La vita continua: come rafforzare l’autostima durante una pandemia

Sinteze por la esperantistoj, la mesaĝo estas: Ni lernu ion konstruan el la sufero, kiu estas kaŭzita de ĉi tiu pandemio, kiu devigas homojn al izoleco kaj al tre doloraj perdoj.
La aŭtorino efike asertas: “Ni ne metu en paŭza stato nian vivon por ĝin reakiri, egalan, je la fino, kiel se ĉio estis malbela sonĝo. …Sufero per si mem instruas nenion. Sed la maniero per kiu ni aliras ĉi tiun suferon povas nin plifortigi. Ni ne povas eviti tion kio estas nun okazanta. Ni povas certigi nin por ke tio ne estu senrezulta…. Serĉi devige kulpulon senigas nin anticipe la eblecon pri ŝanĝo kiu transformas”.

D.ssa Viviana Chinello

Mettere in stanby la nostra vita per poi riprendercela quando tutto sarà finito, come se fosse stato solo un brutto sogno da lasciarci rapidamente alle spalle, potrebbe essere allettante…

Fermi, a casa, giorni e giorni. Privati dei soliti ritmi frenetici che fino a qualche settimana fa scandivano le nostre giornate, ci tocca schiacciare il tasto pausa da tutti i nostri impegni.

Mettere in stanby la nostra vita per poi riprendercela quando tutto sarà finito, come se fosse stato solo un brutto sogno da lasciarci rapidamente alle spalle, potrebbe essere allettante…  Ma non lo è… e dunque ci tocca fare i conti con la realtà; le nostre vite non sono in pausa! Anzi, dentro la quarantena  la vita è più intensa di prima.

Credere che la nostra vita sia in pausa ci porta a due tremendi errori: vivere questa dolorosa esperienza senza apprendere nulla e pensare che quando ne usciremo riprenderemo…

View original post 786 altre parole

pri la homa digno

Immanuel KANT (1724 – 1804) estis germana filozofo kaj metafizikisto de Kenigsbergo kiu floris dum la 1780-aj jaroj. Kant estas la respondo al la skeptikismo de Hume kaj li ellaboris la filozofan surbazon de la nova scienca mondbildo (el esperanta vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Immanuel_Kant )

Lia subskribo sin montras tiel:

bildofonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Immanuel_Kant_signature.svg

Vi mem povas konstati, kaj intuicii, ke la plej evidenta karakterizaĵo en lia mansubskribo estas la nuligo de sia Egoo, de sia Mio. Tiu streko de litero “t” kiu nuligas la tuton estas – klare kaj simbole – indico pri nekonscia malestimo pri si mem. Nenio estas okaza en manskribado, super ĉio en subskribado kiu prezentas propran identecon. Subskribo sigelas propran socian bildon kaj proprajn genealogiajn radikojn – kaj estas unika, la sola, neimitebla kaj tute persona. Do mi ne miras, ke Kant amplekse pritraktis pri la valoro de la (homa) digno. Vidu plej sube lian citaĵon.

Per lia subskribo li transdonas precizan mesaĝon: inklinon sin nuligi, nuligi sian genton, praavojn (la familia nomo estas kompleta sed forstrekita, la baptonomo estas jam kurtigita, senevidentigita kaj senvalorigita). Per la neta, klara, longa grafika streko li efektive nuligas sian tuton. Li tiamaniere forviŝas sian identecon ne bone starigitan pasintece, kaj elmontras rifuzon de sia origino, sian edukon ricevitan. Nur per helpo de sia profunda filozofi-umado (pri kiu vi povas konsenti aŭ ne) li sukcesas je la fino supervenki sian fiaskintan identecon, kaj atingi novan identecon, homan identecon, homan dignon, homan valoron – racie komunan al ĉiuj. Tio estas formo de universalismo.

Laŭ Kant, la homa digno estas esence morala koncepto…

.

Immanuel Kant – Estas lia opinio, ke:

“Digno estas senpreza valoro, tute ne-prinegocebla; la absoluta valoro de persono estas la fundamento de memestimo sed ankaŭ la bazo de konscio ke la racia naturo estas komuna al ni kaj al aliuloj”.


Devizo kiu resumas la pensmanieron de Kant rilate al morala etiko (kiun vi povas aprobi aŭ ne) estas tia: “Super mi la stelplena ĉielo, interne de mi la morala konscienco“. Praktike, I. Kant proponas la aŭtonomecon de la moralo. (fonto: Sinteza Enciklopedio pri literaturo, scienco, arto – Synthesis Curcio)