La lamento de la Tero

Mi deziras konigi al vi ĉi tiun muzikvideon, unue pro la teksto (kiu spegulas bildon pri la nuna mondvivo, kiu estas ĉiam pli freneza kaj sensenca, malprudenta kaj neracia), due pro la agrabla muziko, kiu emigas al vivoĝojo, kiu eligas aspirojn pli kongruajn kun la natura homa inklino: alstrebado al paco kaj justeco…

Ĉu tio estas Utopio, aŭ ĉu malvero? Ĉi-rilate mi havas ĉizite en la memoro frazon de tre konata (ankaŭ internacie) verkisto, pedagogiisto kaj ĵurnalisto, Gianni Rodari: “En Lando-de-mensogo, la vero estas mensogo“.