1-a parto – grafoanalizo pri Nikolaj Evstifejev

foton pri li mi ne trovis en la reto…

Nikolaj EVSTIFEJEV (ruse: Hиколай Евстифеев) estis malnova rusa esperantisto, jam aktiva ĉ. la jaro 1890, kiu laboris amplekse kaj diversmaniere por Esperanto (30-an de novembro 1865 – m. ?!)

el e-vikipedio

( grafoanalizo – unua parto )

Per ĉi tiu supre grandigita eltiraĵo, oni jam povas bone rimarkigi kelkajn interesajn grafikajn signojn, ĉeestantajn kaj ekzistantajn en lia tuta skribaĵo:

  • gesto tre neta, preciza en sia irado
  • daŭraj interliteraj ligoj, kun kelkaj taŭgaj spiroj (signoj: ligita 7, malligita 3) kiuj indikas tre bonajn logikkapablojn
  • originalaj dinamismoj  – bone ekrimarkeblaj en la nekutimaj spiraloj de la datjaro “908” (temas pri 1908)  – tio sendube atestas pri lia daŭra tensio en nerva sistemo, firmeco kaj decidemo
  • bone difinitaj literojklara 7 – mensa klareco
  • unuopaj literoj ne ĉiam same altaj, nek ĉiam same egalformaj – intuicioj kaj variecoj (malegala kun metodo 6-7)
  • kurboforma kaj dekstrenklina skribmaniero
  • maldikaj kaj subtilaj trajtojsubtila 8-9 – sensiveco

Kiel vi mem povas konstati, jam multon esprimas kaj rakontas ĉi tiuj simplaj du linioj por doni al mi tuje impresojn…

Sube mi reproduktas la tutan unuan paĝon de la kvarpaĝa letero skriboanalizita, kiu estas skribita per tre eta dimensio: fakte, unuopaj minusklaj kaj kursivaj literoj estas ĉefe altaj milimetrojn 1, 3 / kelkfoje eĉ 1 milimetron aŭ malpli! / kaj nur malofte ili atingas 2 milimetrojn (je alteco rilate al la baza linio). Norme, la plej taŭga kaj plej disvastiĝinta mezuro estas inter 2 kaj 3 milimetrojn. Sub 2 m. la skribo nomiĝas ja “eta” kaj sub 1 m. “detalema“.

Evstifejev 42-jaraĝa – 1908

La skribaĵo estas adresita de Evstifejev al sia franca/esperanta amiko Théophile CART (1855- 1931).

Apartaĵoj, evidentaj en ĉi tiu skribo, estas almenaŭ 3: la subtilaj trajtoj, la eta dimensio de unuopaj literoj kaj la ne-homogena inkado (kelkfoje la strekaro estas preskaŭ vaporiĝanta):

  1. la subtila kaj delikata trajto, kaŭzita de manpremado tendence malpeza sur la folion dum skribado – tuje elmontras psiknaturon senteman kaj delikatan, kaj sekve pli ofendiĝeman kaj reageman
  2. la tre eta litero-dimensio – sendube elmontras lian kapablon mense koncentriĝi kaj atenti, eĉ al detaloj: lia penso rapide kaj intense iras al esenco de aferoj kaj temoj dum obervado, kaj ne disperdiĝas per senutilaj kaj bombastaj paroloj kaj esploroj – sekve ankaŭ lia penso estas pli koncentrita, rapida kaj intensa … kaj efika
  3. la neregula kaj ne same densa inkado estas tiel interpretebla: pro la fakto, ke lia grafika gesto estas dinamika kaj rapida (vidu la daton ekzemple!), kaj konsidere ke perdo aŭ ne perdo de inko en la trajtoj teniĝas longedaŭre, ankaŭ dum pli ol unu linio, oni povas raciece supozi ke li – por ne perdi la kondukan fadenon de sia penso – malfruigu la mergon de plumbeko en inkujon. Tiamaniere la inko nepre kaj plene konsumiĝas kaj la strekara aspekto aperas pala, kelkfoje eĉ vaporiĝanta, ekscese subtila.

Ĉe la unua impreso

La tri diritaj evidentigoj tuj gvidas min al tre klara ĝenerala unua impreso pri la subjekto: persono tre skrupula kaj sentema, kiu nenion preteratentas, verŝajne tro precizema sed inteligenta kaj meditema. Lia reagemo ne ŝajnas kruda ekstere, kondute, nek agresiva, sed liaj vortoj kaj paroloj povus frapi aŭ vundi eĉ pli ol spado.

……(daŭrigote)