Pioniroj-streĉoj aspiris pri paca estonto kaj pli serena socia vivo. Temas pri eternaj idealoj, kiuj koncernas kaj apartenas instinkte al multaj homoj, ankaŭ nunepoke, sed kiujn la homaro tre pene kaj malofte sukcesas atingi. Malsamaj estas la kaŭzoj; plejofte tio dependas de perforto, aŭ de monaj mankoj, aŭ de avarecoj, de ne longvidaj imagkapabloj.
Oni ne devas perdi la esperon. Esperantistoj, ja, nome estas “tiuj kiuj esperas”.
En nuntempa epoko, malgraŭ interrete kunligitaj personoj kaj popoloj, kaj regantoj, ne sukcesas egalece interkomuniki, kaj dialogo daŭre ne bone funkcias por solvi homajn problemojn. Evidentiĝas, ke baroj estas nur en la homa menso.
UEA (Universala Esperanto-Asocio), la plej granda esperanta Organizaĵo – sed ne sola – kiu disvastigas la lingvon internacian esperanton tutmonde, pacience kaj pionirspirite klopodas konstrui tiun ponton inter pluretnoj, por disfaligi tiujn mensajn barojn.
Memorindaj estas la vortoj de du ĉampionoj de Paco: Mahatma Gandhi nomis ne-perforton “la plej granda potenco je la dispono de la homaro” kaj Martin Luther King priskribis ne-perfortan reziston “kuraĝa konfrontiĝo de malbono per la potenco de la amo.” (el novembra informilo, n-ro 43, de UEA). Unu el la esencaj mesaĝoj de Universala Esperanto-Asocio estas komprenigi ke la lingva komunikado estas potenca instrumento de ne-perforto. Per parolo kaj skribo, la homo povas persvadi, insisti, rezoni – sen turniĝi al perforta konfrontiĝo. Sed tio eblas nur tiam kiam ambaŭ flankoj parolas la saman lingvon.
Bv. viziti la sekcion “dokumentoj” de UEA-retejo: http://www.esperantoporun.org/dokumentoj/dokumentoj-de-uea/
kie vi povas trovi tre interesajn informojn, raportojn, deklarojn, mesaĝojn, informilojn, videojn, kaj ankaŭ komparan terminaron inter la angla kaj la esperanta lingvoj. Multaj agadoj de UEA estas en kunlaboro kun UNESKO, kaj UN . Tio estas konsiderenda “moderna pionirado“.
La novembra informilo (2019-n-ro 43) estas ĉi tie: http://www.esperantoporun.org/dokumentoj/informiloj/informilo-de-novembro-2019)