La esperanta kulturo havas firmajn bazojn. Unue, danke al la vigla kaj energia agado de iamaj pioniroj, due pro la daŭra aktiveco kaj aktivismo de sekvantaj geesperantistoj, ankaŭ nuntempaj, trie pro la solidiĝinta valideco de la lingvo. Esperanto estas konsiderata kiel interkultura pontolingvo, kaj pro sia simpleco kaj fleksebleco ĝi vere faciligas kaj akcelas komunikadon trans kulturoj kaj popoloj.
Multnombra estas la kultura produktado en esperanto: literatura, teatra, muzika, scienca, kaj kompreneble organiza.
Ĝuste lastajn tagojn mi eksciis pri tradukado al esperanto el la itala lingvo – fare de konata ĵurnalisto Giulio Cappa – de verko “Rapsodia su un solo tema – Colloqui con Rafail Dvoinikov” kies origina aŭtoro estas Claudio Morandini (el Aosta Valo). Ĉi tie la sciigo, itallingve:
Evidentas, ke Esperanto estas viva lingvo, ĉar ĝi atingas 133 jarojn kaj estas ankoraŭ nun senĉese kaj tutmonde praktikata. Esperanto estas lingvo kiu evoluas kaj montras diversmaniere sian kapablon esprimi la plej etajn penso-nuancojn, eĉ la plej teknikajn kaj modernajn terminojn kiuj ne ekzistis, ja, antaŭ jarcento! Estas pro tio, ke ĝi pluvivas kaj estimindas. Tion jam scias esperantistoj. Ili, senlace, deziresprimas ke ĉiuj homoj povu ĝui tian grandan kulturan interŝanĝoeblecon.

Landoj kiuj gastigis aŭ estas gastigontaj Universalan Kongreson de Esperanto, de 1905 ĝis 2017 (el Vikipedio)
___________
Por Italoj, por informado kaj ne resti izolitaj:
. https://www.esperanto.it/it/
. http://ttt.esperanto.it/kirek/