio kaj el: vikipedio).

Lingve, lia agado tiel esprimiĝis:

–  eldono en 1907 de “Naŭlingva Etimologia Leksikono“, kiu enhavas 2.445 radikojn de Esperanto kaj la parencajn formojn en la lingvoj latina, franca, itala, hispana, portugala, gemana, angla, rusa. La ideo de la verko estas montrado de loko okupita de Esperanto inter la lingvoj de la civilizita mondo

–  zorgado pri la Teknikaj Vortaroj por LK (1909)

–  traduko, en 1911, de “Funebra parolado de Princo de Condé” de Bossuet

–  kunmetado de poŝvortareto por francoj (1932);

–  kaj li estis ĉefkunlaboranto de Enciklopedio (1933)

–  en 1955 li antaŭparolis en la libro de Pierre Delaire “L’Espéranto en douze leçons”

Koncerne Enciklopedio-n –  verko pri Esperanto-movado, eldonita unuafoje en 1933-1934 kaj tute en esperanto –  la redaktoroj ŝparis neologismojn kaj klopodis pri lingva klareco eĉ por komencantoj. Ĝis tiam ĝi estas taksenda la plej granda eldona ago en Esperantujo. La enciklopedio enhavas ĉirkaŭ 2500 artikolojn, kaj priskribas ankaŭ ĉirkaŭ 450 librojn por libro-amantoj. La plej ampleksaj artikoloj koncernas landajn agadojn.

Bastien estas alkalkulebla inter la plej kapablaj kunlaborantoj de Enciklopedio. Li tre abunde prizorgis la etajn biografiojn de tiu-epokaj kaj ek-komencaj francaj esperantistoj.  Pri ili li kolektis informaron kiu certe necesigis al li atentan kaj ampleksan serĉadon je korektaj donitaĵoj. Li traktis pri:  Baudet André, Berthelot Paul, Boirac Emile, Bourlet Carlo, Cart Theophile, Chavet Gabriel, Corret Pierre, Cotton Aime, Couteaux Jean, Flourens Jeanne (francino), Grosjean-Maupin Emile, Javal Emile, Lemaire René, Méray Charles, Meyer Samuel, Michaux Alfred, Moch Gaston, Noёl Eugène, Pehier Emile, Rollet de l’ Isle Maurite, Rousseau Celestin, Rousseau Theophile, Sébert Hippolyte.

Li mortis je respektinda aĝo: 92-jare.

Louis Bastien

Louis Marie Jules Charles Bastien

( 1869 – 1961 ) grafoanalizo

La skribaĵo de Louis Bastien estis skribita en 1944, kiam li estis 75-jara, kaj ĝi estas adresata al la edzino de Jean Guillaume, filino de la paro Isbrucker. Je la fino de mia artikolo mi reproduktos komplete la du paĝojn de la letero.

Leĝera manpremado sur la papero, abruptaj haltoj kaj retuŝoj – la unuaj linioj de la letero – 1944

____________________  grafologia slipo _____________________

Plej signifaj signoj ĉeestantaj en la skribo, laŭ la grafologia metodo de Girolamo Moretti, kaj mezuroj laŭ dekonoj:

  • angula 6  = sed kun mildigitaj anguloj en la malaltaj literaj refaldoj
  • subtila 9  = pro la potenca sentokapablo kaj animdelikateco
  • ligita interlitere 9   = facilo asocii ideojn kaj potenca logikopovo
  • sobra 8    = sobreca konduto, diskreteco
  • klara 8   = klareca konceptado kaj precizeco de parolo
  • saltetanta 8  = nervozeco
  • rigidaj stangoj 7-8  = neriproĉebla sinteno kaj kapablo teni sian honorvorton
  • sinua 7   = psikologiaj kvalitoj, empatio, li certe konscie respondecas je siaj agoj

l a r ĝ e c o j –  gravas atenti al ĉi tiuj tri signoj, kiuj estas fundamentaj por la persona socialiĝo-kapablo:

  • larĝeco DE literoj  3-4, neregule, [ fakte strikta, mallarĝa ] = intelekte sprita kaj verva, afekcie ofendiĝema kaj ĵaluza – li, praktike, pro sia granda delikateco kaj sentemo, estas timema perdi kion li havas kaj kion li estas kaj senkonscie striktigas spacon ene de literoj. La kun-ĉeesto en lia skribo je  subtila (altgrade) kaj je sinua (supermezura ) korektas lian maltrankvilon kaj angoron kaj li atingas sufiĉe bonan ekvilibron en la komprenado de la mondo kaj de personoj
  • larĝeco INTER LA LITEROJ  4-6  – neregula = matematike mezvaloro 5 dekonoj = ekvilibro en la interpersonaj rilatoj (inter la MIO kaj la CIO, inter si kaj la aliuloj)
  • larĝeco INTER LA VORTOJ  4-6  – neregula = ne-hiperkritikema sed kapabla bone diskriminacii kaj pesi, kaj en kazo de neceso li kapablas pike kvereli….

—————

  • baza linio plutenata 7  = firmeco kaj psika rezisto, voloplena atingi rezultojn
  • dekstren-klina  6  = amema temperamento, bona lernado-kapablo pro facila asimilado  
  • malegala kun metodo 6 = bona intuicio
  • akurata spontanece 5   = sufiĉa spontaneco en sentoj kaj kondutoj, sincera kaj sobra esterigo de siaj sentoj
  • spadoforma (malofte) = sporada febliĝo en sia agado pro certa debileco
  • malflua (pro energiaj kongestoj) 5-6  = ia koleremeto kaj ĉagreniĝo, tre probable pro la fizikaj malhelpoj kaj pro plena konscio je sia maljuniĝo
  • subskribo tre multe malsama kompare al teksto:  …pli flua, …pli granda, … eĉ pli subtila,  …pli sekura, …pli homogena en la premado … supreniranta rilate al la baza linio.

Kutime, subskribo estas gesto pli aŭtomata ol normala skribado, kaj en lia skribaĵo ĝi  konservis sian unuecon kaj personigon (ligita interlitere kaj ligita inter nomo kaj familia nomo), sen haltoj. Mi min demandas: kiom da subskriboj Bastien eligis dum sia vivo? Mi min respondas: certe vere multajn dum lia milita profesio…. tial, pro la aŭtomatisma rutino,  li ne paneas en sia signaturo, kiu estas kaj restas tre fluanta….

_________________________________________________________

La du subskriboj estas eĉ pli leĝere strekitaj ol en la teksto – nur la finaj strekoj estas iomete pli premitaj kaj videblaj – el la dua paĝo de la sama letero

grafoanalizo pri Louis Bastien, generalo kaj franca esperantisto de la unua horo
En ĉi tiu bildo oni vidas pli bonan distribuon de energioj (la leĝera premado sur la papero estas pli unuforma kun etaj emociaj densiĝoj, mallaŭtaj ne abruptaj) kaj la vigla ritmo bone elmontras la eksaltojn de la literoj, jen supren jen suben rilate al la horizontala imagita baza linio

( estas la lastaj vortoj de la unua paĝo )

Louis Bastien

Skizo pri lia personeco

Louis Bastien en sia skribo aspektas kiel persono emocie forkonsumita (markita 2a-maniere); mi eĉ aŭdacas diri ke li ŝajnas preskaŭ “nur la ombro de si mem”. Kompreneble, taŭgus sukcesi kompari la leteron kun aliaj antaŭaj skribaĵoj, por certe aserti tion…., ĉiukaze tia estas mia neta impreso, ja. Krome, ankaŭ lia subskribo, per ĝia absolute leĝera premado (senkorpeca kaj glita) konfirmus mian netan impreson pri la malabundo da energioj de la skribanto. Certe ne necesas esti grafologo por ekrimarki ke lia subskribo ege diferenciĝas de la teksto. La tiom reduktitaj psikaj kaj fizikaj energioj de Bastien nesufiĉas al li por alfronti ĉiutagajn sindevigojn kaj taskojn, sed malgraŭ ĉi tio lia karaktero konserviĝas fiera kaj firma (anguloj je tipo B, baza linio plutenata, rigidaj stangoj), ĉiam li deziranta pliboniĝi, montrante personecon kun aspiroj kaj ambicioj, kun solidaj moralaj principoj kiel gvidopunktoj por sia konduto.

Rimarkinde postulema al si kaj al aliuloj, neniam kontenta pri la rezultoj, en la unua momento ankaŭ grafike li aspektas rigida strukture kaj sintene (rigidaj stangoj altgrade pro la rigoreco, baza linio plutenata pro la firmeco). Se vi faras komparon kun lia foto, ankaŭ tio elmontras brustoŝvelon kaj fierecon. Sed, observante pluajn grafikajn detalojn, oni ekvidas ke lia skribo ne havas unuforman movadon… Fakte, li kapablas enŝoviĝi en homaj animfaldoj pro psikologia-sentokapablo kaj pro senelmontra-empatio, tute instinkta. Jen do, ke lia skribmaniero indikas plene lian ameman kaj afekcian kuntreniĝon: / sinua 7 pro psika empatio, altgrada streko-delikateco pro la granda sentemo, dekstren-klina 6 kun kurbitaj stangoj 2-3 kaj la mildigitaj anguloj: ĉio  esprimas inklinon al sincera indulgo. Estas markita 2a-maniere pro la impresiĝemo kiu vigligas lian emocieman senton, literoj saltetantaj donas al li pasiecon, malegala kun metodo kaj akurata spontanece indikas la intuicio-povon. / Li humane pulsas antaŭ ĝojoj kaj malĝojoj, li ne estas rigida sed sentema al aliuloj, li estas atenta kaj inkline gaja, verva kaj bonvola en siaj kritikaj rimarkoj, kaj esence scivolema ulo. Ĉiuj tiaj faktoroj kiuj apartenas al lia karaktero igas ŝanĝebla kaj varia lian skribmanieron, kiun certe oni ne povas taksi ‘rigida’ aŭ ‘nemoviĝema’ (literoj vigle saltetantaj sur la baza linio, jen supren jen suben). Simple, li tre bone kapablas sinkontroli kaj estas diskreta (sobra, skribo bone organizita strukture sen troigoj). Verŝajne, ankaŭ ĉi tiun memkontrolon li lernis, devige, dum sia militvivo…. Estas mia logika supozo.

Sed lia skribo, fidele kaj sendiskute, elmontras krizan momenton rilate al lia ĝenerala sanstato, kio neeviteble influas lian karakteron, liajn pensojn kaj atendojn: mi referencas al la delikata kaj tro leĝera premado,  al la kelkoje paneintaj sensolvaj gestoj kiuj kaŭzas la korektetojn, al la neregulaj larĝecoj (de literoj, inter la literoj kaj inter la vortoj: kelkfoje lia skribo striktiĝas, alifoje plilarĝiĝas),  al la skriba irado, jen flua jen malfacilproceda, per kiu la mano paneas… Metafore mi jam diris ke li ŝajnas, en 1944, “nur ombro de si mem”: fakte li estas trosentema kaj facile impresiĝema, elĉerpita kaj laca (neregula premado en jam tre delikata debileco), facile ekscitiĝema kaj malkvieta, sed tutcerte bone konscia pri siaj psikaj kaj fizikaj mankoj. Tamen, lia persisto kaj obstino alfronti la obstaklojn (anguloj B) estas daŭre helpataj de tre granda volo kiu same persistas (rigidaj stangoj kaj baza linio plutenata, angula skribo). Lia estmaniero kaj karaktero permesas al li rezisti kaj psikologie ne cedi antaŭ la kontraŭecoj .

Lia penso estas esence sprita kaj klara (angula, klara, ligita interlitere). Malgraŭ lia psika fragileco (1944) kaj fizika malfortiĝo, li retenas tre grandan viglecon rilate al ideoj, imagoj kaj al laboraj projektoj: al kio estas farenda kaj al kio estas farebla (baza linio). Li konservas sian selektivan juĝkapablon (klara – ligita – sinua – delikata premado – angula sed kun mildigitaj anguloj – larĝa inter la literoj laŭ mezvalora grado, tioj signifas ekvilibran juĝopovon). Li konservas eĉ sensivecan percepton (leĝera kun markita 2a-maniere) kaj rimarkindajn logiko-deduktajn kapablojn (ligita interlitere 9). Lia mensa rigoro kiam li devas elekti kaj alpreni decidojn, kaj lia firmeca sinteno apartenas al li, al lia karaktero, al liaj travivitaj spertoj kaj donas al li forton por daŭre agadi, kaj tioj tutcertee ne nuligas lian kapablon adaptiĝi kaj havi bonvolemajn sentojn. Fakte li estas kaj restas prudenta (sobra, mezgrada kalibro, t.e. en lanormo) kaj kapablas kontroli sian nervozecon (sinua kaj stangoj ne plene rigidaj).

Tio, pri kio mi miras tra lia skribaĵo estas lia kapablo konservi samtempe voloplenan forton kaj ekvilibran ĵuĝon (intelektaj kvalitoj) en kunteksto de ekstrema debileco (fizikaj kaj fiziologiaj mankoj). Mi konkludas ke li estas persono kun multaj psikaj rimedoj por bone kaj efike utiligi siajn etajn fortojn kaj kontraŭstari malhelpojn, kaj ke li estas homo kiu ĝis la fino de sia vivo kaj fortoj proponas al si labori senhalte, obstine.  

Lia propulsa puŝo devenas probable de liaj nombraj aspiroj kaj de lia forta imagpovo. Li mortis je respektinda aĝo: 93 jarojn!

Dispozicioj

Bastien konfirmiĝas dotita per specialaj perceptivaj antenoj por sin sintonizi al aliuloj (rimarkinda leĝera manpremado). Li havas instinktan delikatecon. Konsidere je lia honesteco, juĝekvilibro, skrupulemo, instinkta intuo kaj diskreteco, li kapablas defendi sian vundeblon kaj ekcesan sensan percepton, tial ke – por ne fariĝi kaptaĵo de mallaŭdantoj aŭ kontraŭuloj – li rigore sekvas la normojn. Pro ĉiuj ĉi supraj elementoj, kiuj pozitive kaj reciproke ekvilibriĝas, li neniam estos prevarikanto aŭ perforta,. Li posedas talenton por sukcese arbitracii en juraj demandoj, t.e. por esti bona juĝanto.

letero de Louis Bastien al S-ino Guillaume – 1944