Sen Rodin, itala esperantisto … kaj Greta Thunberg, simple sveda junulino

Hodiaŭ estas speciala tago. Hodiaŭ, tutmonde, gejunuloj el ĉiuj landoj, kuraĝigitaj de sveda Greta Thunberg, aŭdigas samtempe sian voĉon, sian krion, por urĝigi la terajn potenculojn serioze alfronti –  por konkrete solvi – la pli kaj pli urĝajn damaĝojn devenantaj de sumaj klimataj ŝanĝiĝoj.

Nu, Sen Rodin, itala esperantisto kiu travivis la pioniran spiriton de siaj junaj samtempuloj, pasintan jarcenton, tiom ŝatis la konsternan paroladon de Greta Thunberg ĉe Unuiĝinta Naciaro, ke deziris traduki ŝian paroladon al esperanta lingvo .

Greta Thunberg, kvankam ne estas esperantistino, estas konsiderinda “nuntempa juna pionirino”, kiu posedas ĉiujn kuraĝajn kaj antaŭvidajn kvalitojn por iniciati novajn vivoeblecojn, por altiri la publikan sentemon al necesaj kaj ne-prokrastendaj socio-politikaj intervenoj por savi nian ŝatatan kaj UNIKAN Terglobon.

Greta estas de iuj eĉ kritikata, sed ŝi pionirspirite kaj decide iras antaŭen.

Ŝia ekolologiisma batalo estas konsiderata (bedaŭrinde eĉ de tiel nomataj “intelektuloj”) kiel “ideologia”, “tro sentoplena”, “patosa”. Nu, tiuj intelektuloj kritikas ŝian manieron manifestadi, sed unuope ili faras nenion por alfronti la temon; diverse, Greta parolas, agadas, evidentigas, kulpigas, altiras la atenton de la publiko, precipe de gejunuloj al la problemo, kiu certe ne estas ideologia problemo, sed reala, pli kaj pli vastiĝanta. Neniu persono, des pli junulino, tute sola povas solvi tian universalan problemon, sed la tiel-nomata intelektulo – detrue kritikante kaj nenion farante – apenaŭ forprenas la parolrajton de iu kiu, ja, rajtas gardi sian estonton. Greta, per alvoko, sukcesas tuŝi la konsciencon de multoj kaj, kredu min, tio estas jam miraklo nuntempe!

Mi deziras nun, kun la permeso de la tradukanto, prezenti al vi la esperantan version de ŝia parolado, okazinta la 22-an de septembro 2019 ĉe Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (ONU). La tradukaĵo estas verkita per tre flua, bonstila kaj eleganta esperanto.

biografieto pri Sen Rodin:

itala esperantisto, kiu tradukis la paroladon de Greta Thunberg

Sen Rodin – (litertura pseŭdonimo de Filippo Franceschi) naskiĝis en Cadoneghe (vilaĝo en provinco de Padovo, Italujo) en 1932. Li lernis Esperanton en 1940 de onklino Mirza Marchesi. Li laboris en Svedujo kiel manlaboristo, en Italujo kiel instruisto, muzikisto, ĵurnalisto, radio-komentariisto, projekcio-ataŝeisto. Li publikigis novelojn kaj eseojn ĉe literaturaj revuoj (“Nica literatura revuo”, “Monda Kulturo”, “Esperanto”, “Paco”, “Norda Prismo”, “Nuntempa Bulgario”, “El Popola Ĉinio”, “Monato”, “Beletra Almanako”, “La Gazeto”, “La KancerKliniko”). Volumoj: 2006 “Bildoj pri norda lando” (Immagini da un paese del nord); 2009 “Vivovero de virino” (memorie della madre C. Cassinis tradotte in esperanto);  2010 “Nu kaj do?” (rakontoj, eseoj); 2012  “Kapitalismo lasta akto” (eseo); 2013 “Libazar kaj Tero”, sciencfikcia/filozofia romano verkita en esperanto kune kun sia edzino Julia Sigmond, sekve tradukita kaj eldonita hungare, itale kaj rumane.

parolado de Greta Thunberg:

ĉe ONU, 22-09-2019

________________________