La zorgo – omaĝe al Franco Battiato

Franco Battiato, itala multstila muzikisto kaj kantisto, forpasis la 18-an de majo 2021, 76-jaraĝa, en sia hejmo en Milo (Sicilio).
Vi povas trovi informojn pri li ankaŭ en la esperanta vikipedio, ĉi tie:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Franco_Battiato

Unu el liaj plej belaj kantoj, enhavojplena kaj sentemoplena, tutcerte estas “La zorgo” (it: La cura), kiun mi proponas al vi por aŭskulti.

https://youtu.be/cLJp-YJeuzc estas el lia video-kanalo, sed sube vi trovos eksterordinaran version kun orkestro

Ĉi tiu kanto, verkita en 1997, estas sentempa: valora kaj tiam, kaj hodiaŭ. Krome, ĝia signifo estas libere interpretebla, ĉar neniam la aŭtoro volis doni klarigojn pri ĝia reala adresato.
La kanzono pritraktas la delikatan kaj sentemecan kaj protektan zorgon de animo al alia, al kiu la unua, pli forta, donacas grandan amon, kaj senton karesante dolĉe kaj delikate la koron de la dua (koro estas metafore komprenita).

Ŝajnas ke ĝi estas dediĉita al sia patrino, sed povus esti dediĉita al iu amatino, en iu tempo kaj en iu spaco. Aliaj personoj interpretas ĝin kiel dialogo inter animo kaj homo. Ĝi estas kiel pendanta… eterna…

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google photo

Stai commentando usando il tuo account Google. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...