16 gramatikaj reguloj – tia estas Esperanto!

Pri kio mi parolas? Taksu vi.

Sube, mi reproduktas por vi mian publikigitan artikolon aliloke. Povas esti ke al vi interesu. Esperanto estas planita lingvo, viva, parolata tutmonde, kun nur 16 gramatikaj reguloj, tre simpla, sen esceptoj, kaj enkonduka kaj propedeŭtika por lerni aliajn lingvojn.

Por lernado / per un apprendimento:

Posted by lingvovojoApril 6, 2013

Supre la bela, eleganta, dinamika subskribo de la aŭtoro, ideinto, de la lingvo internacia Esperanto
eo bandiera

LA FUNDAMENTA GRAMATIKO DE ESPERANTO

ALFABETO

 Aa, Bb, CC, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, li, Jj, Ĵĵ, Kk, LI, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.

RIMARKO

Presejoj, kiuj ne posedas la literojn:    ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ       povas anstataŭ ili uzi:   ch, gh, hh, jh, sh, u.

REGULOJ

1.         La tiel nomataj vortoj ” fremdaj “, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pIi bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

2.         Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.

3.         La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

4.         La ” substantivoj ”  havas la finiĝon  ” o “. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon  ” j “. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo  ” n “. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per  ” de “, la dativo per  ” al  “, la ablativo per  ” per ” aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).

5.         La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo.

6.         ” Pronomoj ”  personaj:    MI, VI, LI, ŜI, ĜI    (pri objekto aŭ besto),   SI, NI, VI, ILI, ONI; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva.  La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.

7.         La ” adjektivo ” finiĝas per  ” a “. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto  ” pIi “, la superlativo per  ” plej “; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion  ” ol “.

8.         ” Artikolo ”  nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.   RIMARKO: la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.

9.         La   ” numeraloj ”  fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas: UNU, DU, TRI, KVAR, KVIN, SES, SEP, OK, NAŬ, DEK, CENT, MIL. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de la numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj   ̶  la sufikson ” obl “, por la nombronaj   ̶   ” on “, por la kolektaj   ̶   ” op “, por la disdividaj   ̶   la vorton ” po “. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.

10.       La  ” adverboj ”  finiĝas per  ” e “; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.

11.       Ĉe alia nea vorto la vorto  ” ne ”  estas forlasata.

12.       La   ” verbo ”  ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo ordona -u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba):   aktiva estanta -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo  ” esti ”  kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas  ” de “.

13.       Ĉiuj  “prepozicioj”  postulas la nominativon.

14.       Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.

15.       Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon, sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion  ” je “, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio  ” je ”  oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.

16.       Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.

——————————————————————————————————

it_IT BANDIERA

LA GRAMMATICA ESSENZIALE DELL’ESPERANTO

ALFABETO

 Aa, Bb, CC, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, li, Jj, Ĵĵ, Kk, LI, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.

NOTA

Le tipografie che non possiedono le lettere:    ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ      possono al loro posto usare:   ch, gh, hh, jh, sh, u.

Pronuncia:

c     z     di  ozio                                     ĉ     c     di  cena

g     g     di  gola                                    ĝ     g     di  gita

h     h     aspirata                                   ĥ     h     di Bach

j     i     di aia                                           ĵ     sge     j francese ( journal )

s     s     di sale                                      ŝ     sc     di  scena

ŭ     u     breve di  guida

z     s     di  usare

LE 16 REGOLE

  1. Le cosiddette “parole straniere“, cioè quelle che la maggioranza delle lingue ha preso da un’unica fonte, sono usate nella lingua Esperanto senza cambiamenti, ricevendo solo l’ortografia di questa lingua; ma tra diverse parole di una radice è meglio usare inalterata solo la parola fondamentale e formare le altre da quest’ultima secondo le regole della lingua Esperanto.
  2. Ogni parola si legge come è scritta.
  3. L’accento cade sempre sulla penultima sillaba.
  4. I “sostantivi” hanno la finale “o”. Per la formazione del plurale si aggiunge la finale “j”. Esistono solo due casi: nominativo ed accusativo; quest’ultimo è dato dal nominativo con l’aggiunta della finale “n” Gli altri casi sono espressi con l’aiuto delle preposizioni (il genitivo mediante “de”, il dativo mediante “al”, l’ablativo mediante “per” o altre preposizioni secondo il senso).
  5. La vocale finale del sostantivo e dell’articolo può essere tralasciata e sostituita da un apostrofo.
  6. Pronomi personali:  MI, VI, LI, ŜI, ĜI (per un oggetto od animale), SI, NI, VI, ILI, ONI; i pronomi possessivi sono formati tramite l’aggiunta della finale dell’aggettivo. La declinazione è come per i sostantivi.
  7. L’aggettivo” finisce per “a”. Casi e numeri come per il sostantivo. Il comparativo si ottiene tramite la parola “pli”, il superlativo tramite “plej”; con il comparativo si usa la congiunzione “ol”.
  8. L’articolo” indefinito non esiste; esiste solo l’articolo definito (la), invariabile per tutti i generi, casi e numeri. NOTA: L’uso dell’articolo è lo stesso che nelle altre lingue. Le persone, per le quali l’uso dell’articolo presenta difficoltà, possono in un primo tempo non usarlo affatto.
  9. I “numerali” fondamentali (non declinati) sono: UNU, DU, TRI, KVAR, KVIN, SES, SEP, OK, NAŬ, DEK, CENT, MIL. Le decine e le centinaia sono formate per semplice unione dei numerali. Per la formazione dei numerali ordinali si aggiunge la finale dell’aggettivo; per i multipli, il suffisso “obl”, per i frazionari “on”, per i collettivi “op”, per i partitivi la parola “po”. Oltre a questi possono essere usati numerali sostantivati ed avverbiali.
  10. Gli “avverbi” finiscono per “e”; gradi di comparazione come per gli aggettivi.
  11. In presenza di un’altra parola negativa la parona “ne” viene omessa.
  12. Il “verbo” non muta secondo le persone né i numeri. Forme del verbo: il tempo presente prende la terminazione -as; il tempo passato -is; il tempo futuro -os; il modo condizionale -us; il modo imperativo -u; il modo infinito -i. Participi (con senso aggettivale o avverbiale): attivo presente -ant; attivo passato -int; attivo futuro -ont; passivo presente -at; passivo passato -it; passivo futuro -ot. Tutte le forme del passivo sono formate con l’ausilio della corrispondente forma del verbo “essere” e del pariticipio passivo del verbo necessario; la preposizione per il passivo è “de”.
  13. Tutte le “preposizioni” per sé reggono il nominativo.
  14. Per indicare la direzione, le parole ricevono la terminazione dell’accusativo.
  15. Ogni preposizione ha un significato definito e costante, ma se dobbiamo usare una preposizione e il senso corretto non indica quale specifica preposizione dobbiamo usare, allora si usa la preposizione “je”, che non possiede significato autonomo. Invece della preposizione je si può anche usare l’accusativo senza preposizione.
  16. Le parole composte sono formate per semplice giustapposizione di parole (la parola principale è alla fine), le terminazioni grammaticali sono considerate come parole autonome.

 Nota: la prima colonna può essere usata come iniziale esercizio di lettura, per abituarsi al suono della lingua; l’accento è sempre sulla penultima sillaba.

Ad esempio, e fate attenzione, nel vocabolo “trajno” l’accento cade sulla “a” di “traj”  [= t r à j n o ], mentre nel vocabolo “trafiko” l’accento cade sulla lettera “i” [= t r a f ì k o ]: la lettera “j”  si lega sempre alla vocale precedente per la sillabazione, in modo simile al dittongo della lingua italiana.

Buona lettura! Bonan legadon!

Lingva Komitato

Mi finas la jaron 2019 per vere historia fotaĵo, trovebla ankaŭ – kun la nomoj de fotitoj, ĉe:
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:1907-lingva-komitato.jpg

Lingva Komitato – 1907

Du el pioniroj fotitaj en la bildo estas nekonataj: ili ne havas “kvadratan distingilon” … sed…. komparante ĉi tiun fotaĵon kun la bildo de antaŭa mia artikolo (biografio pri Nikolaj Evstifejev), oni povas ekrimarki grandan similecon inter li kaj la sinjoro kun lipharoj kiu troviĝas ĉi tie, en la 1-a supra linio, tute dekstre, sen kvadrato.

P.S. – Se iu el vi havas pliajn informojn, bv. skribi al mi. Dankon!

biografio pri Nikolaj Evstifejev

Supre: La gazetkapo de LINGVO INTERNACIA n-ro 1 – januaro 1909
kie Nikolaj Evstifejev (aliskribite Evstifejeff, aŭ Jevstifejev) verkis artikolon kiu estas kritika reago al kritikoj de idistoj….

———- o O o ———-

Kaj, je la fino, danke al interreto, mi trovis lin en tre rara foto !

el gazeto “Ruslanda Esperantisto” n-ro 1/jaro 1909, paĝo 15
Jevstifejev, redaktoro de ŝaka fako de tiu gazeto, estas sidanta en la 1-a vico, dekstre, en antaŭlasta lokiĝo
vidu: http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e3l&datum=1909&page=17&size=24

———- o O o ———-

Pri ĉi tiu esperanta pioniro, enlistigita inter la unuaj pioniroj de la unua epoko (kune kun Edgar von Wahl, Vsevolod Lojko, Abram Kofman, Vasilij Devjatnin, Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Vladimir Gernet )  vere malmulte oni scias. Mi ne trovis verajn biografiajn informojn pri li, pri liaj studoj kaj profesio; eĉ oni ne konas la daton de lia morto! Oni nur scias, ke li jam estis aktiva ĉ. la jaro 1890, ke laboris amplekse kaj diversmaniere por Esperanto, kaj ke lia nomo estas inter la 12 akademianoj elektitaj en 1908 en la Supera Komisio (Akademio) de la Lingva Komitato.  (fontoj:    https://eo.wikipedia.org/wiki/Nikolaj_Evstifejev     kaj    https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_en_Rusio  )

En Bulgarujo

En Enciklopedio de Esperanto oni skribas ke “Notinda estis la agado de la rusa E-tisto Evstifejev Nikolaj, kiu en 1908-1910 loĝis en Sofia.” Ĝuste en 1910 oni organizis tie kongreson, kiun ĉeestis multaj rumanaj samideanoj. Tiuokaze oni decidis unuigi la du naciajn Esperantajn gazetojn “Lumo” kaj “Rumana Esperantisto”; kreiĝis komuna gazeto “Danubo” redaktita de miksita dunacia komitato kaj presata en Bucaresti (okt. 1910 – jul. 1912). 

En Slovakujo

Oni scias, ke en Slovakujo la unua lernolibro de Esperanto por slovakoj aperis en la jaro 1907. Eldonis ĝin D-ro Albert Škarvan, kuracisto-tolstojano, kun la kunlaboro de rusa N. P. Evstifejev. Praktike ĝi estis slovaka traduko de la unua lernolibro de Esperanto “La Fundamento” de Zamenhof. La dua eldono aperis en 1918 en Chicago.   (Fontoj:  https://www.europo.eu/documentloader.php?id=416&filename=europa-e-movado-2013-12-23-02-obojestransko-1.pdf  kaj:  https://100.esperanto.sk/podujatia/prejav_Dolinsky.php?jazyk=eo )

En Rusujo

Alia mallonga sciigo pri Evstifejev mi trovis en gazeto La ondo de Esperanto n-2, feb 1912 (je la paĝo 27). Tie  oni skribas ke: “En la societejo de “Trud i Kultura” ĉiumerkrede okazas Esperantistaj kursoj, elementaj kaj specialaj, sub la gvido de s-roj N. Evstifejev kaj M Ambros. La kursoj estas senpagaj. Kelkaj samideanoj jam ellaboris regularon de memstara societo kaj espereble ni baldaŭ havos oficialan Esper. Organizaĵo”.  Do, tiuepoke Evstifejev troviĝis kaj agadis en sia Ruslando, pliprecize en Peterburgo. (Fonto:  http://dlibra.kul.pl/Content/44308/48963.pdf )

Anekdoto

Troveblas en Pola Esperantisto n-ro 27 (3/2007) je paĝo 4, interesajn atestojn pri la aktiveco de Nikolaj Evstifejev (aliskribite Evstifejeff) en jaro 1908, okaze de la kvara Universala Kongreso en Dresdeno. Tiuepoke kaŝe/nekaŝe disvolviĝis senkompata batalado inter esperantistoj kaj idistoj …:

el “Pola Esperantisto” n-ro 27 (marto 2007)

(Fonto:  http://www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/4189/1/Pola%20Esperantisto_2007_n.%2003%20%28027%29.pdf  )

Por konkludi, mi reproduktas la kvarpaĝan tekston de lia artikolo “Sciencega kritiko”  aperinta en la unua numero de 1909 en Lingvo Internacia (je paĝoj 21—24), legeblan ankaŭ en la diĝita kolekto de Esperanto-Muzeo en Vieno:  http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0b&datum=1909&pos=20&size=45

Tiamaniere vi mem povos rekte konstati lian potencan analiz-kapablon, kiun mi evidentigis grafologie – kun multaj aliaj psikaj trajtoj – rilate al ĉi tiu forgesita esperantisto, kiu restas fakte (biografie) nekonatulo…

fino

Trovis mi Patrujon (kanto)

En atendo trovi pluajn informojn pri unu el la plej unuaj esperantaj pioniroj, t.e. la rusa Nikolaj Evstifejev ĵus pritraktita, mi bondeziras al vi bonajn finjarajn festotagojn kaj fruktodonan 2020 aŭskultigante al vi tre belan kanton, kiu estas majstre kaj senteme ludita de hungara esperanta artistino, mondcivitana: Anjo Amika.

Tre belaj estas la vortoj:
…Trovis mi patrujon
mia estas ĉi ter’
vidas mi la vojon
de Danub-river’….

kiuj estas ankaŭ instigo havi pli vastan psikan horizonton – sen perdo de propra identeco – por vidi la Teron kiel “granda familio”. Tia estis ankaŭ la revo de L. L. Zamenhof, la ideinto de la lingvo internacia esperanto.

2-a parto – grafoanalizo pri Nikolaj Evstifejev

Malmulton oni scias pri li kiel homo kaj lia vivo….

Nikolaj EVSTIFEJEV (ruse Николай Евстифеев) estis malnova rusa esperantisto, jam aktiva ĉ. la jaro 1890, kiu laboris amplekse kaj diversmaniere por Esperanto. Naskiĝo 30-an de novembro 1865Morto (? dato nekonata) – Lingvoj EsperantoŜtataneco Rusio ….. 
el la esperanta vikipedio

(grafoanalizo)

Mi ree ekvojas al ekzamenado de la skribo de Nikolaj Evstifejev, kaj detale prezentas al vi pli precizigitan priskribon de lia karaktero kaj personeco.

_________     grafologia slipo     _________

Signoj mezuritaj per dekonoj  (laŭ la itala metodo de Girolamo Moretti, skolfondinto de Itala Grafologio):

9 sobra  –  8-9  subtila  –  8  sinua –  8  eta plus 6 detalema  –  8  baza linio plutenita kaj 2  baza linio malsupreniranta  –   7-8 saltleviĝa  –  7  klara  –  Larĝecoj:  de literoj  6-7 /  inter la literoj  7 / inter la vortoj  7  –   Angulojje tipo A  3-4  / je tipo B 7  /  je tipo C 5  –  7  ligita interlitere kaj 3  malligita  –  7 rigidaj stangoj kaj 3 kurbitaj stangoj  –  6-7  malegala kun metodo  –  6 rapida kaj dinamika  –  6  neta  –  5  dekstrenklina  – 4 spadoforma  je 3a tipo –  3  tordiĝinta   substrekoj – punktetoj neniam forgesitaj – subskribo pli paralela ol tekstoj – skribo spontanee preciza – skribo arkforma

­­­_______________________________________________

la paĝoj 2 kaj 3 de lia letero al Cart – 1908

PSIKA PORTRETO

Inteligento:

Evstifejev estas precizemulo kiu ekvidas, kaj gustumas kaj ĝuas eĉ detalojn plej kaŝitajn kaj sensignifajn (eta skribo kun tre subtilaj strekoj), ĉar li pretendas havi ekkonan kaj perceptivan kontrolon pri la realo (subtila, sinua 8 kun tordiĝinta 3).

Pro la fakto, ke li estas perfektismulo kaj puntilema, lia evidenta memrespekto ne ĉiam permesas al li esti vere objektiva. Li posedas rimarkindan memorkapablon, ĉar li ĉiam koncentriĝas kaj atentas: tiaj dotoj, kun kunnaskita reagema sensiveco, spronas lin al plua plikonsidero kaj kritikado (larĝa intervorte, ligita interlitere kaj malegala kun metodo). Tre postulema al si kaj al aliuloj, li absolute malagnoskas ne-precizigitajn klarigojn kaj supraĵajn kondutojn, ĉar li kutimas pliprofundigi la veron kaj konsideri ĉiujn eblajn aspektojn kaj atendas tion ankaŭ de aliuloj (aldone al supraj signoj: ankaŭ sobra kaj la tri larĝecoj – de literoj, inter la literoj kaj inter la vortoj –  kiuj rilatas specifajn intelektajn karakterizojn supere al la meza).

Fortega observanto, kaj dinamika trapasi de intuicioj al mensaj iluminiĝoj, li kapablas eltiri el situacioj ideojn kaj sugestojn originalajn (sinua 8, rapidkura, malegala en unuopaj literoj kaj en literaj osciladoj).

Pro ĉi tiaj liaj cerebraj kvalitoj, kelkfoje li povas aspekti malmodesta, kelkfoje pedanta, kelkfoje talenta, kelkfoje maloportuna rilate al komunika sinpropono (ekscese eta skribo, pro tio li facile povas transigi al skrupuleco). Nekomunajn vidpunktojn ja li povas havi. Aldone al sia metodemo kaj kapablo plani, li sukcesas fakte apudmeti kaj remaĉi tre rafinitajn, preciozajn kaj prilaboritajn pensojn.

El la tri instinktoj determinitaj de Girolamo Moretti (seksa, vitala kaj psika), en Evstifejev tutcerte venkas tiu psika sur la aliajn. Lia tre konscia, intelekta, koncentriĝo plene konfirmus tion.

Komunikokapablo:

lia maniero sin esprimi kaj paroli estas sufiĉe klara kaj tutcerte aŭtonoma, ĉar li ne estas facile influebla (klara kaj preciza, rapidkura, rektaj stangoj, baza linio plutenita). Sendependulo en siaj rezonadoj (sobra, larĝa intervorte, sinua 8 kun tordiĝinta 3), li ne facile akceptas duonsolvojn (rektaj stangoj pro la rigideco, ligita interlitere pro la logikemo, baza linio rekte gardita kaj plutenita pro la firmeco) kaj persiste defendas sian vidpunkton ĝis kiam iu alia ulo sukcesos konvinki lin per pli efikaj kaj solidaj argumentadoj (anguloj je tipo A pro la ofendiĝemo kaj anguloj je tipo B pro la obstino – sed ankaŭ malegala kun metodo pro la intuicio kaj sinua 8 pro la empatiopovo).

La tuja perceptiĝo de realaĵoj kaj de situacioj (dinamika, rapidkura, malegala kun metodo kaj literaj eksaltoj) nur parte estas influata de emo al skrupuloj (ĉeesto de la signo dinamika kiu turnas lian intereson al aliaj aferoj). Praktike, li inklinas profunde elstudi konceptojn kaj principojn, sed efektive li ne tro longe haltas kaj rapide progresas antaŭen same rapide.

Li estas allogita kaj de spiritaj kaj de moralaj aspiroj, kiujn li bone manifestas pragmate en la socia vivo (literaj vertikalaj aksoj dekstren kliniĝantaj = skribo dekstrenklina). Lia ekzamenado kaj verdiktoj estas ĉiukaze ofte influataj de sia kritikemo, tiom ke li povus aperi absolutema, ironia kaj malŝatanta (anguloj je tipo A, ekscesa larĝeco inter la vortoj kun tre eta skribo). Sed li kapablas sinkorekti, ĉar estas tre konscia kaj atenta (sinua 8 pro la introspektado kaj spontanee akurata, ne pristudita nek afekta).

Apriore li malagnoskas malprofundajn kaj proksimumajn ideojn kaj kondutojn. Liaj rimarkoj, ĉi-kaze, povus esti rompaj kaj repuŝaj, sed ĉiam li klopodas persvadi la aliajn per argumentadoj (etega skribo kun klara, sinua, neta, bonaj larĝecoj interliteraj). Li ne timas alies juĝojn aŭ opiniojn.

Amkapablo:

li malmulte eksterigas siajn plej intimajn sentojn kaj ampensojn, kvankam li estas allogata de sociaj demandoj kaj sukcesas kompreni alies malfacilojn (dekstrenklina, klara kaj atenta, akurata). Li preferas sisteme teoriigi aŭ raciigi, ankaŭ rilate al sentoj, kaj tio kompreneble malavantaĝas sanan kaj varman interpersonan rilaton (sobra, etega). Malgraŭ li ene kaj emocie perceptas sian neceson pli multe kunpartopreni (subtila kun dekstrenklina, kaj sinua) li ne sukcesas esprimi sian ardon, kaj estas manka je afableco pro troa interna rigoreco. En interpersonaj rilatoj li ŝajnas dista. Finfine, estas ĝuste la afekcia kaj emociia interŝanĝo kiu povus timidigi lin kaj lin embarasi, ĉar li ne kutimas eksterigi siajn sentojn, kiel jam dirite (subtila supermeze, sobra altgrade, anguloj je tipo A).

Kapabloj kaj talentoj:

li estas tre bona analizisto sed ne renkontas malfacilojn eĉ en sintezado (taŭga duopo ligita/malligita interlitere); li estas bona esploranto kaj sukcesas elserĉi diversteme, ankaŭ literature, lingve, historie, por trovi solvojn, rimedojn, ĉar li kolektas kaj memorigas datumojn ĉiunivele, plurfake kaj laŭ ĉiuj eblaj vidpunktoj. Li tion plenumas per metodemo, persisteme kaj inteligente (eta skribo pro la koncentriĝo, ligita/malligita pro sintezo post analizo, sobra pro la neperdo de tempo kaj esenseco, entute bonaj liter-larĝecoj kiuj rilatas la komprenon, la juĝon kaj la kritikopovon).

Streĉiginte li siajn fortojn pli ol neceso dum tiuj esploroj, li povus travivi lacigajn epizodojn, des pli ke lia rezistokapablo al streso ne estas tro forta. Li, fizike, ne ŝajnas tro robusta, nek korpulenta – pro la delikata strekaro kiu tion elmontras (skribo altgrade subtila). Li povus trouzi siajn energiojn (kelkfoje la manpremo sur la folio malfortiĝas; tio videblas ne kiam okaze ke mankas inko en la plumbeko, sed kiam li – apenaŭ percepteble – finvorte skribas literojn “a” kaj “o” aŭ “e” per gestoj ne bone difinitaj, tre senvervaj kaj malviglaj , nevitalaj).

Krome, li alternas daŭre entuziasmajn frapojn al malintensajn kaj malentuziasmajn (signo spadoforma liter-ope, t.e. je 3a tipo). Fakte li tuje kaj rapide reagemas antaŭ raciaj aŭ psikaj motivoj kiuj stimulas liajn energiojn al aktiveco (saltleviĝanta, rapidkura), sed dum tia tro rapida ŝanĝo de fervoro al malfervoro, li riskas konsumi pli da energioj ol neceso por atingi siajn celojn. Li riskas dispeli siajn energiojn!

Tutcerte li estas persono kiu firme kompletigas la entreprenitajn taskojn (plutenita la baza linio, anguloj je tipo B, rigidaj stangoj); nur li riskas perdi regulan ritmon kaj laciĝi.  Lia agado estas ĉiukaze sukcesa, ĉar li estas preta restabiliĝi antaŭ novaj allogaj spronoj (spadoforma je tipo 3).

Mi difinus lin simple “esploristo”, “serĉadanto”. Pri lia profesio kaj studoj oni nenion scias, sed certe li estas konsiderenda bona observanto kaj analizisto, bona ekzamenisto, kiu atente kaj ĝisfunde ŝatas rigardi intelektajn demandojn, la plej diversajn.

supre: ekzemplo de skribo “spadoforma je 3a tipo” – signo kiu en la skribo de Evstifejev troviĝas sufiĉe ofte, ne ĉiam.

°°°°°

sube: la lasta paĝo de la letero de li sendita al Cart – 1908

_______________________