Kuraĝo kaj pasio por altaj idealoj

Maria Montessori (1870-1952)

Maria Montessori (portrait).jpg
edukistino

Hodiaŭ estas la 150-a jarreveno de la naskiĝo de Maria Montessori, kiu estis itala pedagogo kaj psikiatro, kiu –  kontraŭflue dum sia epoko – konsideris edukadon kiel praktiko de liberiĝo kaj konstruado de Paco (ankaŭ inter generacioj).

Nu, KURAĜO kaj PASIO estas du grandaj sentoj, kiuj perfekte proksimigas la personecojn de Ludwik Lejzer Zamenhof (1859-1917) kaj M. Montessori cele al tre grandaj idealoj: la unua pere de noviga internacia help-lingvo, la dua pere de noviga edukad-sistemo.

En la esperanta medio oni faris tre interesan komparon inter la du famuloj. Bedaŭrinde la fonto de la pensaĵo ne plu troviĝas en la reto, sed mi bone notis tion (jam en alia mia blogejo) kaj reeĥas tiujn eminentajn vortojn:

Ambaŭ (Zamenhof kaj Montessori) eltrovis novajn solvojn al malnovaj problemoj, kaj rifuzis la limigojn de komuna saĝo dum sia epoko.

Montessori tute ne akceptis, ke infanoj malriĉaj aŭ simplanimaj (naivaj) ne povu ricevi edukadon, aŭ ke infanoj sianature estu malbontonaj aŭ malpenemaj, aŭ ke instruistoj komandu laŭ propra plaĉo al infanoj per batoj aŭ  ĉantaĝoj.

Zamenhof tute ne akceptis, ke etnaj militoj estu nepraj kaj akcepteblaj kiel esenca parto de vivo por plurkultura socio“.

Du konstruantoj de Paco

____________________

Fruktoj de pionirado

Roterdamo – 2008: La 93-a Universala Kongreso de Esperanto kun 1845 partoprenantoj

La esperanta kulturo havas firmajn bazojn. Unue, danke al la vigla kaj energia agado de iamaj pioniroj, due pro la daŭra aktiveco kaj aktivismo de sekvantaj geesperantistoj, ankaŭ nuntempaj, trie pro la solidiĝinta valideco de la lingvo. Esperanto estas konsiderata kiel interkultura pontolingvo, kaj pro sia simpleco kaj fleksebleco ĝi vere faciligas kaj akcelas komunikadon trans kulturoj kaj popoloj.

Multnombra estas la kultura produktado en esperanto: literatura, teatra, muzika, scienca, kaj kompreneble organiza.

Ĝuste lastajn tagojn mi eksciis pri tradukado al esperanto el la itala lingvo – fare de konata ĵurnalisto Giulio Cappa – de verko “Rapsodia su un solo tema – Colloqui con Rafail Dvoinikov” kies origina aŭtoro estas Claudio Morandini (el Aosta Valo). Ĉi tie la sciigo, itallingve:

https://www.lastampa.it/topnews/edizioni-locali/aosta/2020/08/26/news/giulio-cappa-io-testimone-solitario-della-lingua-esperanto-li-dentro-c-e-un-mondo-1.39229770

Evidentas, ke Esperanto estas viva lingvo, ĉar ĝi atingas 133 jarojn kaj estas ankoraŭ nun senĉese kaj tutmonde praktikata. Esperanto estas lingvo kiu evoluas kaj montras diversmaniere sian kapablon esprimi la plej etajn penso-nuancojn, eĉ la plej teknikajn kaj modernajn terminojn kiuj ne ekzistis, ja, antaŭ jarcento! Estas pro tio, ke ĝi pluvivas kaj estimindas. Tion jam scias esperantistoj. Ili, senlace, deziresprimas ke ĉiuj homoj povu ĝui tian grandan kulturan interŝanĝoeblecon.

Landoj kiuj gastigis aŭ estas gastigontaj Universalan Kongreson de Esperanto, de 1905 ĝis 2017 (el Vikipedio)

___________

Por Italoj, por informado kaj ne resti izolitaj:

. https://www.esperanto.it/it/

. http://ttt.esperanto.it/kirek/

. http://kurso.com.br/?ithttps://lernu.net/it

. https://lernu.net/it

. http://www.bitoteko.it/

. http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/

Impulsiĝemo kaj Pripensemo

https://64.media.tumblr.com/3bcee83d36950815f88c2de900ee12e6/687d0e3c4aba782d-c0/s500x750/8e64e75569eee201484bb09540ecc851da7318a9.jpg

ESENCO

grafologio-vidpunkte esprimiĝas per vortoj kaj literoj, diverse

HAZARDOJ

estas evidentigitaj per la finvortaj strekoj, konsiderataj kiel ‘ekstrasignoj’ (momentaj kaj fuĝantaj).

Ĝeneralvidpunkte, oni povas nespecife distingi KONSCIAJN kaj NEKONSCIAJN grafismojn. Ĉi-lastaj, eĉ se laŭ malsamaj eblaj modaloj, apartenas al nesinreg-uloj, kiuj ne aŭdacas deigi literojn unu la alian (kaj eĉ ili povas preterlasi punktetojn sur literoj ‘i’, ‘j’), ĉar ili tute ne emas haltigi la haston de la nekonscia impreso (ekzemple, vidu la skribmanieron de juna Ferdinand de Saussure)

Kiel difini la koncepton pri  impulsiĝemo?

Ĝi estas ekstera sensaĵo kiun oni ne atente ekzamenas interne.

La supre menciitaj ekstrasignoj estas do tute nekonsciaj. Krome, oni devas scii, ke impulsiĝemo estas esprimita nur en tia finvorta (kelkfoje komenc-vorta) grafika gesto. Sed, se estas ordo en grafio, tiam impulsiĝemo malfortiĝas.

Por skemigi:

  • ORDO  samegalas  KONSCION.  –  Vidu ekzemple la skribon de Albert Einstein, supre. Tia psika stato estas bone esprimita ankaŭ per la grafologia signo MALEGALA KUN METODO=intuicio  (ekzemple, vidu la skribmanieron de L. L. Zamenhof: https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/03/20/ludwik-lejzer-zamenhof/ ).
  • Se en grafio estas MALORDO, tiam grafologo ekscias, ke temas pri psika stato de NEKONSCIO. Vidu ekzemple la suban skribmanieron:   

Skribo tre malorda. Estas malegalecoj en la altecoj de literoj, sed tiuj malegalecoj ne estas metodaj; ili estas malbone organizitaj……do, intuicioj estas sed ili ne estas laŭcelaj.

PRIPENSEMULOJ

Tiaj unuopuloj inklinas preni en konsideron siajn nekonsciajn perceptitajn sentojn.

Girolamo Moretti (skolfondinto de itala grafologio, konata ankaŭ eksterlande) apartigas du malsamajn pripensemulojn, tiun SIMPLAN kaj tiun ANALIZAN.

  • La unua emas ĉion atente pesi, observi, kaj laŭ esenco kaj laŭ hazardoj. Signoj estas ‘tre akurata’ kaj eĉ plimulte ‘glatigita’
  • La dua, analiza pripensemulo, estas pli strikte analizema. Analizado, per si mem, prizorgas detalojn. Signoj estas: ‘malligita interlitere’ plus ‘tre akurata’. Tiu persono analizas eĉ  percepton!

Kutime, timas fali en eraron pli multe tiuj, kiuj emas analizadi ol kiuj emas sintezadi.

___________