Esperanto-vivo

La esperanta historio estas juna, kaj ankaŭ nuntempe oni povas trovi pionirojn kiuj senlace, senĉese kaj kun entuziasma kuraĝo emas konigi la internacian helplingvon Esperanton per novaj vojoj, neniam malfermitajn aŭ trairitajn de aliaj personoj sammaniere. Unu el tiuj pioniroj estas Antonio De Salvo, kiu – en aparta retejo, kunlabore kun Itala Esperanto-Federacio – estas la aŭtoro de ĉiuj artikoloj, unu ĉiutage, ĉerpinte el sia ampleksa kolekto da informoj, grupigitaj dum tuta vivo per atenta observado kaj studado pri la esperanta mondo.

Per tiuj blogeroj li rakontas historiojn pri Esperanto, kaj vojaĝigas la legantaron al la multaspekta vivo de Esperantujo: literatura, historia, muzika, poŝtmarka, radia … kun anekdotoj aŭ nekonataj informoj pri eminentuloj aŭ ĉefroluloj de la esperanta vivo, kaj ekspozicio de kuriozaĵoj kelkfoje. La tuto estas plene dokumentita, bilde kaj skribe. Nenio estas laŭ hazardo. Se ankaŭ vi deziras vojaĝeti kaj esploreti la esperantan vivon, mi konsilas al vi viziti:

http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/09/

La aŭtoro precizigas, specife, ke:

Ĉar la blogo turniĝas ne nur al tiuj kiuj konas Esperanton, sed ankaŭ al la ĝenerala itala publiko, la tekstoj estas rigore en la du lingvoj (kio ankaŭ ebligas leksikan komparon).

Antonio De Salvo

__________________

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...