La 27-an de januaro 1945… du pensoj

“Parte del nostro esistere ha sede nelle anime di chi ci accosta: ecco perché è non-umana l’esperienza di chi ha vissuto giorni in cui l’uomo è stato una cosa agli occhi dell’uomo.”

“Porcio de nia ekzistado sidejas en animoj de kiu apudiĝas al ni: jen kial estas ne-humana la sperto de kiu travivis tagojn dum kiuj homo iĝis objekto ĉe la okuloj de alia homo.”

Primo Levi

******

“Ogni tempo ha il suo fascismo: se ne notano i segni premonitori dovunque la concentrazione di potere nega al cittadino la possibilità e la capacità di esprimere ed attuare la sua volontà.”

Ĉiu epoko enhavas sian faŝismon: oni povas rimarki ties antaŭavertajn signojn ĉie, kie koncentrado de povo rifuzas al civitano la eblecon kaj la kapablon esprimi kaj realigi sian volon.

Primo Levi

File:Cartina La tregua - Primo Levi.gif
fonto: https://it.wikipedia.org/wiki/File:Cartina_La_tregua_-_Primo_Levi.gif
la aventura revena vojaĝo de Primo Levi, priskribita en lia romano “La tregua” (La paŭzo), de Auschwitz al Torino

.

La 27-an de 1945 kradoj de Auschwitz-koncentrejo estis faligitaj.


Ĉi sube vi trovas la angorplenajn vortojn de Primo Levi (1919-1987), kiu estis itala-juda verkisto kaj travivinto de la Holokaŭsto, konata pro liaj libroj pri liaj spertoj en la nazia koncentrejo Aŭŝvico (Auschwitz). Fundpaĝe vi trovas videon kun kanto originale verkita de la italo Francesco Guccini, reinterpretitan de Emanuele Rovere (Manŭel), esperantisto: tio nur ete montras la okazintan homan honton….

Ĉu tiu ĉi estas homo?

Ho vi, kiuj vivas senriske

En viaj varmaj domoj,

Vi kiuj trovas vesper-revenante

varman manĝaĵon kaj amikajn vizaĝojn:

Konsideru ĉu tiu ĉi estas viro

Kiu en koto laboras

Kiu pacon ne konas

Kiu batalas por ricevi duonon da pano

Kiu pro jeso aŭ neo mortas.

Konsideru ĉu tiu ĉi estas virino,

Sen-hara kaj sen-noma

Manka je fortoj por memori

Okul-senesprima kaj frosta en sia sino

Kiel rano dum vintro.

Primeditu, ĉar tio ja estis:

Mi ordonas al vi ĉi-vortojn.

Ilin stampu en via koro

kiam hejme vi estas, kiam vi iradas en la straton,

kiam vi enlitiĝas aŭ ellitiĝas;

ilin ripetu al viaj gefiloj.

Alikaze,  via domo ruiniĝu

Malsano vin malhelpu

Viaj idoj de vi deturnu sian vizaĝon.

Primo Levi, 1947

________________________

Se questo è un uomo

Voi che vivete sicuri
Nelle vostre tiepide case,
Voi che trovate tornando a sera
Il cibo caldo e visi amici:
Considerate se questo è un uomo
Che lavora nel fango
Che non conosce pace
Che lotta per mezzo pane
Che muore per un sì o per un no.
Considerate se questa è una donna,
Senza capelli e senza nome
Senza più forza di ricordare
Vuoti gli occhi e freddo il grembo
Come una rana d’inverno.
Meditate che questo è stato:
Vi comando queste parole.
Scolpitele nel vostro cuore
Stando in casa andando per via,
Coricandovi alzandovi;
Ripetetele ai vostri figli.
O vi si sfaccia la casa,
La malattia vi impedisca,
I vostri nati torcano il viso da voi.
(Primo Levi, Se questo è un uomo, 1947)

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...