Maria Montessori (1870-1952)

Hodiaŭ estas la 150-a jarreveno de la naskiĝo de Maria Montessori, kiu estis itala pedagogo kaj psikiatro, kiu – kontraŭflue dum sia epoko – konsideris edukadon kiel praktiko de liberiĝo kaj konstruado de Paco (ankaŭ inter generacioj).
Nu, KURAĜO kaj PASIO estas du grandaj sentoj, kiuj perfekte proksimigas la personecojn de Ludwik Lejzer Zamenhof (1859-1917) kaj M. Montessori cele al tre grandaj idealoj: la unua pere de noviga internacia help-lingvo, la dua pere de noviga edukad-sistemo.
En la esperanta medio oni faris tre interesan komparon inter la du famuloj. Bedaŭrinde la fonto de la pensaĵo ne plu troviĝas en la reto, sed mi bone notis tion (jam en alia mia blogejo) kaj reeĥas tiujn eminentajn vortojn:
“Ambaŭ (Zamenhof kaj Montessori) eltrovis novajn solvojn al malnovaj problemoj, kaj rifuzis la limigojn de komuna saĝo dum sia epoko.
Montessori tute ne akceptis, ke infanoj malriĉaj aŭ simplanimaj (naivaj) ne povu ricevi edukadon, aŭ ke infanoj sianature estu malbontonaj aŭ malpenemaj, aŭ ke instruistoj komandu laŭ propra plaĉo al infanoj per batoj aŭ ĉantaĝoj.
Zamenhof tute ne akceptis, ke etnaj militoj estu nepraj kaj akcepteblaj kiel esenca parto de vivo por plurkultura socio“.

____________________