
ESENCO
grafologio-vidpunkte esprimiĝas per vortoj kaj literoj, diverse
HAZARDOJ
estas evidentigitaj per la finvortaj strekoj, konsiderataj kiel ‘ekstrasignoj’ (momentaj kaj fuĝantaj).
Ĝeneralvidpunkte, oni povas nespecife distingi KONSCIAJN kaj NEKONSCIAJN grafismojn. Ĉi-lastaj, eĉ se laŭ malsamaj eblaj modaloj, apartenas al nesinreg-uloj, kiuj ne aŭdacas deigi literojn unu la alian (kaj eĉ ili povas preterlasi punktetojn sur literoj ‘i’, ‘j’), ĉar ili tute ne emas haltigi la haston de la nekonscia impreso (ekzemple, vidu la skribmanieron de juna Ferdinand de Saussure)
Kiel difini la koncepton pri impulsiĝemo?
Ĝi estas ekstera sensaĵo kiun oni ne atente ekzamenas interne.
La supre menciitaj ekstrasignoj estas do tute nekonsciaj. Krome, oni devas scii, ke impulsiĝemo estas esprimita nur en tia finvorta (kelkfoje komenc-vorta) grafika gesto. Sed, se estas ordo en grafio, tiam impulsiĝemo malfortiĝas.
Por skemigi:
- ORDO samegalas KONSCION. – Vidu ekzemple la skribon de Albert Einstein, supre. Tia psika stato estas bone esprimita ankaŭ per la grafologia signo MALEGALA KUN METODO=intuicio (ekzemple, vidu la skribmanieron de L. L. Zamenhof: https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/03/20/ludwik-lejzer-zamenhof/ ).
- Se en grafio estas MALORDO, tiam grafologo ekscias, ke temas pri psika stato de NEKONSCIO. Vidu ekzemple la suban skribmanieron:

PRIPENSEMULOJ
Tiaj unuopuloj inklinas preni en konsideron siajn nekonsciajn perceptitajn sentojn.
Girolamo Moretti (skolfondinto de itala grafologio, konata ankaŭ eksterlande) apartigas du malsamajn pripensemulojn, tiun SIMPLAN kaj tiun ANALIZAN.
- La unua emas ĉion atente pesi, observi, kaj laŭ esenco kaj laŭ hazardoj. Signoj estas ‘tre akurata’ kaj eĉ plimulte ‘glatigita’
- La dua, analiza pripensemulo, estas pli strikte analizema. Analizado, per si mem, prizorgas detalojn. Signoj estas: ‘malligita interlitere’ plus ‘tre akurata’. Tiu persono analizas eĉ percepton!
Kutime, timas fali en eraron pli multe tiuj, kiuj emas analizadi ol kiuj emas sintezadi.
___________