grafoanalizo pri Ferdinand de Saussure

Bibliothèque de Genève, Archives Ferdinand de Saussure, 372/4, f.149

Ferdinand de Saussure (1857 – 1913)

( grafoanalizo )

Studado: Universitata

Profesie: lingvisto, semiologo, docento pri lingvoj (inkluzive de Sanskrito)

Premiso:

Nombraj estas manskribaĵoj, kiuj troveblas en la inter-reto, ĉar ĉi tiu persono estas eminentulo en sia disciplino: Lingvistiko. Mi entute faris komparon inter pluraj liaj skribaĵoj (fundpaĝe vi trovos ĉiujn ligilojn), kaj devis atente distingi inter la plej junaj skriboj (verkitaj kiam li estis 35-36-jara, 1893-1894) kaj la du leteroj de li senditaj en 1909 al Giovanni Pascoli, de li konsiderita ‘kolego’, verŝajne ĉar ambaŭ estis universitataj instruistoj.

Tia distingo estas pravigita de la evidenta malsameco – ne nur grafika, sed ankaŭ psika – inter la du tempospacoj; de 1893 ĝis 1909 estas 16 jaroj ……. inter ili interestas ‘universo’.

Skribo de Ferdinand de Sassure – 51-jara

La tria paĝo de li sendita al itala poeto Giovanni Pascoli, en dato 9 aprilo 1909

Fundpaĝe vi trovos la ligilon, por vidi ankaŭ la aliajn du.

Kompreneble, kaj pro objektivemo, mi rimarkigas al vi ke diversecoj inter la du skriboj parte dependas ankaŭ de la adresito: la plej junaj skribaĵoj estas notoj por si mem, male la leteroj estas oficialaĵoj antaŭaranĝitaj por ‘kolego’, kiun li multe estimas, al kiu li petas teknikajn opiniojn pri la utiligo de latinlingvo en poeziarto.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Ferdinand_de_Saussure_signature.png

PSIKA PORTRETO

FERDINAND DE SAUSSURE

.

_______________ GRAFOLOGIA SLIPO _______________  

Grafologiaj signoj ( interkrampe estas la grad-variacioj mezuritaj en la leteroj datitaj 1909 ):

Baza linio supreniranta 9 (8) – ligita interlitere 8-9 (8) – klara 8 (9) – rapida 8 (5) – dinamika 7 (7) – malegala kun metodo 7 (5-6) – sinua 6 (6) – tordiĝinta 3 (3) – rektaj stangoj 7 (7) – kurbaj stangoj: junaĝe, nulo (3) – anguloj A 6 (4) – anguloj B 6-7 (5-6) – anguloj C: junaĝe, nulo (5) – literaj larĝecoj 4 (5-6) – interliteraj larĝecoj 5-6 (5) – intervortaj larĝecoj 3 (2) – flua 5 (7) – etskribo 5 (5) – markita  unua-maniere (nivelo je volo) 5-6 (6) – markita  dua-maniere (nivelo je emociiĝemo) 3 (2) – subtila 5 (4) – literaksoj dekstren-kliniĝintaj 5 (4) – kelkaj liter-nodoj (en  ‘a’, ‘e’, kaj en la n-ro ‘9’): junaĝe, tute ne (JES) – akurateco: junaĝe, tute spontanece (malplijunaĝe, nespontanece 5-6 dekonoj) – skribo surbaze fiksita (plantita), malgraŭ la suprenirado: junaĝe, ne (5) – e.s. pri subjektiveco: junaĝe, tie-ĉi kaj tie (malplijunaĝe: oftegaj, plilongiĝintaj finvorte, fieregaj, eĉ  en la streketo de literoj ‘t’) v.noto

N.B. – e.s = ekstrasignoj: senkonsciaj grafikaj gestoj, akcesoraj, kiuj tre multe rivelas kaj esprimas ______________________________________________________

Intelekte

En liaj multenombraj notoj maneskribitaj – kiuj estas katalogitaj ĉe Biblioteko de  Ĝenevo (Svisujo) kaj ofte malkronologie, ĉar sen datoj –  plene elstariĝas granda aktiveco kaj la hasto de juna studemulo, kiu havas multajn neregatajn iluminiĝojn kaj intuiciojn, kiu per mensa akreco kaj per potenca observokapablo urĝas atingi rezultojn (eta skribo, rapida kaj dinamika, ege malegala sed kun metodo. La skribo ne estas malorda). Dum lia esplorado li prefere sin bazas sur antaŭflaroj kaj imagoj, anstataŭ ol rezonado kaj kritiko: ĉi-lastaj postulus longan tempon por pripensado kaj pli grandan trankvilecon (mallarĝeco inter la literoj kaj inter la vortoj, saltleviĝa, rapida). Pro liaj psika koncentriĝo kaj observokapablo (ne nur pri esenco sed ankaŭ pri detaloj) li krome havas rimarkindajn kaj instinktajn analizkapablojn (eta skribo), kaj uzas ilin potence en kazo de bezono.

Multaj estas liaj interesoj, plejparte konceptaj kaj je spekulativa naturo; malpli multe li estas interesata al praktikadoj aŭ al materia mondo, sed li ŝatas aŭskulti muzikon (saltleviĝa, ĉefe en la junaj skribaĵoj).

Tre verva en observadoj, pro la rimarkinda entuziasma energio kiu trapenetras lian animon li ĉiam pretas reliefigi sian penson, senprokraste, sed samtempe li ne ellasas kontrolon ĉu tio, kion li intuiciis dum tre inspiritaj momentoj estas efektive fidinda. Rigora kaj puntiliema dum sia streĉo por kontroli la kredindecon de siaj tezoj, li  tute ne estas ĉikanema spirite (sed multe alproksimiĝas al tio en la faktoj).

Klarigo – La ritmo de liaj agmaniero kaj antaŭenirado estas rapida kaj daŭra, tre dinamika, senpaŭza; diverse, ‘ĉikanemulo’  stumblas, haltas eĉ antaŭ sensignifaj detaloj, perdas multon da tempo. La deliro kaj la febra sinsekvo de ideoj, kiuj fulmas lian menson same rapide, devias lin al aliaj temoj kaj novaj demandoj. Malgraŭ li estas inklina persisti kaj obstini (anguloj je tipo B), oni ne povas konsideri lin ĉikanema, ĉar lia vigleco evitigas lin ekscese akriĝi rilate al ununura ideo tro longe. 

Super ĉio li estas sen-antaŭjuĝa kaj lerta por komparigi ideojn kaj situaciojn reciproke kontraŭajn. La nombraj korektoj kaj forstrekoj de frazoj aŭ paragrafoj faritaj dum la prezento de pensaĵo, plenumiĝas sen vera ekzamenado de tiu penso mem dum ties konstruiĝo. Por simple diri: li surpaperigas tuj ĉe la inspiro tion, kio ekaperas en sia menso… sen pripensi ĉu tio estas korekta aŭ ne.  Tutcerte li estas rapidema kaj produktema, sed li ne estas senpacienca (neesto de signo ‘senpacienca’), nek simple aferplena, krome li ne neglektas la plej signifajn detalojn. Analizado kaj sintezado en li kuras kune (eta, ligita interlitere). Li esence estas perfektemulo (la baza linio ekscese supreniranta elmontras tion); li povus kulpi pri intelekta vantemo, ĉar li plezuriĝas pro siaj kvalitoj kaj ne kaŝas tion. Tia lasta aroganta teniĝo estas malpli forta en siaj junaj notoj, sed plene evidentiĝas en la du leteroj (1909) senditaj al Pascoli, kie li estas manka je modesteco (lia skribmaniero estas pli ordinara, pli intence farita, malpli sincera kaj malpli spontana, celanta akiri aprobojn. Unuvorte: artefarite akurata).

Lia inteligenteco estas iom komplika, ĉar li ŝatas inter-apudigi kaj kompari ideojn kaj pensojn oponajn kaj pretendas ilin akordigi kaj supervenki direkte al komuna celo; lia logikeco estas tute individua. Lia lernado do trairas vojojn, kiuj estas iomete implikitaj kaj serpentumaj. Kompliko estas pli dum la procedo ol en la reala lernado: li estas perfektemismulo, kiu ambicias akiri la plej bonajn rezultojn. Tia lia teniĝo estas multe kohera (supreniranta linio, tordiĝinta, ligita interlitere, malegala kun metodo).  Entuziasmiĝo estas parto de lia naturo kaj ĉiam lin akompanas, en ĉiuj liaj skribaĵoj, eĉ ankaŭ post multaj jaroj. De kie naskiĝas tiaj ekscitado kaj eŭforio ne estas klare. Verŝajne oni devus esplori lian individuan historion, elserĉi tra la edukado de li ricevita kaj ties medio, tra la nombraj konsentoj kaj legitimadoj kiujn, probable, li ricevis dumvive… Ĉiel ajn, lia humortono ĉiam estas en li alta kaj en tensio.

Komunikokapablo

Ferdinand de Saussure sentas sin tre sekura kaj elmontras tian senton ankaŭ dum interkomunikado.

Koncepte klarvida, originalulo, ruza kaj senprokrasta, li havas sufiĉajn karakterizojn por igi sin kontraŭkonformisto kaj eĉ revoluciema, kelkfoje incite malstabiliga. Argumentoj ne mankas al li (per graveca ordo: klara, tordiĝinta, angulforma, malegala kun metodo).

En leteroj de li senditaj franclingve al itala poeto Giovanni Pascoli en 1909 (De Saussure tiam estis 51-jara) elstariĝas sintenoj kiuj estas pli konsentemaj, pli memkontrolitaj, pli maturaj, pli akordiĝemaj (ekaperas kurbaj stangoj, tute ne estas retro-tordiĝintaj stangoj); li ŝajne estas pli aŭskultema ies opiniojn, eĉ li urĝigas ilin, kaj ŝajnas pli sagaca kaj pli bone integriĝinta en sia socia medio (skribo manierisma). Sed li ne forlasis tiujn junajn personismajn nuancojn kiuj donas al lia personeco stampon je memfiero, kiuj elmontras ne bone kaŝitan arogantecon, kaj havigas al lia realvido ion dogmecan, ian nekontesteblan verecon (stereotipa skribo, malpli originala, malpli spontana – elementoj eĉ pli evidentaj an lia dua letero datita 6 aprilo 1909). Subskribo kutime estas bona indikilo: vidu ekzemple tiun finvortan strekaĵon, tro longa, tute ne spontana sed anticipe studitan kiu ŝajnas meti malvarman distancon inter sia Mio kaj la aliuloj, pro neceso distingiĝi kaj pro kosncio pri propra supereco (krome alia konfirmo pri tio: subskribo estas pli alta ol la normala teksto).

Cetere, se li ne estus tiom fidema al si kaj al siaj rimedoj, kaj li ne estus tiom entuziasma kun pretendo ĉiam sukcesi, li ne estus povinta aliri novajn ideojn per tia granda forto kaj konvinkiĝo, kaj ne sukcesus konvinki ankaŭ aliajn homojn. Ĉi tiu estas la dua flanko de medalo.

Ameme

Li ne estas tro ekstravertita kaj gastema. Li plutenas ĉiam deiĝintan sintenon, kaj ne emas facile pardoni. Li estas neindulgema (rektaj stangoj altgradaj kun tordiĝinta), li estas ankaŭ postulema kaj severa (e.s. subjektivismo), iomete rigida en sociaj rilatoj. Sed lia plej ŝatita kampo restas la sama: tiu socia kaj komunika (literaksoj dekstren-kliniĝintaj); supraĵa intereso li havas ankaŭ por filozofio (eta skribo, sed ĝi  estas strikta intervorte), kaj eĉ en siaj familiaj aŭ amikaj rilatoj li ŝatas inciteti kaj provoki per serĉita rafiniteco (dekstren-klina, angula, eta, tordiĝinta, e.s. subjektiveco). Lia rafiniteco ne devenas de sentokapablo, sed prefere de studemo kaj de esplorado (eta, anguloj je tipo B, ligita interlitere, tordiĝinta). Li povus ŝajni senkohera, au kaŭzi interrilatajn malakordojn. Li intime ŝatas kontrastojn (tordiĝinta), sed ne estas hiperkritikema (intervorte mallarĝa), li ne stigmatizas: simple, intermetas malvarmojn (distancojn) inter si kaj la aliuloj, pro profunda sento pri intelekta propra supereco. Iomete, tio vidiĝas ankaŭ en liaj fotoj……

Konkludoj

Ĉu mi devus kompari inter la personeco de Ferdinand de Saussure kaj tiu de lia frato René (grafoanalizo pri li mi antaŭe jam publikigis), kiu estis esperantisto kaj okkupiĝis ankaŭ pri lingvistiko, mi rilate al René povas diri che lia trankvileco, kapablo konvinki, lia memregado kaj lia senduba estetika senso estus povintaj (dialog-nivele)  influi vere multe kaj pozitive sur la karaktero kaj la rezultoj poste atingotaj de Ferfinand, kiu alprenis ĉiun sukceson kaj fariĝis pli fama. Ambaŭ havis originalecon kaj inventemon, sed se René en la lingva esprimo prefere serĉadis harmonion ol rafinitecon kaj naturece zorgis pri eleganteco kaj beleco (kiuj estas la vesto kaj la formo de esprimo), diverse Ferdinand serĉadis preciozecojn, rafinitecojn por eltiri teoriojn; li enketas plej profunde, elkaŝejigas, purigas, kaj kapablas skrapi la veron pli ol ĝin plene kompreni, kaj estas ĉiam en obstina elserĉo malkovri kaŝitaĵojn, kiujn neniu povus eltrovi escepte de li.

Verŝajne, Ferdinand de Saussure estis pli radikala kaj pli rigora ol sia frato. Eblas, ke li estis tro noviga rilate al sia epoko.

________________________________

Ligiloj por vidi plej bone ĉiujn skribojn de mi ekzamenitajn pri Ferdinand de Saussure:

JUNAJ SKRIBOJ (1893-1894)

DU LETEROJ AL G. PASCOLI- 1909 (ĉe “Pascoli, Arkivo de Kulturaj posedaĵoj”, Italujo) http://pascoli.archivi.beniculturali.it/index.php?id=67&ChiaveAlbero=1041&objId=1035  :

1. De: De Saussure Ferdinand, Ginevra (CH) Al: Pascoli Giovanni, senza luogo  
19 marto 1909; letero
Arkiva identiga markado: G.45.7.9          2 PAĜOJ
2.  De: De Saussure Ferdinand, Ginevra (CH) Al: Pascoli Giovanni, senza luogo
9 aprilo 1909; letero
Arkiva identiga markado: G.45.7.10         3 PAĜOJ
La bildoj estas pligrandigeblaj, kaj estas atingeblaj unu post la alia

__________________  F I N O  __________________

.

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...