Margaret Zaleski-Zamenhof estas kuracisto, kiu vivas en Parizo.
Ŝi naskiĝis en Varsovio, Pollando, kaj estas pranepino de la kreinto de Esperanto, nome Ludoviko Lazaro Zamenhof, kaj filino de ties nepo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. Ŝi konas multajn lingvojn (polan, francan, anglan, germanan kaj rusan, kaj… ankaŭ la esperantan). Ŝi, intervjuita denove de Katalin Kovats, rakontas en esperanto, el hejmo, pri sia kronvirusa sperto – kaj kiel kuracisto kaj kiel malsanulino – ĉar, ja, ŝi infektiĝis. Jen la situacio en Francujo.