Mi jam paroletis pri Lidja Zamenhof, la plej juna filino de la ideinto de Esperanto.
Mi denove citas ŝin, okaze de venonta Memortago la 27-an de januaro 2020.
Mi trovis en la retejo: http://www.plansprachen.ch/ verkon originale verkita en Esperanto (estas en formato .pdf), per kiu oni klopodas supozi kiel Lidja (Lidia) Zamenhof pereis en Treblinka.
Temas pri historiografia-beletra fantaziaĵo kiu baziĝas sur realaj okazintaĵoj. La teksto estis publikigita okaze de la 70a datreveno de la liberigo de la NS-koncentrejoj en Eŭropo, kaj memore pri Zofia Banet-Fornalowa, Jerzy Fornal, Josef Ŝemer kaj Robert Kuwałek.
Mi eltiras el ĝi nur kelkajn liniojn kiuj, male, ne estas fantaziaĵo sed atesto (verŝajne la sola) pri ŝia fatala vojaĝo al Treblinka. Jen al vi:
