Mi finas la jaron 2019 per vere historia fotaĵo, trovebla ankaŭ – kun la nomoj de fotitoj, ĉe:
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:1907-lingva-komitato.jpg

Lingva Komitato – 1907
Du el pioniroj fotitaj en la bildo estas nekonataj: ili ne havas “kvadratan distingilon” … sed…. komparante ĉi tiun fotaĵon kun la bildo de antaŭa mia artikolo (biografio pri Nikolaj Evstifejev), oni povas ekrimarki grandan similecon inter li kaj la sinjoro kun lipharoj kiu troviĝas ĉi tie, en la 1-a supra linio, tute dekstre, sen kvadrato.
P.S. – Se iu el vi havas pliajn informojn, bv. skribi al mi. Dankon!