Imagu

Mondo apartenas al kiuj havas la kuraĝon imagi kaj alfronti riskojn por vivi laŭ siaj sonĝoj.
Paulo Coelho
(verkisto kaj poet
o)

Ĉu estas pioniraj vortoj en la kanto, aŭ ĝi estas simple revo?

Dekduo da artistoj reinterpretis ĉi tiun kanton de fama kantisto John Lennon, kaj mi nun konigas al vi ankaŭ esperantan version . Ĝi estas aranĝita kaj esperantigita de Emanuele Rovere, alidirite MANŬEL.
Vortoj de ĉi tiu tre reviga kanto, kiu estas samtempe poezio, tre bone koincidas samajn idealojn antaŭigataj de la lingvo internacia Esperanto (elpensita de pola lingvisto kaj okulisto L. L. Zamenhof kaj de li oficialigita en 1887).

La kapablo imagini, revi, sonĝi estas homa rimedo, ebleco, pri kiu homo disponas, kiun li povas kaj devus kun profito utiligi.

Imagine there’s no heaven
It’s easy if you try
No hell below us
Above us only sky
Imagine all the people living for todayImagine there’s no countries
It isn’t hard to do
Nothing to kill or die for
And no religion too
Imagine all the people living life in peace, youYou may say I’m a dreamer
But I’m not the only one
I hope some day you’ll join us
And the world will be as oneImagine no possessions
I wonder if you can
No need for greed or hunger
A brotherhood of man
Imagine all the people sharing all the world, youYou may say I’m a dreamer
But I’m not the only one
I hope some day you’ll join us
And the world will be as one

Reserĉe al la perdita tempo

de Marcel Proust

Hodiaŭ ni estas izolitaj hejme pro kronviruso – preskaŭ kiel hieraŭ Marcel Proust, kiu propravole izoliĝis en sia ĉambro…. POR PASIGI VIAN TEMPON VI POVAS LEGI LIN EN ESPERANTO.

.

Franca verkisto, Marcel Proust estas tre konata pro sia impona romano titolita: “Reserĉe al la perdita tempo” (originala titolo À la recherche du temps perdu). Pro la romano-strukturo, tiu verko estis ankaŭ nomita L’oeuvre cathédrale.

Ĝi estis fakte eldonita per 7 volumoj inter jaroj 1913 kaj 1927. Li komencis skribi ĝin en 1907. Propravole Proust ĝin prilaboris dum memvola izoliĝo en sia domo en Boulevard Haussmann, kie li laboradis nokte, skribante enlite, en ĉambo lamenita per korko por resti sone izolita. Kia la celo? Ne perdo de la memoro kaj retrovi per skribado la pasintan tempon … perditan.

Kiel bone klarigas en la suba video, sed itallingve, prof-ro Maurizio Ferraris (filozofo kaj akademiano en la Universitato de Torino), la verkisto “dumskribe, tra la memorkapablo kaj la sensoj, iras malantaŭen, en la pasintajn tempojn, re-starigas, rememoras, reprilaboras ĉiujn aferojn, kiuj malaperis kaj kiuj, alimaniere, estus forperditaj. Do, skribado ne signifas forĵeti tempon sed eĉ la malon, savi ĝin“.

Kompreneble nia hodiaŭa situacio estas malsama. Ni tute ne memvole elektis izoliĝon, kaj ni gajnas tempon dum tia necesa izoliteco…. sed, simile al Proust, ankaŭ ni povas reserĉi kaj retrovi la pasintan tempon.

Malsame ol li, ni gajnas tempon pro nia izoliĝo, pro reveno al vivmaniero malpli intensa ol antaŭe..

Se vi deziras legi la romanon en esperanto, sciu ke ekzistas en la reto jam du el la 7 volumoj. tradukitaj de franca esperantisto Ĵeromo Vaŝe:

Plano de la verko (TITOLOJ): http://jxvasxe.free.fr/tradukoj/resercxe-al-la-perdita-tempo-eo.htm

ENKONDUKO: http://jxvasxe.free.fr/tradukoj/resercxe-al-la-perdita-tempo-enkonduko-eo.htm

UNUA LIBRO: http://jxvasxe.free.fr/tradukoj/la-vojo-de-svan-eo.htm#__RefHeading__6794_1363709761

DUA LIBRO: http://jxvasxe.free.fr/tradukoj/en-ombro-de-florantaj-junulinoj-eo.htm

….. la aliaj kvin estas en stato de prilaboro.

_________________________________________________________________

video por kompreni la esencon de la verko de Marcel Proust

70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto

Integra republikigo el la 8-maja “Gazetara Komuniko” n-ro 870 de UEA (Universala Esperanto-Asocio), libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0

https://uea.org/gk/870 :

N-ro 870 (2020-05-08)

70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto

Universala Esperanto-Asocio bondeziras al Eŭropa Unio, kies fondo estis grandparte inspirita de la Deklaro de Schuman, diskonigita antaŭ 70 jaroj.

La Deklaro de Schuman de la 9-a de majo 1950 estis propono de Robert Schuman, tiama ministro pri eksterlandaj aferoj de Francio, por krei novan organizan formon de ŝtatoj en Eŭropo. La propono gvidis al fondo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ), la antaŭanto de tio, kio nun estas la Eŭropa Unio (EU). La eventon oni ĉiujare festas la 9-an de majo kiel la Tagon de Eŭropo kaj Schuman mem estas konsiderata unu el la patroj de la eŭropa konstruado (vidu en Vikipedio: eo.wikipedia.org/wiki/Deklaro_de_Schuman).

Tiu dato sendube estas kuraĝigo al la plua partopreno de esperantistoj por pli forta kaj pli justa Eŭropo. La eŭropaj esperantistoj entuziasme akompanis la 70-jaran procedon por krei tiun komunumon de eŭropaj popoloj, festatan la 9-an de majo. Sennombraj tra la jaroj estis la iniciatoj de eŭropaj geavoj kaj gepatroj por montri solidarecon inter la diverslingvaj eŭropanoj per komunaj kunvenoj, kongresoj, eldonaĵoj kaj informaj agadoj pri la internacia lingvo Esperanto, kiu delonge ŝajnas la natura solvo por interkompreniĝo en tiu kontinento. Tial UEA invitas la Esperanto-komunumon kunfesti la Tagon de Eŭropo, speciale kadre de la 70-jariĝo de la Deklaro de Schuman. Tiu datreveno estas okazo mencii la multajn ligojn inter Eŭropo kaj Esperanto, inter ili:

-la Alvoko al Diplomatoj de D-ro Zamenhof, publikigita en 1915, en kiu la iniciatinto de la Internacia Lingvo pledas por fondo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, pacaj kaj solvantaj ĉiujn etnajn problemojn por la feliĉa kunekzistado de etnoj, lingvoj, religioj kaj naciaj kutimoj: “Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn ‘Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo’. Sed se nun estas ankoraŭ tro frue por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento”;

-la ideoj de Hector Hodler pri kreo de ŝtatligo (federacio) kiel vojo al paco, kunigitaj en la libro “Novaj Vojoj”: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=261;

-la eŭropismaj ideoj inter la du mond-militoj de la german-rumana esperantisto Jozef Zauner, kies verkoj enhavas multajn el la ideoj nun realigataj, inkluzive de komuna mono.

-la agado de la belga esperantisto Germain Pirlot (eo.wikipedia.org/wiki/Germain_Pirlot), unu el la proponintoj en 1995 de la nomo de la monunuo Eŭro kaj senlaca aktivulo por Esperanto en EU;

-la agado de diversaj Esperanto-organizaĵoj, kies agadtereno estas Eŭropo: la Asocio por Eŭropa Konscio (AEK, uea.org/fakoj/AEK); Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu eldonas ĉiumonate la Eŭropan Bultenon (europo.eu/eo/euhropa-bulteno); Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE, legu ĝian komunikon pri la 70-jariĝo de la Deklaro de Schuman); la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, organizanto de la Eŭropa Festivalo de Esperanto-Kantoj, kiun UEA aŭspiciis en 2019 (ecem.com.pl/2019/03/15/7-europejski-festiwal-piosenki-esperanckiej/); la Eŭropa Komisiono de UEA, kiu kunligas la Landajn Asociojn de UEA en Eŭropo; kaj la plej juna, la asocio Espéranto pour l’Europe, kreita en 2019 (esperantoeurope.org/presentation-esperanto-europe);

-kaj, anekdote, la ekzisto de revuo por infanoj kun Esperanto-nomo: Mia Europo (miaeuropo.eu).

Tra la jardekoj esperantistoj kaj subtenantoj kreis tiujn strukturojn por kunordigi sian agadon por Esperanto kaj por Eŭropo, kio gravas por akiri subvenciojn, produkti publikaĵojn, gvidi lernejajn eksperimentojn pri lingvoinstruado, entrepeni informadon. Esperantista agado ekzistas en ĉiuj landoj de Eŭropo, kaj ofte la bezono de eŭropanoj interkompreniĝi sur bazo de egaleco estas unu el la gvidaj linioj de la informado pri Esperanto en la kontinento.

Esperantistoj sincere esperas, ke la Union ne regu puŝoj al nekunlaboro aŭ atento al pure naciaj interesoj, sed ke solvoj estos bazitaj sur egala sinteno al ĉiuj eŭropaj popoloj. Solidareco kaj egaleco inter ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj triumfos, tiel ke Eŭropo restu tiu ekzemplo de socio, kiu kapablas kunteni ekonomian efikecon kaj solidarecon, kiun homoj en la tuta mondo admiras. Nur tia Eŭropo kapablus montri al la mondo, kiel oni solvas lingvajn problemojn en maniero justa per la internacia lingvo Esperanto.

Omaĝe al tiu dato la Libroservo de UEA proponas specialan oferton por la tuta monato majo: “Brilu ĉiu lingvo samrajte! Por multlingveco kaj egalrajta komunikado en Eŭropo”. Verkita de la membro de UEA László Gados, ĝi estis eldonita en Söjtör, en 2001, de Humana Eŭropa Asocio – PLU. Temas pri eseo aperinta okaze de la Eŭropa Jaro de Lingvoj kaj jam tradukita en almenaŭ ok lingvojn: katalogo.uea.org/?inf=6534. Legindaj ankaŭ estas la libroj “Eŭropa Unio, paŝon post paŝo” (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9107) kaj “Kia estus la nuna Eŭropo sen EU?” (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9649).

El Gazetaraj Komunikoj