la personeco de Joseph Rhodes (1)

brita esperantisto
(1856-1920)

GRAFOLOGIA ANALIZO

Unuaj impresoj post atenta grafika observado de lia skribmaniero. Lia skribaĵo estas fundpaĝe.

Joseph RHODES tutcerte estis valora homo, laŭ ĉiaj vidpunktoj (homa, etika, morala, socia kaj psikologia) pro la fakto, ke li ŝajnas esti instigita de justecaj valoroj kaj principoj tre altaj en siaj agoj kaj perspektivoj. (tordiĝinta 7-8 dekonoj , supermeza grado).

Li ŝajnas esti persono ĉiam konscia pri si mem kaj pri la aliaj homoj, ĉar li emas kontroli, konstati la verecon, certiĝi… Ĝuste pro tio, mi konkludas, ke li estas konsiderenda ĉiam responsa de propraj agoj. Alivorte, li ĉiam konscie kapablas bone antaŭvidi konsekvencojn de siaj kaj alies elektoj, de siaj vortoj, de siaj paroladoj. Ĝuste pro lia komplika “mekanisma psikologio” kaj observemo pri kontrastoj.

Lia personeco estas forta. Li kapablas entrepreni vastajn projektojn, ne nur pro sia tute aŭtonoma decidemo kaj decideco, sed ankaŭ pro sia rimarkinda vigleco kaj siaj abundaj eluzendaj energioj. (signoj: markita unuamaniere t.e. la videbla premforto en la stangoj, la supermezura tordiĝinta kun la rekta baza linio plutenata, kaj la ardita strekado en literoj ‘t’ kiuj elmontras kaj implicas propran memfidon)

Lia skribmaniero (kaj sekve lia personeco) aspektas tre moderna, kompare lian epokon. Lia skribado estas tre personigita, ne laŭmodela. (la signo tordiĝinta, t.e. literaksoj kiuj subite kaj bruske fleksiĝas unu la alian, ne estas instruita en lernejoj, kaj elmontras lian psikan sendependon)

Mi povus halti ĉi tie, lia esenca psika portreto jam vidiĝas, sed la supra estas nur produkto de sinteza unuarigardo, ĝenerala impreso, per kiu oni reliefigas nur la plej karakterizantajn grafologiajn signojn, ĉeestantajn. Do, en alia artikolo, mi ampleksigos mian grafologian analizadon.

—— 

Biografiaj notoj

Finfine, informoj pri li kaj lia vivo estas malmultaj. Pri li oni scias, ke li estis profesie ĵurnalisto kaj ke redakto de vortaroj estis lia pasio, tiel ke oni nomis lin “vortaristo”. Fakte lia plej konata verkaro estas:

  • 1903: Traduko de la ,Ekzercaro‘ – First Lessons in Esperanto
  • 1905: Vortaro de Esperantaj Rimoj, represo 1984 ĉe eldonejo Artur E. Iltis, Saarbrücken
  • 1908: English-Esperanto Dictionary, Londono 1908, 547 p.

Lia samtempulo Carlo Bourlet (matematikisto kaj esperantisto) tiamaniere taksis ĉi-lastan en recenzo: “.. nuntempe la vortaro naci-esperanta la plej grava, la plej plena, kaj ankaŭ, .., unu el la plej bone kaj zorge verkitaj.” (La Revuo, 3a jaro 1909, n-ro 6 (30), p. 286-287).

Joseph Rhodes estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK). En 1911, dum la Antverpena Universala Kongreso (UK), li estis raportisto de la kunveno de protestantaj Esperantistoj kiuj decidis la kreon de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia)

—–

bildofonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Joseph_Rhodes#/media/Dosiero:1911_OvS_11_Jozefo_Rhodes.jpeg

( daŭrigote )

libera Kurso de OMS pri COVID-19 ankaŭ en Esperanto

Visualizza immagine di origine
bildoadreso: https://www.utphysicians.com/wp-content/uploads/2020/02/Coronavirus-COVID19_2.jpg

==================

Enkonduko pri KOVIM-19: metodoj por detekto, prevento, reago kaj kontrolo

==================

https://openwho.org/courses/enkonduko-al-KOVIM-19

Ĉe la supra retejo vi trovas kurson ankaŭ en Esperanto pri COVID-19.
Ĝi estas prezentita kaj produktita de OMS, Monda Organizaĵo pri Sano.
OMS estas la branĉo de UN (Unuiĝintaj Nacioj), kiu zorgas pri sano.
UN estas la ĉefa internacia organizaĵo de la mondo, kaj pro tio samtempe nelimigite agnoskata subjekto de popoljuro.

La kurso daŭras 3 horojn……..

°°°°°°°°°°°°°°

Tiu kurso ankaŭ haveblas en jenaj lingvoj:

EnglishfrançaisEspañol中文PortuguêsالعربيةрусскийTürkçeсрпски језикفارسیहिन्दी, हिंदीмакедонски јазикTiếng ViệtIndian sign languagemagyarBahasa IndonesiaবাংলাاردوKiswahiliአማርኛଓଡିଆHausaTetunDeutschÈdè YorùbáAsụsụ IgboਪੰਜਾਬੀisiZuluSoomaaligaAfaan OromooدریKurdîپښتوमराठीFulfuldeසිංහලLatviešu valodaతెలుగుภาษาไทยchiShona

°°°°°°°°°°°°°°

Unuiĝintaj Nacioj kaj Vikipedio por la rajto al sana medio

Vikipedio kaj la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj (OHCHR) kunlaboras en konstanta kampanjo pri homaj rajtoj. Temas pri kunlabora devigo por ke pli da homoj aliru homajn rajtojn. La ĉefa celo de la kampanjo estas plivastigi la enhavon de Vikipedio pri tiu temo, ĉar publikaj scioj gravas.

Por 2021, la temo de la kampanjo estas la homa rajto al sana medio. Pro tio, Vikipedio kaj OHCHR starigis skriban konkurson pri kreado kaj plibonigo de artikoloj pri homaj rajtoj, speciale pri temoj rilataj al la rajto al sana medio, en ĉiuj lingvoj de Vikipedio. La konkurso okazos de la 15a de aprilo ĝis la 15a de majo, kaj la venkintoj ricevos premiojn. Kompreneble vi povas daŭre skribi pri la temo post la fino de la konkurso.

La konkurso estas simpla. Vi redaktas artikolojn kaj gajnas poentojn. Vi povas kunlabori per ĉiuj lingvoj de Vikipedio, kaj estos specialaj premioj por…

View original post 106 altre parole

Ĉu lingvoj estas la spegulo de popoloj?

Ĉiutage ni tute ne haltigas la rigardon sur nia parolita kaj skribita lingvo, sed ĉiutage ni forte utiligas ĝin.
Efektive lingvo, ĝenerale, esprimas specifan mondovidon, ĝi reprezentas manieron por albordiĝi al vivo. Pensomanieroj kaj sentomanieroj apartenantaj al komunumo, iamaniere, sedimentas en la individua lingva posedaĵo kaj, iamaniere, tiuj lingvaj strukturoj malkovros ion rilate al kutima orientiĝo de pensmaniero.
Ne temas pri simpla asociigo de nomoj al rilataj objektoj, kiel plenumis prahomoj, sed temas pri asociigo de vortoj kaj ties kunligitecoj al subjekto (persono) kiu ilin eldiras: tiamaniere lingvo fariĝas parto de individua subjektiveco. Tia ‘subjektiveco’ estas samtempe kolektiva; ĝi estas tiu de popolo. Fakte, kiel asertis Étienne Bonnot de Condillac (*), “Lingvoj, por tiuj kiuj ilin bone konas, enkadrigus la karakteron kaj la spiriton de ĉiu popolo. Oni povas vidi kiel imagkapablo reorganizas ideojn laŭ propraj antaŭjuĝoj kaj pasioj…. Sed, se kutimoj influis sur lingvaĵo, ĉi tiu, post la difinado de reguloj flanke de konataj verkistoj, same influis sur kutimoj, plutenante ĉiupopolajn karakterizojn tra la tempo“.

La socia psikologio alkalkulas la emociajn/afekciajn unuopulajn rilatojn al lingvo/lingvoj.
Ĉie ajn indivuo naskiĝas, li/ŝi tute ne elektas sian “gepatran lingvon”, sed li/ŝi devige ĝin akiras per ĉiam laborpostula kaj peza lernado. Lingvo, lingvoj, ne estas “naturaj”, kaj evoluas!

Respondon al la unua demando mi trovis en psikologia enciklopedio (**): lingvoj estas ne nur la spegulo de popoloj, sed la sorto de lingvoj kunligiĝas al la sorto de sociaj grupoj.
Plejprecize, la lingvoŝanĝoj dependas de interpopolaj rilatoj. Fakte, kaj ekzemple, konkerantoj devigas kaj diskonigas sian lingvon, kiu fariĝas tiu de la loĝantoj en la konkerita zono post plimalpli longa periodo da dulingvismo.

Ja, la temo aŭ problemo de rilatoj inter individuo kaj sia lingvo aŭ siaj lingvoj povas lokiĝi je lingva nivelo, sed ankaŭ je psikologia, socia kaj politika nivelo. Ni vidu, ekzemple, la lingva historio de la dulingva Irland-loĝantaro (***)

La kunekzistado en sama ŝtato de nombraj lingvaj komunumoj, precipe ĉu estas ankaŭ ekonomiaj kaj demografiaj diversecoj, kunportas problemojn: ĉiu restas ligita al sia gepatra lingvo, ĉar sia lingvo havas afekciajn radikojn tre profundajn, kiuj rekunigas apartenajn problemojn, kaj nacian identecon.
Tio sendubas.

KAJ ĈU LA LINGVO ESPERANTO?

Kie lokiĝas la lingvo Esperanto? Kian popolon ĝi spegulus? Ĉar Esperanto estas neŭtrala lingvo, parolata tutmonde, ĉar ĝi ne havas Nacion, kaj ne havas Ŝtaton, ĉar ĝi simple havas la ambicion helpi ĉiujn aliajn lingvojn interkomuniki en respekto de ĉiu nacieco kaj de ĉiu ŝtataneco, kaj de ĉiu tradicia kutimo, ĝi povas realisme esti konsiderata, fidinde, kiel dua lingvo por ĉiu popolo, kiam internaciaj kontaktoj bezonas. Aldone, ĝi estas vere facila por lerni. Tio same sendubas.

Por italoj, mi trovis en la reto interesan eseon kun interesa bildstria rakonteto, kiuj realisme ilustras la esperantan aferon:
https://pure.uva.nl/ws/files/2370194/155317_B.2014.Fumetto_Dan_Mazur.pdf

kaj pri la facileco de esperanto-lernado bonvolu scivoli interrete aŭ/kaj viziti:
http://ttt.esperanto.it/kirek/esperanto.html

Andrea Grillenzoni, alidirite Grillo, estas la aŭtoro de la vinjeto – bildofonto: http://ttt.esperanto.it/kirek/16regole.html

[e-traduko: UNU, DU, TRI, KVAR, KVIN, SES, SEP OK, NAŬ, DEK / Mi ĉiam diris, ke vi iam ajn ŝajnus freneza]


(*) – Ètienne Bonnot de Condillac (1714-1780), estis franca filozofo kaj ekonomikisto de la dua Klerismo, nome tiuj nomitaj de Napoleono ideologoj. Resume, li asertis ke: “Or tout homme, qui parle une langue, a une manière de déterminer ses idées, de les arranger, et d’en saisir les résultats: il a une méthode plus ou moins parfaite.”

(**) – PSICOLOGIA (volumo Socia Psikologio) eld. Trento Procaccianti Ed., 1974

(***) – bonvolu viziti: https://eo.wikipedia.org/wiki/Irlanda_lingvo