La viruso ne parolas Esperanton

Ek de pionira epoko la internacia lingvo Esperanto progresis, kaj progresas, ĉiutage. Esperanta terminologio samegale: en la vivo, en ĉiuj fakoj, en ĉiuj medioj, en ĉiuj amaskomunikiloj….. Dum la epoko de Zamenhof certe ne ekzistis la vorto “kronviruso” (aŭ “koronviruso” kiel iuj esperantistoj preferas diri). Ĉar Esperanto-lingvo estas fleksebla, viva kaj utiligata, ĝi senprobleme kapablas evoluiĝi kaj adaptiĝi al novaj situacioj kaj postuloj.

.

Mi trovis surlinee “Esperanta retradio”-n, kies retadreso estas:

http://members.aon.at/aldone/peranto/index.html

kie vi povas aŭskulti interesajn kaj ĉiutagajn elsendojn laŭ tre aktualaj temoj, kaj laŭ via plaĉo. Tiamaniere vi mem povas alkutimiĝi al aŭskultado de la lingvo, kaj kontroli vian parolmanieron.

La rezonado de ĉi tiu radio-estraro estas tia:

la ĉiutaga elsendado estas tre grava. Se oni povas aŭskulti ĉiutage oni alkutimiĝas al la lingvo kaj la voĉo de la parolanto fariĝas konata, ĝi malfremdiĝas. Senkonscie oni komencas pensi en la lingvo kaj la sonoj engravuriĝas tiel ke oni iom post iom komencas imiti la paroladon kiun oni aŭdis. Oni rimarkas ke oni fariĝas pli kaj pli sekura kaj do la ĝojo pri la lingvo kreskas.

Dewplayer
Mi vin proponas la sekvan radian elsendon, publikigita la 6-an de Majo 2020, ĝuste dum la kronvirusa epoko :

La viruso ne parolas Esperanton

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo https://archive.org/embed/viruso_neparolas

kun jena teksto:

Grandaj, tutmondaj, socioskuaj fenomenoj ĉiam okazigas siajn lingvajn rezultojn. Okaze de pandemio, lingvoj tra la tuta mondo suferas respondajn skuojn. Lingvoj devas esprimi novajn faktojn, novajn sentojn, novajn sencojn. Jen klara pruvo, ke ili estas vivantaj estaĵoj: ankaŭ ili suferas la kontaĝon kaj devas adaptiĝi al la nova realo. En momento de tutmonda sanproblemo, gravan rolon plenumas la ĵurnalisma lingvouzo. Simila fenomeno okazis, kiam eksplodis la aidoso-epidemio. Ankaŭ Esperanto estas lingvo, do vivanta kaj adaptiĝanta. Okaze de la pandemio, oni povas klare percepti tion.

Kelkajn tagojn post la komenco de la tutmonda mobilizo por alfronti la kronviruson, ekaperis la koncernaj lingvodefioj. Ni citu kelkajn.

  • Unua paŝo estis trovi taŭgan nomon por la nova viruso, kiu aperas en la mikroskopoj kun aspekto de krono. La Akademio estis konsultita, oni rapide diskutis kaj alvenis al diversaj solvoj. Fine, inter kvar eblecoj, populariĝis la formoj “koronviruso” kaj “kronviruso”. Solvite!
  • “Kvaranteno” fariĝis ĉiutaga vorto, antaŭe nekonata de la plej multaj Esperantistoj. Kurioze, ke kvankam ĝi etimologie aludas al 40-taga izoliĝo, oni uzas ĝin por la 14-taga retiriĝo, kiam oni suspektas infekton. Rezultas la iom stranga esprimo “14-taga kvaranteno”. Krome, multaj homoj uzas la vorton “kvaranteno” por aludi al la ĝenerala “socia izoliĝo”, rekomendata al preskaŭ ĉiuj, ĝis la fino de la pandemio. Do, du signifoj por unu sola termino. Dume, la pola retradio ofte uzas la terminon ”sociaj rigoroj“.
  • ”Covid-19“ montriĝis universala vortumo, pri kiu oni ne bezonas tradukon.
  • La termino ”platigi la kurbon“ fariĝis populara. Ĝi aludas al la kampanjo por ”restado en la hejmo“ kiel rimedo por eviti akutajn kvantojn da malsanuloj, laŭ la statistikaj grafikaj kurboj. Cetere, ĉiuj Esperantistoj devis kompreni la diferencon inter ”epidemio“ kaj ”pandemio”.
  • La vorto “masko” akiris tute specialan sencon.
  • En multaj landoj, la invado de la angla lingvo estas preskaŭ nerezistebla: ”delivery“, ”lockdown“ kaj ”home office“, ekzemple. Esperanto ne havas problemon pri ili: ”alhejma var-liverado“, ”enfermiĝo/enhejmiĝo“ kaj ”hejma laboro“ ŝajnas tute taŭgaj alternativoj. Rilate al ”hejma laboro“, kompreneble, ne temas nur pri hejmpurigado kaj hejmkuirado, sed pri oficeja laboro plenumata en la hejmo, ĝenerale per komputilo. Oni povus diri ankaŭ ”hejma oficejo“.

Fine, ni menciu kuriozan lingvan fenomenon, kiu respegulas psikan staton de la homoj: eble pro iaspeca superstiĉo, oni nenie uzas la vorton ”pesto“. Ĝi povus alporti misfortunon…