Ivo Lapenna

Multaj personoj kulpigas la lingvon esperanton, ke ĝi ne estas ‘natura’ lingvo, sed artifika. Plivere, esperanta lingvo estas konsiderenda planita lingvo kaj internacia.

Lingvo, fakte ĉiuj lingvoj, ne estas konsiderenda natura fenomeno (biologie), sed socia fenomeno:

La punkto estas, ke ĉiu lingvo estas lingva esprimo de difinita socia grupo kaj, iam formiĝinta, iam kreiĝinta, tiu lingvo efikas kuntene en rilato al sia socia grupo. Do, la lingvo estas preskaŭ legitimilo, identigilo, de la koncerna socia grupo.” (citaĵo eltirita de la sekva video)

Mi proponas al vi ĉi tiun videon, kun parolado de Ivo Lapenna. Pri li kaj pri lia biografio kaj agado vi povas trovi informojn en Vikipedio (1).
En la video, li tre klare kaj per tre preciza elparolo, kaj tre flue, ilustras kelkajn esencajn kaj profundajn konceptojn, kaj priskribas la lingvan esperantan fenomenon.

Esperanto kiel lingva esprimo de humaneca internaciismo

Esperanto evoluas kiel la aliaj lingvoj, per la samaj modaloj de iu ajn lingvo… tion evidentigas Ivo Lapenna.

La lingva evoluiĝo povas dependi de du faktoroj:

  • diferencigantaj (fremdigaj) – ekzemple: geografiaj, sociekonomiaj, kastaj, profesiaj, religiaj …kiuj malhelpas la bontenadon de la lingva unueco (se ĝi ekzistas), aŭ la alproksimiĝon kaj la integriĝon de du malsamaj lingvaĵoj.
  • unuigantaj – plejparte dependantaj de teknikaj progresoj (veturiloj, novaj komunikadiloj) sed ankaŭ la skribeltrovo, la preseltrovo, la literaturo, la produkto de specialaj fakaj lingvaĵoj… ĉiuj faktoroj kiuj helpas la forĝadon kaj la fortikigon de komunaj lingvoj por pli granda nombro da personoj, en ĉiam pli vastajn teritoriojn.

INTERNACIISMO

Por ke lingvo estu efektive internacia, nepras ke ĝi estu tia pro sia strukturo, pro sia socia bazo, kaj pro la celo al kiu ĝi utilas.

Strukture:

Vortradikoj de la lingvo esperanto estas plejparte devenantaj de internaciaj vortradikoj (tre atente elektitaj de Zamenhof, kiu mem konis multajn lingvojn).

Sed lingvo ne estas formita nur per vortoj. Ĝi devas havi ankaŭ gramatikan strukturon, prononco-regulojn, ortografion.

Nu, la esperanta gramatiko estas sintezo de tiu esenca parto de gramatiko kiu estas komuna al multaj lingvoj, nepra sed ankaŭ sufiĉa por taŭge esprimi propran penson.

Socie:

Esperanto estas internacia ankaŭ je sia socia bazo.

Klarigo. Lingvoj naciaj, eĉ kiam estas utiligataj plimalpli efike por internaciaj komunikadoj, restas naciaj, kaj en la ena strukturo, kaj en la socia bazo. Naciaj lingvoj apartenas al respektivaj nacioj: civitanoj de aliaj nacioj povas studi nacian eksterlandan lingvon plimalpli bone, sed ili ne sentas ĝin kiel la sian. Diverse, la Internacia Lingvo Esperanto estas propraĵo de la tutmonda kolektivo, kaj ĉiu persono kiu konas ĝin sentas tiun lingvon kiel propran.

Cele:

Je la fino, esperanto estas internacia ankaŭ laŭ la vidpunkto de sia celo: utili kiel neŭtrala instrumento, kaj transnacia, al tutmondaj internaciaj rilatoj.

Ankaŭ pro la travivaĵoj en plurlingva kaj konflkitema socia medio, la delikata animo de Zamenhof, ideinto de Esperanto, antaŭvidis por la Internacia Lingvo, jam ek de la komenco, la pli vastan socian grupon imageblan: la homaron.

_________________

(1) https://eo.wikipedia.org/wiki/Ivo_Lapenna :

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...