Skribado estas dinamika momento esprimanta la personecon de skribanto, kaj stampas surpaperen karakterizaĵojn kiuj estas observeblaj.
Per skriboanalizado oni povas kapti, kiel asertas fama grafologo Firmino Giacometti “aktualajn interagojn kaj de potencialaj kunnaskitaj kapabloj, emociaj impulsoj, genetikaj ecoj, kaj (interagojn) de nenombreblaj vivmedioj, antaŭnaskiĝaj kaj postaj, sociaj kaj kulturaj“… kiuj intermetiĝas.
Finfine, grafologoj alvenas al ĝenerala koncepto, ke en grafismoj troviĝas ne nur neprajn kunnaskitajn elementojn, sed ankaŭ spurojn de konfliktoj kaŭzitaj de malagordoj aŭ kontrastoj interagantaj inter kio estas kunnaskita kaj kio estas (viv)media.
————————————————————————————-
Vi jam rimarkis, ke en ĉi tiu mia blogejo implicite kaj alterne la du temoj ‘esperanto’ kaj ‘grafologio’ senĉese interkruciĝas. Klarigo: la du temoj estas miaj plej ŝatataj pasioj sed ili ne rilatas unu la alian. Ili estas tute apartaj kaj sendependaj. Nu, mi klopodis kun eta sukceso antaŭenirigi ambaŭ. Pro tio mi priparolas pri esperantaj pionirojkaj lingvo esperanto kaj samtempe analizas ilian skribon skribante nur en esperanto. Ne, mi ne estas freneza. Nu, mi nun deziras priparoli la sciencan grafologian metodon de Itala Grafologio, tiu de Girolamo Moretti. Mi esperas, ke al iu ĝi interesos.
————————————————————————————-
Grafologio estas Scienco.
Grafologio, laŭ ĝenerala vidpunkto, estas konsiderenda eksperimenta scienco, diverse la grafologia analizo per kiu ĝi aktivas estas fakte psikodiagnoza testado.

bildofonto: https://it.wikipedia.org/wiki/Grafologia#/media/File:Eh-dm-27.JPG
Kiel ĉiuj sciencaj metodoj:
- grafologia procedo estas konata (publika). Oni scias pri kio oni devas fari, kaj kiamaniere. Alia fakulo estas en kondiĉo sekvi la enketajn fazojn kaj ilin ripeti, ĉu oportunajn
- grafologiaj difinoj kaj eksplikoj estas klaraj kaj precizaj (grafologiaj signoj)
- la datumkolekto estas objektiva: estas nenia ajn antaŭjuĝo por akiri validajn informojn rilate al ekzamenendaj fenomenoj. Fakte, grafologiaj signoj estas mezureblaj kaj kontroleblaj (ilia mezurvaloro estas specifa por ĉiu signo, kaj laŭ dekonoj)
- la alpaŝo, kvankam ĝi estas direktita al apartaĵo (t.e. al individua skribaĵo), estas tutcerte sistema kaj suma. La celo estas rekonstrui pervorte plejeble realisme tion, kio esprimiĝas grafike, por alveni al personeca esenco, al ties kerno
- la laboraj celoj estas ekspliko, konpreno kaj prognozo, tiel ke grafoanalizisto povu elmontri la kondiĉojn, kiuj produktis iujn rezultojn. Se li tion povas, li kapablos ankaŭ antaŭvidi eblajn similajn rezultojn, kiam tiuj kondiĉoj denove ripetiĝos. Kompreneble, ĉar la objekto de studado estas homo, kaj ĉar neniu homo estas identa al alia, la afero estas tre delikata. Pri la homa sintenado, ankaŭ la ebleco kontroli estas tre pli multe delikata kaj singardecema! Je la fino, estos ĝuste la analizito kiu povas sin rekoni en la analizo.
Kiam mi parolas pri la homa sintenado, kaj kiam mi parolas pri prognozo, aŭ kondiĉoj aŭ rezultoj, mi rilatas ne apartajn faktojn aŭ agojn, specifajn, sed mi evidentigas psikajn rezultojn kaj kondiĉojn, kiujn la skribanto kapablus plenumi… La volo plenumi estas tute persona, kaj ofte dependas de determinantaj kaŭzoj….

supre, bona resumo de la itala metodo de Girolamo Moretti