Sofja (Zofia) Zamenhof

Sofja Zamenhof – 1906 proksimume

La tutmonda Esperanto-Muzeo – gastigita ĉe la Nacia Biblioteko en Vieno – estas tre interesa kaj grandvalora fonto je informoj pri la historio de Esperanto. Bonvolu viziti ĝin diĝite por konstati: https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/periodajoj

Ĝuste tie, laste kaj ĝoje, mi eltrovis manskribaĵojn de Zofia (esp. Sofja) Zamenhof, la plej aĝa filino de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la ideinto de la internacia lingvo.

Biografiaj notoj

Sofja naskiĝis la 13an de decembro 1889 en la hejmo de la geavoj Zilbernik, en Kaunas, en Pazu Gatvè, kiam la patro Ludoviko loĝis en Ḧerson por trovi laboron kaj gajni plimulte por subteni sian kreskiĝantan familion. En 1888 jam naskiĝis Adamo kaj poste, en 1904, naskiĝos Lidja, la plej juna (pri kiu mi jam iomete paroletis).

En 1890 la tuta familio reunuiĝis kaj returnis al Varsovio. Ili ekloĝis en la Novolipki strato 21.
Okazis aliaj malproksimiĝoj en la Zamenhofa familio, pro financaj kialoj.
En 1893 la monsituacio tiel malboniĝis ke ili devis transloĝiĝi al la rusa urbo Grodno. Ludoviko forlasis Varsovion en oktobro. Klara kaj la du infanoj, Adamo 5-jara kaj Sofja 4-jara, sekvis lin en novembro.
La monsituacio pliboniĝis nur en 1896 tiel ke Ludoviko decidis iri al Vieno por perfektiĝo en la okulmedicino. De aŭgusto ĝis decembro Klara Zilbernik kaj la du infanoj restis en Grodno.
Kiam Ludoviko en decembro revenis el Vieno, li decidis forlasi la urbon Grodno por denove praktiki en Varsovio. Ili ekloĝis en la Dzika strato 9 (1898).

En 1907 Sofja vojaĝis al Lausanne (Svisujo) kaj komencis studi medicinon en la Universitato. Internaj kaj infanaj malsanoj. Lidja, la plej juna, estis tiam vere etulino, kaj verŝajne spertis solfilinan vivon. Sofja iĝis D-rino en 1913 kaj returnis al Varsovio. Ŝi laboris unue ĉe Hospitalo en Lebedyn kaj poste en Varsovio. La svisa diplomo ne donis la rajton deĵori en Rusujo, kaj  en 1914 ŝi vojaĝis al S. Peterburgo por fari registaran ekzamenon. Pro la militeksplodo ŝi ne povis returni al Varsovio kaj de 1914  ĝis 1918 ŝi devis deĵori en Ḧarkov kiel kuracistino. Ŝi povis rekte korespondi kun la gepatroj en la unua jaro de la milito. Sed en 1915 Germanoj okupis urbon Varsovio kaj de tiam rekta korespondado ne estis ebla.

En 1918 Sofja revenis el Rusujo (intertempe ŝia patro mortis, la 17 Apr. 1917), kaj ekloĝis ĉe la patrino en la Krolewska strato 41, kie la patrino loĝis de 1915. La frato Adamo, en 1919, estis mobilizata kiel kuracisto pro la eksplodo de la pola-rusa milito. Ankaŭ Sofja, la sekvan jaron 1920 estis mobilizata kiel kuracistino. Ili revenis hejmen nur en 1922.

En 1924, kiam la patrino Klara revenis de la Universala Kongreso en Vieno kaj malsaniĝis, Sofja flegis ŝin. En 1939 Germanoj atakis Polujon kaj dum la bombardado en Varsovio, la domo de familio Zamenhof estis detruata kaj ĉio perdiĝis.

En 1940, la 29an de Januaro, Germanoj arestis Sofja kune kun la aliaj Zamenhofanoj. Ili devis resti en la Rawiak malliberejo ĝis la 5a de Marto. La nazioj mortpafis Adamon tuj la 29an de Januaro en la mortpafejo Palmiry ekster Varsovio. En 1942 Sofja kaj la aliaj familianoj estis denove arestataj kaj sendataj al la gasmortigejo Treblinka. Sofja estis murdata en la monato aŭgusto. Lidja estis murdata en la monato oktobro. La edzino de Adamo (Vanda), kaj ties filo (Ludokiko, kiu nomiĝas kiel la avo) estis savataj.

Sofja tre multe helpis la Esperantistan movadon. Ŝi vizitis diversajn Universalajn Kongresojn (UK).

Kelkaj el supraj biografiaj notoj troviĝas rekte maneskribitaj de Sofja mem ĉi tie:  https://digital.onb.ac.at/RepViewer/viewer.faces?doc=DTL_7491298&order=1&view=SINGLE  Temas pri la letero de ŝi adresata en 1931 al iu S-ro Hugo Steiner, vienano, kiu estis ĝis 1938 direktoro de Internacia Esperanto-Ligo, unu el plej grandaj esperanto-organizoj tiuepoke.

La plejparton da informoj mi ĉerpis el verko: LA VIVO DE D.RO L.L. ZAMENHOF EN BILDOJ, de Henk Thien.

RAPIDA KOMPARO INTER SKRIBMANIEROJ

DE SOFJA ZAMENHOF

KAJ LUDOVIKO LAZARO ZAMENHOF

Sofja Zamenhof

Supre,  el letero datita 11 novembro 1931 sendita de Sofja Zamenhof al S-ro Hugo Steiner – Sofja estas 42-jara

Bildofonto: https://digital.onb.ac.at/RepViewer/viewer.faces?doc=DTL_7491298&order=1&view=SINGLE (grandigo)

Subskribo de Sofja Zamenhof:

Supre, eltirita el letero datita 26 februaro 1916 de Sofia al Margrethe Noll. Sofja estas 27-jara

Bildofonto: https://digital.onb.ac.at/rep/osd/?101F6336

.

Ludoviko Lazaro Zamenhof

Supre, el letero del 1908 sendita de L.L. Zamenhof al John Merchant. Zamenhofa estas 49-jara

Bildofonto: https://digital.onb.ac.at/RepViewer/viewer.faces?doc=DTL_6786221&order=1&view=SINGLE (grandigo)

Subskribo de L.L. Zamenhof, sube:

Supre, L.L. Zamenhof estas 48jara

Mi rimarkigas al vi nombrajn similecojn, kiuj estas ne nur vidaj sed ankaŭ grafologiaj, inter la du personecoj. Komunaj grafologiaj signoj: rapida skribo, literoj saltetantajsupren kaj malsupren rilate al la baza linio, mallarĝaj unuopaj literoj sed larĝecoj tre larĝaj interlitere kaj intervorte, malegala kun metodo (= literoj ne estas distribuataj aŭ grandaj sammaniere, ili ne estas samegalaj, sed la tuto aperas bone organizita kaj kohera kuntekste), aksoj de literoj estas dekstren kliniĝantaj, literoj A-O surpinte malfermitaj, la surpapera manpremado estas vigla kaj varia: prefere ĝi estas leĝera sed aperas tie-ĉi kaj tie abruptaj dikecoj, simptomo de abruptaj emociaj ŝanĝoj kaj animstatoj tuje superitaj.

Diverse, la ligiteco inter la literoj (signo ‘ligita interlitere’) estas malsamaj en la du skribmanieroj:

  • S o f j a reakiras la spiron pli ofte, multaj interliteraj kunligoj estas interrompitaj…
  • L u d o v i k o estas spirmanka, intelekte li urĝemas konkludi, kunligoj interliteraj estas plejparte seninterrompaj.

Grafike, spiro aŭ ne-spiro videblas ĝuste en la ligado inter litero kun la sekva. Sed bone atentu, oni ne devas konsideri nek kalkuli literojn ‘i’ kiuj sianature devigas interrompi la fluon, aŭ kiam estas akcentosignoj, ks.
Ligita interlitere elmontras seninterrompan pensadon, bonan asociigon de ideoj, logikajn La logikkapablo de Ludoviko L. Zamenhof estas pli fera, pli firma, kelkaspekte pli trafa. Diverse, Sofja pesas, haltas pli ofte por analizi aŭ inspekti kaj havas malpli konvinkajn argumentadojn.

Du personoj ambaŭ viglaj intelekte, kreaj, sentemaj kaj facile impreseblaj, grandanimaj kaj sin dediĉaj al socio. Je unua impreso ŝajnas ke Sofja estu en perfekta kunpartoprenado kaj konsento al patraj idealoj. Sofja ŝajnas esti pli prudenta intelekte, male ŝia patro estas pli senembarasa kaj sentima pri la valideco de siaj ideoj. Krome, Zamenhof, siaflanke, ŝajnas esti pli sentema, pli delikata kaj emociovibranta, samtempe pli krea; diverse Sofja ŝajnas esti pli fakta kaj konkreta, pli rapida decidi en la ĉiutaga vivo. Ambaŭ posedas intuiciojn kaj originalecon en sia profesio.

Fino

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...