La 27-an de januaro 1945… du pensoj

“Parte del nostro esistere ha sede nelle anime di chi ci accosta: ecco perché è non-umana l’esperienza di chi ha vissuto giorni in cui l’uomo è stato una cosa agli occhi dell’uomo.”

“Porcio de nia ekzistado sidejas en animoj de kiu apudiĝas al ni: jen kial estas ne-humana la sperto de kiu travivis tagojn dum kiuj homo iĝis objekto ĉe la okuloj de alia homo.”

Primo Levi

******

“Ogni tempo ha il suo fascismo: se ne notano i segni premonitori dovunque la concentrazione di potere nega al cittadino la possibilità e la capacità di esprimere ed attuare la sua volontà.”

Ĉiu epoko enhavas sian faŝismon: oni povas rimarki ties antaŭavertajn signojn ĉie, kie koncentrado de povo rifuzas al civitano la eblecon kaj la kapablon esprimi kaj realigi sian volon.

Primo Levi

File:Cartina La tregua - Primo Levi.gif
fonto: https://it.wikipedia.org/wiki/File:Cartina_La_tregua_-_Primo_Levi.gif
la aventura revena vojaĝo de Primo Levi, priskribita en lia romano “La tregua” (La paŭzo), de Auschwitz al Torino

.

La 27-an de 1945 kradoj de Auschwitz-koncentrejo estis faligitaj.


Ĉi sube vi trovas la angorplenajn vortojn de Primo Levi (1919-1987), kiu estis itala-juda verkisto kaj travivinto de la Holokaŭsto, konata pro liaj libroj pri liaj spertoj en la nazia koncentrejo Aŭŝvico (Auschwitz). Fundpaĝe vi trovas videon kun kanto originale verkita de la italo Francesco Guccini, reinterpretitan de Emanuele Rovere (Manŭel), esperantisto: tio nur ete montras la okazintan homan honton….

Ĉu tiu ĉi estas homo?

Ho vi, kiuj vivas senriske

En viaj varmaj domoj,

Vi kiuj trovas vesper-revenante

varman manĝaĵon kaj amikajn vizaĝojn:

Konsideru ĉu tiu ĉi estas viro

Kiu en koto laboras

Kiu pacon ne konas

Kiu batalas por ricevi duonon da pano

Kiu pro jeso aŭ neo mortas.

Konsideru ĉu tiu ĉi estas virino,

Sen-hara kaj sen-noma

Manka je fortoj por memori

Okul-senesprima kaj frosta en sia sino

Kiel rano dum vintro.

Primeditu, ĉar tio ja estis:

Mi ordonas al vi ĉi-vortojn.

Ilin stampu en via koro

kiam hejme vi estas, kiam vi iradas en la straton,

kiam vi enlitiĝas aŭ ellitiĝas;

ilin ripetu al viaj gefiloj.

Alikaze,  via domo ruiniĝu

Malsano vin malhelpu

Viaj idoj de vi deturnu sian vizaĝon.

Primo Levi, 1947

________________________

Se questo è un uomo

Voi che vivete sicuri
Nelle vostre tiepide case,
Voi che trovate tornando a sera
Il cibo caldo e visi amici:
Considerate se questo è un uomo
Che lavora nel fango
Che non conosce pace
Che lotta per mezzo pane
Che muore per un sì o per un no.
Considerate se questa è una donna,
Senza capelli e senza nome
Senza più forza di ricordare
Vuoti gli occhi e freddo il grembo
Come una rana d’inverno.
Meditate che questo è stato:
Vi comando queste parole.
Scolpitele nel vostro cuore
Stando in casa andando per via,
Coricandovi alzandovi;
Ripetetele ai vostri figli.
O vi si sfaccia la casa,
La malattia vi impedisca,
I vostri nati torcano il viso da voi.
(Primo Levi, Se questo è un uomo, 1947)

Ĉinio eldonos la esperantan version de Unesko-Kuriero

Ekde 2017 aperas la revuo Unesko-Kuriero en Esperanto, danke al laboro de S-ro Trezoro [黄银宝 Huáng Yínbǎo] kaj de granda teamo de kunlaborantoj, kun subteno de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Nun, la Ĉina Internacia Eldona Grupo ĈIEG/CIPG China International Publishing Group) [中国国际出版集团 Zhōngguó Guójì Chūbǎn Jítuán], per la E-sekcio de El Popola Ĉinio (EPĈ), oficiale eldonos la Esperantan version de Unesko-Kuriero.

Prezidanto de ĈIEG Dù Zhànyuán [游占元] diris, ke tio plimultigos la kulturajn kunlaborojn inter ĈIEG kaj Unesko en pli vastaj kampoj. Ian Denison, ĉefo de Unesko-Kuriero pri eldonado kaj diskonigo, diris ke la eldonado de la Esperanta versio de Unesko-Kuriero perfekte respondas al la mandato de Unesko pri kultura kaj lingva diverseco kaj konformas al la daŭra kuraĝigo al instruado de Esperanto en la mondo por atingi tiun ĉi celon.

Duncan Charters, prezidanto de UEA, dankis al EPĈ pro ĝia subteno al Unesko-Kuriero. Kaj…

View original post 53 altre parole

denove pri Lidja Zamenhof

Mi jam paroletis pri Lidja Zamenhof, la plej juna filino de la ideinto de Esperanto.
Mi denove citas ŝin, okaze de venonta Memortago la 27-an de januaro 2020.
Mi trovis en la retejo: http://www.plansprachen.ch/ verkon originale verkita en Esperanto (estas en formato .pdf), per kiu oni klopodas supozi kiel Lidja (Lidia) Zamenhof pereis en Treblinka.

Temas pri historiografia-beletra fantaziaĵo kiu baziĝas sur realaj okazintaĵoj. La teksto estis publikigita okaze de la 70a datreveno de la liberigo de la NS-koncentrejoj en Eŭropo, kaj memore pri Zofia Banet-Fornalowa, Jerzy Fornal, Josef Ŝemer kaj Robert Kuwałek.

Mi eltiras el ĝi nur kelkajn liniojn kiuj, male, ne estas fantaziaĵo sed atesto (verŝajne la sola) pri ŝia fatala vojaĝo al Treblinka. Jen al vi:

. . . . . . .