grafoanalizo pri Ferdinand de Saussure

Bibliothèque de Genève, Archives Ferdinand de Saussure, 372/4, f.149

Ferdinand de Saussure (1857 – 1913)

( grafoanalizo )

Studado: Universitata

Profesie: lingvisto, semiologo, docento pri lingvoj (inkluzive de Sanskrito)

Premiso:

Nombraj estas manskribaĵoj, kiuj troveblas en la inter-reto, ĉar ĉi tiu persono estas eminentulo en sia disciplino: Lingvistiko. Mi entute faris komparon inter pluraj liaj skribaĵoj (fundpaĝe vi trovos ĉiujn ligilojn), kaj devis atente distingi inter la plej junaj skriboj (verkitaj kiam li estis 35-36-jara, 1893-1894) kaj la du leteroj de li senditaj en 1909 al Giovanni Pascoli, de li konsiderita ‘kolego’, verŝajne ĉar ambaŭ estis universitataj instruistoj.

Tia distingo estas pravigita de la evidenta malsameco – ne nur grafika, sed ankaŭ psika – inter la du tempospacoj; de 1893 ĝis 1909 estas 16 jaroj ……. inter ili interestas ‘universo’.

Skribo de Ferdinand de Sassure – 51-jara

La tria paĝo de li sendita al itala poeto Giovanni Pascoli, en dato 9 aprilo 1909

Fundpaĝe vi trovos la ligilon, por vidi ankaŭ la aliajn du.

Kompreneble, kaj pro objektivemo, mi rimarkigas al vi ke diversecoj inter la du skriboj parte dependas ankaŭ de la adresito: la plej junaj skribaĵoj estas notoj por si mem, male la leteroj estas oficialaĵoj antaŭaranĝitaj por ‘kolego’, kiun li multe estimas, al kiu li petas teknikajn opiniojn pri la utiligo de latinlingvo en poeziarto.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Ferdinand_de_Saussure_signature.png

PSIKA PORTRETO

FERDINAND DE SAUSSURE

.

_______________ GRAFOLOGIA SLIPO _______________  

Grafologiaj signoj ( interkrampe estas la grad-variacioj mezuritaj en la leteroj datitaj 1909 ):

Baza linio supreniranta 9 (8) – ligita interlitere 8-9 (8) – klara 8 (9) – rapida 8 (5) – dinamika 7 (7) – malegala kun metodo 7 (5-6) – sinua 6 (6) – tordiĝinta 3 (3) – rektaj stangoj 7 (7) – kurbaj stangoj: junaĝe, nulo (3) – anguloj A 6 (4) – anguloj B 6-7 (5-6) – anguloj C: junaĝe, nulo (5) – literaj larĝecoj 4 (5-6) – interliteraj larĝecoj 5-6 (5) – intervortaj larĝecoj 3 (2) – flua 5 (7) – etskribo 5 (5) – markita  unua-maniere (nivelo je volo) 5-6 (6) – markita  dua-maniere (nivelo je emociiĝemo) 3 (2) – subtila 5 (4) – literaksoj dekstren-kliniĝintaj 5 (4) – kelkaj liter-nodoj (en  ‘a’, ‘e’, kaj en la n-ro ‘9’): junaĝe, tute ne (JES) – akurateco: junaĝe, tute spontanece (malplijunaĝe, nespontanece 5-6 dekonoj) – skribo surbaze fiksita (plantita), malgraŭ la suprenirado: junaĝe, ne (5) – e.s. pri subjektiveco: junaĝe, tie-ĉi kaj tie (malplijunaĝe: oftegaj, plilongiĝintaj finvorte, fieregaj, eĉ  en la streketo de literoj ‘t’) v.noto

N.B. – e.s = ekstrasignoj: senkonsciaj grafikaj gestoj, akcesoraj, kiuj tre multe rivelas kaj esprimas ______________________________________________________

Intelekte

En liaj multenombraj notoj maneskribitaj – kiuj estas katalogitaj ĉe Biblioteko de  Ĝenevo (Svisujo) kaj ofte malkronologie, ĉar sen datoj –  plene elstariĝas granda aktiveco kaj la hasto de juna studemulo, kiu havas multajn neregatajn iluminiĝojn kaj intuiciojn, kiu per mensa akreco kaj per potenca observokapablo urĝas atingi rezultojn (eta skribo, rapida kaj dinamika, ege malegala sed kun metodo. La skribo ne estas malorda). Dum lia esplorado li prefere sin bazas sur antaŭflaroj kaj imagoj, anstataŭ ol rezonado kaj kritiko: ĉi-lastaj postulus longan tempon por pripensado kaj pli grandan trankvilecon (mallarĝeco inter la literoj kaj inter la vortoj, saltleviĝa, rapida). Pro liaj psika koncentriĝo kaj observokapablo (ne nur pri esenco sed ankaŭ pri detaloj) li krome havas rimarkindajn kaj instinktajn analizkapablojn (eta skribo), kaj uzas ilin potence en kazo de bezono.

Multaj estas liaj interesoj, plejparte konceptaj kaj je spekulativa naturo; malpli multe li estas interesata al praktikadoj aŭ al materia mondo, sed li ŝatas aŭskulti muzikon (saltleviĝa, ĉefe en la junaj skribaĵoj).

Tre verva en observadoj, pro la rimarkinda entuziasma energio kiu trapenetras lian animon li ĉiam pretas reliefigi sian penson, senprokraste, sed samtempe li ne ellasas kontrolon ĉu tio, kion li intuiciis dum tre inspiritaj momentoj estas efektive fidinda. Rigora kaj puntiliema dum sia streĉo por kontroli la kredindecon de siaj tezoj, li  tute ne estas ĉikanema spirite (sed multe alproksimiĝas al tio en la faktoj).

Klarigo – La ritmo de liaj agmaniero kaj antaŭenirado estas rapida kaj daŭra, tre dinamika, senpaŭza; diverse, ‘ĉikanemulo’  stumblas, haltas eĉ antaŭ sensignifaj detaloj, perdas multon da tempo. La deliro kaj la febra sinsekvo de ideoj, kiuj fulmas lian menson same rapide, devias lin al aliaj temoj kaj novaj demandoj. Malgraŭ li estas inklina persisti kaj obstini (anguloj je tipo B), oni ne povas konsideri lin ĉikanema, ĉar lia vigleco evitigas lin ekscese akriĝi rilate al ununura ideo tro longe. 

Super ĉio li estas sen-antaŭjuĝa kaj lerta por komparigi ideojn kaj situaciojn reciproke kontraŭajn. La nombraj korektoj kaj forstrekoj de frazoj aŭ paragrafoj faritaj dum la prezento de pensaĵo, plenumiĝas sen vera ekzamenado de tiu penso mem dum ties konstruiĝo. Por simple diri: li surpaperigas tuj ĉe la inspiro tion, kio ekaperas en sia menso… sen pripensi ĉu tio estas korekta aŭ ne.  Tutcerte li estas rapidema kaj produktema, sed li ne estas senpacienca (neesto de signo ‘senpacienca’), nek simple aferplena, krome li ne neglektas la plej signifajn detalojn. Analizado kaj sintezado en li kuras kune (eta, ligita interlitere). Li esence estas perfektemulo (la baza linio ekscese supreniranta elmontras tion); li povus kulpi pri intelekta vantemo, ĉar li plezuriĝas pro siaj kvalitoj kaj ne kaŝas tion. Tia lasta aroganta teniĝo estas malpli forta en siaj junaj notoj, sed plene evidentiĝas en la du leteroj (1909) senditaj al Pascoli, kie li estas manka je modesteco (lia skribmaniero estas pli ordinara, pli intence farita, malpli sincera kaj malpli spontana, celanta akiri aprobojn. Unuvorte: artefarite akurata).

Lia inteligenteco estas iom komplika, ĉar li ŝatas inter-apudigi kaj kompari ideojn kaj pensojn oponajn kaj pretendas ilin akordigi kaj supervenki direkte al komuna celo; lia logikeco estas tute individua. Lia lernado do trairas vojojn, kiuj estas iomete implikitaj kaj serpentumaj. Kompliko estas pli dum la procedo ol en la reala lernado: li estas perfektemismulo, kiu ambicias akiri la plej bonajn rezultojn. Tia lia teniĝo estas multe kohera (supreniranta linio, tordiĝinta, ligita interlitere, malegala kun metodo).  Entuziasmiĝo estas parto de lia naturo kaj ĉiam lin akompanas, en ĉiuj liaj skribaĵoj, eĉ ankaŭ post multaj jaroj. De kie naskiĝas tiaj ekscitado kaj eŭforio ne estas klare. Verŝajne oni devus esplori lian individuan historion, elserĉi tra la edukado de li ricevita kaj ties medio, tra la nombraj konsentoj kaj legitimadoj kiujn, probable, li ricevis dumvive… Ĉiel ajn, lia humortono ĉiam estas en li alta kaj en tensio.

Komunikokapablo

Ferdinand de Saussure sentas sin tre sekura kaj elmontras tian senton ankaŭ dum interkomunikado.

Koncepte klarvida, originalulo, ruza kaj senprokrasta, li havas sufiĉajn karakterizojn por igi sin kontraŭkonformisto kaj eĉ revoluciema, kelkfoje incite malstabiliga. Argumentoj ne mankas al li (per graveca ordo: klara, tordiĝinta, angulforma, malegala kun metodo).

En leteroj de li senditaj franclingve al itala poeto Giovanni Pascoli en 1909 (De Saussure tiam estis 51-jara) elstariĝas sintenoj kiuj estas pli konsentemaj, pli memkontrolitaj, pli maturaj, pli akordiĝemaj (ekaperas kurbaj stangoj, tute ne estas retro-tordiĝintaj stangoj); li ŝajne estas pli aŭskultema ies opiniojn, eĉ li urĝigas ilin, kaj ŝajnas pli sagaca kaj pli bone integriĝinta en sia socia medio (skribo manierisma). Sed li ne forlasis tiujn junajn personismajn nuancojn kiuj donas al lia personeco stampon je memfiero, kiuj elmontras ne bone kaŝitan arogantecon, kaj havigas al lia realvido ion dogmecan, ian nekontesteblan verecon (stereotipa skribo, malpli originala, malpli spontana – elementoj eĉ pli evidentaj an lia dua letero datita 6 aprilo 1909). Subskribo kutime estas bona indikilo: vidu ekzemple tiun finvortan strekaĵon, tro longa, tute ne spontana sed anticipe studitan kiu ŝajnas meti malvarman distancon inter sia Mio kaj la aliuloj, pro neceso distingiĝi kaj pro kosncio pri propra supereco (krome alia konfirmo pri tio: subskribo estas pli alta ol la normala teksto).

Cetere, se li ne estus tiom fidema al si kaj al siaj rimedoj, kaj li ne estus tiom entuziasma kun pretendo ĉiam sukcesi, li ne estus povinta aliri novajn ideojn per tia granda forto kaj konvinkiĝo, kaj ne sukcesus konvinki ankaŭ aliajn homojn. Ĉi tiu estas la dua flanko de medalo.

Ameme

Li ne estas tro ekstravertita kaj gastema. Li plutenas ĉiam deiĝintan sintenon, kaj ne emas facile pardoni. Li estas neindulgema (rektaj stangoj altgradaj kun tordiĝinta), li estas ankaŭ postulema kaj severa (e.s. subjektivismo), iomete rigida en sociaj rilatoj. Sed lia plej ŝatita kampo restas la sama: tiu socia kaj komunika (literaksoj dekstren-kliniĝintaj); supraĵa intereso li havas ankaŭ por filozofio (eta skribo, sed ĝi  estas strikta intervorte), kaj eĉ en siaj familiaj aŭ amikaj rilatoj li ŝatas inciteti kaj provoki per serĉita rafiniteco (dekstren-klina, angula, eta, tordiĝinta, e.s. subjektiveco). Lia rafiniteco ne devenas de sentokapablo, sed prefere de studemo kaj de esplorado (eta, anguloj je tipo B, ligita interlitere, tordiĝinta). Li povus ŝajni senkohera, au kaŭzi interrilatajn malakordojn. Li intime ŝatas kontrastojn (tordiĝinta), sed ne estas hiperkritikema (intervorte mallarĝa), li ne stigmatizas: simple, intermetas malvarmojn (distancojn) inter si kaj la aliuloj, pro profunda sento pri intelekta propra supereco. Iomete, tio vidiĝas ankaŭ en liaj fotoj……

Konkludoj

Ĉu mi devus kompari inter la personeco de Ferdinand de Saussure kaj tiu de lia frato René (grafoanalizo pri li mi antaŭe jam publikigis), kiu estis esperantisto kaj okkupiĝis ankaŭ pri lingvistiko, mi rilate al René povas diri che lia trankvileco, kapablo konvinki, lia memregado kaj lia senduba estetika senso estus povintaj (dialog-nivele)  influi vere multe kaj pozitive sur la karaktero kaj la rezultoj poste atingotaj de Ferfinand, kiu alprenis ĉiun sukceson kaj fariĝis pli fama. Ambaŭ havis originalecon kaj inventemon, sed se René en la lingva esprimo prefere serĉadis harmonion ol rafinitecon kaj naturece zorgis pri eleganteco kaj beleco (kiuj estas la vesto kaj la formo de esprimo), diverse Ferdinand serĉadis preciozecojn, rafinitecojn por eltiri teoriojn; li enketas plej profunde, elkaŝejigas, purigas, kaj kapablas skrapi la veron pli ol ĝin plene kompreni, kaj estas ĉiam en obstina elserĉo malkovri kaŝitaĵojn, kiujn neniu povus eltrovi escepte de li.

Verŝajne, Ferdinand de Saussure estis pli radikala kaj pli rigora ol sia frato. Eblas, ke li estis tro noviga rilate al sia epoko.

________________________________

Ligiloj por vidi plej bone ĉiujn skribojn de mi ekzamenitajn pri Ferdinand de Saussure:

JUNAJ SKRIBOJ (1893-1894)

DU LETEROJ AL G. PASCOLI- 1909 (ĉe “Pascoli, Arkivo de Kulturaj posedaĵoj”, Italujo) http://pascoli.archivi.beniculturali.it/index.php?id=67&ChiaveAlbero=1041&objId=1035  :

1. De: De Saussure Ferdinand, Ginevra (CH) Al: Pascoli Giovanni, senza luogo  
19 marto 1909; letero
Arkiva identiga markado: G.45.7.9          2 PAĜOJ
2.  De: De Saussure Ferdinand, Ginevra (CH) Al: Pascoli Giovanni, senza luogo
9 aprilo 1909; letero
Arkiva identiga markado: G.45.7.10         3 PAĜOJ
La bildoj estas pligrandigeblaj, kaj estas atingeblaj unu post la alia

__________________  F I N O  __________________

.

grafoanalizo pri René de Saussure

.

La foto pri René de Saussure estas elprenita el: http://esperantaretradio.blogspot.com/2018/07/bonega-artikolo-pri-rene-de-saussure-en.html

(1868-1943)

(grafoanalizo)

Studado: René de Saussure magistriĝis en Parizo pri Filozofio, kaj en Matematiko ĉe la Universitato de Baltimora.

Profesio: li instruis Matematikon ĉe la Universitato de Ĝenevo. Poste, en 1913, li lokŝanĝis al Berna, kie li estis docento pri Geometrio ĝis 1925.

Li estis Esperantisto dum kelkaj jaroj, kaj verkis gravajn volumojn pri la lingvo Esperanto laŭ lingvistika vidpunkto.

PSIKA ETA PORTRETO

pri René de Saussure

(baziĝinta sur liaj mansubskriboj)

.

________________ GRAFOLOGIA SLIPO ________________

(mi adoptis la grafologian metodon de Girolamo Moretti, skolfondinto de Itala Grafologio)

Signoj (mezuroj laŭ dekonoj):

  • Ligita interlitere 10/10 – fortega kapablo kunigi logike ideojn
  • flua 9 – rapida 9 –  senembarasa kaj rapidmova
  • klara 8-9  –  tre bone kaj klare legebla
  • malegala kun metodo 6 – bone organizita kaj tute ne malorda skribo
  • sinua 6 –  fleksiĝema 6 – tordiĝinta 4 –  psika komprenemo kun fleksebleco sed ankaŭ sufiĉa emo kontroli
  • eleganta (belforma) 6 –  rafiniteco kun aparta ŝato por beleco – bona gusto
  • Larĝecoj:  de literoj  5 –   inter la literoj 4  –   inter la vortoj 3  (necesus teksto por certigo) – signoj, kiuj rilatas la socian senton kaj la intelektan fermitecon/malfermitecon
  • kurba/angula 5 (refaldoj estas mildigitaj, dolĉaj) – malegoismo kaj egoismo ekvilibriĝas reciproke
  • Angulo-tipoj:  A  4  –  B  6 ( malakrigitaj)  –  C  6 (sufiĉaj)  –  temas pri la tri manieroj por esprimi egoismon
  • energioŝarĝo: subtila 7 – sentebleco, delikateco / markita duamaniere 3 – subita emociiĝemo (mezgrade)
  • baza linio supreniranta 3 – entuziasmo ne ekscesa
  • kurbitaj stangoj (konkavaj)  – akordiĝema
  • eta ĉeesto de apogiĝantaj literoj kaj de litereksaltoj – ansieco kaj nervozismo (bone kontrolitaj)
  • dekstren-klina 3 – estas la nivelo de varmeco en sociaj rilatoj – sufiĉa  kaj ekvilibra: li ne estas ordonema

_______________________________________________________________

el: https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/arkivajoj

La supra analizita mansubskribo estis skribita de René de Saussure sur tajpita letero de li adresita, la 5an de majo 1908, al Charles-Ange Laisant. Ĉi-lasta estis alia matematikisto, kiu en 1901 vicprezidis Parizan Esperanto-Grupon. Tiu letero troviĝas facile en la retejo de Muzeo de Esperanto en Vieno, ĉe la Nacia Biblioteko. Tiam René de Saussure estis 40-jara.

Alia subskribo, sen dato, estas en la esperanta vikipedio:

Malgraŭ la malmultaj skribaj kaj psikaj informoj, ankaŭ el simplaj subskriboj oni povas eltiri kelkajn gravajn personeco-elementojn, ĉar la grafologiaj analizkriterioj estas esence kaj praktike la samaj ol tiuj por analizado de skribo.

ANALIZO

La flua antaŭenirado de la grafika gesto, la metodaj kaj bone organizitaj ŝanĝoj de la literoj, la flekseblo kaj spontaneco en la faldoj kaj kurbaj linioj, la eta supreniro de la baza linio (subskribo 1908), la neesto de interlitera interrompo, la rapideco kaj la moderaj grafikaj dimensioj vidigas – entute – personon kiu ne tro multe haltas antaŭ premisoj, ĉar li rapide per dedukta logiko kapablas eltiri logikajn konkludojn.

Li ŝatas agadi kaj sin engaĝi, estas sociema kaj tute malstagnema en siaj kutimoj.

Pro la ĉeesto de ia animsentemo kaj emociiĝemo (la leĝera premado sur la papero) li, latente, inklinas reteni interne ian agresiĝimpulson (tio bone videblas en la tre longa lineo, kun gesto tre peza finvorte kiu interrompiĝas subite kaj bruskmaniere). Tia nekonscia teniĝo povus kaŭzi al li, post longa tempo, somate, kelkajn problemojn. Sed por esti certa pri tio, mi devus vidi pli ampleksajn tekstojn…. Ĝi restas hipotezo, kvankam tre probabla.

Estas ĝuste tiu lia sentemo kiu evitigas al li inter-rilatajn kaj vortajn duelojn, kiu puŝas lin prefere ĉirkaŭiri obstaklojn (subtila, sinua, fleksebla), sed sen forgeso atingi la celon per la plej intensa kaj forta decidemo (baza linio rekta kaj supreniranta).

Li tenas spontanan kaj konscian senton pri estetiko, pri beleco, sen fikcio, ĉar li estas ĉiukaze moderulo (eleganta, ekvilibraj mezuroj).

Lia komunikmaniero estas klara kaj taŭga, efika. Impresas (min, kaj probable ankaŭ liatempajn najbarulojn) lia maniero partopreni, kvieta kaj diskreta, sinjoreca, sed samtempe determinita por defendi proprajn vidpunktojn.

El lia prudenta fervoro venas ekvilibra entuziasmo kaj la deziro perfektiĝi en siaj fakaj esploroj.

Lia agado kaj rezonado estas seninterrompaj kaj sinsekvaj, krome li emas kompletigi tion, kion li iniciatas. Lia logiko estas vere firmega (tio estas karakterizo kiu apartenas al ĉiuj matematikistoj kaj plejparte ankaŭ al lingvistoj, kiuj, por sukcesi en tiuj kampoj, nepre devas per logiko asociigi ideojn).

Estas ĝuste tiuj logikaj dispozicioj kiuj permesas al li, speciale kaj aŭtentike, interkunligi ideojn kaj pensojn por dedukti kaj facile sintezi. Li ne tro ŝatas dialogajn interrompojn, nek kiam li babilas, nek kiam li devas subteni tezojn. Pro tio li povus esti de kelkaj personoj miskomprenita. Tia konduto, nur ŝajne aroganta, li eligas eĉ en siaj agadoj: la ĉefa kialo estas ĉiam la sama, finaranĝi tion, kion li iniciatis.

_______________________

la du fratoj De Saussure

Instigita de esperantisto mi longe serĉadis, kaj je la fino mi trovis aliajn skribojn de interesaj pioniroj por grafoanalizado.

Temas pri du svisoj, fratoj, kiuj interesiĝis pri lingvoj kaj pri Esperanto, sed diverscele kaj el malsamaj startopunktoj.

La unua, René de Saussure, estis ankaŭ esperantisto, sed profesie li estis matematikisto. Li prizorgis kaj eldonis gravajn verkojn pri Esperanto laŭ la lingvistika vidpunkto.

La dua, Ferdinand, pli maljuna, profesie lingvisto kaj semiologo, estas konsiderita fondinto de moderna lingvistiko, ĉar li kreis la unuan teorion pri lingvistiko: Strukturismo. Li mencias Esperanton en sia libro Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko [The other Saussure. Artikolo de Javier Alcalde en Babel 16: 22-24, 2016 – el esperanta vikipedio]. Iom da mistero trakuras pri la afero, sed en la esperanta vikipedio ĉio klariĝas. Ferdinand antaŭenirigas sian fraton …

Ambaŭ estas konsiderendaj “pioniroj”, fakte kaj kondute, en siaj personaj esploroj.

Biografiojn pri ili vi facile trovas en vikipedio –  ligiloj estas la jenaj:

.

RENE’ DE SAUSSURE

(1868-1943)

Esperante:  https://eo.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_de_Saussure

.

FERDINAND DE SAUSSURE

(1857-1913)

Ferdinand de Saussure

Esperante:  https://eo.wikipedia.org/wiki/Ferdinand_de_Saussure

Ĝis baldaŭ!

“magia” Muziko

Pensiga paralelismo: Esperanto, kiel Muziko, estas universala lingvaĵo, neŭtrala, kiu alproksimigas diversecojn, kaj senpere povas esti komprenita de ĉiuj homoj.

Mi proponas al vi belan “magia”-n Muzikon. Vestoj rilatas antikvan ĉinan dinastion Tang. La ĉina lingvaĵo ne kompreneblas, sed la muziko tutcerte komunikas….

作曲/编曲:唐彬【微博@超级唐葫芦】
古琴:白无瑕【微博@古琴白无瑕】
古筝:蔡珊【微博@古琴蔡珊】
竹笛:屠化冰【微博@屠化彬–烂菠萝】
巫毒鼓/手擦:陈曦【微博@ZebChen】
大鼓/框鼓/云锣:熊博超【微博@壮穆斯】
颂钵/小镲/铃铛:叶力嘉【微博@透明光Namas】
服化:王乔叶【微博@姝程】
服装:桑缬【微博@桑缬】
录音/混音/摄影/后期:唐彬
出品:自得琴社【微博@自得琴社&@古琴诊所】X长安幻世绘【微博@长安幻世绘】

Komponisto / aranĝisto: Tang Bin
Guqin: Bai Wuliang
Guzheng: Cai Shan
Bambua fluto: Tu Huabing
Voodoo Drum / Mana frotado: Chen Xi
Drum / Drum-strukturo / Cloud Gong: Xiong Bochao
Muzika Bovlo / Cimbaletoj / Tibetaj sonoriloj: Ye Lijia
Servo: Wang Qiaoye
Vestaro: Sang Val
Registrado / Reprilaborado / Fotografio / Pretigo: Tang Bin
Produktado: Zi Deqin Club