grafologio-scienceco

Grafologio estas scienco ne komparebla kun Matematiko, Fiziko aŭ Kemio. Cetere, ĉiu Scienco devas utiligi la plej respondajn teknikojn por certe kapti sian temon.

Grafologio ne permesas antaŭvidi la kondutojn de la ekzamenitoj, ĉar la transcendentalaj valoroj de personoj estas ekster ĝia trafpovo, kaj homoj (ĉiuj homoj), trans esti kio efektive ili estas, neniam ĉesas celi al nova estiĝo, ili daŭre ŝanĝas, kaj pri ĉi tiu aliiĝo ili tenas sian liberecon.

Grafologio havas nur diagnozan valoron: ĝi malkaŝas inklinojn. Krome, ĝi limiĝas je intelektaj kaj temperamentaj trajtoj de personeco.

Grafologio estas psikologio IDIOGRAFIKA  (tute ne ‘normiga’, tute ne ‘kategorie imperativa’, ‘ĝenerala’) ĉar Grafologio esploras tion kio diferencigas unuopulon el ĉiuj aliaj. En la grafologia enketo estas procedo kies nura aganto estas la skribanto.

Grafologio, kiel ĉiuj diagnozaj metodoj havas avantaĝojn kaj malavantaĵojn. Pro tio, estas pozitive konsideri ĝin en kadro de KOMPARAJ METODOJ.

Estas devo de Scienco ilumini pri kio efektive estas, serĉi la veron, ne nur ilumini pri kio estas profite aŭ tradicie, ĉu ne?

Mi deziras proponi al vi pensigan bildon, sufiĉe konatan. Temas pri pentraĵo de Magritte

Kio ĝi estas? Ĉi tiu ne estas pipo.

Kiel diras proverbo: ŝajno trompas. Ankaŭ Grafologio ne haltas ĉe la unua vido sed klopodas esplori la neklaseblajn homajn misterojn kiuj, kiel tiu pipo, elmontras kaŝitan verecon, tutcerte realaĵon, ne matematike kapteblan.

Un pensiero riguardo “grafologio-scienceco

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...