15-an de Decembro 2020

Zamenhofa Tago

La 15-an de Decembro 2020, morgaŭ, estos 161-a datreveno ekde la naskiĝdato de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto. En Esperantujo, la universala lando de Esperanto, oni ĝin festos per pluraj eventoj. Oni ne nur festos lian naskiĝdaton, sed ĝi estos okazo por kuraĝigi la esperantan kulturon kaj la publikigon de pluaj libroj: pro tio, la Zamenhofa tago estas konsiderinda samtempe la Tago de Esperanto-libro kaj la Tago de Esperanto-kulturo.

Pluajn informojn vi povas trovi en Vikipedio (plurlingve), aŭ simple en la tuta interreto, per la ŝlosila vorto “Zamenhofa Tago”….

la domo kie naskiĝis L. L. Zamenhof (en Bjalistoko = Białystok)
Bjalistoko tiutempe estis en Litovujo sub la rusa imperio, nuntempe ĝi apartenas al Pollando

L. L. Zamenhof

Por ĉiu sia lingvo, por ĉiuj esperanto!