Dante Alighieri, la eminenta poeto, konata kiel la “patro de la itala lingvo”……

(1265 – 1321)
En la esperanta vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Dante_Alighieri
vi povas multe legi pri li, lia vivo, liaj verkoj kaj lia influo.
Ĉar la jaro 2021 estas la 700-a datreveno de lia morto, mi deziras tion memorigi ankaŭ en mia blogejo.
Ankaŭ Dante Alighieri estas konsiderenda ‘pioniro’, ne esperante sed ĉiukaze lingve. Nu, mi evidentigas por vi ĉi tiun retejon: https://www.dantepoliglotta.it/la-biblioteca-di-dante-poliglotta-e-il-museo-casa-di-dante-di-firenze/
kie vi povas legi versojn de Dante, tradukitajn al plurlingvoj, kaj eĉ AŬSKULTI ilin en via gepatra lingvo.
Ankaŭ en la ĉina…
………… en la japana kaj…..
……………………….en italaj dialektoj, ja!
Klarigoj pri la utiligado de la retejo estas en la itala, angla kaj esperanta.
Bonan navigadon kaj aŭskultadon !
———————————————————————–
Je la fino estas en esperanto tre amuza video kiu arte parodias “Dante poligloto” – senkompate al gepatraj lingvanoj ….