Charles Chomette

Charles Chomette – esperantisto de la unuaj tempoj – el gastalbumo de familio Minnaja (kiun mi tre dankas)

Biografiaj notoj (el e-vikipedio):

naskiĝdato: nekonata
mortodado: 13-04-1969
devenlando: Francujo
profesio: nekonata
ŝtataneco: Usono
edzino: Sian Germaine van der Veken, belga esperantistino konata dum la 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpen
du filinoj: iliaj nomoj estas Lilio kaj Dianto (denaskaj esperanto-parolantoj)

Chomette Charles transloĝigis al Usono en 1919; tie li estis aktiva esperantisto. Sed, verdire, oni malmulton scias pri li. Mi ne trovis foton pri li! Tutcerte, li tradukis la tekston por la esperantlingva filmo Incubus (1965-1966) en kiu rolis la fama aktoro  William Shatner, kiu famiĝos ĉefe danke al sciencfikcia filmaro Star Trek. En tiu filmo William Shatner kaj la aktoroj parolas nur en esperanto.

Fundpaĝe vi trovos la videon, kiu troviĝas ĉe jutubo, de la dirita filmo “Incubus”

.

___________________GRAFOLOGIA SLIPO ___________________

Signo-gradoj, laŭ dekonoj:

Estantaj esencaj signoj:

Larĝecoj: inter la vortoj 9, interlitere 4 kaj unuoplitere 4-5  –  linio plutenata 8  –  klara 7-8  –  Malegala kun metodo 7 – anguloj je tipo A (ofendiĝemo) 7  –  Anguloj je tipo B (persistemo)  6 –  Anguloj je tipo C  6  (takta kondutkapablo)  – ligita/malligita 5  –  facilmova (literoj saltetantaj supren/malsupren de la baza linio)  7  –  Sinua 6 kun tordiĝinta 1-2  –   eta skribo 5 kun detalemeco 5 

Modifaj signoj:

sobra 9  – kurbiĝintaj stangoj 6  –  subtila premo 5-6  –  akurateco: iomete super la meza (6), iomete pesata –  punktetoj dekstren delokitaj  –  streketo de litero ‘t’ plejparte mallonga, escepte de la subskribo  –  literoj A-O pinte malfermitaj

Hazardaj signoj:

ekstrasigno pri subjetiveco, sed nur en lia subskribo (kie li estas iomete pli spontana)

____________________

PSIKA PORTRETO

laŭ lia skribmaniero:

Personecaj trajtoj – kondutmaniero – dispozicioj

GRAFOANALIZO

Charles Chomette estas unu el tiuj personoj, kiuj havas grandan erudicion, kaj estas dotitaj per talentoj sed ne ŝatas sin montri aŭ aperi aŭ agresive sin imponi.  Li povas aspekti al plejmulto tre modesta, aŭ eĉ sensignifa, sed tio ne respondas al vero.  (sobra. subtila, eta)

Fakte, li ne havas apartajn ambiciojn, tute ne estas karieristo, sed estas sincere tre atenta al mondo kaj al vivo, kaj al socio, kiojn li interne kaj silente kritikemas kaj prijuĝemas. Estante li, per sia inklino, unuopulo tute ne supraĵa, tute ne indiferenta, kaj tre bona observanto kun eksterodinara memorkapablo, li aspektas ofte malaplomba, eĉ kelkfoje timida. Lia pasio estas atingi la kernon de demando, malgraŭ siaj kompreneblaj tute homaj limoj. Pro tio, li neniam estas kontenta pri io ajn.  Nur personoj same profundpensaj kaj same kulturitaj kapablas taksi lin ĝuste, kun estimo kaj per korekta interpretado de liaj aspiroj kaj sendubaj streboj. (baza linio plutenata, detalema, ekscesa intervorta larĝeco, literaksoj dekstren kliniĝantaj, neniu hazarda ekstrasigno, klara)

Li emas studi kaj koni, disvolvi temojn. Ĉiukaze, lia sensiveco dependanta de atento kunligita al emociemo,  lia interna sekva nervozismo, estas tre bone memkontrolataj, tiom ke li povus aspekti eĉ pli severa, pli forestanta, malpli agorda ol li efektive estas rilate al mondo kaj al sociaj rilatoj. (eta, malegala kun metodo 7, subtila, klara, anguloj je tipo B, literoj saltetantaj supre/malsupren: ĉi lastaj estas klara simptomo de abruptaj incitiĝoj… sed ankaŭ skizitaj kaj modleblaj literoj A-O pinte malfermitaj kun literaksoj decide kliniĝintaj dekstren= indico je sociaj interesoj)

Li persiste protektas sian diskretecon, sed li kapablas senti kaj alceli esperojn, celojn kaj revi. Vivas en li nombraj duboj, suspektoj, timoj, malkvietecoj aŭ agitiĝoj, sed li ne emas elmontri ilin. (eta, sobra altgradaj)

Ĉar li alkutimiĝas elspezi nur en si mem ĉiujn impresojn de li ricevitaj (liaj plej grandaj kaj intensaj personectrajtoj estas ĝuste rezerviĝemo kaj sobreco kaj aldone ekscesa pripensado), li facile povus esti trafita de fizikaj ĝenoj, super ĉio en la hepataj funkcioj.  (sobra, neniu ekstrasigno, malekvilibra larĝeco inter la vortoj = 9 dekonojn…rilate al la aliaj larĝecoj )

Tre probable, dum sia vivo li spertis kaj suferis pro envioj, rivalecoj, kaj  malicemoj de aliaj unuopuloj adresitaj al li (ĉu  kolegoj, kunlaborantoj aŭ rivaloj?). Tiaj kialoj povus klarigi al ni lian atentemon por ne erari, lia konscieco kaj akurateco, malfidemon kaj inklinon retiriĝi kaj eviti ekkonkurojn kontraŭ aliaj homoj….  Prefere, li izoliĝas.  (subtila kun anguloj je tipo A super la meza grado, klara kaj eta, akurata 6, kun sinua 6 kaj 1-2 dekonojn da signo tordiĝinta)

Pri li oni scias malmulton, nek lian naskiĝdaton, nek lian profesion. El lia skribaĵo oni ekscias, ke li loĝis en Los Angeles, Kalifornio, sed oni tute ne povas dedukti lian aĝon dum jaro 1951-a

Por sintezi:

Lia pensado estas tre profunda. Lia lernado estas facila pro interesiĝemo, memoro kaj asimiliĝemo de ideoj, nocioj, kaj argumentadoj. Lia atentokapablo estas vere eksterordinara, kaj direkte al materia mondo kaj al tiu spirita. Li estas gvidata en siaj kondutoj per tre granda prudento.

Pro la fakto, ke li observadas ne nur la esencon, sed ankaŭ akcesorajn (hazardajn) specialaĵojn, kaj konsidere lian mensan klarecon (per kiu li konceptas kaj komunikas tre klare) li estus bona instruisto. Li estus pli sukcesa en elementa instruado: fakte li emas pacience espliki ĝis satiĝo de la aŭskultanto, kaj lia emo ekspliki ankaŭ neglekteblajn detalojn povus riĉigi kaj interesigi virgajn mensojn.

——-

Sube vi trovos la menciitan videon de INCUBUS – “Filmita en la jaro 1965 en Usono kaj “elfosita” pli ol 30 jarojn poste, estas verŝajne la unua horora filmo plene en Esperanto. Ĉar origine ĝi ne estis farita por esperantistoj, anglalingvaj aŭ franclingvaj (onidire ankaŭ itallingvaj) subtekstoj akompanas la dialogojn. Pro la fuŝa elparolo de la ne-Esperantistaj aktoroj, la subtekstoj estas utilaj por kompreni la dialogon de la filmo.” … (el: https://eo.wikipedia.org/wiki/Incubus)

Reĝisoro: Leslie A. STEVENS Ĉefa rolanto: William Shatner

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...