___________________________
https://www.comune.milano.it/servizi/muri-liberi-100-muri-liberi-per-street-art
artistoj kaj geesperantistoj profitu la okazon……
Milana Komunumo disponigas al stratartistoj 100 liberajn urbomurojn, lokumitajn en 70 zonoj de la urbo, sur kiuj artistoj povas libere esprimi sin.
La senpagaj muroj estas markitaj per la panelo sur kiu ĉi tiu surskribaĵo estas indikata:
“La urba Administracio malakceptas ĉian respondecon pri la damaĝoj, kiujn triaj personoj kaj ĝuantoj de ĉi tiu mura surfaco povas suferi, pro la realigo de desegnoj kaj / aŭ pentraĵoj, se oni ne prenis ĉiujn necesajn antaŭzorgojn por eviti ilin “.
Por pentri sur la muroj ne necesas ke vi petu rajtigon aŭ pagu kotizojn.
La muroj estas haveblaj al ĉiuj; tial eblas ankaŭ esprimi sin sur jam nunaj murpentraĵoj.
La Administracio tenas por si la rajton forigi iujn ofendajn verkojn al homoj, al religioj aŭ al ŝtataj organoj.
Konsultu en la Komunuma retejo la prireferencitan mapon por identigi la liberajn murojn kaj la detalojn de ĉiu el ili.
La aplika progamaro ankaŭ videblas per portebla tuŝekrano / inteligenta telefono (aliel dirite: tablet / smartphone).
______