biografio pri Rollet de L’Isle

Biografiaj notoj troviĝas malmultaj rilate al ĉi tiu pioniro de Esperanto, kiu nemulte estas konata de la plimulto.

Pri li oni scias ke li estas Franco (1859-1943), ke li studis ĉe Politeknika Instituto kaj fariĝis finfine milita hidrografiisto, kaj partoprenis multajn entreprenojn ĉi-teme por la Mararmeo. Same, pri lia persona vivo malmulton oni scias. Li verkis multajn artikolojn kaj interesajn verkaĵojn, franclingve, kaj oni publikigis postmorte, presita de la franca Ŝtato, en 1951, volumon: “Étude historique sur les ingénieurs hydrographes et le Service hydrographique de la marine, 1814-1914“. 

Pri lia esperantiĝo kaj poresperanta agado oni scias esence, ke li esperantiĝis en 1903, kaj estis fervora pacifisto. Li (kune kun Bricard, Chaussegros kaj Warnier, sed antaŭe ankaŭ kun Bourlet kiu mortis la 12an de aŭgusto 1913) kunorganizis la 10an Universalan Kongreson (UK) en Parizo, kongreso kiu bedaŭrinde ne okazos en 1914 pro la eksplodo de Unua Mondmilito. La preparojn de tiu pariza tutmonda kongreso, kiu certe estus sukcesonta, oni malfermis ekzakte la 2-an de aŭgusto 1914;  por tiu kongreso anoncis sin preskaŭ 4000! malsame ol 800/1000 kutimaj kongrespartoprenantoj! (noto 1).   Li rolis kiel Prezidanto de “Société pour la propagation de l’Espéranto” (1911-1923). Li fakte tute direktis la francan movadon de 1911 ĝis 1923. Membro de LK (Lingva Komitato) de 1909, kaj de ĝia Akademio en la Sekcio de teknikaj vortaroj, li estis Prez. de la Akademio de 1933. Li estis Ĝenerala Sekretario de ISAE, fakte li estis ankaŭ la unua redaktisto, en 1926, de “Bulteno de ISAE”, la oficiala tiuepoka organo de Internacia Scienca Asocio Esperantista, kiu grupigis sciencistojn el la tuta mondo (noto 2). Li estis ankaŭ ĉefkunlaboranto de “Enciklopedio de Esperanto” mem.

____________________ 

Notoj:

  1. informoj elprenitaj el la internacia eldono de HISTORIO KAJ ORGANIZO DE LA ESPERANTO-MOVADO, jaro 1932, zorgata de Ir. J. R. G. Isbrücker –  kaj el Enciklopedio de Esperanto, kaj el franca kaj esperanta vikipedioj
  2. Oni povas trovi serion da “Bulteno de ISAE” – ekde jaro 1926 ĝis la jaro 1939 –  ĉi tie, ĉe Esperanto-Muzeo en Vieno:    https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/periodajoj       

      (plej precize:  http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e3i    ) el kie mi sube reproduktos unuajn du paĝojn :  

p. 1 – BULTENO de ISAE, n. 1 -1926
p. 2 – BULTENO de ISAE, n. 1 -1926
Li estas indikata kiel Ĝenerala Sekretario

Mokema karikaturo kiu certe ne deprenas valoron de lia seriozeco. Ja, ankaŭ tiuepoke – bonŝance – estis ŝercemuloj. Li ne estis la unua mokadita esperantisto

 

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...