Laŭdego al manskribado

bildo eltirita el: http://mentalfloss.com/article/81543/15-handwritten-letters-famous-artists

Antaŭ ol antaŭeniri en mia vojaĝo inter la skriboj de esperantaj pioniroj, mi deziras enfokusigi la atenton al valoroj de permana skribado.

En hodiaŭa komputila epoko, ja,  manskribado pli kaj pli estas flankelasita kaj neglektata, kaj sekvojn oni povas konstati. Ekzemple:

  • la intensiva utiligo de komputilaj kaj informadikaj aparatoj tro rapidigas la individuajn ritmojn, certe faciligas korektojn, kopiadojn, forviŝojn, sed malprofite por la spontaneco en la esprimo de sentoj .
  • disvastiĝas pli kaj pli malorda kaj proksimuma skribmaniero, ankaŭ pro progresiva nezorgo, en lernejoj, de instruo de kursiva skribo – Ofte lernantoj preferas presliteran skribon, nur majuskle (kun deiĝintaj literoj) por igi pli klara kaj komprenebla sian komunikadon, sed tio blokas aŭ interrompas liberan esprimon kaj, same, perdigas spontanecon.
  • diĝita rapidigo perdigas tiun tre specialan, tre intiman, realan kaj fizikan kontakton, kiun skribanto havas kun sia menso kiam li/ ŝi verkas ekzemple amleteron, poezion, rakonton aŭ taglibron….  

Ni ĉiuj scias ke skribi propramane estas kompleksa kaj multaspekta aktivado, kiu postulas bonan kunordigon inter multnombraj kapabloj.

Ni grafologoj de longa tempo scias, kaj ankaŭ konstatas, ke permana skribado donas kaj produktas tre bonajn efikojn, eĉ por la lingva evoluo, kaj ekkona, ne nur psikofizike. Manskribado helpas kaj interesigas:

  • fonologiajn kapablojn –   fakte, oni devas dismembrigi la vorton, kaj laŭ fonemoj kaj laŭ sonoj
  • vidajn/perceptivajn –   kiuj samtempe permesas memori la rilatecon inter sono kaj grafika signo
  • funkciadon de manaj etmuskoloj –   fakte skribado estas movo  – la komenca laciga ekzercado por lerni kaj konstrui literojn kaj vortojn, evoluigas kaj lertigas la subtilajn kaj rafinitajn etmuskolojn de mano kaj manfringroj; samtempe  plifortigas menson por asocii, kunmeti logike, memori, koncentriĝi kaj finfine pensi
  • vidajn/spacajn –  reproduktado de literoj laŭ ilia esenca formo (socie modeligita kaj akceptita), kaj utiligo de paperfolioj devigas skribanton kalkuli spacojn kaj distancojn (interlitere, intervorte, interlinie) por atingi la celon komuniki al aliuloj kompreneblan penson.

Oni povas konkludi, ke skribi permane favoras eĉ kreivon: fakte, la literaj formoj estas longe pristudataj dum ties lernado kaj poste, iom post iom, la grafika gesto fariĝas pli personeca, pli rapida, pli memcerta kaj aŭtomata, pli originala kaj unika.  Manskribo markas la identecon de skribinto.

bildofonto: https://www.istitutomoretti.it/

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...