memore al Lidja Zamenhof



Lidja Zamenhof, la plej juna filino de L. L. Zamenhof



Dato de naskiĝo:
29-a de januaro 1904
Loko de naskiĝo:
Pollando
Dato de morto:
aŭtune de 1942
Loko de morto:
Treblinka







Lidja ZAMENHOF, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof,  naskiĝis la 29-an de januaro 1904 en Varsovio, tiam en la Rusa Imperio. Ŝi estis agema antaŭeniganto de Esperanto kaj ankaŭ de Homaranismo, tipo de religia kaj etika mondcivitaneco formulita fare de ŝia patro.

Ĉirkaŭ 1925, ŝi estiĝis ano de la Bahaa movado. En malfrua 1937, ŝi iris al Usono por instrui la Bahaan religion kaj ankaŭ Esperanton. En 1938, pro enmigradaj problemoj en Usono, ŝi devis reiri al Pollando, kie ŝi daŭre instruis kaj ankaŭ tradukis Esperanten multajn Bahaajn verkojn. La plej fama ŝia traduko estas Quo vadis? de Sienkiewicz, Nobel-premiito por tiu verko, esperantlingve publikigita en 1933. Jud-devena, ŝi estis murdita en la nazia ekstermejo Treblinka, iom post somero 1942 – Ankaŭ gefratoj Adam kaj Zofia, la aliaj du gefiloj de Zamenhof, estis murditaj de naziistoj.
Pri ŝia vivo, vi povas legi pli multe en la esperanta vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Lidja_Zamenhof


Mi ne trovis ŝiajn manskribitaĵojn, escepte de la duo kiun mi sube reproduktas, kaj tioj ne sufiĉas por detala skribo-analizado. Sed ion mi povas konstati per ĉi tiuj du subskriboj, tre sinteze kompreneble ….. ke ŝi tenis pasian animon en ne-kompromisema menso….. (La longegaj malsupraj stangoj kaj la skribo dekstrenklina plus la rigidecaj stangoj tion elmontretas)

La Universala Kongreso en Genève okazis en 1925
el: The Life of Lidia Zamenhof Daughter of Esperanto, 1985 – verkita de Wendi Heller