Memortago – 27an de januaro

Auschwitz I entrance snow.jpg

La unua bildo estas enirejo de la koncentrejo de Auschwitz (Aŭŝvico) kun la pordega superskribaĵo: Arbeit macht frei (la traduko: Laboro liberigas)

La dua bildo estas koncentrejo de Auschwitz en 1945, kun la eksteraj trakoj…oni scias por kiu kialo

La tria montras la saman diritan surskribaĵon ĉe la Gestapo-malliberejo de la Koncentrejo Theresienstadt.

Sube: la fervojo al ekstermejo Treblinka – En ekstermejo Treblinka familianoj de Ludoviko Zamenhof estis murditaj – Pluajn informojn pri ili mi evidentigas tuj sekve de ĉi tiu artikolo: Lidja kaj Sofja mortis en Treblinka kaj Adamo Zamenhof dum unu momento post elhejma kaptigo.

Treblinka, estas la nomo de du naziaj ejoj, koncentrejo kaj ekstermejo, la dua plej grava post la koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico) en okupata Eŭropo.
Treblinka 1 estis konstruita en 1941 kiel laborejo por krimakuzitoj; ĝi situis je cento da kilometroj nordoriente de Varsovio, proksime de la urbo Małkinia, en okupata Pollando. Iom malpli ol jaro post la malfermo de tiu ejo, kiu ja estis poste konata sub la nomo de Treblinka 1, dua ejo estis konstruita kiu rapide iĝis grava ilo en la plano pri ekstermado de judoj elpensita de la tria imperio. Treblinka 2, konstruita de germanaj entrepenoj dungintaj judajn kaj polajn malliberulojn, iĝis ekstermejo por la judoj el centra Eŭropo.

.

Risultati immagini per bandiera esperanto

Pri Lidja Zamenhof mi jam verkis:
https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2019/02/01/memore-de-lidja-zamenhof/
https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2020/01/20/denove-pri-lidja-zamenhof/
Pri Sofja Zamenhof bonvolu rigardi:
https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2020/09/19/sofja-zofia-zamenhof/

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...